|
|
La angla, unua lingvo en Orienta Svislando: ĉu realismo, ĉu rampemo?
See also other languages'
versions:
Kebekianoj nomas "à-plat-ventrisme" ("rampemo") la inklinon ĉiam cedi al la angla lingvo. Ĉu la decido de pluraj alemanaj (germansvisaj) kantonaj registaroj instrui la anglan kiel unuan fremdlingvon estas kazo de tia forĵeto de digno? Ni unue notu, ke la fascino, kiun kaŭzas la angla lingvo, kreas tunelan vidmanieron. Hipnotigite per la malproksima lumeco, oni ĉesas vidi la tutan ĉirkaŭaĵon. Tiel la prezidanto de Nissan, sekve al la interkonsento kun Renault, devigas sian personaron studi la anglan "por ke la laboruloj de ambaŭ firmaoj disponu komunan lingvon" (Jomiuri shimbun, 2002.04.17). "La francoj ja scipovas la anglan same malbone kiel la japanoj," li klarigis. "Tamen, la angla estas nur kvazaŭ komputila programaro." Fascinite de la angla, li blindas : kion valoras programaro, kiun oni ankoraŭ ne regas post ses jaroj? La fakton, ke la angla nun superregas, oni rigardas io definitiva. Kvazaŭ "estas fakto" signifus "estas bone". Se tiu sinteno regus la historion, sklaveco plu daŭrus, kaj ne estus virino en la Federacia Konsilantaro (t.e.la tutsvisa registaro). Estas pli demokratie starigi la demandon: "Kio konformas al ĉies intereso en la kampo de lingva komunikado?" Nu, komparante la diversajn rimedojn aplikatajn por superi la lingvajn barojn, oni malkovras "programaron" pli efikan ol la angla: Eon, kaj tia ĝi montriĝas, kiu ajn la kriterio: egaleco, flueco, precizeco, fonetika facileco, mallongeco de la lernado, ktp (Claude Piron, "Communication linguistique - Etude comparative faite sur le terrain", Language Problems and Language Planning, printempo 2002, vol. 26, n-ro 1, paĝoj 24-50 aŭ www.esperanto-sat.info, alklaki "Dokumentoj"n, angla versio: www.geocities.com/c_piron). Efektive, mi parolis pli bone Eon post ses monatoj ol la anglan post ses jaroj plenaj je sensencaĵoj, de la kvar malsamaj sonoj de "-ough" en "tough", "though", "through" kaj "cough" ĝis trompaj derivoj kiel "hard" > "hardly" (mi ĵus korektis la tekston de junulo, kiu volante diri "mi pene, streĉe laboris" skribis "I hardly worked", kio signifas "mi apenaŭ laboris"). Miaj kontaktoj ĉie en la mondo konfirmas, ke Eo estas pli bone adaptita ol la angla al internacia komunikado. Certe, jes ja, abundas tiuj, kiuj ĝin moke forĵetas, sed ili neniam observis kunsidon en Eo, vidis infanojn uzi ĝin ludante, foliumis tiulingvan magazinon, nek pridemandis personojn, kiuj praktikas kaj la Ŝekspiran lingvon kaj la Zamenhofan. Tiuj uloj verŝajne misfamigas restoraciojn, kien ili neniam eniris, kaj veturilojn, kiujn ili neniam stiris. Esperanto estas miskonata (ĝenerala informado: http://www.esperanto.net). Kiu scias, ke ĝi estas, post la angla, la lingvo plej uzata sur Interreto? (sincera mi estis skribante tion, ĉar mi vidis statistikon, kiu tion montris antaŭ deko da jaroj, sed ŝajnas, ke la situacio ŝanĝiĝis, kaj ke nun la japana, la korea, kaj ankaŭ aliaj lingvoj, antaŭas ĝin, simple ĉar pli da homoj el ĉiaj landoj povas konektiĝi al Interreto kaj komunikas inter si nacilingve). Ke ĝi estas la lingvo de konsiderinda produktado literatura? Ke Pekina kaj Varsovia radioj elsendas en ĝi plurfoje ĉiutage, kaj Vatikana radio plurfoje ĉiusemajne (Radioprogramoj en Eo http://osiek.org/aera/)? Ke ĝi estas unu el la lingvoj de Internacia Akademio de Sciencoj (http://www.ais-sanmarino.org/)? Ke sep Nobelpremiitoj estis/as esperantistoj? Ke ĉiutage, ie en la mondo, ĝi estas la lingvo de staĝo, kultura renkontiĝo, kongreso (http://www.eventoj.hu/kalendar.htm)? Ke troviĝas Eo-uzantoj en la plimulto el la urboj en la plimulto el la landoj, eĉ en Soweto, eĉ en Lomé, eĉ en Ulan-Bator? Ke ĝi stimulas la intereson al aliaj kulturoj kaj faciligas la akiron de aliaj lingvoj? Ke multaj junuloj uzas la reton de senpaga loĝigo organizita de Eo-asocioj (www.esperanto.nu/ps aŭ http://www.tejo.org/ps/) ? Klare, ekzistas vastaj kampoj de la socia vivo, kiujn la informiloj tute pretervidas. Ĉu havas sencon, ke franc- kaj germanlingvaj svisoj interkomunikas en fuŝa angla post ses studjaroj, penante prononci sonojn, kiuj ekzistas nek en la franca nek en la germana ("th", ktp), dum ili povus agrable dialogi en Eo post kelkaj monatoj? Se, ĉie, oni diskonigus la realon, nome, ke el ĉiuj rimedoj uzataj pro formoki Babelon Eo estas tiu, kiu donas la plej bonajn rezultojn por la plej eta investo tempa, cerbostreĉa kaj mona (Claude Piron, "Le défi des langues" (Parizo: L'Harmattan, 2-a eld. 1998), ĉapitro 11), la lingva diverseco fariĝus tio, kio ĝi fundfunde estas: riĉo, ne malhelpilo. Homo masoĥismas. Eble, por retrovi nian sanan prudenton, ni bezonos, ke advokato lanĉu usonecan kolektivan plendon kontraŭ la ŝtatoj nome de ĉiuj, al kiuj ili trudis ŝviti super la angla, dum ekzistis rimedo pli demokratia, pli efika rilate al ĝia kosto, psikologie kaj kulture pli kontentiga, pri kiu ili neglektis informi sian civitanaron. En tempo, kiam oni oferas tiom da dungoj al t.n. raciecigo, la miliardoj, kiujn sorbas la instruo de la angla, kaj la miloj da horoj, kiujn milionoj da junuloj ĉie en la mondo dediĉas al ĝi kun priplorindaj rezultoj, estas nekontestebla malobeo al la admono racie agi. Se diri nenion pri la katastrofa kultura influo, kiun ĉie havas la disvastigo de la "broken English". ____________
E-mail this article to your colleague! Need more translation jobs? Click here! Translation agencies are welcome to register here - Free! Freelance translators are welcome to register here - Free! |
|
|
Legal Disclaimer Site Map |