Lingva komunikado: kompara esploro farita surterene Esperanto translation jobs
Home More Articles Join as a Member! Post Your Job - Free! All Translation Agencies
Advertisements

Lingva komunikado: kompara esploro farita surterene



Become a member of TranslationDirectory.com at just $12 per month (paid per year)





 

Claude Piron La franca originalo de ĉi tiu artikolo aperis en Language Problems & Language Planning, vol. 26, 1, 23-50. Ĝin esperantigis Leo De Cooman. La aŭtoro ĝin ĝisdatigis kaj parte reverkis.


1. Enkonduko
2. La kvin opcioj
3. La kriterioj

a) Daŭro de la antaŭa lernado
b) Antaŭaj investoj de la ŝtato
c) Antaŭa investo de la institucio
d) Neegaleco kaj diskrimino
e) Lingvokosto de kunsido
f) Kosto de dokumentara produktado
g) Limtempo por ricevo de dokumento en la diversaj lingvoj
h) Perdoj kaj distordoj de informoj
i) Ofteco kaj graveco de lingva handikapo
j) Lingva handikapo ĉe legado
k) Trudoj kaj malagrablaĵoj
l) Verŝajna pligraviĝo de la malavantaĝoj dum la venontaj dudek jaroj
m) Terminologiaj problemoj

4. Noto pri la kunsidoj en Esperanto
5. Bilanco de la kvar sistemoj
6. Konkludo

Enkonduko

Nia mondo malvastiĝas. Internaciaj komunikoj, komercaj, personaj kaj kulturaj, disvolviĝas kun impresa rapideco kaj vojaĝi al fora lando iĝis banala sperto por multaj personoj, kiuj neniel revus pri tio antaŭ apenaŭ kelkdeko da jaroj. Krome, homoj translokiĝas konstante: rifuĝintoj kaj kandidatoj al politika azilo multiĝas pli kaj pli, same kiel enmigrantoj sopirantaj al vivnivelo, kiun ili neniam povus trovi sialande. El ĉiuj ĉi faktoroj rezultas akriĝo de la lingva problemaro, kiun, bedaŭrinde, oni ne vere prenas serioze, same kiel oni evitas atenti la rezultojn ofte priplorindajn de lerneja lingvoinstruado. Ekster la ĝermanlingvaj regionoj nur unu elcento el la junaj eŭropaj abiturientoj kapablas sin esprimi proksimume senerare en la angla post sesjara instruado kun kvar horoj ĉiusemajne. La responda proporcio en Azio estas unu elmilo. Sed tiuj faktoj evidente ne stimulas krean pensadon. Ili estas akceptataj kun bedaŭrinda rezignacio.

En la interŝtataj organizaĵoj, multaj delegitaroj postulas ampleksiĝon de la lingvoservoj, kiel eblas konstati en la koridoroj de UN. Premoj por havigi la statuson de oficiala lingvo al la japana, al la hindia kaj al aliaj lingvoj sentiĝas kun kreskanta intenseco. En Eŭropo la lingvoproblemoj pli kaj pli fariĝas kaprompilo. Ili prezentas per si "prokrastan bombon", kiel diris Bernard Cassen en Le monde diplomatique. Pluraj centr- kaj orienteŭropaj landoj aliĝis al Eŭropa Unio, aliaj jam petis aliĝon, kaj kvankam politikistoj ofte favore reagas al tia peto, ili evitas ĝisfunde pritrakti la lingvan aspekton de tiu plivastiĝo, kvazaŭ la esprimo "regi estas antaŭvidi" ne plu validus.

Tamen baldaŭ la komplikoj, neegalecoj kaj kostoj kaŭzataj de lingva komunikado, kune kun la nekontentiga efikeco de lingvoklerigo, transiros la sojlon de tio, kion socio povas elteni. Ĉi tiu dokumento, bazita sur esploro pri la faktoj, celas helpi tiujn, kiuj devos difini strategion por superi la malfacilaĵojn, kiuj baldaŭ nepre aperos.

Nenio malhelpas apliki al la kampo de internacia lingva komunikado la principojn de operacia esploro. Abundas ja nuntempe la situacioj, en kiuj diverslingvanoj devas komuniki inter si, kaj, sekve, la okazoj observi, kiel ili elturniĝas por superi la lingvan barilon. La celo de la esploro estas klara: difini, kiu estas la plej taŭga kaj justa metodo komuniki, tiu, kiu prezentu la plej bonan rilaton inter kvalito kaj prezo (aŭ efiko/kosto) kaj kiu montriĝu psikologie plej kontentiga por la plej granda nombro da koncernatoj. Por atingi tiun celon, pluraj rimedoj rivalas. Eblas observi, kiel ili prezentiĝas en la praktiko laŭ kriterioj antaŭe difinitaj, kaj poste submeti la kolektitajn faktojn al kvanta analizo kun la celo reliefigi la respektivajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la diversaj sistemoj.

La kvin opcioj

Nur la sistemoj ebligantaj komunikadon precizan kaj nuancan, sur bona intelekta nivelo, estos konsiderataj en ĉi tiu esploro. Ekzistas ja sennombraj situacioj, en kiuj malsamlingvanoj interkompreniĝas pli malpli sukcese per gestoj, mienoj, rudimentoj de la angla aŭ uzo de misformita loka lingvo pli malpli aĉe prononcata, sed tiujn ni ne konsideros ĉi tie. Ne eblus en mallonga artikolo pritrakti ĉiujn lingvajn bezonojn de nia planedo. Ni nin limigos al okazoj, kiam nepre necesas interkompreno klara, preciza, ekzakta kaj detala, kiel ekzemple en la Eŭropa Parlamento aŭ en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. La lingvaj bezonoj ĉi tie konsiderotaj estas tiuj de ŝtatreprezentantoj, de eŭroparlamentanoj, de la fakuloj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de internaciaj organizaĵoj, registaraj kaj neregistaraj, kaj ankaŭ tiuj de la sciencistoj, specialistoj kaj aliaj profesiuloj, kiuj kongresas aŭ publikigas artikolojn por ide- aŭ inform-interŝanĝado je alta nivelo de komplekseco.

Esploranto konsideranta ĉiujn eblajn situaciojn, en kiuj okazas internacia komunikado tiunivela baldaŭ rimarkas, ke uziĝas nuntempe nur kvin metodoj. Ili estas, laŭ ordo de graveco je mondskala nivelo:

1) la kelklingva sistemo : tiu estas la sistemo, kiun aplikas UN, la plimulto el la interŝtataj organizoj, same kiel multegaj neregistaraj organizoj, internaciaj asocioj kaj internaciaj kongresoj: limigita nombro da lingvoj kun samtempa interpretado de parolaj komunikoj kaj tradukado de dokumentoj; (1)

2) la ununacilingva sistemo : tiun sistemon, en kiu uziĝas nur unu nacia lingvo, ĝenerale la angla, favoras la grandaj multnaciaj firmaoj; ĝi estas ankaŭ ofte uzata en interpersonaj rilatoj kaj en malgrandaj grupoj de fakuloj;

3) la ĉiulingva sistemo : tiun praktikas Eŭropa Unio: la lingvo de ĉiu membroŝtato estas akceptita, kaj samtempa interpretado kaj tradukado de dokumentoj estas disponigitaj al la partoprenantoj;

4) la interlingva sistemo : tiun alprenis organizoj, en kiuj oni komunikas per interetna lingvo, kiu neniam estis la lingvo de iu popolo (svahila, Esperanto); pro praktikaj kialoj, nur la lingva funkciado de esperantlingvaj asocioj estos konsiderata ĉi-poste;

5) la "svisa""skandinava" sistemo : ĉiu uzas sian gepatran lingvon kaj ne necesas traduki au interpreti, ĉar la partoprenantoj komprenas ĉiujn uzatajn lingvojn. Tiu metodo, aplikata en la kunsidoj de la skandinava flugkompanio SAS, estas ofte uzata ankaŭ en Svislando en intelektulaj medioj. Ĝi estas la sistemo de la komisionoj de la svisa parlamento, kie ĉiu deputito estas supozata kompreni la germanan, la francan kaj la italan.

La lasta sistemo ne estos konsiderata en ĉi tiu studo, ĉar ĝi estas aplikebla nur en limigitaj kulturaj etosoj. Ĝi ne respondas al la komunikbezonoj ekzistantaj je tutmonda skalo aŭ eĉ sur limigita teritorio, kiel tiu de Eŭropa Unio. Ĝi taŭgas nur, se la nombro de lingvoj estas limigita je tri aŭ kvar, se la distanco inter la kulturoj estas ne tro granda kaj se la eduksistemo havigas sufiĉan tempon al lingvoinstruado.

