Kial mi kredas je Esperanto?
By Claude Piron,
ancien
traducteur à l'ONU et à l'OMS, sychothérapeute,
ex-enseignant chargé de cours à l'Université
de Genève entre 1973 et 1994 (psychologie et
sciences de l'Education),
Suisse
c.piron[at]bluewin.ch
http://claudepiron.free.fr/
Download our List of 5,600+
Translation Agencies! No Recurring Membership Fees!
Advertisements:
Revuo "Esperanto" - marto 2002
Ĉio
povas esti elmetata al objektiva, scienca analizo.
Eĉ io tute subjektiva. Do ankaŭ tiu demando.
Rimarku, ke, kvankam la kialoj de mia kredo je Esperanto
estas subjektivaj, la fakto, ke mi kredas, estas
objektiva. Ke mi tenas min ĉe tiu opinio, kaj
ne alia, tio estas objektiva fakto. Se iu sciencisto
el ekstere observos min, li konstatos, ke mi kredas
je Eo. Tiun objektivan fakton mi proponas, ke ni
provu science, objektive analizi.
Kion
tio signifas, kredi je?
Tio signifas,
ke por mi Esperanto estas io ekzistanta, ne projekto,
ne ideo, sed fakto. Fakto socia, fakto lingva, fakto
historia. Sed tio signifas ankaŭ, ke mi ne
estas indiferenta rilate al tiu fakto, por mi tiu
fakto havas valoron. Krome, kiam mi diras, ke mi
kredas je Esperanto, mi volas diri, ke mi kredas
je ĝia estonteco, mi kredas, ke ĝi ne
estas nur efemera, portempa, supraĵa okazaĵo
en la historio de la lingvoj. Tio signifas ankaŭ,
ke mi kredas je ĝia boneco, je la fakto, ke
ĝi estas pli bona solvo al la problemoj de
interkultura komunikado ol iu ajn alia nuntempe
observebla.
Rimarku,
ke kiam mi diras tion, mi ne diras, ke mi pravas.
Pri tio, ĉu mi estas prava aŭ ne, mi scias
nenion. Mi nur konstatas la fakton de mia kredo
je Esperanto, kaj trovas ĝin interesa (eble
ne por vi, sed por mi jes; se ĝi ne interesas
vin, sciu, ke mi ne ofendiĝos, se vi ĉiuj
foriros).
Kial
mi trovas ĝin interesa? Ĉar ĝi estas
io speciala, io aparta, mi diru, io malofta en nia
socio. La grandega plimulto el la homoj sur nia
planedo aŭ ne konas Esperanton aŭ, se
ili aŭdis pri ĝi, ili ne kredas je ĝi,
tio signifas, ke ili ne kredas je ĝi kiel je
io valora, io kun ŝancoj ŝanĝi la
mondon. Ŝanĝi la mondon, ĉar ankaŭ
tio estas parto de mia kredo. Mi kredas, ke Esperanto
estas por la homaro io same grava, kiel estis la
apero de la skribo. Ek de kiam homoj ekskribis,
multego ŝanĝiĝis en la homaro. Mi
ne bezonas tion klarigi, vi ĉiuj jam scias.
Miaopinie, la apero de Esperanto havas la saman
gravecon. Ĝi povas ŝanĝi la mondon.
Eble mi malpravas, sed tio estas mia firma opinio.
Nun,
ni aliru la demandon kial?
Oni povas
fari pri tio diversajn hipotezojn. Mi prezentos
al vi kelkajn. Eble mi kredas je Esperanto, ĉar
mi estas naiva. "Kredema kiel infano",
diras PIV en sia difino pri la vorto naiva. Estas
tute klare, ke io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas
ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme
mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo,
kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj
ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi.
Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi
vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas
kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron,
aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas
ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro,
de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon,
plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas.
Mi ŝatas ĉokoladon, kiel infano, kaj tiom
da aliaj aferoj! Eble mia rilato al Esperanto radikas
en tiu fakto, ke mi neniam tute plenkreskis. Verŝajne
estas io vera en tiu hipotezo.
Eble
mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas stulta.
Idioto. Malsaĝulo. Ĉar mankas klapo en
mia kapo, kiel diris Zamenhof. PIV difinas stulta
kiel "ne inteligenta".
