Esperanto taŭgas kiel jura lingvo Esperanto translation jobs
Home More Articles Join as a Member! Post Your Job - Free! All Translation Agencies
Advertisements

Esperanto taŭgas kiel jura lingvo



Become a member of TranslationDirectory.com at just $12 per month (paid per year)





 

Claude Piron Laŭ EU la ĉefa manko de Esperanto estas ĝia neprecizeco. Almenaŭ tiel ŝajnas laŭ la nova prilingva retejo de EU, kiu konstatas ke "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj". Claude Piron laboris kiel tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Li pro siaj propraj spertoj opinias ke Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj - sed ke ja necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.

Ĉu Esperanto estas sufiĉe preciza por juraj celoj? Miaopinie jes, tiom, kiom aliaj lingvoj. Mi de tempo al tempo prizorgis la tradukadon aŭ kontrolis tradukojn en Esperanton de juraj tekstoj (ekzemple antaŭ kelkaj jaroj belga leĝprojekto pri speciala imposto iom simila al la Tobin-imposto) (1), kaj neniam konstatis esencan aŭ bazan mankon de la lingvo. Povas manki terminoj, sed tiuj estas facile kreeblaj, se ekzistas taŭga difino. Se EU aŭ UN alprenus Esperanton, terminbanko rapide kreiĝus kaj ampleksiĝus, kaj ĝi funkcius tute kontentige. Longperspektive do Esperanto perfekte taŭgas kiel jura lingvo. Esperanto havas multajn lingvajn trajtojn, kiuj igas ĝin simile taŭga por juraj aferoj kiel la latina siatempe.

Mi partoprenis en la esperantigo de la UN-Ĉarto kaj de aliaj bazaj dokumentoj, kiel la Konvencio pri la Rajtoj de Infanoj. Estis tradukproblemoj, sed ne pli, verŝajne malpli, ol en multaj aliaj lingvoj. Ĝenerale traduko al Esperanto prezentas malpli da gravaj problemoj ol traduko al la franca, ĉar Esperanto estas pli fleksebla sintakse kaj la vortfara sistemo ofte helpas elegante solvi problemon, por kiu la franca povas nur turni sin al multobligado de la vortoj.

La diversaj juraj tradicioj tre diferencas, kaj ofte ne eblas esprimi en difinita lingvo jurajn konceptojn, kiuj disvolviĝis en alia jura tradicio. Kiam mi estis en UN, mi laboris kun ĉina juristo super kelkaj tekstoj, kaj mi povas garantii, ke Esperanto pli taŭgas por okcidenta juro ol la ĉina, tamen oficiala lingvo en multaj organizoj. Mi nun ne plu memoras, kiajn problemojn starigis la ĉina juro. Eble tiurilate Esperanto malpli taŭgus.

La diferencoj inter anglosaksa kaj romia juroj estas gigantaj, kaj kiel tradukisto, ĉefe kiam mi laboris ĉe UN, mi trovis tion treege ĝena. Tiuj diferencoj des pli komplikas la laboron, ĉar la angla lingvo emas elvoki dum la franca emas difini. Tial ofte en anglalingvaj juraj tekstoj koncepto, anstataŭ esti difinita, estas alirata per serio da vortoj, inter kiuj povas esti perfektaj sinonimoj. La jena ne estas vera ekzemplo, sed ofte ŝajnas al mi, ke la angla jura lingvo tiel funkcias. Anstataŭ diri "Kiu ajn aĉetis la menciitajn varojn", la teksto diras: "Any person having bought, purchased, acquired, procured or received against payment the goods, merchandises, wares or articles mentioned therein..." (Pardonu, se mi troigas, sed, nu...).

La angla estas treege malpreciza lingvo. Tion anglalingvanoj ne rimarkas, ĉar ili tuj interpretas laŭ unu maniero sen konscii, ke povas esti aliaj. Ekzemple mi foje rimarkis, ke partoprenantoj en asembleo de Organizo pri internacia civila aviado ne ĝuste komprenis la signifon de la nomo de la organizo, en kiu ili reprezentis siajn respektivajn ŝtatojn. Ili do miskomprenis ĝian juran kompetentecon. Pro la malprecizeco de la angla titolo "International Civil Aviation Organization", ili miskomprenis, ke temas pri "Internacia organizo pri civila aviado", dum fakte la organizo, se legi la statuton kaj kontroli ĝian nomon en aliaj lingvoj, kompetentas nur pri internaciaj civil-aviadaj ligoj, kaj tute ne estas internacia organizo kompetenta pri ĉiuj aferoj rilataj al civila aviado, inkluzive de la enlandaj. Estas multe pli facile en Esperanto ol en la angla eviti tiajn dubsencaĵojn.

Miaopinie Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj, sed necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.

____________
1. Temas pri la "Leĝpropono celanta imposti la interŝanĝojn de devizoj, monbiletoj kaj moneroj" proponita la 12-an de marto 2002 (dokumento DOC 1685/001). 

 










Submit your article!

Read more articles - free!

Read sense of life articles!

E-mail this article to your colleague!

Need more translation jobs? Click here!

Translation agencies are welcome to register here - Free!

Freelance translators are welcome to register here - Free!









Free Newsletter

Subscribe to our free newsletter to receive news from us:

 
Menu
Recommend This Article
Read More Articles
Search Article Index
Read Sense of Life Articles
Submit Your Article
Obtain Translation Jobs
Visit Language Job Board
Post Your Translation Job!
Register Translation Agency
Submit Your Resume
Find Freelance Translators
Buy Database of Translators
Buy Database of Agencies
Obtain Blacklisted Agencies
Advertise Here
Use Free Translators
Use Free Dictionaries
Use Free Glossaries
Use Free Software
Vote in Polls for Translators
Read Testimonials
Read More Testimonials
Read Even More Testimonials
Read Yet More Testimonials
And More Testimonials!
Admire God's Creations

christianity portal
translation jobs


 

 
Copyright © 2003-2024 by TranslationDirectory.com
Legal Disclaimer
Site Map