[Noto por tiuj, kiuj intencus traduki ĉi tiun artikolon en nacian lingvon: en ĉapitro verkita pri ĉi tiu temo por la Handbook of Sociolinguistics (red. Ulrich Ammon; Berlino: Mouton de Gruyter, 2005), mi uzis nacilingve, respektive, la vortojn 1) oligolingual; 2) ethnolingual; 3) omnilingual kaj 4) interlingual.]

La kriterioj

La plejparto de ĉi tiu artikolo estos dediĉita al la kriterioj ebligantaj difini, kie situas, rilate al siaj rivaloj, ĉiu el la kvar konsiderotaj sistemoj. La kriterioj detaligotaj ĉi-poste devus doni bonan ĝeneralan ideon pri la situacio.

  a) Daŭro de la antaŭa lernado

La ĉiulingva sistemo, uzata de Eŭropa Unio, estas la nura, kiu ne devigas al antaŭa lingvolernado, almenaŭ se oni konsideras nur la kunsidojn, por kiuj interpretado kaj tradukado estas aranĝitaj. En la aliaj tri formuloj lingvolernado necesas almenaŭ al parto de la partoprenontoj. En la ununacilingva sistemo (uzata de multnaciaj firmaoj, sed ankaŭ de multaj interpersonaj renkontiĝoj kaj malgrandaj fakaj grupoj) ĉiuj, kies gepatra lingvo ne estas la angla, devis lerni ĉi-lastan. Kaj en la kelklingva sistemo (UN) same devis lingvostudi la plimulto el la partoprenantoj, ĉar laborlingvo kaj gepatra lingvo samas nur por malplimulto. En la interlingva sistemo (Esperanto) ĉiu devis lerni la komuniklingvon. Jes ja, ekzistas infanoj kies gepatra lingvo estas Esperanto, sed ili estas tro malmultaj por ke oni prave povu preni ilin en konsideron.

En la sidejoj de Eŭropa Unio oni pli kaj pli parolas pri la problemoj, kiujn necesas alfronti, ek de kiam ĉeĥ-, eston-, hungar-, latv-, litov-, malt-, pol-, slovak- kaj slovenlingvanoj partoprenas en la vivo de la institucioj. Unu el la ebloj ofte menciataj estas redukti la nombron de la laborlingvoj. Se tiu formulo iĝus akceptita, Eŭropa Unio perdus sian avantaĝon koncerne ĉi tiun kriterion: por partopreni en debato aŭ redakti dokumenton oni tie troviĝus en la sama situacio kiel ĉe UN, multaj ne plu povus plenumi sian funkcion sen antaŭa lingvolernado.

Male al ideo tre disvastigita, necesas, por regi fremdan lingvon, investi en la studon grandan kvanton da tempo kaj nerva energio. Por iu, kiu partoprenas en delikataj traktadoj aŭ parolas ĉe la tribuno de Parlamento aŭ de Ĝenerala Asembleo, ne sufiĉas komprenigi sin, necesas esprimnivelo, kiu ebligas konvinki, argumenti, tuj ekrebati, tuŝi la sentojn de la ĉeestantaro, kiun oni alparolas, kaj samtempe eviti la riskon aperi ridinda. S-ro Cornelio Sammaruga, prezidanto de Internacia Komitato de Ruĝa Kruco, kaŭzis mokajn ridojn, kiam, parolante pri la delegitoj de IKRK dissemitaj tra la mondo, li prononcis: "Nos délégués sont des zéros" (anstataŭ "des héros") (2). [Pro la prononca fuŝo, la frazo "Niaj delegitoj estas herooj" fakte fariĝis "Niaj delegitoj estas nuloj"]. Tamen li tiutempe loĝis en franclingva regiono kaj laboris ĉefe en la franca jam multajn jarojn, kaj li regas tiun lingvon ege pli bone ol la mezuma diplomato. La fakto, ke homo tianivela ne sukcesas eviti gravajn lingvajn mispaŝojn reliefigas la enormecon de la tasko, kiun prezentas per si la strebo akiri fremdan lingvon ĝis la grado de kompetenteco dezirinda en internaciaj rilatoj. Simile, kiam dana ministrino s-ino Helle Degn, ekprezidanta internacian kunsidon, volis diri, ke ŝi petas indulgon de la partoprenantoj, ĉar, ĵus ricevinte sian ministran postenon, ŝi ankoraŭ ne funde posedas la temon, kaj elparolis: "I'm at the beginning of my period" (3) ["Mi estas je la komenco de mia menstruo", anstataŭ "de mia servperiodo"], ŝi aperis al la internacia publiko, pere de la ĵurnalistoj, kiel plej komike mokinda. Tamen Danlando estas unu el la landoj, kie la angla estas plej bone regata, kaj antaŭ ol prononci tiun frazon, ŝi studis kaj praktikis la anglan dum pluraj miloj da horoj.

En politiko nepre ne estas allasinde ridindi. En tiaj situacioj la kolegoj kaj la publiko memoras, ne kion diris la persono, sed la vortigon, kiu amuzis ilin. La fakto, ke post 2000 horoj da studado de lingvo, sekvataj de trioblo pli da praktikado, persono ankoraŭ povas fali en tiajn kaptilojn, elokvente ilustras la senfinecon de la tasko plenumenda por povi publike esprimi sin fremdlingve en oficiala forumo. Nia gepatra lingvo estas enradikigita en nia nerva sistemo samgrade kiel la mova funkciado de la dekstra mano en la movnervoj de dekstramanulo. Devigi iun esprimi sin fremdlingve estas same, kiel devigi dektsramanulon ĉion fari per la mano maldekstra. Oni ne regas fremdan nacian lingvon je la nivelo postulata en internaciaj medioj post malpli da 10 000 horoj da studado kaj da praktiko (4). Esperanto prezentas apartan kazon koncerne lernrapidecon: rega nivelo estas atingata mezume post 150 ĝis 220 horoj (la kialoj de tiu diferenco estos klarigitaj ĉi-poste ĉe kriterio i).

 b) Antaŭaj investoj de la ŝtato

La ĵus pritraktita kriterio koncernas la personojn, kiuj devas sin esprimi au submeti dokumentojn en internaciaj medioj. Sed la antaŭa lingvolernado de ili postulata ne eblus sen investo fare de la ŝtato. Lingvoklerigo postulas en la tuta mondo gigantan investon tempan kaj monan. Ĝia organizado, se ĝi nepre necesas por certigi efikan internacian reprezentadon de ŝtato aŭ de partio ĉe internacia nivelo, do prezentas per si faktoron, kiun oni ne rajtas preteratenti. La sistemo ĉiulingva (tiu de Eŭropa Unio) kaj en nunaj kondiĉoj ankaŭ la interlingva (Esperanto) havigas al la ŝtatoj, el tiu vidpunkto, konsiderindan ŝparon. Sed se oni morgaŭ devigos la hungarajn, grekajn kaj aliajn eŭropparlamentanojn esprimi sin angle aŭ france, la respektivaj ŝtatoj devos investi en lingvoklerigon sumojn nete superajn al la hodiaŭaj. Ili ja devos garantii altan lingvan nivelon ĉe sufiĉe vasta parto de la loĝantaro por eviti gravan malsuperecon de siaj reprezentantoj aŭ de la elektitoj de siaj diversaj partioj, kompare kun iliaj similuloj el landoj "lingve potencaj".

c) Antaŭa investo de la institucio

Du el la lingvosistemoj trudas specifajn investojn, kiujn evitas la du aliaj sistemoj. La multnaciaj entreprenoj kaj aliaj establoj uzantaj la sistemon ununacilingvan ŝparas la multajn kostojn ligitajn al la lingvoservoj (almenaŭ koncerne la internan funkciadon; reklamado kaj rilatoj kun la publiko situas ekster la sfero de ĉi tiu esploro). Same estas ĉe la esperantlingvaj asocioj, kies lingvoreĝimon ni nomis interlingva.