Estas
multaj kampoj, en kiuj mi scias, ke mi estas ne
inteligenta. Ĉiufoje, kiam iu klarigas al mi
ion pri komputiloj, mi ne komprenas aŭ miskomprenas.
Kiam mi estis studento, multon pri filozofio aŭ
matematiko mi ne sukcesis kompreni. Multon en la
aferoj de la mondo mi ne komprenas.
Ekzemple,
kial la grandaj firmaoj nepre devas ĉiam kreski,
sorbi la rivalojn, restrukturi sin, kiel ili diras,
maldungi grandan parton de la dungitaro, streĉi
maksimume tiujn, kiuj restas, kaj rezulte la aferoj
funkcias pli malbone. En Svislando, la du plej grandaj
bankoj kunfandiĝis, kaj ekde tiam ili funkcias
aĉe, multe malpli efike ol antaŭe. Jes,
multon mi ne komprenas. Se tiom da aferoj restas
fermitaj al mia menso, al mia pens- kaj rezonkapablo,
tio sendube signifas, ke mi ne estas inteligenta.
Eble
pro tio mi ne komprenas, kial Esperanto estas io
misa, fuŝa, senperspektiva, ne inda je konsidero.
Eble
mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas nerealisma.
Tion oni ofte diras al mi, kaj se multaj personoj
akordas pri unu juĝo, estas ŝancoj, ke
ili pravas, kaj ke mi solulo, escepto, estas la
malpravulo. Akcepti la realon, ili diras, estas
akcepti, ke la angla venkis, ke ĉio internacia
funkcias en la angla, ke estas unuanimeco en la
mondo pri tio. Sufiĉas rigardi, kiun lingvon
oni instruas kiel unuan fremdan lingvon en la tuta
mondo: en preskaŭ ĉiuj landoj, kun kelkaj
esceptoj kiel Svislando, la unua fremda lingvo instruata
estas la angla. Tion volas la gepatroj, tion volas
la registaro, tion volas la dungontoj de la juna
generacio, tion volas la firmaoj, kiuj bezonas kunlaborantojn.
Estas vera unuanimeco en la mondo. Aŭ vi havos
duarangan pozicion en la socio, aŭ vi devos
scii la anglan. Kaj, se ĉion konsideri, la
sistemo funkcias ne tiel malbone. Kompreneble ĝi
ne estas perfekta, sed nenio estas perfekta sur
ĉi tiu planedo, kaj mi tre bone scias, ke ankaŭ
Esperanto ne estas perfekta. Realismo postulas,
ke oni akceptu la neperfektecon de la mondo. Eble
realismo postulus ankaŭ, ke mi rezignu pri
Esperanto kaj klinu min antaŭ la nekontestebla
venkinto en la konkuro de la lingvoj: la angla.
Kaj
tamen mi plu tenas min ĉe mia kredo je Esperanto.
Eble ĉar mi estas obstina. PIV difinas obstina
kiel "firme restanta ĉe sia propra opinio
aŭ volo malgraŭ ĉiaj kontraŭaj
admonoj". Estas vere, ke jam de multaj jardekoj
mi aŭdas multegajn admonojn pri tio, ke estus
saĝe rezigni mian esperantistecon, rigardi
la faktojn fronte, kaj liberigi min je tiu utopio,
kiel ili diras.
Mi
legis multon pri Esperanto, sed preskaŭ ĉio,
kion mi legis kaj ne originas el la Esperanto-mondo,
asertas, ke tiu ne estas serioza afero, ke artefarita
lingvo ne povas funkcii, ke neniu serioza volas
investi energion en la lernadon de lingvo, kiun
neniu ŝtato agnoskas, kiun uzas neniu granda
firmao aŭ interregistara institucio, eĉ
preskaŭ neniu neregistara internacia asocio.
Estas
klare, ke la homoj, la popoloj, la gentoj, la civitanoj
el la diversaj landoj, kiuj kundividas inter si
nian planedon, elektis ne uzi Esperanton. Iu, kiu
rifuzas konsideri tiun fakton, estas nerealisma,
oni povus diri blinda, kvankam blindulo ne povas
vidi, dum iu, kiel mi, havas bonajn okulojn kaj
povus vidi, se li ne estus obstina, ke la mondo
rifuzis Esperanton kaj voĉdonis favore al la
angla.
