Esperanto : Kiaj perspektivoj post unu jarcento ?
Prelego en Bulonjo-ĉe-Maro, 2005
03 27
Aŭskulti la prelegon
By Claude Piron,
ancien
traducteur à l'ONU et à l'OMS, sychothérapeute,
ex-enseignant chargé de cours à l'Université
de Genève entre 1973 et 1994 (psychologie et
sciences de l'Education),
Suisse
c.piron[at]bluewin.ch
http://claudepiron.free.fr/
Become a Member of
TranslationDirectory.com at Just 4 EUR/Month
(Paid Yearly)
Advertisements:
Antaŭ cent jaroj
Cent
jaroj. Jam cent jaroj pasis, ek de tiu ĉefmomento
en la homara historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe
alparolis la unuan kongreson de Esperanto, dirante
: "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj
fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj
kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el
la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi
al si reciproke la manojn.(...) Modesta estas nia
kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi
kaj (niaj) vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj
urboj (...) de la mondo. (...) Sed tra la aero de
nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj,
ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por
ĉiu animo sentema : (...) la sonoj de io granda,
kio nun naskiĝas." Kaj iom pli poste li diris
: "En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj
malfortaj, privilegiitaj kaj (senprivilegiaj), neniu
humiliĝas, neniu sin ĝenas, (...), ni
ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj
sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj
de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio
de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj,
staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel
konkurantoj, sed kiel fratoj (...) kiuj premas al
si reciproke la manojn (...) sincere, kiel homo
al homo. Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa
tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj
de Bulonjo-(ĉe)-maro kunvenis ne francoj kun
angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj."
(fino de la cito).
Verŝajne,
kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel ĉefmomento
de la homa historio, la plimulto el vi pensis :
"Nu, li vere troigas". Eble. Sed mia opinio ne estas
senbaza.
Min
ege impresis fakto, pri kiu mi legis en Unesko-dokumento.
Antaŭ longe, afrika tribestro, kiun oni provis
konvinki, ke utilas kapabli skribi kaj legi, rifuzis
tion kredi. Oni do proponis al li eksperimenton.
Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn,
kaj la paperon oni portos al alia vilaĝo, kaj
li akompanos tiujn, kiuj portos ĝin. En tiu
vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam
li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn vortojn,
sed kiu scipovas legi. Tiun oni petos legi la tekston
sur la papero. La tribestro konsentis. Kaj kiam
la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj iu
tie laŭtlegis, kion li diktis antaŭe,
li estis ege mirigita. Iu, kiu estis for, kiam li
parolis, kapablis ekzakte rediri liajn vortojn.
Nekredeble ! Vere mirakla afero !
Estas
fakto, ke la invento de skribado havis impresajn
konsekvencojn. Grandan parton de nia komforto, de
nia plezuro, de niaj scioj, de niaj ĝojoj,
de nia sano ni ŝuldas al la fakto, ke skribo
ekzistas. Se skribo ne ekzistus, ni ne estus tiuj,
kiuj ni estas. Tial oni povas diri, ke la momento,
kiam unuafoje transdoniĝis ideoj aŭ informoj
skribe, estis ŝlosila momento en la historio
de la homaro, eĉ se neniu scias, kie kaj kiam
ĝi okazis.
Miaopinie,
ankaŭ la momento, kiam interkompreniĝis
unuafoje homoj el dudek landoj sen interpretistoj,
kaj sen tio, ke iu devu paroli la lingvon de alia
popolo, estis ŝlosila momento en la historio
de la homaro. Kaj tiu eksterordinara momento okazis
ĉi tie en Bulonjo en 1905.
Okazis
ankaŭ io tre grava, kiam Zamenhof deklamis
sian poemon "Preĝo sub la verda standardo"
: pluraj ĉeestantoj ploris ! Per tiu
fakto estis definitive rebatita la argumento de
tiuj, kiuj asertas, ke lingvo enkabinete naskita
ne povas havi animon. Se deklamo povas emocii, ĝis
larmoj, tio signifas, ke la uzata lingvo estas multe
pli ol io robota, meĥanika, uzebla nur por
celoj praktikaj, kiel opiniis la plimulto el la
tiutempaj intelektuloj, ĝi kapablas tuŝi
la korojn, ĝi havas animon.
Multaj
el ni spertis tiun animon diversokaze. Ni scias,
ke Esperanto povas igi nin vibri, jen entuziasme,
jen ĝoje, jen elreviĝe, jen furioze, ni
spertis, ke niaj sentoj vibras per ĝi, ni
scias, ke ni povas disputi, kvereli, koleri
en ĝi, sed ankaŭ uzi ĝin konsole
kaj ame, kaj ke en ĉiuj ĉi okazoj ĝi
neniam montriĝas malsupera al la aliaj lingvoj.