Alpreni sistemon kun tradukado kaj interpretado aŭtomate devigas konsiderinde plimultigi la dungitaron, proporcie kun la nombro de uzataj lingvoj. Tiu personara plimultiĝo necesigas tutan serion da investoj. Eblas jene resumi la celojn, por kiuj elspezi necesas jam antaŭ ol ekfunkcios la lingva aranĝo (aŭ, okaze de plimultigo de la lingvoj, la nova lingva reĝimo):

- dungi kaj trejni la lingvan profesiularon;

- adapti la salonojn por samtempa uzo de pluraj lingvoj (la pliampleksiĝo de Eŭropa Unio en 2004 necesigis la aldonon al la kunsidejoj de po naŭ novaj interpretistaj budoj; la nombro de konektoj inter tiuj budoj unuflanke kaj la mikrofonoj kaj aŭdiloj de la kunsidantoj aliflanke devas respondi al ĉiuj eblaj kombinoj de lingvoj, t.e., en la nuna EU, 380);

- organizi tajposervon por ĉiu lingvo kun ĉio necesa por ĝi, kio inkluzivas dungon de personaro kaj aĉeton de ekipo, i.a. komputiloj kaj tekstoprilaboraj programaroj adaptitaj al ĉiu lingvo, fotokopiiloj, presiloj, stokoj de papero kaj diversaj aliaj sekretariaj bezonataĵoj;

- aranĝi helpservojn por tradukistoj: bibliotekojn (kun stoko de fakvortaroj kaj bazaj libroj en ĉiu lingvo), referencan servon, terminologian servon, alirejon al datumbankoj, datumtrovajn sistemojn, ktp;

- provizi la tajp- kaj tradukservojn per oficeja spaco, kun ĉiuj kostoj tiudependaj: meblaro, hejtado, telefono, elektro, liftoj, alporta servo por dokumentoj, ĉu homaj, ĉu pneŭmatikaj, ktp., ejoj por klasi kaj konservi la dokumentojn en ĉiuj uzataj lingvoj;

- plani la ŝanĝojn, kiujn kaŭzos la alfluo de nova dungitaro ligita al la nova(j) lingvo(j): necesos ja pliaj gardistoj, plia spaco por aŭtoparkado, pliaj kafeteriaj aŭ restoraciaj spaco kaj organizo, pliaj oficistoj en la dungitara servo, same kiel en la librotena, medicina, sociala, konferenca kaj vojaĝa.

 d) Neegaleco kaj diskrimino

Iuj lingvosistemoj estas diskriminaj, aliaj ne. En la ununacilingva sistemo, la personoj, kies gepatra lingvo estas uzata (plej ofte: anglalingvanoj), ĝuas lingvan avantaĝon rilate al siaj kolegoj, kiuj estas malfavorataj simple pro la naskiĝloko.

La plej diskrimina sistemo estas la kelklingva, kiun aplikas UN same kiel multaj diversaj institucioj, asocioj kaj kongresoj. Ĉe UN, belga delegito franclingva rajtas uzi sian lingvon, sed al lia flandra kolego tio ne estas permesita. Siriano, argentinano aŭ ĉino povas plene ekspluati la tutan elokventecan kaj konvinkan potencialon de sia gepatra lingvo, sed tio estas rifuzita al afgano, brazilano aŭ japano. Por la ŝtatoj, kies lingvo havas neniun internacian statuson, la akcepto de nova lingvo kreskigas la neegalecon, ĉar ĝi pligrandigas la nombron de la eblaj kontraŭuloj lingve pli bone armitaj ol ili por trafe valorigi siajn starpunktojn. Ironie, tiun relativan perdon de influo pagas la ŝtatoj, kiuj suferas la perdon. La aldono de nova laborlingvo ja estigas plialtiĝon de la ĝenerala buĝeto, en kies financado ili partoprenas samproporcie, kiel antaŭe. Ŝajne neniu iam ajn proponis pondi la kontribuojn al la financado de la institucio por kompensi la plifortigon aŭ malplifortigon, kiun kaŭzas al ŝtato la aldono de nova lingvo.

Teorie, la nuna sistemo de Eŭropa Unio certigas egalecon inter la popoloj. Praktike, tamen, tiu aserto devas akcepti kelkajn rezervojn.

Unuflanke, en la sekretariejo, oni apenaŭ uzas lingvojn kiel la nederlanda, la greka, la portugala, la finna aŭ la lingvoj de la ŝtatoj aliĝintaj en 2004. Kelkaj lingvoj do estas "pli egalaj ol aliaj", ĉu kiam temas pri posteno de eŭropa oficisto, ĉu kiam civitano aŭ parlamentano deziras kontakti la administracion.

Aliflanke, ĉar apenaŭ ekzistas interpretistoj kapablaj prizorgi kelkajn lingvokombinojn, kiel portugalan-grekan, slovenan-estonan, nederlandan-finnan, ktp., oni uzas por tiuj lingvoj la relajsan sistemon, ankaŭ nomatan perado per pivotlingvo: la portugala interpretisto sin konektas al la anglalingva budo kaj rediras sialingve, ne la originalan paroladon, kiun li ne komprenas, sed ties angligon. Laŭ studo farita de UN pri la propraj lingvoservoj,

"en sciencaj kunsidoj la perdo de informoj pro la 'relajso' estas almenaŭ 50%". (5)

La reprezentantoj de la diversaj landoj do ne ĝuas egalecon, ĉar portugalo, finno, dano, greko, hungaro, sloveno kaj aliaj havas malpli da ŝancoj esti senerare kaj komplete komprenataj ol la partoprenantoj, kiuj uzas pli "grandan" lingvon. Ĉiu interpretado portas kun si perdon kaj misformon de parto de la transdonata informado; se okazas duobla interpretado, tiuj mankoj multobliĝas.

Tria rezervo: la servo de la deponitaj markoj, kies sidejo estas en Munĥeno, ne uzas ĉiujn lingvojn de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio.

La problemo de neegaleco, nuntempe duaranga en Eŭropa Unio, tie iĝos same ampleksa kiel en UN, se iam estos decidite limigi la nombron de lingvoj.

La formulo interlingva (Esperanto) evitas ĉian diskriminon: ĉiuj uzas lingvon, kiun ili devis lerni en tempo limigita kaj proksimume egala, kia ajn la gepatra lingvo. Ĉar neniu uzas la lingvon de sia lando aŭ de sia lingva regiono, neniu ĝuas espriman superecon nur pro aparteno al difinita popolo. Tiun avantaĝon jam substrekis raporto de la Ligo de Nacioj:

"En la sekretariejo de la Ligo de Nacioj ni havis la ekzemplon de la internacia konferenco de lernejaj aŭtoritatoj, kies debatoj okazis en Esperanto. (...). Kio precipe impresas, tio estas la egaleco, kiun havigas al simila kunsido la uzo de komuna lingvo, kiu metas ĉiun sur la saman nivelon kaj kiu ebligas al la delegito de Pekino aŭ de Hago esprimi sin kun tiom da forto, kiom liaj kolegoj de Parizo aŭ Londono". (6)

El la observado de internaciaj kunsidoj kaj kongresoj evidentiĝas, ke ekzistas korelacio inter la rajto uzi la propran lingvon kaj la ofteco de ekparolo. Kiu ne rajtas uzi la propran lingvon, tiu intervenas malpli ofte en debato. Eblas nur du rimedoj por meti diverslandanojn sur egalecan nivelon:

a) ĉiu rajtu uzi la gepatran lingvon,
b) neniu rajtu uzi la gepatran lingvon.

Teorie ekzistas do, krom la sistemoj ĉiulingva kaj interlingva, tria opcio evitanta diskriminadon: la uzo de nur kelkaj lingvoj (la sistemo kelklingva), sed kun malpermeso al ĉiu parolanto aŭ redaktanto esprimi sin propralingve. En tia sistemo, se Eŭropa Unio limigus la laborlingvojn al, ekzemple, la angla, la franca kaj la germana, la angl-, franc- kaj germanlingvanoj devus esprimi sin per lingvo alia ol la propra por ne ĝui privilegion rilate al siaj "malpli egalaj" kolegoj. Fakte, tiu formulo, kiu restarigus plenan egalecon, ne havas multajn ŝancojn iĝi alprenita pro la politika fortorilato inter la ŝtatoj.

 e) Lingvokosto de kunsido

La ĉefan koston imputeblan al lingva komunikado dum kunsido estigas interpretado. Temas precipe pri la salajro de la interpretistoj kaj de la teknikisto, kiu prizorgas la ŝaltadojn kaj konektojn. Kompreneble, ju pli granda la nombro de lingvoj, des pli granda la kosto. La sistemo ĉiulingva (eŭropunia) elstaras inter ĉiuj aliaj kiel tiu, ĉe kiu la kunsidaj lingvokostoj estas la plej altaj. Verdire, la distanco inter Eŭropa Unio kaj la aliaj internaciaj institucioj estas giganta tiurilate. La sistemoj ununacilingva kaj interlingva kostas nenion ĉi-kriterie.

  f) Kosto de dokumentara produktado

Ju pli multaj la laborlingvoj, des pli multe kostas produkti la dokumentaron. Tiuj kostoj precipe enhavas la salajrojn de la tradukistoj, reviziistoj, terminologiistoj, bibliotekistoj, referencistoj (kie ili ekzistas, ekz. ĉe UN) kaj tajpistoj unuflanke, la oficejaj varoj kaj aliaj renovigataj elspezoj aliflanke (papero, amortizo de la komputiloj, elektro, telefono kaj fakso, prizorgado de la ejoj, trans- kaj dissendo de dokumentoj, ktp.).

