Interparolo pri lingvaj problemoj kun Prof. Claude Piron de Ĝeneva
Universitato
Multaj politikistoj inter
kiuj Michel Rocard, iama socialista ĉefministro
de Mittterand, kiu estis jam prezidanto de komisiono
pri kulturo de europa parlamento, indikas Svislandon
kiel ekzemplon por subteni ke en Eŭropa Unio
oni povas kunvivi plurlingve. Ni parolis pri tio
kun Claude Piron, kiu instruis ĉe la Fakultato
pri Psikologio kaj Pedagogio de Universitato de
Ĝenevo kaj estas konsiderata unu el la plej
gravaj fakuloj pri internacia komunikado, pri kiu
li spertighis kiel tradukisto el lingvoj angla,
ĉina, hispana kaj rusa ĉe Monda Organizo
pri Sano kaj estas aŭtoro de multnombraj verkoj
kaj eseoj pri interlingvistiko.
- Laŭ Michel Rocard kaj aliaj politikistoj
Eŭropo povus tre bone funkcii plurlingve, kiel
Svislando kunvivas tre bone kun kvar lingvoj. S-ro
Piron, vi estas kaj sviso kaj specialisto pri internacia
lingva komunikado. Kiel vi reagas al tiu aserto?
-
S-ro Rocard kaj la aliaj eraras. La svisoj sukcesis
krei eksterlande tre belan bildon pri sia lando,
kaj i.a. pri sia maniero harmonie kunekzisti kun
diversaj lingvoj. Estas vere, ke en Svislando, kontraste
kun, ekzemple, Belgio, malofte okazas videblaj konfliktoj
bazitaj sur la uzo de lingvoj. Tamen la panoramo
estas malpli idilia ol ĝin prezentas s-ro Rocard.
Ekzemple paroli pri kvar lingvoj estas trompe. Estas
vere, ke Svislando oficiale uzas kvar lingvojn.
Sed unu el la kvar, la romanĉa, ludas neniun
rolon en intersvisaj rilatoj.
- La romanĉa, laŭ mia scio, estas parolata de mallarĝa
minoritato, kiu vivas en lingvaj enklavoj de Grizono,
kun multaj variantoj kaj dialektoj kaj do malmulte
utiligebla. Ĉirkaŭ antaŭ dudek jaroj
por unuigi la multajn variantojn kaj plifortigi
la lingvon oni kreis "romantsch grischun", operacio
ŝajne simila al tiu de Landsmal de Aasen (1) en Norvegio sed, malgraŭ tio, la kvara svisa lingvo estas
mortanta, kiel ŝajnas..
-
Ĝenerale lingvo ne longe supervivas post kiam
ĉesas ekzisti homoj, kiuj scipovas nur ĝin.
Kaj tio estas la situacio de la romanĉa nun
: ĉiuj romanĉoj estas almenaŭ dulingvaj,
parolantaj same bone la germanan (pli ĝuste
svisgermanan dialekton) kiel la romanĉan. Sed
ne sufiĉas por savi la lingvon.
-
Ĉu tio estas nova fenomeno?
-
Relative nova, jes. Antaŭ du jarcentoj, la
plejparto el la romanĉoj vivis inter si sen
multaj kontaktoj kun alilingvanoj. Sed la vivo ege
ŝanĝiĝis. La beleco de la regiono
allogis turistojn, kaj pro ili aperis komercoj,
hoteloj, industrioj, kiujn kreis firmaoj el germana
Svislando. Germanlingvanoj instaliĝis kaj plu
uzis sian lingvon. Dume junaj romanĉoj komprenis,
ke ili ĝuos pli bonan pozicion en la ekonomia
vivo, se ili iros studi al germanlingva Svislando,
por regi la germanan perfekte. Pro tiuj kaj aliaj
faktoroj la loĝantaro fariĝis pli kaj
pli miksa. Tiam intervenis gravega faktoro: amo.
Estas malĝojige devi diri, ke amo fuŝis
la kulturan vivon, sed tiel estas. Junaj romanĉoj
enamiĝis al germanlingvaj knabinoj, germanlingvanoj
al romanĉinoj. Miloj kaj miloj da paroj tiel
formiĝis. Kaj en ĉiuj la familia lingvo
fariĝis la germana, ĉar ekonomie gravas
en Svislando scipovi la germanan, dum prosperi sen
la romanĉa estas ege facile, eĉ en regionoj,
kie ĝi estis la tradicia lingvo.
-
Ni do akceptu, ke, praktike, la romanĉa ne
gravas. Restas tamen tri lingvoj, kiuj rilatas harmonie.
