La kriterioj
Kiu
provas grimpi supren direkte al Dio, tiu survoje
renkontas sekvon de plej diversaj tentoj kaj miraĝoj.
Feliĉe abundas kriterioj por distingi ion dian
disde delogo bremsa aŭ instiga al malbonfaro.
Se realaĵo devenas de Dio, ĝi neniam estos
pure materia. Ĝi strebos al amo, respekto,
interkompreniĝo. Ĝi ne serĉos la
aprobon de snoboj kaj potenculoj, sed al humiluloj
ĝi havigos profundajn ĝojojn radikantajn
pli en esto ol en havo. Ĝian disradiadon kaŭzos
ĝiaj internaj kvalitoj, ne aranĝoj eksteraj.
Senmanke rigora, ĝi neriproĉeble koheros,
tamen dissendante etoson de mildakoreco. Ĝi
venkos barojn kaj malamikojn sen iam ajn uzi perforton
aŭ premadon. Ĝi estos diskreta. Simpla
kaj modesta, ĝi montriĝos efika en sia
kampo sen iam ajn esti facileca solvo: ĝi nepre
postulos ian fortostreĉon.
Origino kaj elformado
Esperanto
respondas al tiuj kriterioj. Ĝin naskis sufero
de infano, sufero fontanta el la malamo kaj maltoleremo,
kiuj bolis en la kvar etnaj grupoj formantaj en
la jaroj 1860-aj la loĝantaron de Bjalistoko:
poloj, judoj, rusoj kaj germanoj. Kvar lingvoj,
kvar alfabetoj, kvar defendemaj sentoj de supereco,
kvar religioj, kvar fontoj de malamikeco diskrucumis
la animon de la juna Zamenhof, kaj tra tiu sufero
la inspiro pasis.
Lia
celo: ebligi al komunumoj kulture apartigitaj interkomuniki
konservante la proprajn identecon, lingvon kaj dignon.
La rimedo: pontlingvo tiel bone adaptita al la psikoneŭrologiaj
leĝoj de spontana esprimado, ke ĝi estos
samtempe multe pli simpla kaj multe pli riĉa
ol la etnaj lingvoj. Lia genia ideo: proponi al
la homaro ne tute pretan lingvon, sed embrion konceptitan
por nature plu evolui sub influo de uzado. Zamenhof
lanĉas ĝermon, tre viveman, jes ja, sed
povantan iĝi vigla planto nur, se ĝi trovos
favoran grundon, kiu nutros ĝin per siaj enhavoj.
Modesta, li fidas la vivon kaj prezentas sin kiel
d-ro Esperanto, "doktoro, kiu esperas".
El
homa vidpunkto la "Internacia Lingvo de D-ro Esperanto"
havis neniun ŝancon prosperi. La unuan broŝuron
rifuzis ĉiuj eldonistoj, la aŭtoro devis
publikigi ĝin proprakoste. Li estis malriĉa
kaj nekonata, vivanta en provinca urbo en provinca
lando en tempo (1887), kiam ĉio atentinda fontis
el Parizo. La intelektularo, eĉ ne rigardinte
la projekton, deklaris ĝin ridinda. La lingvon
subtenis neniu ŝtato, neniu politika movado,
neniu komerca asocio, neniu prestiĝa akademio
scienca aŭ literatura, neniu financa fonto.
Ĝi alportis materian profiton al neniu. Ĝi
ofte estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj
(de la caro, Stalino, Hitlero, Salazar, Kim Il Sung...).
Antaŭ la Goliato, kia estis la franca en 1900,
kia estas la angla en 2000, kion kapablus fari tiu
eta Davido malriĉa, porĉiame rezigninta
la sinturnon al perforto?
La
ĝermo tamen trovis grundon favoran por kreski
kaj maturiĝi. Jam en 1902 listo de uzantoj
enhavas adresojn en Islando, Ĉinio, Brazilo,
Turkio, Mongolio, Madagaskaro (iu s-ro Ravelojaona:
ne eŭropano) kaj en multaj aliaj landoj, kvankam
ne kompreneblas, kiel tiu disvastiĝo okazis
tiel rapide. Uzate, la embria komunikilo transformiĝis
en lingvon vivantan, kiu iom post iom naskis kulturon
kun ties poetoj, historiistoj, kanzonoj, tradicioj
ktp. Kun la diskreteco tipa pri ĉiu aŭtenta
spirita verko, senzorga pri la ironio de bombastuloj,
ĝi iom post iom kovris la mondon per malmulte
videblaj sed ege fortikaj retoj de amikeco, solidareco
kaj konkreta idealo. Tiuj retoj senĉese disvolviĝis.