Fakto ofte ignorata ekster lingvoservoj estas, ke tradukisto ofte devas fari detektivan laboron. Tre ofte vorto kondensas plurajn informerojn sed la diversaj intersekcioj tre diferencas de unu lingvo al alia. Ekzemple, la anglaj vortoj his secretary donas neniun informon pri la sekso de la persono, pri kiu temas, sed malkaŝas, ke li aŭ ŝi laboras por viro. En la franca estas la malo: son secrétairesa secrétaire indikas la sekson de la oficist(in)o, sed sciigas nenion pri tiu de la estro. Nu, ne eblas ĝuste traduki tiajn esprimojn sen scii la koncernan detalon. Individua nomo povas helpi, sed ne ĉiam, precipe se temas pri fora kulturo. Ĉu Secretary Tan Buting estas viro aŭ virino? Ne eblas traduki tiujn vortojn sen esplori. En multaj landoj erari pri sekso estas grave ofendi. Krome, la persona nomo ne ĉiam disponeblas. Same ne eblas traduki en plej multajn lingvojn la anglan esprimon to develop such an industry sen scii pri la ekonomia situacio de la konsiderata regiono, ĉar la angla esprimo povas signifi ĉu "krei novan industrion" ĉu "disvolvi jam ekzistantan industrion". La tradukisto devas esplori por ekscii pri kio temas, kio klarigas la gravecon de komputilo, de telefono, de faksilo kaj de bona biblioteko.

Preterpase, la neceso por tradukisto trovi respondon al nelingvaj demandoj estas unu el la kialoj, pro kiuj komputila tradukado estas ege iluzia. Okdek elcentoj el la tempo de tradukisto estas dediĉataj al esploroj sen rilato kun lingvoj aŭ al nesolveblaj lingvaj problemoj (neniu lingvo kapablas ĉion ekzakte esprimi). Kion komputilo povas fari koncerne tradukadon, tio estas farebla al homaj tradukistoj en tre mallonga tempo, proksimume dek elcentoj el ilia labortago. Sed la esploroj postulataj de perfekta traduko necesigas sagacon kaj elturniĝemon superantajn la kapablojn de la plej bona reto de aparatoj kun t.n. artefarita inteligento.

Tradukendaj dokumentoj estas tre diversspecaj. Ili inkluzivas, i.a., la jenajn:

a) korespondaĵojn; multaj leteroj alvenas en lingvo ne komprenata de la adresito aŭ de la oficisto komisiita respondi;

b) fundamentaj dokumentoj, kiel en Eŭropa Unio la Mastriĥta Traktato aŭ la projekto de Konstitucio; tiu kategorio inkluzivas jurajn kaj regularajn tekstojn regantajn la vivon de la institucioj;

c) protokoloj kaj raportoj de kunsidoj, proponitaj rezoluci-projektoj kaj rezolucioj akceptitaj de la decidaj organoj;

ĉ) periodaj raportoj (ekzemple, en la UN-reto kaj en la eŭropaj institucioj, la raportoj pri la situacioj ekonomia, socia, kultura, eduka kaj publiksaneca);

d) studoj kaj esplorraportoj, kies preparon altnivela organo komisiis al la sekretariejo aŭ al fakula grupo;

e) raportoj pri la progresostato de plenumataj projektoj;

f) kontraktoj;

g) ellaboritaj labordokumentoj por komitatoj aŭ etaj laborgrupoj.

La lingva kosto de la dokumentaro dependas de la efikeco de la tradukistoj. Bedaŭrinde estas praktike neeble ricevi precizan ideon pri la mezuma efikeco, ĉar la statistikoj estas ĝenerale aranĝitaj por kaŝi la malfortan produktadon de la lingvoservoj. Ekzemple 50-paĝa dokumento resendita al traduka sekcio por dekfoja korektado de la sama vorto estos enskribita sur la enira slipo kun la tuta paĝnombro: la laboro estos finita post kelkaj minutoj, sed la sekretariejo enskribos 50 paĝojn en siaj statistikoj. Tiaj etaj aranĝoj estas verŝajne neeviteblaj, ĉar sur neniu nivelo estas avantaĝe al institucio, ke la ekstera mondo sciu, kiom reale kostas multlingveco. La sekretario tiele plialtiganta la ciferojn povas fidi je nepuno.

Konscienca tradukisto kapablas ĝuste traduki en tago apenaŭ pli ol kvin aŭ ses A4-ajn paĝojn kun duobla interlinio. Ĉe UN la plej rapida tradukservo, la angla, havas mezuman efikecon de po 2331 vortoj por ĉiu tradukisto en tago (6,6 paĝoj 32-liniaj aŭ entute 4 paĝoj 52-liniaj), la ĉina sekcio, la malplej rapida, havas mezuman produktadon de 843 vortoj (oni ĉiam kalkulas laŭ la vortoj de la originala teksto), meze situas la franca sekcio: 1517 vortoj (2,65 paĝoj kun simpla interlinio aŭ 4,3 normaj paĝoj).(7)

La nombro de po 7000 vortoj tage por ĉiu tradukisto, citita en la gazetaro por la Ministra Konsilio de Eŭropa Unio (8), estas nekredebla por iu ajn konanta de ene la tradukservojn. Tiu nombro atingeblas nur per tiel priplorinda kvalito, ke - se ĝi estus ĝusta - la teksto fakte estus ne uzebla kaj la mono elspezita vane. Tio, ho ve!, povas okazi: tiun sorton trafis la unua versio de la Mastriĥta Traktato. Tiu longa dokumento (253 paĝoj) estis vere grava, ĉar ĝi difinis la ontan organizadon de Eŭropa Unio, kaj pri ĝi devis voĉdoni ĉiuj civitanoj de la membroŝtatoj por sciigi, ĉu ili ĝin aprobas aŭ malaprobas. Nu, tiun tekston oni devis urĝe retiri el la librejoj kaj bibliotekoj, ĉar la enhavo diferencis de unu lingvo al alia. Necesis refari la laboron ekde la komenco kaj represigi la traktaton (9). Pri la kosto de tiu duobla laboro la publiko neniam estis informita.

Tradukado multe kostas. En la reto de institucioj de Unuiĝintaj Nacioj tradukado en sep laborlingvojn kostis jam en 1978 (sen la "ĝeneralaj kostoj": oficejoj, elektro, papero, ktp.) po 1698 usonajn dolarojn por 1000 vortoj (10), tio estas pli ol 1,5 dolaroj por vorto. Tiu sumo, certe malsupera al la hodiaŭa kosto, ŝajnas multe pli realisma ol tiu de 0,36 dolaro por vorto, menciita de la gazetaro por Eŭropa Unio (11). Laŭ la fonto, el kie ĉi-lastaj ciferoj estis ĉerpitaj, Eŭropa Unio tage tradukus 3 150 000 vortojn: la tradukado do kostus 1 134 000 dolarojn tage.

 g) Limtempo por ricevo de dokumento en la diversaj lingvoj

En plurlingva institucio la dokumentoj tradukendas kaj tio postulas tempon. Tiu faktoro ankaŭ eniras en la kalkulan analizon de la diversaj formuloj.

Ĉe UN kaj la institucioj ligitaj al ĝi la produktado en ses lingvoj de originalo kun 25 A4- paĝoj kun simpla interlinio (14 000 vortoj) bezonas 63,9 tagojn da laboro por la tradukado kaj 22,9 por la revizio (12). Se oni aldonas la tempon necesan al la tajpistaro por pretigi la definitivan dokumenton, oni atingas daŭron de 98,8 labortagoj. Certe, tio ne signifas, ke la dokumento disponeblos nur post cento da tagoj; la diverslingvaj tradukistoj laboras samtempe, kaj la urĝaj tekstoj estas dividitaj inter pluraj tradukistoj, kiel oni cetere farus por teksto multe pli longa ol tiu ĉi tie konsiderata. Ankaŭ la tajpado okazas samtempe por la diversaj versioj. Tamen estas utile konscii pri la graveco de la homa peno investita por rezulto mezkvalita: cento da labortagoj por komuniki, ofte malperfekte, le enhavon de nur 25 paĝoj ne estas bagatelo. Ne mirigas, ke la tradukservoj malemas liveri precizajn statistikojn.