-
Ŝajne jes. Sed la ekonomia pezo de la germanlingva
landoparto estas ege pli granda ol tiu de la du
aliaj. Estas multe pli da senlaboreco en la franc-
kaj itallingvaj regionoj, ĝuste pro tio. Investoj
en Svislando iras al germanlingvio, ne al la franclingva
parto. Kaj estas multaj psikologiaj problemoj.
-
Al kiaj problemoj vi aludas?
-
La situacio diferencas laŭ la loko. En itallingvaj
regionoj ofte regas la germana. Plurfoje okazis
al mi en Locarno ke kelnero tuj alparolis min germane,
ne itale. Li ne imagis ke povas malplaĉi al
mi esti misprenata por germanlingvano. La psikologiaj
problemoj en tiuj regionoj rilatas al sento esti
invadata, ne plu esti hejme en la propra lando,
kaj tiel al la sento pri identeco. En franc- kaj
germanlingvaj regionoj mi konas multajn personojn,
kiuj vivas kun konstanta sento pri malsupereco,
ĉar ili venas el alilingva regiono kaj transloĝiĝis
pro la cirkonstancoj de la vivo, de la dungoj. Tio
signifas, ke en ĉiuj kontaktoj unu el la geedzoj
neniam sentas sin hejme el lingva vidpunkto, neniam
sentas sin egalnivela kun la najbaroj, la komercistoj,
la ĉirkaŭaj homoj. Senerare paroli la
francan estas tre malfacile por germanlingvano.
Tia persono do konstante konscias pri sia fuŝa
maniero paroli. La rilatoj neniam estas same bonaj
kiel kun samlingvanoj.
-
Kial vi diras "unu el la geedzoj"?
-
Ĉar mi tion konstatis. Tre ofte en paro, kiu
transloĝiĝas al alilingva regiono, ĉu
la viro ĉu la virino estas pli talenta lingve
kaj rapide adaptiĝas. Sed ke ambaŭ havu
la necesan talenton por fariĝi perfekta uzanto
de la fremda lingvo, tio estas statistike duoble
pli malprobabla ol ke unu havu ĝin. Kompreneble
ekzistas ankaŭ paroj, en kiuj nek unu nek la
alia sukcesas vere "venki" la negepatran
lingvon. Tiam ili vivas kun konstanta sento de malplivaloro,
la sento esti fremda.
-
Tamen, administre, ekonomie, politike, Svislando
estas lando, kiu bone funkcias, malgraŭ sia
lingva diverseco. Ĉu ĝi ne povus esti
modelo por Eŭropo?
-
Ne. Svislando estas, praktike, trilingva lando.
Kaj la tri lingvoj estas prestiĝaj. En Eŭropo
estas ĝis nun 20 lingvoj, kaj inter tiuj, troviĝas
lingvoj kiuj, kvankam belegaj kaj riĉaj, kiel
la litova, la estona, la hungara, la slovena, havas
neniun prestiĝon, ne estas konataj ekstere.
La situacio do estos tute alia. Cetere, la trilingveco
kostas multon al Svislando, inkluzive de akraj konfliktoj,
kiel pri tio, ĉu lerneje oni unue instruu alian
lingvon de la lando, aŭ ĉu preferinde
la anglan. Sed jam la neceso ĉion traduki sorbas
konsiderindajn sumojn. Se tiel estus kun 20 lingvoj,
la kostoj fariĝus neelporteblaj.
-
Oni do limigu la nombron de la uzotaj lingvoj.
-
Tiam oni falas en maljustecon. Tio ne estas demokratie
farebla. Parolo estas povo, kiel scias ĉiuj
politikistoj, ĉiuj advokatoj, aŭ Prezidento
Bush. Doni plenan eblon spontane, korekte, elokvente
paroli al iuj, kaj al aliaj ne, tio estus enkonduki
misdemokration.
-
Ĉu ne pro tio, kaj pro la fakto, ke eĉ
limigita nombro da lingvoj starigas multajn problemojn,
la praktiko en eŭropaj instancoj pli kaj pli
estas ĉiam uzi nur la anglan. Iom kiel okazas
en muroj de svisaj urboj kun reklamafiŝoj ĉiam
pli en la angla, taŭgaj por ĉiuj kantonoj
kaj do ŝparigaj. Ĉu uzi nur la anglan
ne solvus la problemon, kontentige por ĉiuj?
-
Absolute ne. Ĝi havigas al la anglalingvanoj
nepravigeblan privilegion, des pli nepravigeblan,
ĉar la britoj neniam estis vere entuziasmaj
pri aliĝo al Eŭropo, kaj, ekzemple, ne
aliĝis al la eŭro. Ĉu vi scias, ke
pli ol 700.000 lingvostudentoj el Eŭropa Unio
ĉiujare sekvas kurson de la angla en Britio?