Eble
mi kredas je Esperanto ĉar mi estas freneza.
Mi ĵus diris, ke mi ne estas blinda, ĉar
mi havas bonajn okulojn, sed estas kategorio de
homoj, kiuj bone vidas teorie, sed praktike tamen
vidas aferojn, kiuj ne ekzistas. Tion oni nomas
vidi halucinojn. Homoj, kiuj vidas halucinojn, estas
frenezaj. Eble mi estas freneza. Eble mi vidas en
Esperanto, en la esperantistoj, ion, kio tute ne
ekzistas, kio estas pura produkto de la nekonsciaj
imagprocezoj, kiuj disvolviĝas en mi. PIV difinas
freneza kiel perdinta la prudenton pro mensa malsano
kaj kiel perdinta la sinregadon pro pasio. Ĝenerale
frenezuloj ne scias, ke ili frenezas. La fakto,
ke mi ne sentas min freneza, signifas do nenion.
Kaj ĉu mi perdis la sinregadon pro pasio? Iuj
faktoj favoras la akcepton de tiu hipotezo. Ekzemple
mi akceptis veni ĉi tien paroli antaŭ
vi en tiu stranga lingvo. Kial mi akceptis, kial
mi ne kapablis regi min kaj diri: Tio estas senutila
kaj stulta, dankon pri la invito, sed mi ne venos,
mi kondutu saĝe. Kial mi ne regis min tiudirekte?
Ĉar, kiel emfazas PIV, min regas pasio. Pasio,
diras PIV, tiu neelĉerpebla fonto de saĝeco,
estas, i.a., arda kaj senbrida amo.
Estas
objektiva fakto, ke mi havas ardan kaj senbridan
amon al Esperanto. Mi rilatas al ĝi pasie.
Tiu, kiu pasie amas, ofte misprenas siajn dezirojn
por realo. Eble tio estas mia kazo, eble tial mi
ne estas realisma. Mi do tre bone povus esti frenezulo.
Ĉu
do mi kredas je Esperanto ĉar mi estas naiva,
stulta, nerealisma, obstina kaj freneza? Multajn
aliajn ecojn oni povus aldoni al tiu listo. Kaj
ni trovus argumentojn favorajn al ili.
Sed
vidu, la plej interesa afero, en ĉi tiu listo,
estas la lasta. Ĉar frenezuloj havas interesan
karakterizon. Ili neas, ke ili estas frenezaj, kaj
ili diras, ke la frenezeco troviĝas en la aliaj.
Alveninte
al tiu punkto en mia objektiva analizo, mi finfine
trovas la veran respondon.
Mi kredas
je Esperanto, ĉar la aliaj, en nia socio, niaj
kunhomoj, niaj samspeculoj, niaj samplanedanoj,
niaj najbaroj kaj malnajbaroj, en sia grandega plimulto,
konsistigas amason da homoj naivaj, stultaj, nerealismaj,
obstinaj kaj frenezaj.
Ili
estas naivaj, ĉar ili senreziste akceptas,
kredeme kiel infanoj, tion, kion la lernejo, la
amaskomunikiloj, la registaroj, la potencaj multnaciaj
firmaoj ktp ktp senĉese ripetas al ili, nome,
ke la angla venkis, kaj ke al tiu fakto ekzistas
neniu alternativo.
Ili
estas stultaj, ĉar tion ili akceptas sen provi
kompreni la kaŭzojn, la meĥanismojn, la
influojn, kiuj agas malantaŭ tiu aserto. Homoj
nestultaj ne aliĝas tuj, en unu sekundo, al
io asertita antaŭ ili, ili haltas, ili kontrolas,
ili provas alternativajn eblojn, ili faras la hipotezon,
ke eble oni trompas ilin, kaj do esploras por scii,
kie estas la vera vero, la veraj faktoj. Tion, pri
lingva komunikado, ne faras la "malfrenezuloj"
en nia socio. Ili do agas stulte, malsaĝe,
neinteligente.