Laŭ nia fonto, se la teksto estas ne urĝa, ĝi bezonos 24 tagojn por ĉiulingve disponebli. Se ĝi estas urĝa, oni dividos ĝin en plurajn partojn kaj ĝi disponeblos post proksimume ses tagoj.

Ĉar la daŭroj rezultas el la naturo mem de la traduklaboro, oni povas supozi, ke la ciferoj estas analogaj ĉe Eŭropa Unio.

En la formuloj ununacilingva (multnaciaj firmaoj) kaj interlingva (Esperanto) la dokumento disponeblas tuj post sia redakto, ĉar aliaj versioj ol la originalo ne necesas.

 h) Perdoj kaj distordoj de informoj

Komunikado okazas nur, se la aŭdanto de parolado aŭ la leganto de dokumento ricevas ekzaktan version de tio, kion diris la parolanto aŭ aŭtoro. Ĝenerale, la fakto transiri de unu lingvo al alia kaŭzas iun nombron da ŝovoj de tio, kion esprimas la originalo, al tio, kio estas fakte transdonita en la alia lingvo. En la ununacilingva kaj interlingva sistemoj ne ekzistas perdoj aŭ misformoj ligitaj al translingvigo, ĉar legantoj kaj aŭdantoj disponas nur originalojn. Se estas dubo aŭ miskompreno, la kaŭzo ne troviĝas en la lingva reĝimo, sed en la nesufiĉa scipova nivelo de la koncernato.

Male, se oni transiras de unu lingvo al alia (traduke aŭ interprete), kiel en la sistemoj kelklingva kaj ĉiulingva, la riskoj de eraro multobliĝas. Oni vidis ĉi-supre, ke per la metodo de relajsa aŭ pivotlingva interpretado, la perdo de informo povas atingi 50%. Eĉ se interpretado okazas rekte el la fonta lingvo al la cela, perdo de 10% kaj distordoj de 2 aŭ 3% estas rigardataj normalaj. La kondiĉoj de samtempa interpretado estas tiaj, ke home ne eblas senmanke transdoni la prononcatan paroladon. Interpretisto devas ne nur havi bonan parolmanieron, perfektan regon de la diversaj lingvoj, per kiuj li laboras, rapidan menson kaj bonan aŭdkapablon, sed krome li devas sufiĉe scii pri la kampo, pri kiu temas, por povi reale sekvi la debaton. Tia kuneco de profundaj lingvaj kaj fakaj kompetentecoj povas nur esti ege malofta. El tio rezultas la granda proporcio da nebonaj interpretistoj:

"La plimultiĝo de la plurlingvaj konferencoj kaj ilia kreskanta komplekseco, kiujn oni povis observi dum la lastaj jaroj (...), havis kiel efikon kreskigi la neceson disponi lingvan kompetentularon kaj igis pli ĝena ties nesufiĉon rilate al la bezonoj. Kun pli malpli da emfazo laŭ la institucio, la organizoj, kiuj respondis al nia enketo, unuanime deklaras, ke iĝas pli kaj pli malfacile dungi kompetentajn interpretistojn kaj tradukistojn. Granda institucio aldonas, ke « ĉiam estis malfacile trovi sufiĉan kvalifikitan lingvan personaron; sed dum la lastaj jaroj pro la multiĝo de kunsidoj en ĉiuj organizoj kaj la manko de kunordigado inter ili, la problemo ofte estis trovi sufiĉan nombron da interpretistoj aŭ konferencaj tradukistoj sendepende de ilia kapableco »." (13)

"Pluraj organizoj substrekas la lingvajn malfacilaĵojn ligitajn al la specialigita karaktero de multaj temoj traktataj dumkunside (...). En teknika institucio, la pritraktoj iĝas pli kaj pli fakaj kaj malfacile kompreneblaj pro tio, ke scienco kaj ties aplikoj konstante progresas. Eĉ en neteknika kunteksto terminaraj problemoj konstante stariĝas, kaj nur alte kvalifikita personaro kapablas solvi ilin. Tiuj faktoroj pli aldonas al la malfacileco dungi kvalifikitan lingvan istaron." (14)

Ankaŭ skriba tradukado viktimas al iu nombro da eraroj, eĉ se nur ĉar la tradukistoj ofte laboras sub premo (traduko postulata urĝe; nokta laboro; ktp). La ĉi-supra diraĵo pri la Mastriĥta Traktato montras, ke eĉ la plej gravaj tekstoj ne estas ŝirmitaj kontraŭ distordoj. La Ĉarto de Unuiĝinta Nacioj prezentas alian ekzemplon. Se, en la angla, artikolo 33 aplikiĝas al "any dispute, the continuation of which is likely to endanger the maintenance of international peace and security" ["ĉia konflikto, kies daŭrigo probable endanĝerigos la konservon de internaciaj paco kaj sekureco"], en la franca temas pri "tout différend dont la prolongation est susceptible de menacer le maintien de la paix et de la sécurité internationales" [ĉia malakordo, kies plilongiĝo povas minaci la konservon de internaciaj paco kaj sekureco]. Kiel la hispana (kiu forigas la vorton any, "ĉia": "una controversia cuya continuación sea susceptible de poner en peligro"...) la franca antaŭvidas simplan eblecon, dum la angla parolas pri probableco, io klare malsama. (La Webster-vortaro difinas likely per "of such a nature or so circumstanced as to make something probable"). La nuanco ege gravas, se konsideri, ke precize tiu esprimo difinas, ĉu la Sekureca Konsilio rajtas aŭ ne iniciati la aranĝojn por solvi la konflikton. La aliaj aŭtentaj tekstoj ne igas la taskon de la Konsilio pli klara: la rusa uzas la esprimon <>3;> 1K, kiu signifas "povus", dum la ĉina uzas la vorton zuyi, kiu signifas "sufiĉe por". La diferencaj versioj de tiu teksto, kun egala jura valideco, aspektas kiel gamo etendiĝanta de "sufiĉa" ĝis "probabla" pasante tra "ebla".

Se eĉ juraj tekstoj kun tia graveco enhavas erarojn aŭ dusencaĵojn, kion diri pri malpli gravaj tekstoj! En dokumento de Eŭropa Unio oni povas trovi mencion pri des avions sans pilote qui prennent pour cibles les centrales nucléaires ["avadiloj senpilotaj, kiuj prenas la nukleenergiajn centralojn kiel atakcelojn"], dum fakte la originalo temas nur pri aviadiloj, kiuj, senpilote, aŭtomate direktataj, flugas super atomcentraloj (15). Ĉu tiaj neperfektaĵoj estas permeseblaj, konsidere al la imponaj kostoj de tradukado?

Tian eraron, potenciale danĝeran, povus kaŭzi la relajsa sistemo. Tiu sistemo, menciita ĉi-supre rilate al la samtempa interpretado de paroladoj, ja ankaŭ uziĝas en tekstotradukado. En Eŭropa Unio litovigo de greka teksto aŭ portugaligo de slovena fakte estas traduko el la anglalingva aŭ franclingva versio. Tiu procedmaniero iĝis pli kaj pli kutima, ek de kiam lingvoj, kiel la hungara, la estona aŭ la ĉeĥa estas uzataj, kio trenas kun si plimultiĝon de la nombro de mistradukoj. La rilato efikeco/kosto do malfavore evoluas paralele al la multiĝo de lingvoj: ju pli multe da lingvoj, des pli altaj la kostoj kaj malpli efika la traduklaboro.

  i) Ofteco kaj graveco de lingva handikapo

La esprimo "lingva handikapo" signas ĉi tie la tuton de la eroj de la fremda lingvo, kiuj malhelpas glatan esprimadon parolan aŭ skriban. Alivorte, ju pli granda la lingva handikapo, des malpli da flueco. Kiu sin esprimas propralingve, tiu ne spertas lingvan handikapon. Male, tiuj, kiuj ne perfekte regas la lingvon de la kunsido, serĉas la ĝustajn vortojn, anstataŭigas vorton aŭ koncepton per termino malpli taŭga, sed pri kiu ili estas gramatike certaj, sin esprimas per frazoj pli akraj ol se en la propra lingvo, rezignas iun nombron da nuancoj kelkfoje tre gravaj, kaj ilia esprimado havas ege malpli da forto ol se ili uzus la gepatran lingvon. Krome ili ofte havas fremdan manieron prononci, kiu povas okazigi konfuzojn aŭ igi ilin ridindaj (diri "My government sinks", "Mia registaro sinkas", kiam oni kredas diri "my government thinks", "mia registaro opinias...", estas efiko de lingva handikapo, kiu kvazaŭ pro difino estas ŝparita al tiuj, kiuj uzas sian gepatran lingvon). La handikapo simile ekzistas je la nivelo de skribaj rilatoj, sed en tiuj ĝi estas pli facile superebla, ĉar la verkanto ĝenerale havas pli la tempo por pripensi, ne troviĝas meze de impresa ĉirkaŭantaro, kaj disponas referenclibrojn - vortarojn, gramatikojn - por kontroli okaze de dubo.