Kiam oni ion travivis, oni ne povas dubi pri la
travivaĵo. Tial, egale kion diros la skeptikuloj,
kiuj identigas Esperanton al senviva kodo, ni scias,
ke ili eraras. Eĉ se ni ne sukcesas komuniki
nian sperton al la ekstera mondo, tamen la fakto
restas, ke Esperanto estas io viva, lingvo kun animo.
Tion ni scias proprasperte. Kaj tio ne estas afero
de opinio, kaj do de subjektiveco. Tio estas fakto,
io objektiva, dum la ideo, ke Esperanto ne havas
animon, estas simpla, subjektiva opinio, bazita
sur neniu sperto aŭ observo.
Apud
faktoj, subjektivaj opinioj neniom pezas, longperspektive.
Opinioj varias, opinioj ŝanĝiĝas,
sed faktoj restas faktoj, solidaj, nerenverseblaj,
ĉiam venkontaj, ĉar ili estas la realo,
dum opinioj estas nur mensaj bildoj, kiuj, se ili
ne baziĝas sur io reala, povos nur post ia
tempo disfali.
La tri homaj cerboj kaj la animo de Esperanto
Mi
insistas pri tiu punkto, ke Esperanto havas animon,
ĉar ĝi estas laŭ mi ege grava. Mi
multe legis la tekstojn de Zamenhof, liajn paroladojn,
liajn leterojn. Kaj mi ĉiam admiris unu el
liaj karakterizoj, kiu estas ne ofta : la rimarkindan
ekvilibron inter la du duonsferoj de lia cerbo.
Homa
cerbo estas triopo. En la plej malalta tavolo, ĝi
estas pure instinkta, ĝi estas kiel la cerbo
de serpento : en tiu plej funda tavolo troviĝas
la praa, primitiva parto de ni : tie ni travivas
la bazajn emociojn, kiel panikon, deziron, agresemon,
kaj tie estas la komandejoj, kiuj igas nin reagi
kapte, sinkaŝe, forkure aŭ atake. Sed
super tiu praa cerbo troviĝas la t.n. kortekso,
kiu dividiĝas en du duonsferoj, similaj al
la du partoj de senŝeligita nukso. Tiuj du
duonsferoj havas malsamajn funkciojn. (En tio, kion
mi priparolos nun, kiam mi diros "dekstra" aŭ
"maldekstra" tio validos nur por la plimulto, kiu
konsistas el dekstramanuloj. Ĉe maldekstramanuloj
la afero estas pli kompleksa). Nu, ĉe dekstramanulo,
la maldekstra duonsfero funkcias per vortoj, ciferoj,
mezuroj, racio, analizo, dedukto, faktoj, volo,
disciplino kaj similaj aferoj, tial mi emas nomi
ĝin la cerbo de rigoro. Kontraste, la
dekstra funkcias per bildoj, senvortaj simboloj,
sentoj, inkluzive de la estetikaj kaj artaj, etosoj,
imago, metaforoj, intuicio, spontanaj pensoĉenoj,
sonĝoj kaj revoj, poezia maniero rigardi la
mondon, kreemo, libereco, tial mi nomas ĝin
la cerbo de fido, ĉar nur se oni fidas
oni povas lasi ĝin funkcii laŭ sia nekredebla
fekundeco. Ĝenerale ĉe homo, kaj ofte
ĉe tuta popolo, unu el la duonsferoj superregas.
Sed ĉe Zamenhof ambaŭ estis, ne nur bonege
disvolvitaj, sed ankaŭ kunordigitaj tute harmonie.
Kaj
tion oni retrovas en la lingvo mem. Ĝi estas
rigora, ĝi postulas disciplinon, kaj do postulas,
ke oni aktivigu la maldekstran duoncerbon. Pensu
nur pri la akuzativo, pri la fakto, ke verboj estas
ĉu transitivaj, ĉu netransitivaj, aŭ
pri la nete difinita senco de la prepozicioj. Esperanto
estas lingvo pli rigora ol la plimulto. Sed ĝi
estas ankaŭ pli libera. La rajto kombini radikojn
kaj afiksojn sen ia limigo esta io tipa pri la dekstra
duoncerbo, kaj same la libereco en la vortordo aŭ
en la sintakso. Por esprimi unu ideon, Esperanto
disponas multe pli da diversaj ebloj ol aliaj lingvoj.
Vidu, kiom da manieroj prezentiĝas por esprimi
la ideon : "Mi venis al Bulonjo per trajno" : Al
Bulonjo mi trajnis, mi venis trajne Bulonjon, Bulonjen
trajnis mi, pertrajne mi al Bulonjo venis, eĉ
- almenaŭ humure aŭ poezie - mia alBulonja
veno estis trajna, trajne mi alBulonjis. Se,
por verkisto, Esperanto havas ŝatindajn flekseblecon
kaj riĉecon, tio ŝuldiĝas ĝuste
al tiu maloftega kunordigo de rigoro kaj libereco,
al tiu integriĝo de la du cerbaj duonsferoj.
