Vi
aŭdis la atestojn. La pruvan faktaron mi
ne resumos, tio estus tempoperdo. Ĝi estas
per si mem pli ol elokventa. Sed mi volas atentigi
vin pri unu punkto, nome, kiel ofte la atestantoj
uzis la vorton kvazaŭ : "Ili
agis kvazaŭ ne ekzistus alternativo",
"kvazaŭ ne estus kontrolendaj faktoj",
"kvazaŭ nia propono estus ridinda",
"kvazaŭ la koncerna lingvo ne ekzistus",
ktp ktp. La revenado de tiu vorto emfazas, kiel
persiste la akuzitoj neglektis la realon. Ili
supozate apartenas al la politika, ekonomia,
kultura, universitata aŭ socia elito de
la mondo, ili havis postenojn kun grandegaj
prestiĝo kaj respondecoj, iliaj decidoj
efikis sur la vivojn de ĉiuj loĝantoj
de nia planedo, tamen ili agis sen sento pri
respondeco, kvazaŭ etuloj infanĝardenaj.
Kaj nun - vi aŭdis ilin - ili provas defendi
sin dirante: "Ni ne sciis", "Ni
ne povis imagi, ke tiel estas".
Kiel
eblis tia nescio? Ĉu ili neniam vidis vojaĝantojn
en malagrabla situacio pro nepovo komprenigi
sin de la loka loĝantaro? Ĉu ili ne
rimarkis, ke la investo de nia tutmonda socio
en lingvoinstruadon estas giganta, sed la rezultoj
mizeraj? Kiam ili partoprenis en internacia
kunsido, ĉu ili ne konsciis, ke sidas interpretistoj
en la budoj, ke la voĉo aŭdata ne
estas tiu de la parolanto, ke la samtempa uzo
de tiom da lingvoj nepre kostas multege? Ĉu
ili ne sciis, ke tra la tuta mondo, milionoj
kaj milionoj da geknaboj streĉas sian cerbon
provante regi la anglan, lingvon, kiu montriĝas
tiel eskapema, ke, mezume, post sep jaroj da
instruado kun kvar horoj ĉiusemajne, el
cent lernintoj nur unu kapablas efike uzi ĝin?
Ĉu ili ne legis en la gazetaro pri la aviadiloj,
kiuj pereis pro lingva nekomuniko inter kontrolturo
kaj piloto? Iuj el ili havas la anglan kiel
gepatran lingvon. Ĉu neniam ili sentis
sin superaj al la fremdlingvanoj, kun kiuj ili
parolis, kaj ĉu neniam ili demandis sin,
ĉu tio estas normala kaj justa? Aliaj ne
estas denaske anglalingvaj. Ĉu ili neniam
sentis sin malsuperaj al siaj kolegoj el anglalingvujo?
Ĉu ili neniam sentis ĝenon, en diskuto,
ĉar la necesaj vortoj ne venis al ili en
la menson, dum la aliaj povis ekspluati ĉiujn
riĉaĵojn de sia gepatra lingvo? Kiel
eblas vivi en nia socio kaj ne rimarki, ke lingvoproblemo
ekzistas?
Ni
supozu ion neeblan kaj imagu, ke ili sukcesis
vivi internacian vivon neniam renkontante la
negativajn aspektojn de la lingva realo. Je
sia nivelo en la socio, ĉu ili povis kompetente
plenumi mondoskalajn respondecojn ne sciante,
kiel komunikado funkcias? Estis ilia devo scii,
des pli, ĉar ili havis la monon kaj la
oficistaron necesan por kolekti informojn, por
organizi esplorojn se necese. La kialo, pro
kiu ili ne sciis, estas, ke la temo ne interesis
ilin. Kaj ĝi ne interesis ilin pro manko
de kompatemo : ili ne kapablis kunvibri
kun sufero; kunsento kun homfrato en ili ne
pulsis. Kun skandala indiferenteco ili ignoris
la sorton de sennombraj rifuĝintoj kaj
gastlaboristoj, ĉe kiuj la neeblo sin komprenigi,
manke de komuna lingvo, estis fonto de maljusteco
kaj psikologia mizero, eĉ de morto. Vi
aŭdis la atestantojn. La kazo de la germana
hospitalo, kie 50 elcentoj el la pacientoj mortis
post grefto nur pro tio, ke, manke de
komuna lingvo kun la medicina kaj flega personaro,
ili ne komprenis la instrukciojn, ne facile
forgeseblos. Tiajn realaĵojn ili ignoris.
