Laŭ EU la ĉefa manko de Esperanto estas ĝia neprecizeco.
Almenaŭ tiel ŝajnas laŭ la nova prilingva
retejo de EU, kiu konstatas ke "vortoj sen
ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas
sufiĉe precizaj por juraj celoj". Claude
Piron laboris kiel tradukisto ĉe Unuiĝintaj
Nacioj. Li pro siaj propraj spertoj opinias ke Esperanto
estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj
pri juraj aferoj - sed ke ja necesos kelkaj jardekoj
por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.
Ĉu
Esperanto estas sufiĉe preciza por juraj celoj?
Miaopinie jes, tiom, kiom aliaj lingvoj. Mi de tempo
al tempo prizorgis la tradukadon aŭ kontrolis
tradukojn en Esperanton de juraj tekstoj (ekzemple
antaŭ kelkaj jaroj belga leĝprojekto pri
speciala imposto iom simila al la Tobin-imposto)
(1), kaj neniam konstatis esencan aŭ bazan mankon de la lingvo.
Povas manki terminoj, sed tiuj estas facile kreeblaj,
se ekzistas taŭga difino. Se EU aŭ UN
alprenus Esperanton, terminbanko rapide kreiĝus
kaj ampleksiĝus, kaj ĝi funkcius tute
kontentige. Longperspektive do Esperanto perfekte
taŭgas kiel jura lingvo. Esperanto havas multajn
lingvajn trajtojn, kiuj igas ĝin simile taŭga
por juraj aferoj kiel la latina siatempe.
Mi
partoprenis en la esperantigo de la UN-Ĉarto
kaj de aliaj bazaj dokumentoj, kiel la Konvencio
pri la Rajtoj de Infanoj. Estis tradukproblemoj,
sed ne pli, verŝajne malpli, ol en multaj aliaj
lingvoj. Ĝenerale traduko al Esperanto prezentas
malpli da gravaj problemoj ol traduko al la franca,
ĉar Esperanto estas pli fleksebla sintakse
kaj la vortfara sistemo ofte helpas elegante solvi
problemon, por kiu la franca povas nur turni sin
al multobligado de la vortoj.
La
diversaj juraj tradicioj tre diferencas, kaj ofte ne eblas esprimi en
difinita lingvo jurajn konceptojn, kiuj disvolviĝis
en alia jura tradicio. Kiam mi estis en UN, mi laboris
kun ĉina juristo super kelkaj tekstoj, kaj
mi povas garantii, ke Esperanto pli taŭgas
por okcidenta juro ol la ĉina, tamen oficiala
lingvo en multaj organizoj. Mi nun ne plu memoras,
kiajn problemojn starigis la ĉina juro. Eble
tiurilate Esperanto malpli taŭgus.
La
diferencoj inter anglosaksa kaj romia juroj estas
gigantaj, kaj kiel tradukisto, ĉefe kiam mi
laboris ĉe UN, mi trovis tion treege ĝena.
Tiuj diferencoj des pli komplikas la laboron, ĉar
la angla lingvo emas elvoki dum la franca emas difini.
Tial ofte en anglalingvaj juraj tekstoj koncepto,
anstataŭ esti difinita, estas alirata per serio
da vortoj, inter kiuj povas esti perfektaj sinonimoj.
La jena ne estas vera ekzemplo, sed ofte ŝajnas
al mi, ke la angla jura lingvo tiel funkcias. Anstataŭ
diri "Kiu ajn aĉetis la menciitajn varojn",
la teksto diras: "Any person having bought,
purchased, acquired, procured or received against
payment the goods, merchandises, wares or articles
mentioned therein..." (Pardonu, se mi troigas,
sed, nu...).
La
angla estas treege malpreciza lingvo. Tion anglalingvanoj
ne rimarkas, ĉar ili tuj interpretas laŭ
unu maniero sen konscii, ke povas esti aliaj. Ekzemple
mi foje rimarkis, ke partoprenantoj en asembleo
de Organizo pri internacia civila aviado ne ĝuste
komprenis la signifon de la nomo de la organizo,
en kiu ili reprezentis siajn respektivajn ŝtatojn.
Ili do miskomprenis ĝian juran kompetentecon.
Pro la malprecizeco de la angla titolo "International
Civil Aviation Organization", ili miskomprenis,
ke temas pri "Internacia organizo pri civila
aviado", dum fakte la organizo, se legi la
statuton kaj kontroli ĝian nomon en aliaj lingvoj,
kompetentas nur pri internaciaj civil-aviadaj ligoj,
kaj tute ne estas internacia organizo kompetenta
pri ĉiuj aferoj rilataj al civila aviado, inkluzive
de la enlandaj. Estas multe pli facile en Esperanto
ol en la angla eviti tiajn dubsencaĵojn.
Miaopinie
Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj
lingvoj pri juraj aferoj, sed necesos kelkaj jardekoj
por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.
____________
1.
Temas pri la "Leĝpropono celanta imposti
la interŝanĝojn de devizoj, monbiletoj
kaj moneroj" proponita la 12-an de marto 2002
(dokumento DOC 1685/001).