Eŭropa Parlamento rekonis, kiel malfacile estas uzi la lingvon de alia popolo:

"Kiu ajn penis lerni fremdan lingvon, scias ke vera multlingveco estas malofta. Ĝenerale la gepatra lingvo estas la nura, kies nuancojn oni plene regas. Ne estas dubo, ke oni estas politike pli forta, kiam oni parolas la propran lingvon. Sin esprimi propralingve havigas avantaĝon super tiuj, al kiuj estis trudite, egale ĉu tio plaĉas al ili aŭ ne, uzi alian lingvon." (16)

Facile do kompreneblas, ke kiam la franca ministro pri eŭropaj aferoj, S-ro Alain Lamassoure, anoncis la 14-an de decembro 1994, ke Francio profitos de sia prezidado de la Unio por proponi la redukton al kvin laborlingvoj, reago venis tuj. La greka registaro vigle protestis; la Atena gazetaro parolis pri "Eŭropo kun du rapidecoj, eĉ lingve" (17). Se oni serioze akceptas la nepran devon funkcii juste kaj demokratie, lingva handikapo certe estas la plej grava faktoro, kiun konsideru ĉia studo komparanta la diversajn opciojn eblajn en la praktiko por superi la lingvajn barilojn.

Tiu handikapo estas precipe grava en la sistemo kelklingva ("UN" ktp), kie la plimulto de la delegitoj aŭ kongresanoj devas sin esprimi fremdlingve. Lingva handikapo nuntempe ne ekzistas en la ĉefaj organoj de Eŭropa Unio, sed se, kiel multaj proponas, oni reduktos la nombron de laborlingvoj, ĝi trafos iun proporcion de la ŝtatreprezentantoj kaj civitanoj.

Lingva handikapo apartenas al la sfero de neŭropsikologio. Ĝin kaŭzas ĉio, kio malhelpas la normalan funkciadon de la nerva sistemo strebanta esprimi ideon. Ĉiu lingvo prezentas per si reton el kompleksaj programoj, laŭ la komputa senco de la termino, ofte kontraŭataj de inhibaj subprogramoj. Se oni demandas al personoj, kiuj plurjare studis la anglan, kiel diri "ŝafoj" tiulingve, naŭ el dek respondas "sheeps" anstataŭ la ĝusta formo "sheep". La eraro fontas el tio, ke la vorto "sheep" devas normale envoki la subprogramon "ne apliki la ĝeneralan programon: "pluralo → +s ". Sed la granda plimulto el la personoj, kiuj lernas la anglan (aŭ ajnan alian lingvon), ne sukcesas konservi viglaj en siaj cerbaj strukturoj la konsternegan nombron da subprogramoj, kiujn oni devas enmensigi al si por esprimi sin senerare per lingvo malsama ol tiu de la vivmedio.

Tiu komplekseco estas la kialo, pro kiu minimume 10 000 horoj da studado kaj praktikado necesas por plene regi nacian lingvon. La leganto, kiu imagas tiun nombron troigita, simple observu la lingvaĵon de ses- aŭ sepjarulo parolanta la propran lingvon. Kvankam la horoj da plena mergiteco en la gepatra lingvo nombras pli ol 10 000, ĝi ankoraŭ faras multajn erarojn. Ĝiaj vortigoj enhavas abundon da formoj, kiel, ĉe franclingva infano, vous disez, s'il voudrait, plus bon, une chevale, la jouetterie [la ĝustaj formoj estas vous dites, s'il voulait, meilleur, une jument, le magasin de jouets]. Ĉe juna usonano samaĝa oni notas formojn, kiel I comed, foots, it's mines, when he'll go [ĝustaj estus I came, feet, it's mine, when he goes]. Proksimume dekmil horoj ne sufiĉas por instrui ĝustan lingvouzon. Estus erare atribui tiujn erarojn al la juna aĝo de la geknaboj. Neniu el iliaj lingvaj fuŝoj radikas en intelekta nematureco, tute male: la infano estas pli logika ol la oficiala lingvo. La eraroj fontas nur el tio, ke la subprogramoj devantaj inhibi la ĝeneralajn programojn ankoraŭ ne estas instalitaj au stabiligitaj en la respondaj cerbaj strukturoj.

Naŭdek ĝis naŭdek kvin elcentoj el la tempo dediĉata al lingvostudo konsistas en encerbigo de subprogramoj celantaj inhibi la normalajn programojn. Sed tiuj inhibaj subprogramoj devas encerbiĝi kiel refleksoj: tiel longe, kiel ili ne funkcias aŭtomate, sen peno, sen pripenso, la lingvo ne estas regata. Homa cerbo spontane emas transformi al ĝenerala programo ĉian signon asociitan al signifo. Pro tiu universala leĝo la natura cerba funkciado igas iun, kies gepatra lingvo ne estas la franca, sed kiu devas esprimi sin france, vortigi la koncepton "nesolvebla" per la neĝusta vorto irrésolvable (uzata de 90% el la fremdlingvanoj france parolantaj). Por taŭge paroli la francan, oni devas bloki la naturan iron de la nerva fluo per signo "barita vojo" kaj instali devojigon kondukantan al la ĝusta formo insoluble. Same la infano diranta plus bon (malĝusta formo signifanta "pli bona") rimarkis la signon plus, kiun oni trovas en "plus grand, plus petit, plus fort, plus chaud" ["pli granda, pli eta, pli forta, pli varma"] kaj ĝeneraligas ĝin. Ĝi ankoraŭ ne instalis la trafiksignon "barita vojo", kiu bloku plus bon, kun devojigo al meilleur [ĝusta maniero esprimi la koncepton "pli bona" en la franca].

Lingvo libera je inhibaj subprogramoj kaj enhavanta nur ĝeneralajn programojn (ekzemple nur unu programon por pluralo, nur unu programon por verba prezenco, nur unu programon por derivi adjektivon el substantivo, ktp.) respektas sen limigo la naturan emon ĝeneraligi la lernitajn elementojn. Tial oni akiras ĝin rapide kaj sentas sin hejme en ĝi. Tia estas Esperanto. Lernanto de la angla ne povas ĝeneraligi la programon "profesio: → + er" eĉ se li deduktis el  "farm farmer"," report reporter", ke tie ŝajnas funkcii regulo. Li ja ne povas formi " fish fisher"  (oni diras fisherman), nek " tooth toother" (oni diras dentist). Koncerne la skribon, li eĉ ne povas formi "translate translater"; oni skribas "translator". Male en Esperanto oni neniam devas subpremi la spontanan kreiĝon de ĝenerala programo el antaŭe observita signo. Fakte la formoj farmo → farmisto, raporto → raportisto, fiŝo → fiŝisto, dento → dentisto, traduki → tradukisto konsistigas nur etan parton de senfina serio. Kia ajn la kampo, pri kiu temas, la personoj sin esprimantaj tiulingve scias, ke ili povas formi la nomon de profesio per la morfemo -isto. Tiu certeco havigas, kiam oni esprimas sin, senton de sekureco, kiu radike distingas Esperanton disde ĉiu alia fremda lingvo. La reguleco kaj la sento de sekureco eliminas la handikapon.