Se fremdlandanon la polico traktis maljuste
tial, ke li ne sukcesis komprenigi sin, tio
ne ĝenis ilin. Se direktoro de entrepreno
ne sukcesis ricevi por sia kompanio gravan kontrakton
simple, ĉar lia nivelo en la angla ne estis
adekvata por la traktado, kial tio perturbus
ilin? Se mono ege necesa por ĉiaspecaj
sociaj celoj estis abunde enĵetata en nekredeble
malŝparan sistemon de lingva komunikado,
pri tio ili fajfis. Kaj tamen! Ĉu ne estis
unu el iliaj respondecoj homece elekti, kion
fari el la mono imposte ricevita de la civitanoj?
Mi
elektu nur unu ekzemplon inter la multegaj,
kiujn mi povus citi. Dum la akuzitoj havis la
potencon, multaj afrikaj infanoj mortis pro
enkorpa senakviĝo; tiu manko de korpaj
likvaĵoj estis tiel ekstrema, ke la etuloj
ne povis produkti larmojn, kiam ili devus plori.
Kuraci unu infanon kostis nur kvin usonajn
cendojn. Sed ne troveblis la mono por
savi la geknabojn elmetitajn al tiu hororo.
Ĉu ne strange, ke samtempe Eŭropa
Unio ĉiutage elspezis milionon
da eŭroj por traduki sian ĉiutagan
elfluon de tri milionoj da vortoj? Kiam la akuzitoj
estis informitaj pri tutmondaj tragedioj, ekzemple
pri vasta malsatego, kun ŝajna kompato
ili skuis la kapon bedaŭre pri la manko
de monrimedoj, sed tion ili faris, sen senti
ion misan, en tiuj organizaĵoj mem, kiuj
tradukis milionojn da vortoj je kosto de po
2 dolaroj por vorto. Kia elito tio estas? Ĉu
ne evidentas al la plej simpla menso, ke tio,
kion oni elspezas por unu celo, ne plu disponeblas
por alia? Kaj ke, rezulte, difini taŭgajn
prioritatojn estas plej serioza morala devo?
Malgraŭ tio, en ĉiuj internaciaj organizoj,
kaj da ili ekzistas multege, ili neniam hezitis
atribui gigantajn monsumojn al la lingvaj servoj.
Cetere, neniam venis en ilian kapon la ideo
efektivigi objektivan studon pri tio, kiom la
multfacetaj lingvaj problemoj kostas al la tutmonda
socio kaj kiamaniere solvi ilin. Ĉu la
socio povus esti, lingve, pli bone organizita?
Jen demando, kiun ili neniam starigis al si.
"Ni faris tion, kio eblis. Ne estis
alia solvo", ili asertas.
Ne
estis alia solvo, ĉu vere? Sed Esperanto
ekzistis! Ĝi estis uzata jam unu jarcenton.
Al tiuj, kiuj montriĝis sufiĉe saĝaj
por alpreni ĝin, ĝi jam havigis mirindan
komunikadon sen devigi investi eĉ unu groŝon
en lingvajn servojn, sen diskrimini inter la
popoloj, post modera temp- kaj pen-investo (estis
jam sciate, ke ses monatoj da Esperanto kondukis
al komuniknivelo egala al tiu, kiu postulas
ses jarojn por la angla). Sed por la eminentaj
membroj de nia "elito", tiu alternativo,
tiu maniero solvi la lingvoproblemon kun plej
favora rilato inter kosto kaj efiko, simple
ne ekzistis. Kiam iu atentigis ilin pri ĝi
- kaj tio ofte okazis: la pruvoj kuŝas
en via dosiero - ili sisteme kontraŭmetis
serion da argumentoj, ĉiam la samaj, ĉiam
forĵetaj, neniam kontrolinte ties validecon.
