Lingvistoj ne interesiĝas pri konvenciaj, t.n. internaciaj
lingvoj.
Tio
estas malprava ĝeneraligo. La lingvistika
kampo estas tre vasta kaj multaj lingvistoj interesiĝas
pri tiu fako el ĝi, kiun ili nomas "interlingvistiko".
La ideo mem, ke senpopola lingvo naskita en la cerbo de unu persono
povas funkcii kiel alia lingvo, estas senesperige
naiva.
Tio
ne estas la impreso, kiun oni ricevas, se oni
observas la lingvon en la praktiko. En landoj
kiel Pollando, Hungario, Finnlando, Litovio, Rusio,
Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Brazilo, kaj multaj
aliaj Esperanto bonege funkcias, ĝi montriĝas
ofte utila en urbetoj, kie la angla neniel helpas.
Ankaŭ en Francio, cetere. Mi konas usonanojn
kiuj tie konstatis, ke en eta urbo la angla utilas
al nenio. En multaj landoj, Esperanto ebligis
al mi renkonti lokanojn, kun kiuj la plimulto
el la eksterlandanoj neniam havas kontaktojn,
kaj ĝisfunde diskuti pri vasta aro da temoj
kun multe pli granda facilo kaj komforto ol per
iu ajn alia lingvo. Tamen mi travojaĝis la
mondon, i.a. kiel profesia tradukisto. La ideo
komuniki per Esperanto ne estas pli naiva ol la
ideo uzi retpoŝton. Ĝi estas komunikilo,
kiu prezentas multajn avantaĝojn kompare
kun aliaj, kaj kiu ne bezonas uzebli en ĉiu
familio de la mondo por valori la etan investon
tempan kaj penan, kiun ĝi postulas. Mia sperto
estas, ke la rilato efikeco/kosto estas nete pli
favora ĉe Esperanto ol ĉe la angla.
Tia lingvo nur spegulas okcidentan imperiismon.
Se
oni ekzamenas la publikigaĵojn aperantajn
en Esperanto aŭ se oni havas kontaktojn tiulingve,
oni malkovras, ke tiu ideo estas pure kaj nure
antaŭjuĝo. La plimulto el la Esperanto-uzantoj
lernis la lingvon precize por disponi komunikilon
sendependan de ĉia potenco politika, ekonomia,
ideologia aŭ alia, lingvon tute liberan je
potencorilatoj, je premrilatoj se vi preferas.
Esperanto ne naskiĝis en okcidento,
ĝi ne estas tie tre disvastigita kaj ĝiaj
lingvaj trajtoj faras ĝin lingvo tre diferenca
de la okcidentaj, tiagrade, ke estus malfacile
defendi vian ideon surbaze de objektiva analizo
de la faktoj. Nur la vortradikoj (sed ne
ilia semantika enhavo, kiu rezultas el ĉirkaŭ
120 jaroj da interagado inter homoj kun ege diversaj
gepatraj lingvoj) estas plejparte okcidentaj,
sed neniu serioza esploranto fondos sian juĝon
sur tia supraĵa lingva trajto. La leksiko
de la plimulto el la karibaj kreolaj lingvoj multe
pli radikas en okcidento ol la esperanta. Kiam
tia kreola uziĝas en interkulturaj interŝanĝoj,
ĉu vi vidas en tio speguladon de okcidenta
imperiismo?
Vidante la aspekton de Esperanto, oni tuj ekkonscias, ke ĝia(j)
kreanto(j) havis neniun ideon pri la strukturado
de la diversaj lingvoj.
Kiuj
aliaj lingvoj? Kiel mi montris en mia artikolo
"Esperanto: European
or Asiatic Language?" (Esperanto Documents
n° 22, Rotterdam: UEA, 1981), Esperanto havas
pli da komunaj trajtoj kun la izolaj lingvoj ol
kun la aglutinaj aŭ fleksiaj. En
Esperanto, kiel en la ĉina, oni derivas "mia"
el "mi" kaj "unua" el "unu" (mi > mia, unu
> unua), sed ne tiel funkcias la turka,
nek la hungara, nek iu ajn hindeŭropa lingvo.