Krome, Esperanto-uzanto ĝuas grandan liberecon en frazkonstruo. Por esprimi la ideon de la angla he helps me, de la franca il m'aide, de la germana er hilft mir, li aŭ ŝi povas sekvi la anglan strukturon : li helpas min , la francan : li min helpas, aŭ la germanan : li helpas al mi. Jarcento da uzado pruvis, ke tiu libereco kreskigas la lingvan komforton sen ĝeni la interkomprenon. Similan liberecon havigas la fleksebleco en la elekto de la gramatika kategorio. Por esprimi la ideon "li iris al la hotelo en buso" la parolanto disponas tutan gamon da vortigoj, el kiuj multaj ne havas ekvivalenton alilingve, kvankam ili estas tuj kompreneblaj, se oni lernis la signifon de la finaĵoj kaj prepozicioj: li iris al la hotelo per buso, hotelen li iris buse, al la hotelo li busis, li buse alhotelis, ktp.

La libereco de frazkonstruo kaj la rajto senbare ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉu gramatikan, ĉu leksikan, kreas fluecon: tiu, kiu sin esprimas, povas trankvile fidi la naturan cerban funkciadon kaj ne devas, kiel en aliaj lingvoj, elspezi konsiderindan kvanton da nerva energio pro necerteco aŭ por skani sian memoron, ofte sensukcese, serĉe al la ĝusta vorto aŭ al gramatika regulo, kiu kvazaŭ fuĝas for, kiam oni bezonas ĝin. Tial, kiel diras Prof. Pierre Janton:

"Kvankam ĝi ne estas gepatra lingvo, ĝi tamen ne estas lingvo fremda. Matura uzanto neniam perceptas Esperanton kiel alinacian lingvon." (18)

Tiuj precizigoj klarigas fakton rimarkeblan tuj, kiam oni ĉeestas internacian kunsidon en Esperanto: tiulingve lingva handikapo praktike forestas. Al la lingvaj kaj neŭrologiaj kaŭzoj de tiu fenomeno aldoniĝas faktoro pure psikologia, nome la fakto, ke ĉiu Esperanto-uzanto scias, ke neniu el liaj alparolatoj tie uzas sian propran lingvon, kaj ke ne ekzistas popolo, kiu povas arbitre dikti, kio jes kaj kio ne akcepteblas en la maniero esprimi sin. Sekve, la parolantoj neniam sin sentas malsuperaj pro tio, ke ili ne apartenas al la popolo, kiu difinis la normojn. El tio rezultas, ke la subjektiva travivaĵo tre diferencas de tio, kio ĝi estas en la sistemoj kelklingva kaj ununacilingva, en kiuj tiu, kiu uzas lingvon alian ol la propran, ĉiam sentas sin iugrade malsupera (krom se li aŭ ŝi estas tro aroganta por konscii pri sia reala, eble ne tre alta, nivelo, kio ne estas tiel malofta en internaciaj medioj).

Partoprenantoj en Esperanto-kunsido esprimas sin flue kaj oni tie ne notas korelacion inter la lingvo kaj la ofteco de parolpeto. Tial, kvankam ĉiu uzas lingvon lernitan post sia frua infaneco, la observanto havas la senton troviĝi en medio, kie ĉiu parolas sian gepatran lingvon. Eble estas la trajto, kiu plej distingas la sistemon interlingvan disde la aliaj tri sistemoj ĝenerale aplikataj al komunikado inter malsamlingvanoj.

  j) Lingva handikapo ĉe legado

Legado de dokumentoj ludas ampleksan rolon en internaciaj aktivecoj. Granda estas la diferenco inter komprenoj aŭda kaj lega. La poentoj donitaj ĉi-sube por tiu kriterio en la kvanta komparo de la diversaj opcioj prezentas mezumon: estis la sola maniero preni en konsideron la grandajn diferencojn inter la personoj laŭ la profundo de ilia regado de la lingvo, en kiu ili ricevas la dokumentojn.

En la sistemo kelklingva multaj delegitoj ricevas la dokumentojn en lingvo, kiun ili legas sen granda problemo, eĉ se ili ĝin fuŝe parolas. Ke la poentoj esprimantaj la amplekson de malavantaĝoj en la ĉi-posta tabelo estas pli altaj por la sistemo ununacilingva, tion klarigas la fakto, ke laŭ diversaj enketoj, la dusenceco de la angla ofte estigas miskomprenojn. Ekzemple "Soviet expert" kaj "English teacher" estas ofte komprenataj de ne-anglalingvanoj kiel respektive "soveta fakulo" kaj "angla instruisto", kvankam ili povas ankaŭ signifi "nesovetia specialisto pri sovetiaj aferoj" kaj "instruisto de la angla lingvo kun nebrita civitaneco". Same "Japanese encephalitis vaccine" estos ofte komprenata kiel "japana vakcino kontraŭ encefalito" kaj ne kiel "vakcino kontraŭ japana encefalito", kiu estas la ĝusta traduko. En Esperanto, la alia unulingva sistemo nun uzata, oni ne bezonas pli da silaboj por esprimi tiujn du konceptojn, sed du- kaj dubsenceco evitiĝas: en "japana encefalit-vakcino" kaj "japan-encefalita vakcino" estas tuj klare al tiu, kiu lernis la sencon de la finaĵoj, pri kia vakcino temas.

La rapideco, laŭ kiu la angla evoluas, kaj la emo de anglalingvaj aŭtoroj uzi slangajn esprimojn eĉ en politikaj aŭ teknikaj tekstoj kreas por ne-anglalingvanoj problemojn, kiujn la aliaj lingvoj ne prezentas samgrade. Dum freŝdata enketo 80% el la pridemanditaj personoj, kvankam regule uzantaj la anglan en sia profesia vivo, ne komprenis la frazon "Business class is a tough act to follow" en artikolo de International Herald Tribune pri la seninteresiĝo de aviadil-uzantoj por flugoj en unua klaso.

       k) Trudoj kaj malagrablaĵoj

Per "trudoj" oni komprenu ĉi tie la faktorojn proprajn al la alprenita lingva reĝimo, kiuj efikas limige al libereco. La sistemoj kelklingva kaj ĉiulingva, ekzemple, devigas uzi ejojn ekipitajn por samtempa interpretado, dum ĉe la sistemoj ununacilingva kaj interlingva diskuto povas okazi en restoracio aŭ ĉaspavilono, aŭ dum promeno laŭrivera, same efike, kiel en konferenca salono; ĝi same povas okazi kiam ajn, eĉ dum elektra paneo. Kunsido uzanta unu el tiuj du sistemoj povas okazi ie ajn sen granda kosto. Kontraste, se organo de UN aŭ simila institucio akceptas la inviton de ŝtato kunsidi en ties lando, la elspezoj kreskas konsiderinde: necesas transporti ampleksan personaron plus la ekipojn necesajn por produkti dokumentojn en la diversaj lingvoj, kaj antaŭvidi la kostojn ligitajn al la vojaĝo kaj loĝado de la anoj de la lingva servo.

Per "malagrablaĵoj" oni komprenu ĉi tie la aspektojn de la komunikada situacio, kiuj kontraŭas la komforton, la bonan kvaliton de la vivo. Multaj partoprenantoj en internaciaj kunsidoj trovas malagrable devi tuttage surhavi aŭdilojn kaj aŭdi alian voĉon ol tiun de la parolanto. Oni nerve pli laciĝas, se oni partoprenas kunsidon kun samtempa interpretado, ol se oni ĉeestas unulingvan kunsidon. En ĉi tiu kriterio estas inkluzivita ankaŭ la plilaciĝo ligita al la devo ĉeesti diskuton en lingvo, kiun oni ne perfekte komprenas kaj en kiu la maniero prononci de diversaj partoprenantoj ĝenas rektan komprenon, kio trudas al la aŭskultantoj pli grandan streĉon por sekvi, kiel la kunsido disvolviĝas.

       l) Verŝajna pligraviĝo de la malavantaĝoj dum la venontaj dudek jaroj

La sistemoj ununacilingva kaj interlingva, pro sia naturo mem, ne riskas esti elmetitaj al plimultiĝo de la malagrablaĵoj. Sed la situacio tre malsamas tie, kie plurlingveco estas praktikata. Neniu institucio alprenis dekomence decidon fiksi limon al la nombro de lingvoj, kiuj povas oficialiĝi. Ilia lingva reĝimo do tre diferencas de tiu de la plurlingvaj ŝtatoj. Malavantaĝoj multobliĝas tuj, kiam oni pliigas la nombron de uzotaj lingvoj. Aldoni unu lingvon ne reduktiĝas al aldono de unu unuo, sed rezultigas multobligon de la nombro de lingvokombinoj, por kiuj oni antaŭvidu la neceson traduki kaj interpreti; tiu nombro respondas al la formulo N (N-1). Se oni uzas 6 lingvojn, kiel en UN, 30 kombinoj estas necesaj; se oni uzas 20, kiel en la nuna Eŭropa Unio, oni staras antaŭ 380 lingvokombinoj, same por parolaj intervenoj, kiel por dokumentado kaj korespondado.