Britio ricevas grandegan avantaĝon de tiu bonŝanco
povi instrui sian lingvon al multegaj fremdlandanoj.
"English language teaching is very big business,
"(Instruado de la angla estas treege grava
enspezfonto), foje konfesis la bulteno de la Londona
Foiro de la Angla Lingvo. (2)
-
Se vi permesas, ankaŭ mi havas noton similan,
kiu impresis min: longa artikolo de Observer, el
ĉirkau antaŭ du jaroj, kun memkontenta
titolo "They're talking our language" (ili parolas
nian lingvon) deklaris "Britujo eble perdis imperion
sed konkeris planedon".
-
Tutcerte! Krome, je la nivelo de supera instruado,
la premado favore al studoj en anglalingvaj universitatoj
ne ĉesas kreski. Dum la lasta universitata
jaro, eŭropanoj konsistigis pli ol 100.000
el la 550.000 eksterlandaj studentoj en Usono, kaj
160.000 el la 220.000 eksterlandaj studentoj en
Britio. Vivante tie dum siaj studoj, la studentoj
estas trasorbataj de la anglosaksa pensmaniero,
kaj kiam ili revenas, ili emas problemsolvi laŭ
la anglosaksa maniero. Tio estas des pli bedaŭrinda
ĉar ili apartenas al la ekonomia, politika
aŭ kultura elito; nur tiu ja povas sendi la
gefilojn por jaroj da studado en tiaj landoj. Eble
ankaŭ pro tiu faktoro (inter multaj aliaj)
la mondo tiom evoluis al usonecaj modeloj.
-
Tamen, en Eŭropa Unio la oficialuloj konstante
emfazas la gravecon lerni aliajn lingvojn ol la
anglan. Ekzemple, la Barcelona Konsilio alvokis
al la ŝtatoj, ke ili organizu instruadon de
almenaŭ du fremdaj lingvoj ek de tre frua aĝo.
-
Estas terura kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko.
La teorio, kun multaj belaj paroladoj kaj rezolucioj,
estas, ke oni devas stimuli la lernadon de la diversaj
lingvoj de Eŭropo, ĉar ties lingva diverseco
estas kultura riĉaĵo nepre protektinda.
Ankaŭ la romanĉa lingvo de Svislando oficiale
estas kultura riĉo nepre savinda, kaj temo
de same belaj fervoraj paroladoj. Sed la plimulto
el la lingvistoj, kiuj studis la situacion, opinias,
ke tiu lingvo ne plu estos parolata post du generacioj.
Same estas je eŭropa nivelo : la elokventaj
paroladoj pri studo de la diversaj lingvoj neniam
estas sekvataj de efektiva, efika decido. La praktiko
favoras nur la anglan ĉiurilate. Naŭdek
kvin elcentoj el la lernejanoj "elektas"
la anglan. Kaj neniu rimarkigas, ke, el cent el
tiuj, nur unu, meznombre, atingas en ĝi nivelon,
kiu ebligas ne tro malegale trakti kun denaska anglalingvano.
-
Kun tia stato de la aferoj ŝajnas tre malfacile
elturniĝi. Por superi la lingvajn problemojn
de vi prezentitajn restus, preterlasante la latinan,
jam ekskluditan de Komenio mem en 1600, la uzo de
lingvo neetnika, ne teritoria, ia speco de Esperanto,
ni diru, taŭga por nuntempaj postuloj, lingvo
t.e. ne nur por interamikiĝi kaj interŝanĝi
ridetojn.
-
Ne ia speco de Esperanto sed Esperanto, solvo eksperimentita
jam de internacia kolektivo, ne tre multnombra sed
sufiĉe disvastigita, en kiu ĝi montriĝis
perfekta kaj ne nur por interamikiĝi sed por
interŝanĝo de informoj ĉiuspecaj.
Inter la homoj, kiuj lernis Esperanton, ĉiu
lingvo, ĉiu kulturo, ĉiu identeco estas
respektata, ne ekzistas komprenproblemoj, kaj ne
necesas iri studi eksterlande aŭ investi milojn
da horoj en la enmensigon de absurdaĵoj (kiel,
ekzemple, la fakto, ke en la angla - ough prononciĝas
laŭ kvar malsamaj manieroj en tough, though,
through kaj cough). Post ses monatoj,
la mezuma lernanto akiris en Esperanto kapablon
komuniki similan al tiu, kiun li aŭ ŝi
havos en la angla nur post ses jaroj, ĉe sama
semajna hornombro.