"Esperanto
ne funkcias", ili diris, dum estis
facile ĉeesti internacian kunvenon aŭ
kongreson esperantlingvan kaj malkovri, ke tiu
lingva komunikilo funkcias multe pli bone ol
iu ajn el la rivalaj sistemoj, ĉu la angla,
ĉu samtempa interpretado, ĉu io alia.
"Ĝi estas artefarita",
ili diris, rifuzante, kiam invitite, rigardi
infanojn ludi kaj ridi en Esperanto kun tia
esprimspontaneco, ke ilia diro tuj riveliĝus
antaŭjuĝa, kaj trovante nenion strangan
en la fakto paroli en mikrofonon kaj aŭskulti
per aŭdiloj voĉon alian ol tiun de
la parolanto, kio, vi agnoskos, ne imponas kiel
maniero nature komuniki. "Ĝi ne
havas kulturon", ili asertis, neniam
leginte linion el Esperanto-poemo, sciante nenion
pri la disvolviĝo de esperanta teatro aŭ
literaturo, neniam aŭdinte sciencan prelegon
tiulingvan. "Ĝi estas rigida kaj
esprimmalriĉa", ili ripetadis,
neniam submetinte ĝin al lingvistika analizo,
kio devigus ilin konkludi, ke ĝi estas
pli fleksebla kaj esprimriĉa, dank'al la
plena libereco kombini elementojn, ol multaj
prestiĝaj lingvoj. "Ĝi ne
estas vivanta lingvo", ili argumentis,
sciante nenion pri la medio, kiu ĉiutage
uzas ĝin, kaj neniam sin demandante, kiuj
estas la kriterioj de lingva vivo kaj ĉu
Esperanto respondas al ili aŭ ne. "Estus
bedaŭrinde se la popoloj devus rezigni
la propran lingvon por alpreni novan kiel ĉi
tiun", ili diris, ne interesate pri
tio, ke Esperanto neniam celis anstataŭi
la aliajn lingvojn, sed estis simple praktika
rimedo superi la lingvobarilojn, same kiel la
latina en mezepoka Eŭropo, kaj ignorante
la raportojn pri la morto de lingvoj - mortis
unu lingvo ĉiusemajne en la jaroj 2000-aj
- kaŭzata de la detrua efiko de kelkaj
t.n. "grandaj" lingvoj, precipe la
angla, kiun multaj socilingvistoj nomis "murdema
lingvo".
Ne
havus sencon pli insisti pri tiuj antaŭjuĝoj.
Vi scias, kion ili valoras. Dudek kvin jarojn
post kiam ekribelis la civitanoj, kaj la lingva
revolucio okazis, vi ĉie vidas, kiom la
mondo evoluis al pli bona vivejo. Vi povas vojaĝi
tra la tuta mondo kaj nenie sperti komunikproblemon.
La internaciaj organizaĵoj ne plu devas
alfronti la astronomiajn kostojn de siaj lingvaj
servoj, tiel ke gigantaj monrimedoj iĝis
disponeblaj por seriozaj, substancaj projektoj.
Junuloj ĉie en la mondo, post la baza Esperanto-kurso,
studas lingvojn elektitajn laŭ la propra
gusto aŭ intereso, kio akcelas la pensmanieran
diversecon de nia tutmonda socio -faktoron de
reciproka ide-fekundigo - samtempe favorante
aŭtentan reciprokan komprenon. La multaj
negativaj efikoj de la monopolo de la angla
lingvo sur la kulturan vivon de multaj popoloj
- en la plimulto el la lernejoj de la mondo
estis praktike neeble studi alian fremdan lingvon
ol la anglan - pli kaj pli malaperas. Rifuĝintoj
kaj gastlaboristoj nun estas komprenataj, kien
ajn ili iras. Fakuloj partoprenantaj en internaciaj
diskutoj estas elektitaj surbaze de faka kompetenteco,
kaj ne plu de sia kapablo uzi la anglan, kiu
ekskludis multajn, ĉar, kiel vi scias,
multaj homoj talentaj pri matematiko kaj teĥniko
nur pene sukcesas lerni lingvojn. En Usono,
Britio kaj aliaj landoj anglalingvaj, studentoj
malkovras eksterajn kulturojn laŭ nova
angulo, kaj la devo lerni alian lingvon, rigoran
sed facilan kaj psikologie tre kontentigan,
havas pozitivan efikon al ilia malfermiĝo
al la mondo kaj al ilia disvolviĝo intelekta
kaj kultura. En Barato (Hindio), la konflikto
inter kontraŭuloj kaj por-uloj de la angla,
kaj de la hindia, ĉesis ekzisti, kaj la
saman sorton trafis lingvaj streĉiĝoj
en Belgio, Kamerunio, Niĝerio kaj multaj
aliaj landoj.