Esperanto
per tio estas unika. Lingvoj akcentas jen unu, jen
alian trajton. La franca kaj germana estas rigoraj,
sed lasas malmulte da libereco en la maniero esprimi
sin. La angla kaj la ĉina estas pli liberaj,
sed al ili mankas rigoro, kaj, sekve, precizeco.
Jes, Esperanto estas unika en la panoramo de la
lingvoj. Per ĝi la menso povas
funkcii fajne, nuance, precize, klare, sed en ĝi
ankaŭ la koro trovas ilon por
esprimi sian vastecon, sian fantazion, siajn plej
intimajn kaj intensajn sentojn kaj emociojn.
Al
io unika mezuma homo ne emas kredi. Tial la elstaran
bonecon de Esperanto la plimulto de niaj samtempuloj
simple ne povas imagi.
Subtila transdono de kaŝaj mesaĝoj
Kaj
ĝuste tial, antaŭ kelkaj minutoj, mi intence
uzis la vorton longperspektive. Oni ne povas ĝuste
kompreni la fenomenon Esperanto, se oni ne lokas
ĝin en historian perspektivon. Kaj pro tio,
ke ili evitas tion fari, tiom da homoj nun diras
: "la mondolingvo estas la angla".
Konstante
amaskomunikiloj, ministroj, firmaestroj, kaj simplaj
homoj, kiuj babilas en trinkejo, rediras tiun frazon.
Kaj ili ne konscias, ke kune kun ĝi ili transdonas
tutan serion da neeksplicitaj ideoj. Ekzemple :
"la venko de la angla estas definitiva", "lingva
diverseco ne plu kaŭzas problemojn", "la uzo
de la angla ne havas financajn konsekvencojn por
vi", "ne ekzistas realisma alternativo", "ne ekzistas
lingvaj handikapuloj, se fremdulo suferas maljustecon,
ĉar li ne kapablas taŭge esprimi sin,
aŭ se firmaestro maltrafas profitdonan kontrakton,
ĉar lia nivelo en la angla ne estas adekvata
por la traktado kun la alilanda partnero, ili havas
nur tion, kion ili meritas, ili nur devis bone lerni
la anglan".
Se
vi pripensos kelkminute, vi nepre sentos, ke efektive
tiuj mesaĝoj - kaj aliaj - kaŝe akompanas
la frazon pri la venko de la angla. Ili estas mesaĝoj,
kiuj fermas, kiuj puŝas la mensojn en tunelon,
kie nenio videblas ĉe-flanke, kaj kun nur unu
lumo ĉe la fino : la angla, sen kiu ne estas
elirejo. Tiu kondiĉado malhelpas havi normalajn
reagojn, kia estus, ekzemple, jena ideo.
Denaskaj
anglalingvanoj tiras multege da avantaĝoj,
kaj da profito, de la nuna lingva sistemo. Britio
ricevas unu miliardon (mil milionojn) da eŭroj
ĉiujare el la lingvostudaj restadoj. "English
language teaching is very big business" ("Instruado
de la angla estas tre granda profitdona kampo")
siatempe diris la informbulteno de la Foiro de la
Angla Lingvo, en Barbican Centre (Londono). Kaj
tion konfirmis la prezidanto de British Council
dirante : "La angla lingvo enspezigas al ni pli
ol la nafto de la Norda Maro". Kion mi ĵus
diris, tio rilatas nur al Britio, sed Usono eĉ
pli profitas de la ampleksa uzo de la angla.
Estus
do normale, ke anglalingvanoj pagu por ili. Ĉu
ne estas absurde, ke en la tuta mondo neanglalingvaj
impostpagantoj pagas gigantajn sumojn por ke la
ŝtatoj organizu instruadon de la angla, kio
finfine metas ilin en malsuperan pozicion ? Dume,
tiuj, kiuj havas ĉiujn profitojn, kiuj ricevas
pro denaska rajto superecon en ĉiu diskuto,
traktado aŭ debato kaj al kiuj la peno lerni
lingvon estas ŝparita, estas ĝuste tiuj,
kiuj pagas nenion por tiu impresa avantaĝo !
Justeco postulus, ke la anglalingvaj ŝtatoj
pagu al ĉiuj aliaj landoj la monon necesan
por ebligi al alilingvanoj lingve renkonti ilin.