En neniu hindeŭropa lingvo oni disponas tian
senliman serion, kiel la serio samlandano,
samrasano, samlingvano, kiuj respondas al
la ĉinaj vortoj tongguo, tongzu, tongyu;
por esprimi tiujn konceptojn oni devas ĉu
uzi vortojn, kiujn oni ne rajtas mem formi, kiel
compatriote aŭ fellow citizen,
ĉu uzi plurvortan esprimon: personne de
la même race, personne parlant la même
langue , somebody from the same race, a person
with the same language. En la ĉina oni
ne devas lerni apartan vorton por esprimi la ideon,
kiun esprimas la franca "coreligionnaire",
la angla "coreligionist", oni aplikas
tute pretan skemon: tongjiao; same oni
faras en Esperanto: samreligiano. El struktura
vidpunkto Esperanto ne havas multon komunan kun
la okcidentaj lingvoj.
Lingvo kiel Esperanto estas por neeŭropano ne pli facila ol
la franca aŭ la angla.
Vian
aserton kontraŭdiras mia sperto. Mi ĉeestis
diskutojn en Esperanto en orienta Azio inter ĉinoj,
japanoj, vjetnamoj kaj koreoj en tempo, kiam mi
faris esploron pri la lingvo. Mi komparis internacian
komunikadon laŭ la diversaj sistemoj uzataj
por interkompreniĝi : samtempa interpretado,
sekva interpretado, angla, Esperanto. Kadre de
tiu enketo mi demandis al la koncernatoj, kiom
da tempo ili bezonis por akiri la nivelon, kiun
ili havis, jen en Esperanto, jen en la alia lingvo,
kiun ili uzis. La plimulto el tiuj azianoj, kiuj
pene kaj hezite esprimiĝis angle, tiagrade,
ke ili ofte estis apenaŭ kompreneblaj, diris,
ke ili dediĉis pli ol 2000 horojn al ĝia
studado; kiuj esprimiĝis en Esperanto, tiuj
studis ĝin mezume dum 200 horoj. Sed ilia
lingva kompetenteco estis nete pli alta, laŭ
iu ajn kriterio: facileco, precizeco, ekzakteco,
spontaneeco, nuancemo, humuro, ktp. Vi evidente
bazas vian opinion sur eraraj donitaĵoj.
[Vidu sekcion 2.1 de mia esplorraporto "Espéranto -
L'image et la réalité", Cours et Études de Linguistique contrastive et appliquée
n-ro 66 (Parizo: Institut de Linguistique appliquée
et de didactique des langues, Université
de Paris-8, 1987), kaj mian verkon Le défi des langues (Parizo: L'Harmattan, 1994), ekzemple ĉe
paĝoj 243-254, pri kiu vi trovos recenzon
en Language in Society, 26 (1), 143-147,
1997].
Homoj, kiuj proponas lingvojn, kia Esperanto, nepre kredas je la
mito, ke lingvo estas aŭ povas esti logika.
Ne,
sinjoro. Estas vere, ke la argumenton pri logikeco
ofte uzas la advokatoj de Esperanto. Sed ĉiu
serioza lingvisto scias, ke lingvo ne konfuziĝas
kun la bildo, kiun la parolantoj havas pri ĝi.
Kio klarigas la bonan funkciadon de Esperanto,
kaj ĝian lernfacilecon, kia ajn la gepatra
lingvo, tio estas universala leĝo neŭropsikologia,
kiu igas la cerbon ĝeneraligi al la tuta
lingvo ĉiun trajton antaŭe mense registritan.
Tiun funkciadon de la cerbo estas facile evidentigi
per la lingvaĵo de infanoj kaj la eraroj
de fremdlingvanoj. Ĝi ne rilatas al logiko.
Pro tiu apartaĵo estas ege pli agrable uzi
Esperanton ol iun ajn eŭropan lingvon, el
kie ajn devenas la parolanto. En la okcidentaj
lingvoj oni ne rajtas ĝeneraligi la strukturojn.
Lernanto de la angla, kiu rimarkis strukturon
ŝajne regulan en farm > farmer
kaj report > reporter ne rajtas ĝeneraligi
ĝin al fish > fisher; (oni
diras fisherman) aŭ al tooth >
toother (oni diras dentist). Sed ĝeneraligo
de lingva ero (ĉi tie de la sufikso) estas
la normo en Esperanto: farm' > farmisto,
raport' > raportisto, fiŝ' > fiŝisto,
dent' > dentisto.