-
Tamen, ĉu ne estus bedaŭrinde, ke oni
lernu nur Esperanton kaj perdu la kulturan riĉiĝon,
kiun havigas la studo de aliaj lingvoj?
-
Sed ĝuste tion nun faras la kvazaŭmonopolo
de la angla. Se lernantoj studus Esperanton dum
unu lerneja jaro, tio sufiĉus por ke post kelkaj
jaroj la komunikproblemo inter eŭropanoj estu
solvita (kaj tio helpus multe ankaŭ kun neeŭropanoj,
ĉar esperanto estas relative bone disvastigita
en Azio, ekzemple). Samtempe, multe da tempo liberiĝus
por plu studi lingvojn. Dum la kvin aŭ ses
sekvantaj jaroj la junuloj lernus lingvo(j)n, kiu(j)n
ili elektus laŭ siaj gustoj aŭ laŭ
siaj kulturaj inklinoj. Tiel la latina, la franca,
la germana, la greka, la rusa, la araba kaj aliaj
gravaj kulturlingvoj retrovus en la lernejoj lokon
proporcian kun sia kultura valoro. Nun preskaŭ
neniu lernas ilin, kvankam tiu forgeso de gravaj
lingvoj profite al la angla fakte tamen ne alportas
justan solvon al la problemo internacie komuniki.
-
Komence vi diris, parolante pri la romanĉa,
ke lingvo ne povas vivi, se ĝi ĉesas havi
unulingvajn parolantojn. Sed ĉiuj, kiuj uzas
Esperanton, estas almenaŭ dulingvaj, ĉu
tio ne signifas, ke Esperanto nur povas baldaŭ
morti?
-
Tio, kion mi diris pri la romanĉa, estas valida
nur por naciaj aŭ regionaj lingvoj. Lingvo
uzata nur por internacie komuniki troviĝas
en tute alia situacio. Ek de kiam ĝi aperis
sur la monda scenejo, Esperanto neniam ĉesis
disvastiĝi, kvankam tre malrapide. Ĝi
nun montriĝas aparte vigla, vivanta, kreema
lingvo. Rigardu sur Internet. Fakte, lingvistika
analizo montras, ke ĝi estas pli vigla ol la
franca, kiu terure rigidiĝis kaj malfacile
kreas novajn vortojn.
-
Por konkludi, profesoro, ĉu vi opinias, ke
la solvo "Esperanto" iam estos adoptita?
-
Jes. Estas facile objektive kompari ĝin en
la praktiko kun la aliaj sistemoj kaj tia kompara
esploro montras, ke ĝi estas la sistemo kun
maksimumo da avantaĝoj por maksimumo da homoj
kaj kun minimumo da malavantaĝoj. Ĝia
forĵeto neniam baziĝas sur kompara studo
de la diversaj opcioj. Homoj, kiuj rifuzas Esperanton,
neniam observis internacian debaton en ĝi (kaj
akceptis kompari kun internacia debato sen ĝi),
neniam vidis ĝin uzata de infanoj en ludo,
neniam legis verkon el ĝia literaturo. Ilia
sinteno baziĝas sur ilia imago, ne sur la realo,
nur sur neraciaj antaŭjuĝoj kaj manko
da informiĝo. Sed estas pluraj signoj de ŝanĝoj
en sinteno precipe de lingvistoj, kiuj iam parolis
horore pri Esperanto kiel "lingvo farita ĉe
skribotablo". Laŭ mi ne estas tre malproksima
la tempo kiam la diversaj opcioj por solvi la problemon
pri internacia komunikado estos konataj pli klare
kaj la politikaj decidoj inspiriĝos el raciaj
kriterioj. El ĉiuj opcioj, oni elektos la plej
bonan, kiu ankaŭ estas la plej malmultekostan,
kaj la plej respektan al ĉiuj kulturoj. Kiam
la eŭropaj civitanoj plene konsciiĝos,
ke ekzistas rajtoj kaj devoj ankaŭ en kampo
de komunikado, postulos la respekton de ili
kaj la politikistoj ekkomprenos, ke la tempo venis
montri sin favora al la opcio, kiun la publiko trovas
plej bona ĉiurilate.
____________
1. Ivar
Aasen, juna amatora glotologo, konstruis el norvegaj
dialiektoj en 1850 Landsmal (nomita ankaŭ Nynorsk
aŭ Novnorvega), kiu kontraŭmetiĝis
al Riksmal kun dana bazo.
2. English
Language Fair, Newsletter n. 3 London, Barbican
Centre, 22-24 oktobro 1984
Giorgio Bronzetti
Disvastigo, agentejo faka pri problemoj de komunikado