-
Claude Piron, vian famon de poeto kaj verkisto oni
konas de Brazilo ĝis Mongolio, de Litovio ĝis
Japanio, fakte en la tuta mondo, tamen kie vi loĝas,
en franclingva Svislando, neniu aŭdis pri vi.
Kiel klarigi tiun paradokson?
-
Min konas kiel verkiston nur tre malgranda nombro
da homoj, sed estas vere, ke ili troviĝas en
pli ol cent landoj.
-
Kiel tio eblas?
-
Tute simple, mi verkas en Esperanto. La esperantlingva
komunumo similas al diasporo. En unu difinita loko
troviĝas nur malmultaj homoj, povas esti eĉ
nur unu, sed da tiaj lokoj estas multege, disvastigitaj
tra la tuta mondo. Tiuj homoj ŝatas legi. Jes
ja, en iuj landoj, kie multaj homoj scipovas Esperanton,
kiel Ĉinio kaj Rusio, libroj eldonitaj en Okcidento
estas ne akireblaj. Sed sufiĉas, ke okcidentano
donacu unu, por ke ĝi trovu multajn legantojn,
kiuj cirkuligas la verkon inter si.
-
Kial diable en Esperanto vi decidis verki?
- Ĉar mi amas tiun lingvon. Ĝi estas amuza,
riĉa, ege esprimplena, tamen tre simpla. Mi
amas la francan, sed Esperanto ebligas al poeto
diri ĉiaspecajn aferojn, kiujn ne eblas diri
nialingve. Ĉe ni la herbejoj verdoient (verdas)
kaj la fajroj rougeoient (ruĝas), sed
lago ne rajtas "bleu-oyer" (blui), nek nebulo
"grisoyer" (grizi). France oni povas mirinde
kanti, sed ne "violoner bellement" (bele
violoni). Kaj kion diri pri vortoj, kiaj "amikumi",
kion ni france priskribu per "savourer le plaisir
d'une amitié", "avoir la joie d'être
entre amis", "se sentir bien parce qu'on
est amis et que l'amitié se manifeste" !
La franclingvaj esprimoj ĉirkaŭiras la
aferon, neniu el ili estas preciza kaj ĝusta
traduko; tamen temas pri travivaĵo tute kutima,
kiun konas ĉiuj personoj havantaj bonajn kamaradojn.
- Kiam vi ekverkis en Esperanto?
- Dekkvarjaraĝe, travivinte malfacilegaĵojn,
kiujn io en mi volis esprimi poezie, por liberigi
min de iu psika premo. Montriĝis, ke mi sukcesas
pli facile en Esperanto ol en la franca. Fakte,
ekde kiam mi lernis Esperanton, 12-jaraĝe,
mi tenis taglibron tiulingve.
-
Kaj kion vi verkas nuntempe?
-
Tre diversajn ĝenrojn. Mi publikigis poemaron,
serion de detektivromanoj, esean libron, fantastan
romanon ne vere sciencfikcian, sed iom similan,
kurson pri la strukturiĝo de personeco (mi
estas psikologo-psikoterapiisto), kelkajn librojn
por komencantoj, multajn novelojn, kaj eĉ kurson
de Esperanto, kiu estas speco de polica intrigo.
Tiu malgranda libro havis mirigan sukceson. Mi devis
sendigi ĝin en tanzanian rifuĝejon, kie
homoj el malsamaj etnoj kaj landoj decidis eklerni
Esperanton por interkompreniĝi. Aperis multaj
pirataj eldonoj de tiu verko, precipe en eks-Jugoslavio,
Rusio, Irano, Ĉinio.
-
Kial vi uzis la pseŭdonomon "Johán
Valano"?
-
Kiam mia unua romano publikiĝis, mi pensis,
ke, se mi uzos la veran nomon, la personoj, kiuj
konas min, ne estos sinceraj en siaj komentoj pri
la libro, simple pro kutima ĝentileco. Kaj
mi vere deziris scii, kian impreson ili ricevis
pri ĝi. Mi do uzis pseŭdonomon. Sed ne
efikis longe, ĉar Claude Gacond divenis, kiu
kaŝiĝas sub tiu pseŭdonomo, kaj diris
sian opinion en programo de Svisa Radio Internacia,
kiu tiutempe elsendis en Esperanto. Nu, ne tre gravas.
Mian romanon Tien mi publikigis ankaŭ
kun tiu pseŭdonomo, ĉar mi intencis francigi
ĝin kaj proponi ĝin al franca eldonejo.
Se mi uzus mian veran nomon, eble la eldonisto ne
kredus, ke la verko estas originale verkita en Esperanto.
Kaj plaĉas al mia humursento la ideo vidi sur
libro "de Johán Valano, tradukita el
la esperanta originalo fare de Claude Piron".
-
Ĉu la libro aperis france?
-
Ne. Mi preskaŭ finis la tradukon, sed mi disponas
por tio malmulte da tempo. Kaj krome mi proprasperte
scias, kiel malfacile estas interesi eldonejon al
tia projekto, se la verkisto ne estas konata.
-
Ĉu vi kredas ke Esperanto havas estontecon?
-
Ĝi nepre havas estantecon, kiun mi persone
tra alte taksas. Estas agrable renkonti homojn el
ĉie sen lingva problemo, ricevi leterojn de
legantoj, eĉ tre kritikemaj, el ĉiuj regionoj
de la mondo. Jes, mi kredas, ke ĝi havas estontecon.
Mi relative bone regas la anglan (mi estis tradukisto
antaŭ ol iĝi psikologo), sed la rilato
efikeco/peno estas tiom pli favora al Esperanto,
ke certe la homoj finfine konscios pri tiu supereco.
