Ĉar
verŝajne ne multaj kundividas mian opinion,
mi prezentos ĝin ĉi tie. Ke ĝi estas
nekutima, tio eble dependas de mia profesio, pro
kiu mi ĉiutage rilatas kun la nekonscia parto
de la homoj.
Mi
konstatas, ke mi ne povas ne agi por kaj pri e-o.
Ne gravas, ĉu ĉe la supro, ĉe la
malsupro, ĉe tiu flanko (verkante), ĉe
tiu alia flanko (babilante en la lingvo). Mi povas
pravigi mian nepran poresperantan agemon per ĉiaspecaj
raciaj motivoj: idealismo, amo al justeco, intereso
pri lingvoj, intereso pri foraj landoj kaj ties
kulturoj, deziro kaj plezuro aparteni al sociero
alitipa ol la ĝenerala socio kaj el tio ĉerpi
mem-altigan senton pri unikeco, ktp. Sed mi scias,
ke tiuj pravigoj estas postaj al la agemo. Mi sentas
la agemon antaŭ ol interesiĝi pri ĝiaj
eblaj kaŭzoj, kaj, iel, pli forta ol ili. Tiuj
pravigoj do estas provoj atribui racian kaŭzon
al io, kies veran kaŭzon mi ne konas, nek komprenas.
Mi
konas multajn e-istojn, kiuj havas similan nepovon
seniĝi je la bezono agi por aŭ pri e-o.
Se mi, kaj tiuj aliaj, funkcius malbone en la cetera
vivo kaj estus malfeliĉaj, la plej racia konkludo
estus: tio estas ia formo de mensa malsano (obsedo/agtrudo).
Sed, kiam mi devis ricevi oficialan permeson povi
praktiki psikoterapion, mia mensa stato estis kontrolita
de fakuloj, kiuj deklaris min mense sana (mi jam
havis tiun internan devon agi pri e-o tiutempe:
la plej multaj el vi scias, ke mi lernis e-on kiel
infano). Krome, mi estas unu el la plej feliĉaj
personoj, kiujn mi konas, kaj mi funkcias normale
en la vivo, kun multaj fuŝoj, jes ja, sed ne
pli ol la personoj, kiujn oni ĝenerale rigardas
normalaj. Inter la aliaj, kiuj, same kiel mi, ne
povas ne esperantumi, kelkaj prezentas tiajn eksternormajn
sintenojn, ke eblus klasi ilin inter mensmalsanulojn,
sed multaj - la plimulto - tute ne. Ilia mensa funkciado
estas, laŭ psikiatriaj kriterioj, normala.
Oni do ne klarigu la aferon per mensa malsano.
Ĉu
temas pri simpla ŝatokupo? Ne tiel ni sentas
la aferon. Ni sentas ĝin kiel ion ege pli gravan.
Homoj, kiuj ne povas ne spekti ĉiujn futbalmatĉojn,
aŭ ne iri monludi en kazino, ne havas senton
pri devo. Ili sentas, ke tion ili faras por si,
kaj libere elektis. Ni sentas la aferon alie: plenumenda
tasko. Ni ne havas la impreson, ke ni faras tion
por ni. Kompreneble, tio povus esti simpla iluzio,
(nekonscia) sintrompo por havigi al si gravecon,
aŭ por klarigi ion, kies veran kaŭzon
ni ne sukcesas trovi.
Sed
povas esti ankaŭ, ke, iel, nin puŝas historio,
t.e. kolektivaj fortoj superaj al ni kiel individuoj,
fortoj kiuj iel igas la homaron iri ne en iu ajn
direkto, sed (treege longperspektive) al io pli
bona, pli bela, pli akceptebla, pli justa. Ĉu
ne agis similaj fortoj por forigi sklavecon, atingi
pli egalan traktadon inter viroj kaj virinoj, estigi
respekton al infanoj, toleremon pri religio kaj
ideologio, atenti la bezonojn de la malpli bonŝanca
parto de la socio, ktp.? En neniu el tiuj kampoj
la celoj estas centprocente atingitaj, multego mankas
ĝis tio. Tamen la progresoj estas enormaj kompare
kun la situacio en la tempo, ekzemple, de la romia
imperio.
Mi
sentas min ilo de tiaj socihistoriaj fortoj. Libera
ilo, certe. Mi povis diri "ne", kiam e-o
eniris mian vivon, kaj - tiel mi sentas la aferon,
eĉ se tio aperas al vi vere tro fantazia -
"elektis" min unu el siaj agantoj. Sed
mi diris "jes" kaj tion neniam bedaŭris,
ĉar mi ricevis de e-o multegon bonan kaj ĝuatan.
Mia sento estas, ke mi naĝas aŭ boatas
laŭ unu aparta fluo en la giganta fluaro de
historio, kvankam la grandega plimulto el la homaro
(kaj el la e-istaro) tiun flueton ne vidas. Sed
tio estas normala. Neniam la komencaj fluetoj estas
videblaj al la fakuloj kaj al la publiko. Kiu povis
pensi, komence, kiom gravaj fariĝos budhismo
aŭ kristismo, aŭ la sociala aliro al la
socia vivo, aŭ la lingvo de Angloj kaj Saksoj?
Tial,
al mi ne tiom gravas la demando, ĉu ni agu
je tiu aŭ alia nivelo, aŭ kion ni devas
aŭ povas fari. Ĉiam estos sufiĉe
da homoj por fari ion, kaj progresigi la aferon,
ĉar ĉiam estos homoj, kiuj ne povos ne
agi, kaj tio sufiĉos por teni la lingvon viva
sufiĉe longe, por ke iutage la homaro konsciu
pri ĝia boneco kaj ĝi rapide disvastiĝu,
ĉu pro iu kompreno ĉe la malsupro, ĉu
pro iu saĝa decido en iu prestiĝa supro,
ĉu pro tute neracia ekmodo, ĉu pro katastrofa
socia konflikto, kiu estigos fortegajn ribelajn
sentojn kontraŭ la angla lingvo, eble asimilita
al neakceptebla ekonomia aroganteco, ĉu pro
io tute neimagebla nun.
Por
mi, e-o estas tiel forta, ke eĉ se malaperus
ĉiuj e-istoj kaj 90 elcentoj el la tekstoj
pri kaj en la lingvo, post ia tempo ĝi reviviĝus.
Retrovus ĝin iu studento aŭ ĵurnalisto
en biblioteko, kaj ekmirus pri ĝi, kaj rakontus
pri ĝi, kaj ĝi fariĝus laŭmoda.
Pardonu la longan paroladon, sed, nu, tio estas
mia e-ista kredo.
--
Klaŭdjo (Claude Piron)