Ĉiufoje,
kiam mi devas paroli angle, mi bedaŭras,
ke tiulingve, kiel en ĉiuj aliaj okcidentaj
lingvoj, mankas tiu rajto ĝeneraligi. La
lastan fojon, kiam mi devis esprimi min en la
angla, mi eraris, kiam mi volis uzi la verbon
to cost parolante pri pasinta tempo; mi
diris costed anstataŭ cost;
same mi diris ununderstandable anstataŭ
incomprehensible, mi prononcis indict
kun /ikt/ kvazaŭ tiu vorto rimus kun
derelict, depict, convict dum mi devus
prononci kun /ajt/ kiel en right, kaj mi
ne plu memoris, kiun silabon akcenti en alternative
kaj monitoring. Alivorte, mi sentas
min ĉiam handikapita en la angla, neniam
en Esperanto, ĉar en ĉi-lasta lingvo
similaj problemoj neniam prezentiĝas: ili
ne ekzistas pro la absoluta reguleco de la sistemo,
pro kohero komparebla al la tiu de la metra sistemo.
La personoj, kiuj proponas t.n. internaciajn lingvojn, kredas, ke
la lingvoj ne modifiĝas aŭ almenaŭ,
ke oni povas regi ilian evoluon.
Vi
malpravas. Mi defias vin citi dokumenton el la
esperantista komunumo, kiu defendus tiun absurdan
aserton. La plej multaj uzantoj de Esperanto bonege
scias, ke la lingvo evoluas. Ĉiu lingvo ŝanĝiĝas,
se ĝi estas uzata. Kaj Esperanto estas konstante
uzata, en speco de diasporo. Estas eraro konfuzi
la nun uzatan lingvon kun la projekto de Zamenhof,
sur kiu ĝi baziĝas. Amiko lingvisto,
Jouko Lindsted, kiu estras la prilingvan departementon
de la lingvoj slavaj kaj baltaj en la Universitato
de Helsinko, mastrumas la liston de interretaj
interŝanĝoj "Denask-L", en kiu partoprenas membroj de familioj, kie Esperanto estas la
ĉiutaga lingvo, kaj do la gepatra lingvo
de la infanoj. Sufiĉas sekvi tiujn interŝanĝojn
kaj kompari ilian lingvaĵon kun tiu de similaj
tekstoj publikigitaj antaŭ la dua mondmilito
aŭ kun tekstoj el la 19-a jarcento por konvinkiĝi
sen iu dubo, ke la lingvo neniam ĉesis evolui,
ne pro premo de ia instanco, sed nature, kiel
ĉiu alia lingvo, pro la uzado. Tiuteme, vidu
mian artikolon A few notes on the evolution
of Esperanto (Klaus Schubert, réd.
Interlinguistics, n° 42 de la serio Trends
in Linguistics, Berlin, New York: Mouton de
Gruyter , 1989, pp. 129-142 (versio iomete malsama
alireblas rete sub la titolo "Evolution is proof
of life").
Por
mi estas evidente, ke esploroj sciencaj, objektivaj,
raciaj same gravas en lingvistiko kiel en aliaj
fakoj. Sed, ho ve!, ŝajne multaj lingvistoj
ne konscias, ke antaŭ ol eldiri juĝojn
pri Esperanto, indus preni magnetofonon, ĉeesti
renkontiĝojn de homoj parolantaj tiun lingvon,
viziti familiojn, kies ĉiutaga lingvo ĝi
estas, analizi la surbendigojn de konversacioj
aŭ de diskutaj kunsidoj, kaj ĉiuspecajn
dokumentojn publikigitajn aŭ skribitajn
(skriba korespondado estas tre interesa el lingvista
vidpunkto); unuvorte fari tion, kion faras serioza
lingvisto deziranta esprimi validajn juĝojn
pri iu ajn lingvo bantua, filipina aŭ alia.
La
nombro da eraraj asertoj, kiujn oni trovas pri
Esperanto en verkoj lingvistikaj, estas giganta.
La sama rimarko, cetere, validas pri la ĉina
(vidu mian artikolon "Le chinois : Idées
reçues et réalité".) La malakordo inter lingvistaj asertoj kaj kontrolebla realo estas
des pli bedaŭrinda, ĉar la misinformantoj
estas perfekte sinceraj. Ĉu tio ne suspektigas
la ekziston de soci-lingvistika fenomeno, kiun
estus interese esplori?
Eldiroj kolektitaj deDonald Harlow