Vere,
la homaro ŝuldas multegon al tiuj kiuj
efektivigis premadon sur la ŝtatojn por
ke ili organizu kunordigitan instruadon de Esperanto
tra la tuta mondo. Sed ĝi havas apartan
dankoŝuldon al la ŝtataj oficistoj,
kiuj persisteme klopodis por ke alpreniĝu
la unua Deklaracio oficiale restariganta la
veron pri Esperanto. Pro ĝi nia internacia
lingvo unuafoje vidiĝis laŭ ĝusta
perspektivo. Kiam la publiko ekkonsciis, ke
dum jardekoj oni trompis ĝin, jen ekfuroris
la lingvo, pro kio ĝi rapide disvastiĝis
eĉ antaŭ ol ĝia ĝenerala
instruado estis organizita.
Se
mi trovis utila citi kelkajn el la grandegaj
avantaĝoj, kiujn ni ĉiuj nun ĝuas
pro la ŝanĝo de sinteno rilate Esperanton,
mia celo estis akcenti la respondecon de la
akuzitoj pri la fakto, ke ĝi okazis tiel
malfrue. Jam en 1920, la Ligo de Nacioj plenumis
objektivan esploron pri la afero kaj rekomendis
al la ŝtatoj ĉie organizi la instruadon
de Esperanto, por ke ĝi povu fariĝi
ĉies dua lingvo. Tion la Ligo perceptis
kiel la plej bonan manieron efektivigi plaĉan
internacian komunikadon egalecan, samtempe garantiante
la pluvivon kaj prosperon de ĉiuj lingvoj
kaj kulturoj. Sed la raporton de la Ligo ili
ignoris. La bonaj kvalitoj de Esperanto ĉiam
estis videblaj al ĉiu ajn purintenca kaj
intelekte honesta. Jam en la jaroj 1930-aj la
Esperanto-literaturo kaj la uzo de la lingvo
en internaciaj renkontiĝoj estis tiel disvolvitaj,
ke nei ĝian homan kaj kulturan valoron
eblis nur, se oni rezignis sian honestecon,
sian devon objektivi. Nu, dum multaj jardekoj
la "elito" tiujn rezignis. Kiam iu
faris proponon kun la celo akceli la uzon de
Esperanto, la anoj de tiu t.n. elito reagis
tute malestime kaj sen bazi sian respondon sur
objektivaj konsideroj. Neniam ili havis la ideon,
ke siajn asertojn ili devus pruvi. Ke Esperanto
valoras nenion, tion ili taksis evidenta. Jen
kial ili kondamnindas. Ĉi tiu proceso devas
utili kiel ekzemplo montranta al la popoloj
de la mondo, ke la manko je demokrata sinteno,
la forĵeto de objektiveco, la rifuzo kontroli
la faktojn, la decido malakcepti proponon antaŭ
ol studi ĝin, la indiferenteco rilate al
suferado kaj la neglekto de prioritatoj bazitaj
sur etikaj konsideroj ne povas resti senpunaj.
Socio
havas rajtojn. La rajto komuniki estas rajto,
kiun oni prenu serioze, same kiel la rajto je
egala traktado. Kiam la akuzitoj regis la socian
vivon, ili manipulis la publikopinion en tre
subtila maniero, enŝovante en la mensojn
serion da misprezentoj, kiuj grandparte kontribuis
al tio, ke neŭtrala internacia lingvo ensociiĝis
tiel malfrue. Al ĉiuj vi, nuntempe, estas
evidente, ke personoj metitaj en malsuperan
situacion, ĉar ili ne povis esprimi sin
en fremda lingvo, estis viktimoj de la
monda komuniksistemo. Sed la t.n. elito igis
rigardi tiujn viktimojn kulpaj. Kulpaj pri nestudemo,
mallaboremo aŭ malsupera cerbonivelo. "Se
ili ne kapablas komuniki, pri tio kulpas ili;
estis ilia devo lerni lingvojn", ili
subdiris, neniam demandante sin, ĉu regi
alian nacian lingvon estas eble por ĉiuj,
kaj ĉu ne ekzistas pli taŭga alternativo
al la tiama monda lingva ordo, aŭ, pli
ĝuste, malordo.