Lingve, Eŭropa Unio troviĝas en senelirejo
ek de kiam ĝi plivastiĝis. Aŭ ĝi
rezignos demokration kaj havigos al kelkaj lingvoj
privilegian statuson perfidante siajn bazajn principojn,
aŭ ĝi enŝovos sin en labirinton da
malfacilaĵoj. Kun la dudek lingvoj teorie egalrajtaj
ekde 2004, ekzistas 380 lingvaj kombinoj, por kiuj,
ekzemple en Eŭropa Parlamento, oni devas prizorgi
tradukadon kaj interpretadon! La racio finfine triumfos.
Sufiĉas ĉeesti tutmondan kunsidon en Esperanto
por vidi, kiel bone la komunikado tie funkcias.
(1)
-
Ĉu vi ne kredas, ke la angla definitive venkis?
-
Ne. Ĝi kreas lingvan rompon, kiu estas ankaŭ
socia rompo. Ĉiuspecaj homoj kapablegaj,
inteligentaj, kompetentaj pri sia fako, sed lingve
mallertaj aŭ ne havintaj la tempon funde studi
la anglan estas forŝovataj favore al anglalingvanoj
aŭ al personoj, kiuj ĝuis kondiĉojn
escepte avantaĝajn por bone ellerni la anglan.
En tio estas situacio potence eksplodema, ne sen
rilato al tio, kio bolas en la tutmondaj socialaj
forumoj, kies unua okazis en Porto Alegre. La elitoj,
kiuj bone regas la anglan, manifestas arogantecon
ofte malbone toleratan, ekzemple en latina Ameriko.
La angla estas unu el la lingvoj malplej bone adaptitaj
al internacia uzado pro siaj senlogika skribmaniero
kaj grandega vortostoko (la flank-ĉe-flanka
ekzisto de freedom kaj liberty,
fraternal kaj brotherly, read
kaj peruse kaj miloj da similaj duoblaĵoj
estas riĉeco por la anglalingvanoj, sed kompliko
por la resto de la monda loĝantaro, kiu funkcias
tre bone lingve havante nur unu vorton por ĉiu
el tiuj konceptoj). Krome ĝenas la prononco.
Aŭskultu la popolojn de la mondo: ĝermanoj,
slavoj, ĉinoj, hindoj, bantuoj, ĉiuj havas
en sia lingvo vokalon kun klara sono: a. Nu,
tiu vokalo ne ekzistas en la angla. La kvin bazaj
vokaloj troviĝas puraj en preskaŭ ĉiuj
lingvoj, sed ĝuste ne en tiu de Shakespeare
kaj de G.W. Bush. Kial la tuta mondo konformu sin
al la anglosaksoj, dum tiuj estas eta malplimulto
(malpli ol 6 elcentoj el la monda loĝantaro)?
Tio kontraŭas same al sana prudento, kiel al
demokratia spirito. Mi amas la anglan, sed mi havus
neniun ŝancon sukcesi se mi verkus anglalingve.
Lingvo estas la materialo, kiun verkisto uzas, kaj
nur denaskulo ĝin sufiĉe perfekte regas
por kapabli verki je sufiĉe alta nivelo arta.
La sola escepto estas Esperanto, kiu pro kialoj
neŭropsikologiaj, estas funde regebla, kiu
ajn la origina popolo. Ekzistas esperantlingvaj
verkistoj kiel Miyamoto Masao kaj Konisi Gaku, kiuj
apenaŭ forlasis sian naskiĝlandon Japanion,
sed kies lingvaĵo estas rimarkinda. La ekvivalento
ne ekzistas en la angla.
-
Sed ĉu interreto ne definitive definitive certigis
la venkon de ĉi-lasta?
-
Tute ne. Ĝi ne ĉesas tie malprogresi.
Mi ne disponas freŝdatajn ciferojn, sed laŭ
eksterpoloj kalkulitaj antaŭ kelkaj jaroj la
anglalingvanoj prezentus per si en 2005 malpli ol
28,6 elcntojn el la uzantaro. Esperanto pli kaj
pli ĉeestas en interreto. Plenaj libroj elŝuteblas
el diversaj retejoj. (2) Multaj junuloj lernis la lingvon rete. (3) Kaj ekzistas vere mondskalaj diskutgrupoj en Esperanto, en plej
diversaj kampoj.
-
Esperanto estas subtenata de neniu ŝtato, de
neniu internacia entrepreno. Ĉu ĝi kapablas
postvivi?
-
Jam antaŭ 115 jaroj oni anoncis ĝian baldaŭan
morton, sed sen subvencioj, sen investantoj, sen
sponsoroj, malgraŭ la malestimo de la potenculoj
kaj ve! de la intelektularo, ĝi postvivis multajn
politikajn reĝimojn, multajn antaŭjuĝojn,
multajn modojn. Ĝi montriĝis pli fortika
ol Swissair kaj Sabena. Subtenate de neniu, ĝi
ne postvivus, se ĝi ne respondus al profunda
bezono kaj ne havus la kvalitojn necesajn por respondi
al ĝi. Ĝi plu daŭros, eĉ
se nur en marĝena frakcio de la loĝantaro.
La angla estas mondskale la lingvo de praktikaj
aĵoj kaj de mono. Esperanto estas la lingvo
de la koro. Eble mi eraras, sed mi vetas je la koro.
____________
1.
Tiuteme vidu "Lingva Komunikado : Kompara esploro
farita surterene"
2.
Ekzemple, http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
3. Multnombraj elektoj ĉe www.esperanto.net kaj ĉe www.lernu.net