Ilia kresko, malrapida sed konstanta, atestas, ke
Esperanto respondas al bezono. Certe, temas parte
pri aspiro al lingvaj libereco kaj kreemo. Sed ĉu
ne ankaŭ pri la sopiro renkonti Aliulojn en
plena senbareco? Kiu diras, ke la deziro sin senti
samterene kun tiu, kiu venas de aliloke, ne estas
multe pli forta ol imagas lingvistoj, politikistoj
kaj vendistoj de la angla?
Rigoro kaj libereco
En
Esperanto oni sentas sin bone, ĉar oni estas
libera: la atento koncentriĝas sur tio, kion
oni volas diri, kaj ne, kiel en aliaj lingvoj, sur
formaj komplikaĵoj. Ke Esperanto malhavas la
arbitrajn trudojn, kiuj konstante ĝenas glatan
sin-esprimadon alilingve, tion kaŭzas la absoluta
rigoreco de ĝiaj kelkaj reguloj. Oni neniam
dubas pri la prononco. Oni neniam eraras pri pluralo,
akcento aŭ deklinacio. Oni neniam fuŝas
la formadon de vorto el alia. Esceptoj ne ekzistas.
Tiu certeco naskas senton de sekureco sen ekvivalento
en aliaj lingvoj. Esperanto tiel transcendas la
kontraŭstaron inter rigoro kaj libero. Same
ĝi transcendas la kontraŭecon inter racio
kaj sento. Ja la senmanka kohero de la lingvo, ĝia
racieco, estas la faktoro, kiu ebligas al
la Esperantoparolanto esprimi siajn sentojn tute
spontane kaj nuance. Egas la kontrasto kun aliaj
lingvoj interkulture uzataj, en kiuj emocian esprimon
inhibas la multaj gramatikaj esceptoj kaj leksikaj
absurdaĵoj, kiuj ĝenas la glatan fluon
de l' vortigo.
Etoso kaj pensmaniero
La
kunvenoj okazantaj en Esperanto ĝenerale karakteriziĝas
per varma kaj gaja etoso, en kiu oni spertas impreson
de akceptiteco, de aneco en planeta frataro, de
respekto por la aliulo tia, kia li estas. Tiu sento
de renkontiĝo je profunda nivelo inter tre
malsamoriginaj personoj estas propra al la mondo
de Esperanto. En ĉiu alia interkultura renkontiĝo
la elekto de privilegia lingvo fermas la pordon
al multaj, inhibas parton de la ĉeestantoj
kaj instalas inter ĉiuj la filtron de tiu aŭ
alia kulturo, kiu malhelpas dialogi senpere-senĝene
de animo al animo.
Ĉar
la praktiko de Esperanto liberigas de la etn- aŭ
klascentra kondiĉado kreita de la nacia kaj
socia ĉirkaŭo, ĝi havigas specife
homan rigardon al la ekzisto, netroveblan en aliaj
medioj. Paradokse, ĝi samtempe pli bone ebligas
alte taksi la lokajn radikojn, la individuan enkorpiĝon
en difinitaj koordinatoj spacaj kaj tempaj, dum
ĝi forigas la sentojn de supereco aŭ malsupereco,
kiuj tiel ofte fiksiĝas al etna aŭ socia
identeco. Tutmonde, Esperanto estas la lingvo, en
kiun tradukiĝas plej multe da kantoj. Tiun
intensan traduklaboron klarigas du faktoj : homoj
amas sian kulturon, amo nature emas disradii. Lokanoj
do ŝatas diskonigi sian lokan kulturon kaj
kundividi kun alilokanoj siajn kulturajn riĉojn.
Laŭnatura funkciado
Kiel
ĉiu alia idiomo Esperanto estas frukto de la
homa lingva kreemo. El psikologia vidpunkto ĝi
estas pli natura ol la plimulto el la lingvoj. La
fakto, ke, angle, estas malĝuste dire foots
("piedoj", oni devas diri, neregule,
feet) aŭ I comed ("mi venis",
ĝuste: I came)) aŭ, france,
si j'aurais ("se mi havus", devus
esti si j'avais) aŭ les chevals
("la ĉevaloj", anst. les chevaux)
havas nenion komunan kun naturo: ĉiuj infanoj,
tute nature, komence uzas tiajn formojn. La samon
oni povas diri pri la fremdlingvano, kiu diras,
angle, I hardly worked kredante, ke li diras
"mi pene, fortostreĉe laboris", dum
li fakte diras "mi apenaŭ laboris":
li formas la adverbon laŭ la reflekso, kiun
Naturo enmensigis al li. Simile faras la multegaj
nefranclingvanoj, kiuj uzas irrésolvable
("nesolvebla") anstataŭ insoluble.