Krome, dum ni dediĉas multegajn horojn al studado
de la angla, la angleparolantoj povas dediĉi
tiun tempon al studado de scienco, tekniko, profesio,
aŭ al ripozo, kaj malstreĉo. Ĉu ne
estus normale, ke ili finance kompensu nian tempoperdon
kaj niajn penojn, akceptitajn grandparte je ilia
profito ? En nia tutmondigita kaj novliberalisma
socio, neniu avantaĝo estas senpaga. Ili ricevas
egan avantaĝon, ili pagu, iom laŭ la principo
"kiu poluas, tiu pagu".
La
neeksplicitaj, kaŝaj mesaĝoj, kiuj kunformas
la pensan akompanadon sed ankaŭ la sentan etoson
de la konstante ripetata frazo, enŝovas sin
en la mensojn nekonscie. Ĉar ili ne estas eksplicitaj,
oni ne povas defendi sin kontraŭ ili. Kaj ĉar
ili eniĝas en la nekonscian parton de la psiko,
ili trudas masoĥismon, kontraŭ kiu nur
konscieco povus gardi nin. Pro tiu subtila maniero
de penetro, la viktimoj de la situacio konstante
ripetas al si frazojn, kiuj konfirmas kaj plifortigas
ilian statuson de viktimoj. Tio estas la sistemo
uzata por teni sklavojn en sia sklava pozicio, aŭ
por eviti, ke homo el plej malalta kasto provu ŝanĝi
la kastan sistemon. Papage ripetante la frazon,
niaj samtempuloj persvadas sin, ke nenio estas plibonigebla,
ke nenion ili povas fari, ke ili estas sklavoj sen
espero pri libereco, ĉar la mastroj venkis
definitive, kaj venkitoj ne relevu la kapon. Estas
kvazaŭ sorĉa ĉanto, magia formulo,
kies efiko estas, ke la viktimoj pli kaj pli akceptas
sian viktimecon. La masoĥismo plifortiĝas
de ripeto al ripeto, sed tion, ho ve !, la viktimoj
ne rimarkas.
Kiuj
parolas pri la koncerna temo, tiuj preteratentas
fakton ege gravan. En la dekstra duoncerbo, ekzistas
ĉe ĉiu homo nekonscia, malklara aspiro
al io, io nedifinebla, sennoma, ĉar tro malpreciza,
sed io bona por la tuta homaro, aspiro al iu paradiza
harmonio, al mondo, kie maljusteco ne ekzistus.
Kaj tiu aspiro, kvankam nebula, estas tre forta,
ege potenca, kapabla movi gigantajn individuajn
energiojn, veki rimarkindajn sindediĉojn ne
facile pravigeblajn racie. En iu nombro da individuoj
tiu aspiro al iu bono senkontura kaj sennoma kristaliĝis
en la koncepto "Esperanto", tiel ke ili investas
grandan parton de sia memo, de sia libido,
dirus Freud, en la kampon, kiun la vorto Esperanto
elvokas. La koncepto "Esperanto" tiel
alprenas la altirforton, kiun Carl Gustav Jung atribuas
al tiuj kernoj de psika energio, tiuj nebulozoj
psikaj, kiujn li nomas arketipoj. Ĝi
estas la konkretiĝo, do la pensebla formo,
de io nepensebla, de io, kio staras trans nomeblo,
sed kio altiras psikojn kun forto senfine pli granda
ol la forto, per kiu la plej giganta elektromagneto
altiras feron.
La
ripetado de la ideo, ke la angla venkis, agas sur
la maldekstran cerban duonsferon, kaj ĝi blokas
la fekundecon de la dekstra, kie ĝi subpremas
la arketipon, la aspiron al justeco tutmonda, pri
kiu mi ĵus parolis. Ĝi blokas la kapablon
imagi. Tial homoj, kiujn oni tiom bombadis per tiu
mensfermanta slogano, ke ili asimilis ĝin,
eĉ ne plu povas imagi, ke ekzistas alternativo.
Tiel mortas scivolemo, kaj kritika menso steriliĝas.
Pro tiu socipsikologia procezo milionoj kaj milionoj
da gejunuloj, en la tuta mondo, estas devigitaj
fordoni sin dum jaroj kaj jaroj al senproporcia
mensostreĉado por provi mastri lingvon, en
kiu ili neniam situos egale al la denaskuloj. Kaj,
ke tiu plago ne necesas, ke ekzistas alternativo,
kiu donus al la tutmonda junularo, kaj al ĉiuj
impostpagantoj, fakte al ĉiuj ŝtatoj,
krom la anglalingvaj, senpezigon de multaj pezaj
financaj ŝarĝoj, kaj liberigon el absurda
maniero investi sian tempon kaj sian nervan energion,
ni, eta marĝena malplimulto, scias proprasperte.
Sed
la ĝenerala publiko sorbis la mesaĝon
pri la definitiva venko de la angla. Kaj kiam oni
tutforte kredas ĝin, sen havigi al si iom da
distanco por ĝin rigardi kritike, oni nepre
devas alpreni komplementan ideon, nome, ke, ĉar
venkis la angla, Esperanto fiaskis.