Ili
estas nerealismaj, ĉar ili ne komparas surterene,
kiel funkcias la diversaj rimedoj uzataj por superi
la lingvajn barojn. Realismulo estas homo, kiu prenas
la faktojn en konsideron, kaj do iras serĉi
ilin, kompari ilin. Nu, se oni komparas, kiel funkcias
internacia komunikado laŭ tio, ĉu ĝi
uzas samtempan interpretadon, la anglan aŭ
la diversajn aliajn sistemojn, oni konstatas, ke
Esperanto estas tiu, kiu kostas malplej por plej
granda efikeco, plej granda kontentigo laŭ
ĉiuj penseblaj kriterioj. Ne rigardi tiun fakton
estas peki kontraŭ realismo. Estas konfuzi
siajn dezirojn kun la realo.
Ili
estas obstinaj, ĉar multaj homoj - ekzemple
mi! - ofte admonis ilin pri tio, ke ili rifuzas
alfronti la realon, rigardi la faktojn, informiĝi
pri tio, kiel funkcias Esperanto kompare kun aliaj
sitemoj. Sed ĉu ili aŭdas niajn admonojn?
Tute ne! Ili obstine rifuzas pridubi sian pozicion
kaj kontroli, ĉu ĝi estas prava, aŭ
ĉu alia, la esperantista, estas pli prava.
Ili
estas frenezaj, ĉar ilin regas halucinoj. Ili
halucinas, ke la angla juste kaj ĝuste solvas
ĉiujn internaciajn lingvajn problemojn, dum
sufiĉas malfermi la okulojn kaj la orelojn
por konstati, ke tio okazas nur ĉe eta-eta-eta-eta
parto de la kazoj, en kiu internacia komunikado
estas bezonata. Ilin regas halucino pri la kostoj,
kaj la kostoj de internacia komunikado, kaj la kostoj
de instruado de la angla. Ilin regas halucino pri
la efikeco de la lerneja instruado de lingvoj. Ilin
regas halucinoj pri la historio. Ili kredas, ke
situacio, kiu evoluis ĝis nun, estas definitiva,
kvazaŭ la tuta historio ne instruus al ni,
ke apogeojn sekvas malapogeoj, venkojn malvenkoj,
superecon malsupereco. Antaŭ apenaŭ du
jardekoj, se vi diris, ke Sovetio baldaŭ disfalos,
oni taksis vin freneza. Sed ĝi disfalis. Esperanto,
kies baldaŭa aŭ jama morto estas evidenta
al multaj, siaflanke plu ekzistas.
Jen,
estas tempo, ke mi finu. Mi solvis la enigmon. Kial
mi kredas je Esperanto? Ĉar mi estas freneza,
kaj kiel ĉiu frenezulo, vidas, ke la veraj
frenezuloj estas la aliaj.
Sed
ke Esperanto estas bona lingvo, ke ĝi solvas
komunikproblemojn ĉe tiuj, kiuj alprenis ĝin,
multe pli bone, egalece, demokratie, kontentige,
en psike pli sana maniero, ol la angla, tio restas
fakto, ne halucino. Ĉiuj, kiuj konsentas objektive
observi, tion konstatas. Esperanto estas reala,
la amikecoj, kiujn mi havis dank' al ĝi, estas
realaj, la plezuro, kiun mi havas uzante ĝin,
verkante en ĝi, ridante en ĝi, estas reala.
Mia amo, mia pasio al ĝi estas realaj. Kaj
ili kontentigas min ege. Mi multe legas en la angla,
relative multe uzas ĝin, mi ŝatas tiun
lingvon, sed ĝi ne alportas al mi la korvibron,
kiun alportas Esperanto. Mi ŝatas la anglan,
sed Esperanton mi amas. Kaj ke mi kredas je ĝi,
tio baziĝas sur multjara esplorado pri la problemo.
Kontraste,
inter la multegaj homoj, kiuj admonis min realismi,
kiel ili diras, kaj rezigni Esperanton, neniu bazis
sin sur studo de la demando.
Tial
mi obstine restos ĉe mia kredo je Esperanto.
Finfine, kiom ajn raciaj la homoj provas esti, ilia
plej funda motivado kuŝas en iliaj sentoj,
en iliaj emocioj, kaj la granda diferenco inter
la angla kaj Esperanto estas, ke Esperanto tuŝas
la korojn, la angla ne.
|