Ili faras nenion alian ol apliki la programon,
kiun Sinjorino Naturo enskribis en la homan cerbon.
En la angla, en la franca, tiu natura movo rezultigas
eraron; en Esperanto ĝi rezultigas la
ĝustan formon: pena > pene ; ne eblas
solvi > ne-solv-ebla.
La
fakto, ke kvarjara infano dulingva Esperanto/ franca
parolas ĝuste Esperanton kaj ankoraŭ tre
malperfekte la francan, estas bonega pruvo pri tio,
ke la lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la
zamenhofa projekto, enhavas nenion kontraŭnaturan,
male al kalumnio ofte ripetata. Cetere, kiel eblus
klarigi, ke mezuma plenkreskulo post ses monatoj
havas en esperanto esprimkapablon atingitan, en
alia fremdlingvo, nur post ses jaroj da studado,
se la lingvo ne sekvus de tre proksime la naturajn
leĝojn de pensovortigado? Kion ajn kritiku
la kontraŭuloj, Esperanto estas lingvo natura.
Konkludo
La
babela rakonto montras al ni dispartiĝon de
la homaro en malamikajn grupojn, kiuj izoliĝas
unu de la alia. Kontraste, Esperanto, tia, kian
oni povas travivi ĝin hodiaŭ, (1) proponas facilan, agrablan, ĝojdonan pasejon tra la muregoj,
malantaŭ kiuj la popoloj retiriĝis. Junuloj,
infanoj, virinoj, viroj, jen simplaj manlaboristoj,
jen universitate diplomitaj (la Esperanta loĝantaro
nombras dekon da Nobelpremiitoj), konservante la
proprajn ecojn kaj radikojn, dialogas je nivelo
aparte profunda en renkontiĝoj, en kiuj neniam
iu ajn trudas sian lingvon, do sian pensmanieron,
al iu alia, tiel ke en tiu mondo neniu iam ajn
sentas sin fremdulo.
Signife
estas, ke la negativajn juĝojn pri Esperanto
eldiras nur personoj, kiuj ne konas ĝin proprasperte.
La spirita riĉo, kiun portas kun si la esperantlingva
aliro al alikulturuloj, postulas realismon kaj humilecon.
Realismi: nur realistoj scias, ke neniun fremdan
lingvon oni povas uzi je la nivelo de perfekta regado
kaj nuancosento, kiu nepras, se oni volas sperti
homan, kor-al-koran renkontiĝon laŭ la
plej vera senco de la vorto. Humili: se oni ne rezignas
la antaŭjuĝojn kaj la pretendon, kiun
ofte arogas al si la homa intelekto, povi juĝi
antaŭ ol fronti al la faktoj, oni ne profitos
de la proponita riĉeco : ĝi ja disponeblas
nur al tiu, kiu - humile - kapablas distingi, kion
li nescias, disde tio, kion li scias efektive.
Kiu
aliros la socilingvan fenomenon "Esperanton" laŭ
spirita perspektivo, tiu nepre konkludos, ke Zamenhof
estis inspirita de supre, de tre alte, fakte, kaj
ke ankaŭ tiujn, kiuj surbaze de lia verko,
kontribuis al la forĝado de la lingvo vigla
kaj kolora, kia Esperanto estas nun, animis la Spirito.
Ĉu
ne strange, ke pro la hazardo de la liberaj er-kombinoj
amen tiulingve signifas "direkte
al amo" (am-, -en), ke
dialogo, vortludas kun dia logo (allogo
fare de Dio), aŭ ke kiam Jesuo diris, ke li
estas "la vojo, la vero, la vivo" (Jn, 14, 6), tio
formas en Esperanto formulon, al kiu aliteracioj
kaj ritmo (2) havigas la frapforton de originala frapfrazo tiagrade, ke, kompare,
tradukitaj ŝajnas la versioj aramea, hebrea,
greka kaj latina?
(La francan retejan tekston esperantigis
Leo De Cooman, la tradukon reviziis la aŭtoro
de la originalo)
____________
1. Informoj:
www.esperanto.net, www.esperanto-panorama.net. Pasporta Servo: tejo.org/ps/
2. La
vortakcento estas ĉiam sur la antaŭlasta
silabo.