Pensmaniero tipa pri kvarjaruloj
Bedaŭrinde,
e-istoj estas influataj de la ĝenerala opinio.
Kaj parto de ili emas akcepti ĝin. Ili tiel
suferas disduiĝon, kiu povas esti doloriga.
En ili ja vivas la sento, ke Esperanto, por ili,
sukcesis, ĉar ĝi riĉigis ilian vivon.
Sed tiun senton ili ne povas kunordigi kun la ĝenerala
opinio, ke Esperanto malsukcesis. Estas do en ili
streĉiĝo inter io socia kaj io individua,
inter la dekstra kaj maldekstra duoncerboj.
Indas
analizi, kion diras tiuj, kiuj ne dubas pri la fiasko.
Se ni tion faros, ni unue konstatos, ke tiu konvinko
estas absoluta. Homo, kiu diras : "Esperanto
fiaskis", estas certa, ke tiu malsukceso estas
evidenta, tuta kaj definitiva. Fakte, ĝi egalas
liamense al "Esperanto estas nulo". Ĝi
ekzistis kiel projekto, sed la projekto disfalis.
Ĝi do ne plu ekzistas.
Interese,
tiu impreso, ke la nuna ŝajna malsukceso estas
io absoluta, tuta, definitiva fakte povas aperi
nur, se oni rezonas kiel infano malpli ol sesjara.
Ĉiu el ni estas mense plenkreska nur pri kelkaj
kampoj de la vivo. En multaj aliaj kampoj ni mense
plu funkcias kiel kvar- aǔ kvinjaruloj. Kaj
tiuaĝe la menso ne povas kune teni pli ol du
konceptojn, kiuj ĉiam estas simetriaj,
kontraŭaj kaj ekstremaj : "granda"
/ "malgranda", "forta" / "malforta", "unua" / "lasta",
"ĉio" / "nenio". Plenkreskuloj eĉ tre
inteligentaj kaj mense tute kompetentaj en sia profesio
aŭ en la ĉiutaga vivo, tamen plu funkcias
laŭ la pensa sistemo de kvarjarulo en multaj
kampoj, kiel politiko, religio, etnoj, maniero vidi
sin mem, pritakso de la alia sekso (ofte ideoj pri
la edzo aŭ edzino) ktp. Nu, Esperanto estas
kampo, en kiu estas facile evidentigi tiun prapensan
funkciadon.
Ekzemple,
multaj simple ne kapablas imagi, ke la nuna Esperanto
diferencas de la lingvo, kia ĝi prezentiĝis
en 1887. Tiaj homoj diras : "Vivanta lingvo
evoluas, Esperanto ne povas evolui, Esperanto do
ne estas vivanta lingvo, tial ĝi fiaskis."
Ne temas nur pri malĝusta informiĝo ;
temas fakte pri nekapablo imagi
, ke lingvo proponita de unu homo povas evolui.
Et-infana pensmaniero ! Eblas nur du terminoj :
ĉu ĉio, ĉu nenio. Ekzistas
Lingvo Internacia de D-ro Esperanto de 1887, kaj
tio estas ĉio, krom ĝi ekzistas nenio
nomebla Esperanto. Tiuj homoj ne aplikas al Esperanto
la saman rigardon kiel al aliaj realaĵoj. Urboj
modifiĝas, ŝanĝiĝas stiloj,
muzikoj evoluas, vesta modo tre diferencas de jardeko
al jardeko, sed Esperanto restas definitive fiksita,
kia ĝi estis en 1887.
Aŭ
ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por
multaj homoj, Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi
ne konkeris la mondon. Por ili, sukceso neprigus,
ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli iun ajn surtrotuare
en Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron
koncepti sukceson ili ne aplikas en aliaj kampoj.
Neniam ili pensus : "Honda-veturiloj malsukcesis,
ĉar multegaj homoj uzas Toyotan, Mercedes,
Citroën, Ford aŭ ion alian." Oni
aplikas al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn
oni ne aplikas en aliaj kampoj. Interese, ĉu
ne ?
Historia perspektivo
Aldoniĝas
al ĉio ĉi nekapablo rigardi la aferon
laŭ historia perspektivo. La rezulto estas
ignoro de la koncepto "ankoraŭ ne",
"ne jam", "ĝis nun
ne". Refoje ni vidas, ke estas diferenco
inter Esperanto kaj la aliaj kampoj de la vivo.
Estas multaj terenoj en la socia vivo, sur kiuj
homoj luktas por plibonigi la mondon. Ekzemple pri
egaleco inter viroj kaj virinoj, inter nigrahaŭtuloj
kaj blankhaŭtuloj, inter sociaj tavoloj rilate
al ŝancoj povi studi, aŭ pri indiĝenaj
rajtoj, komerca justeco inter nordo kaj sudo, kaj
multaj aliaj. Ĉu homoj, kiuj priparolas tiujn
temojn, pensas : "la lukto fiaskis" ?