Gesinjoroj,
nenio povas senkulpigi la akuzitojn.
Ili
vivas en jarcento, kiam en juro kiel en scienco
neniu konkludo estas alprenita antaŭ
ol la faktoj estis kontrolitaj. Spite al
tiu principo ili neniam integris la faktojn
pri Esperanto en sian rezonadon, el kiu ili
ripete konkludis, ke ne havas sencon serĉi
pli bonan sistemon de interpopola komunikado
ol la ĥaosan kaj malegalan reĝimon,
kiu ĉie regis.
Ili
vivas en jarcento, kiam, se pluraj ebloj prezentiĝas,
oni komparas ilin, por povi elekti la proponon,
kiu havas plej multe da avantaĝoj kaj plej
malmulte da malavantaĝoj. Vi vidis tiujn
homojn. Demandite, kiam ili komparis, en la
praktiko, laŭ serio da antaŭdifinitaj
kriterioj, la diversajn sistemojn de internacia
komunikado, inkluzive de Esperanto, ili honteme
koncentris la rigardon al siaj ŝuoj. "Pri
tio ni simple ne pensis", murmuris
unu. Sed ili konfesis, ke, en aliaj kampoj,
kiam ili devis utiligi la monon de la impostpagantoj
aŭ de la akciuloj, ili lanĉis alvokon
por ofertoj aŭ proponoj, aŭ alimaniere
konsideris gamon da ebloj por kompari ilin kaj
elekti la plej bonan.
Ili
vivas en jarcento, kiam diskrimino estas kontraŭleĝa.
Sed ilia sinteno rilate la homojn, kiuj provis
konsciigi ilin pri la potencialo de Esperanto,
kaj pri ĝia realo, konstante estis diskrimina;
ili tuj forsendis tiujn homojn sen aŭskulti
ilin, sen legi kaj taŭge konsideri iliajn
dokumentojn. Tiel okazis notinde, kiel vi malkovris
aŭdante la atestantojn, ĉe Eŭropa
Unio, sed multajn aliajn ekzemplojn oni povus
prezenti al vi. Ne. Neniu senkulpiga fakto ekzistas
favore al ili. Eĉ nun estas dube, ĉu
ili konscias la amplekson de la frustroj, de
la senutila energi-elspezo, de la perdoj, de
la neakceptebla malŝparemo, de la suferoj,
kiujn kaŭzis ilia vola ignoro al la lingvaj
realaĵoj. Ĉiujn negativajn aspektojn
de la lingva fuŝorganizo, kiujn eviti estis
tiel facile, kiel pruvas nia nuna vivmaniero,
ili rigardis neeviteblaj, same kiel sklaveco
estis dum jarcentoj rigardata kiel io normala,
tiagrade, ke eĉ sklavoj aliris ĝin
kiel neeviteblan aspekton de la vivo. Dum multaj
jardekoj, la sennombraj viktimoj de la internacia
lingva neordo estis mense manipulataj por ke
ili kredu, ke al la situacio ne ekzistas alternativo.
Tio estas nepardonebla, konsidere al la intelekta
nivelo de la respondeculoj, same kiel al ilia
jura, scienca aŭ politika trejniĝo,
kiu nepre edukis ilin pri la neceso objektivi
kaj la faktojn kontroli.
Gesinjoroj
en la Juĝantaro, vi ŝuldas al justeco,
kaj ankaŭ al la venontaj generacioj, senhezitan,
plej klarvortan deklaron, ke tiuj homoj estas
kulpaj. La prezidanto de la tribunalo nun instrukcios
vin pri
[ĉi
tie la teksto abrupte interrompiĝas]