Ne. Ili pensas : "Ni ankoraŭ ne sukcesis.
Restas multo por fari." En 1700, jam estis
homoj, kiuj luktis por elimini sklavecon. Sed en
1850 sklaveco ankoraŭ ekzistis. Ĉu en
1850 estus ĝuste diri "la lukto kontraŭ
sklaveco fiaskis" ? Ne. Historio instruas al
ni, ke la sola ĝusta frazo estus : "En
1850 la lukto kontraŭ sklaveco ankoraŭ
ne sukcesis". Sed neniam vi aŭdas
homon certan pri la esperanta fiasko diri : "Esperanto
ankoraŭ ne sukcesis". Kvazaŭ la lingvo
disponis nur limigitan nombron da jaroj por konkeri
la mondon, kaj ne atingis tiun celon antaŭ
la fiksita limdato. Sed kial limdato ? De kie limdato
?
La
ideo, ke Esperanto sekvas la ritmon de naturaj fenomenoj,
kiuj kreskas eksponenciale, ne venas al ili en la
kapon. Eksponenciala kresko estas malrapida komence,
sed ĝi laŭgrade akceliĝas kaj post
iu sojla momento iĝas rapidega. Tiuj, kiuj
dubas pri la estonteco de Esperanto, ignoras historion.
Pensu ekzemple pri la metra sistemo. Ĉi-lasta
estis proponita de Gilbert Mouton, pastro en Liono,
en 1647. Cent dudek jarojn poste, en 1767, nenie
ĝi estis uzebla, ĉar konis ĝin nur
kelkaj stranguloj. Ĉu oni tiam povis diri,
ke la metra sistemo fiaskis ? Tute ne. La sekvo
de la historio montras, ke oni tiam rajtus diri
nur : 120 jarojn post sia apero, la metra sistemo
ankoraŭ ne sukcesis. Same, cent dudek
jarojn post la apero de Esperanto, oni devas fari
la hipotezon, ke eble Esperanto ankoraŭ
ne sukcesis. Se sukcesi signifus universaliĝi,
kio estas alia afero.
Tiu
historia perspektivo povas helpi seniĝi je
la streĉiĝo inter la subjektiva sento
kaj la objektiva konstato, kiun mi antaŭe elvokis.
Oni povas elekti la starpunkton : "Mi apartenas
al avangardo". Efektive, la homoj, kiuj luktis
por liberigi la mondon je sklaveco, aŭ por
oficialigi la metran sistemon, pravis eĉ dum
la tuta daŭro, dum kiu ilia agado restis ŝajne
senrezulta, kaj ili estis rigardataj moke, kiel
homoj kroĉitaj al ridinda utopio. Ni povas
vidi nin en la sama situacio. Jes ja, eble ni eraras,
sed la hipotezo, ke eble ni estas pioniroj, ne estas
malpli probabla ol la kontraŭa, se kompari
kun similaj agadoj en historia perspektivo.
Ni sondu la baldaŭ venontan tempon
Historia
perspektivo utilas ankaŭ por pripensi pri tio,
kio povos okazi post la nuna tempo. Tio estas delikata
afero. Se oni esploras la konjektojn pri la posta
verŝajna evoluo, faritajn de homoj, kiuj pretendas
esti specialistoj, oni konstatas, ke tre ofte ili
eraras, ĝenerale ĉar aperas ŝancaj
okazaĵoj, neantaŭvideblaj, kiujn neniu
enmetis en siajn kalkulojn. Tamen, en aliaj kazoj
oni povas antaŭvidi sufiĉe ekzakte, kiel
la aferoj disvolviĝos. Demografiaj prognozoj
ĝenerale estas fidindaj, kaj same la prognozoj
pri la disvolviĝo de epidemio.
Mi
revenas al la ideo, ke la angla venkis. En la mediteranea
regiono, en la unua jarcento de nia erao, oni povis
diri la samon pri la greka, eble ne la klasika greka,
sed simpla fuŝa greka, kiel oni hodiaŭ
en kelkaj medioj diras, ke la mondolingvo estas
"simpla fuŝa angla". En Eŭropo, en la
dekunua jarcento, oni povis diri, ke la latina venkis.
En la dekoka, ke venkis la franca. Sed ni scias,
kiel historio evoluis, ĉiuj ĉi lingvoj
poste perdis sian superregadon. Kaj la koncernaj
ŝanĝoj sekvis la ŝanĝojn en
la politika-ekonomia vivo internacia.
Nu,
la superregado de la angla lingvo en nia tutmonda
socio estas ligita al la superregado, politika kaj
ekonomia, de Usono. La faktoj nun disponeblaj ebligas
konjekti, ke eble Usono jam komencis sian dekadencon.
Tiu ideo estas eksplicite prezentita en oficiala
raporto de la CIA, la Centra Informa Agentejo usona,
disponebla de nelonge. Mi iom timas aliri tiun kampon,
ĉar kelkaj certe riproĉos al mi, ke mi
enmiksas min en politikon. Tamen ne temas pri politiko,
sed pri konsideroj pri io ebla, io, kio povas okazi,
ĉar tio kontraŭdiras nek la faktojn nek
logikon, sed kio ankaŭ povas ne okazi. Kio
okazos, neniu scias. Sed multegaj seriozaj komentistoj
pensas, ke post kelkaj jardekoj la politika kaj
ekonomia superpotenco estos alianco inter Ĉinio,
Barato (tio estas Hindio) kaj Brazilo. Tiuj estas
la landoj, kiuj plej rapide kaj certe disvolviĝas,
kaj kun giganta potencialo. Sekve, multaj fakuloj
opinias, ke la venonta mondolingvo estos la ĉina.
Kaj fakto estas, ke kursoj de ĉina lingvo allogas
pli kaj pli da homoj de jaro al jaro.
Kio
ebligas diri, ke eble - kaj mi substrekas tiun eble
- Usono nun rapide kuras al sia perdiĝo, al
kolapso ? Multaj faktoj.
Ni
konsideru ekzemple la ekonomian situacion. La usona
ekonomio estas bazita sur ege facile disrompebla
sistemo, kiun eblas resumi dirante : la mondo produktas,
kaj Usono konsumas. Tio jam validis pri industriaj
varoj, sed en 2004 la unuan fojon dum multaj jardekoj,
Usono estis neta importanto de manĝaĵoj.
La usona agrikulturo ne plu sukcesis nutri la loĝantaron.
La komerca deficito de Usono atingis nun 630 miliardojn
da dolaroj. Por pagi tiujn ŝuldojn, Usono devas
ricevi el la resto de la mondo proksimume unu miliardon
da dolaroj ĉiutage. Ĉu tiasisteme eblas
eviti bankroton ? La ĉefa ŝtato, kiu ebligas
Usonon finance vivteni sin, nun estas Ĉinio,
kies pluso en la komerca bilanco de Usono estas
160 miliardoj da dolaroj.
Tio
koncernas la rilaton inter importoj kaj eksportoj,
do, la privatan ekonomion usonan. Se nun ni turnas
nin al la publika, al la ŝtato, ni konstatas,
ke ties financaj aferoj estas eĉ pli malprosperaj.
La sumo de la nacia ŝuldo estis hieraŭ
7,79 bilionoj da dolaroj, t.e. 7,7 milionoj da milionoj
da dolaroj aŭ 7,7 mil miliardoj da dolaroj.
(Kiam Bush farighis prezidento en 2001, li heredis
de Clinton kasojn tute plenajn : ne ekzistis ŝtata
ŝuldo tiutempe). Kaj la plej grandan parton
de tiu sumego Usono ŝuldas al aziaj landoj
: Ĉinio, ekzemple, pruntedonis al la Usona
Trezorejo 83 miliardojn da dolaroj. Tiu ŝuldo
rapide kreskas. La iraka aventuro ja kostas al la
usona ŝtato 5,8 miliardojn da dolaroj ĉiumonate.
Estas dube, ĉu iu ŝtato povas longe plu
funkcii kun tiel giganta nacia ŝuldo. Pro ĝi,
cetere, la usona dolaro perdas pli kaj pli de sia
valoro, tiagrade, ke la naftoproduktantaj landoj,
t.e. la petrollandoj, pli kaj pli konsideras la
eblon ne plu akcepti pagojn en dolaroj, sed igi
la eŭron la referenca valuto por la naftokomerco.
Multaj
aliaj faktoj indikas katastrofan evoluon de Usono,
kiel la reduktiĝo de la mezuma hora salajro
(1), la ĉiujara kresko de la proporcio de homoj
sub la mizersojlo (2), la nombro de malliberuloj
(3) - la plej granda el la tuta mondo, kiu restas
la plej granda eĉ se vi kalkulas proporcie
al la loĝantaro - , la fakto, ke la militaj
fortoj estas tro vaste dismetitaj eksterlande aŭ
la fakto, ke, kiel en Sovet-Unio antaŭ ties
disfalo, la distanco inter objektivaj faktoj kaj
subjektivaj impresoj estas aparte granda : ekzemple,
kvankam ĉiuj oficialaj dokumentoj de la usona
ŝtato montras, ke Irako ne ludis rolon en la
atako kontraŭ la novjorkaj turoj, pli ol 50
elcentoj el la usonanoj, se fidi sondojn, estas
konvinkitaj, ke la koncernaj pilotoj havis irakan
naciecon.
Komprenu
min bone, mi ne diras, ke Usono tute certe baldaŭ
kolapsos. Mi ne scias. Neniu scias. Eble ĝi
sukcesos per mirinda fortostreĉo, je kiu la
usona loĝantaro estas perfekte kapabla, eble
pli kapabla ol multaj aliaj popoloj, restarigi sian
situacion. Estas en la usona loĝantaro vastega
potencialo de energio, kuraĝo, klarvidado,
kaj fundfunde utila optimismo, kiun la lando eble
sukcesos ekspluati. Mi diras nur, ke se oni komparas
kun la superpotencoj de la historio antaŭ ilia
disfalo, oni retrovas la samajn trajtojn en la nuna
Usono.
Kiel
ĉio ĉi rilatas al Esperanto ? Tio rilatas
al ĝi simple per tio, ke la superreganta lingvo
ĝenerale estas la lingvo de la superreganta
lando. Se la statuso de superpotenco transiros de
Usono al alianco inkluzivanta Ĉinion, Baraton
(t.e. Hindio) kaj Brazilon, estas antaŭvideble,
ke post iu tempospaco la homoj diros al si : kial
plu uzi inter ni la anglan, malfacilan lingvon fremdan
al niaj kulturoj ? Tiam eble ili emos alpreni la
ĉinan kiel mondolingvon, ĉar en tiu alianco
Ĉinio pezos per pezo aparte grava. Sed la ĉina
estas eĉ pli malbone adaptita ol la angla al
internacia uzado. Pro sia skribo kaj pro sia prononco.
Tiam estas ŝanco, ke la homoj rimarkos, ke
Esperanto disponeblas kaj perfekte taŭgas por
tiu rolo.
Se
vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn
kaj iliajn eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble
vi pravas kaj ke mi povas komplete malpravi. Sed,
nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la perspektivojn
por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso,
kaj tion mi diris, kiel eble plej sincere. Fakte,
ĉio, kion mi diris ĝis nun, estis simple
plenigo de la tempo disponigita al mi por ĉi
tiu parolado. La fundo de mia penso estas multe
pli simpla. Mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke
ĝi estos la mondolingvo, ĉu post dudek
jaroj, ĉu post cent, ĉu post tricent,
tion mi ne povas diveni kaj tio estas al mi egala.
Mi
kredas je ĝi pro iu nevenkeblepotenca intuicio,
kaj mi ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate
freneza. Sed se tiu freneza zono en mi malbonfaras
al neniu, kaj igas min pli feliĉa, kial mi
hontus pri ĝi kaj ĝin forĵetus ?
Kredi je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ
povas esti io mense tute sana. Mi ja povas konfirmi
mian manieron rigardi la venontajn jardekojn per
raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras
ol la argumentoj de la homoj, laŭ kiuj Esperanto
ne havas estontecon. Tamen ne pro tiuj argumentoj
mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ mistika
neklarigebla certeco, pri kiu ne eblas diskuti,
ĉar ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero.
Ĉi-lasta, se oni sukcesas ekspluati ĝiajn
pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi kiel
mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno,
kie floras beleco, amikeco, fantazio, gajeco, kreemo.
Kaj tiu mia kredo havigas al mi tiom da ĝojo,
ke eĉ se ĝi montriĝos erara laŭ
vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam
estos por mi, laŭ individua, amikeckrea kaj
animriĉiga vidpunkto, trezoro, kies valoro
superas ĉiujn eblajn homajn kalkulojn. Jes,
nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza
parto, grandegan potencialon da plezuro kaj energio.
Kiom mi dezirus, ke ĉiuj esperantistoj kapablu
iri plaĉe promeni en ĝi ! Kaj ke ĉiuj
homoj sekvu ilin tien kaj tie. Tiam ja la bela
sonĝo de l'homaro por eterna ben' efektiviĝos.
____________
1. Ĝi
falis de 17 al 14,5 dolaroj inter 2000 kaj 2004.
La delokigoj perdigis al Usono 1,8 milionoj da okupoj.
Se oni kalkulas kun la demografia kresko, la manko
de dungoj atingas 5,4 milionoj por la kvar lastaj
jaroj, tiel ke multaj personoj povas vivi nur akceptante
malbone pagatan postenon. Multaj vivas kredite,
kaj la sumo de la ŝuldoj atingas astronomiajn
nivelojn.
2. Laŭ
la statistikoj de la Census Bureau (Oficejo
pri la loĝantaro), 45 elcentoj el la nigruloj
kaj 44 elcentoj el la hispanlingvanoj vivas sub
la mizersojlo.
3. 2,2
milionoj, dum en 1975 estis nur 380.000.
|