La pligraviĝo de la malavantaĝoj koncernas precipe Eŭropan Union, kiu troviĝas antaŭ drama alternativo: ĉu protekti demokration koste de malfacile subtenebla kresko de la komplikoj kaj de la buĝeto, ĉu alpreni pli normalan funkciadon, finance kaj organize pli akcepteblan, sed malprofitan al demokratio.

Ek de la aliĝo de dek novaj membroj en 2004, la lingvaj problemoj kreskis, ĝis ili fariĝis malfacile mastrumeblaj. Post sia fondo UN kaj la institucioj ligitaj al ĝi sekvis la saman vojon: iom post iom pliiĝis la nombro de laborlingvoj. Kvankam kun ĉiu nove akceptita lingvo la komplikoj serioziĝas, tamen la procezo ne ŝajnas devi ĉesi: multaj postulas pliampleksiĝon de la uzo de la germana, jam parte uzata kiel laborlingvo, kaj tre aktiva premgrupo strebas por ke la portugala, la hindia kaj la japana ricevu oficialan statuson.

 m) Terminologiaj problemoj

Post funda ekzameno de la problemo estis decidite ne inkluzivi ĉi tiun kriterion. Estas ja ege malfacile taksi la influon sur la diversajn lingvajn reĝimojn de tiu aspekto de internacia komunikado.

Ĉe UN la manko de preciza kaj stabila terminologio okazigis gravajn problemojn en la ĉina sekcio en la kvindekaj jaroj. "Vi tradukas, ni kreas lingvon", diris tiusekcia reviziisto al la aŭtoro de ĉi tiu esplorraporto en 1960. La sama tipo de malfacilaĵoj ree aperis, kiam oficialiĝis la araba en la jaroj sepdekaj.

Ĉe Eŭropa Unio similaj malfacilaĵoj, kvankam malpli seriozaj, verŝajne okazis pri la terminologio de la nederlanda, se konsideri la malsamecojn, kiujn prezentas la belga kaj la nederlanda versioj de tiu lingvo, kaj ankaŭ la nestabileco de ĝia leksiko en la tempo, kiam la fondantaj ŝtatoj subskribis la Traktaton de Romo, sed ne eblis ricevi precizajn informojn pri ili. Ankaŭ la moderna greka estis malstabile fiksita lingvo, kiam Grekio aliĝis al la Unio, kaj estus interese scii, kiel la greka tradukservo alfrontis la situacion. Tre verŝajne la aliĝo de la ekskomunistaj landoj kreos iujn terminologiajn problemojn.

Se interŝtata institucio alprenus Esperanton, ĝi devus establi por ĉi tiu lingvo relative ampleksan terminologian servon. Jes ja, en multaj sferoj politikaj, sociaj, sciencaj kaj teknikaj la terminologio de Esperanto estas pli malnova ol tiu de la araba, de la ĉina aŭ aliaj lingvoj, kiel la hebrea aŭ la svahila; krome la strukturoj de la lingvo ebligas solvi terminologiajn problemojn pli facile ol en multaj lingvoj (Esperanto havis ekvivalenton de "software" antaŭ ol la Konsilio de la franca lingvo elpensis "logiciel"). La esperanta terminologio tamen prezentas multajn mankojn koncerne la manieron precize nomi diversajn erojn de maŝinoj, aparatoj, laboriloj kaj aliaj ekipaĵoj, sinsekvojn de teknikaj procedoj, fajnajn detalajn konceptojn en la kampoj industria, inĝeniera, medicina, farmacia kaj multaj aliaj. Same la esperanta terminologio ankoraŭ ne estas fiksita por iuj detalaj subdividoj de kategorioj de produktoj komerce interŝanĝataj aŭ por diversaj kvalitaj precizigoj ebligantaj ilin karakterizi. Tradicio de proksimume jarcento ekzistas por ellabori tiun terminaron per konsento inter fakuloj, kaj sufiĉus ĝin oficialigi kaj disvolvi, sed la plenumenda laboro ĉi-rilate estus konsiderinda. Ĝi tamen ne superus tion, kion la ĉina sekcio de UN devis fari en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj.

Noto pri la kunsidoj en Esperanto

La observoj faritaj kadre de ĉi tiu esploro facile pruviĝos ĝustaj por la tri unuaj sistemoj (la kelklingva, la ununacilingva kaj la ĉiulingva), kies funkciadon estas facile analizi. Sed pri Esperanto multaj fontoj estas partaj kaj partiaj. Multaj rigardas tiun komunikilon projekto, kvankam temas fakte pri lingvo efektive uzata. La plimulto el la legantoj verŝajne eĉ ne scias, ke ĝia funkciado povas esti objektive kaj science pristudata. Tial ĉi tiu noto.

Fakte Esperanto, kvankam limigita al tre marĝena frakcio de la homaro, estas ĉiutage uzata en ĉiuj regionoj de nia planedo. Ekde januaro 1985 ne pasis eĉ unu tago, en kiu ĝi ne estis uzata ie en la mondo kiel lingvo de internacia renkontiĝo, staĝo, kunsido aŭ kongreso. (19)

Ĉi tiu studo baziĝas por la parto rilata al Esperanto sur la observado de kunsidoj okazintaj sub aŭspicioj de jenaj organizoj aŭ institucioj: Universala Esperanto-Asocio, Literatura Foiro, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Kultura Centro Esperantista, Japana Esperanto-Instituto, Internacia Esperanto-Muzeo kaj Internacia Kultura Servo. La studo estis farata en du periodoj, la unua en 1986-87 en Pekino, Tokio, Lokarno, Sanfrancisko kaj Zagrebo, kaj la dua en 1993-94 en Barcelono, Novosibirsk, La Chaux-de-Fonds kaj Vieno. Neformalaj kunvenoj en Otavo, Oslo, Budapeŝto kaj Helsinko konfirmis la observojn faritajn en la strukturitaj konferencoj. Nur la kunsidoj, en kiuj partoprenis personoj kun almenaŭ kvin malsamaj gepatraj lingvoj, estis prenitaj en konsideron.

Koncerne la skriban uzon de la lingvo, la esploro baziĝas sur korespondaĵoj, dokumentaro kaj publikigaĵoj de kelkaj el la antaŭe menciitaj institucioj, precipe Kultura Centro Esperantista kaj Universala Esperanto-Asocio.

La temoj pritraktataj en Esperanto en la koncernaj organizoj estis ege diversaj, de tre ĝenerala ĝis tre specifa, same kiel en la organizoj, kiuj lingve funkciis laŭ alia aranĝo.

Bilanco de la kvar sistemoj

En la nunaj kondiĉoj ne eblas ricevi precizajn ciferojn por ĉiu ĉi-supre prezentita kriterio. Por multaj la donitaĵoj ne estas objektive kvantigeblaj. La ĉi-subaj ciferoj estas do simplaj pritaksoj rezultantaj el la observado de la lingva funkciado de diversaj institucioj, aŭ, ekzemple por datumoj, kiel la tempo necesa por akiri la uzotan lingvon, el enketoj realigitaj ĉe specimenoj statistike reprezentaj de partoprenantoj en internaciaj kunsidoj.

La poentoj pri ĉiu kriterio estas atribuitaj laŭ skalo de dek unuoj, laŭ la graveco de la malavantaĝo: 0 indikas, ke la malavantaĝo ne ekzistas en la koncerna lingvoreĝimo kaj 10, ke ĝi estas plej serioza. La skalo prezentiĝas jene : 0 nula, 1 apenaŭa, 2 neglektebla, 3 neforta, 4 modera, 5 meza, 6 konsiderinda, 7 grava, 8 grandega, 9 giganta, 10 ekstrema.

La analizo de la kvar sistemoj rezultigas la sekvantan tabelon:

Kriterio

Sistemo kelklingva

Sistemo ununacilingva

Sistemo ĉiulingva

Sistemo interlingva

a) daŭro de antaŭa lernado (individuoj)

8

8

0

3

b) antaŭa investo de la ŝtatoj

9

9

5

0

c) antaŭa investo de la organizo

8

0

10

0

d) neegaleco aŭ diskrimino

6

5

0

0

e) kosto de interpretado

7

0

10

0

f) kosto por dokumentoj

6

0

10

0

g) tempo por pretigo de dokumentoj

6

0

6

0

h) perdo aŭ misformo de informoj

5

4

6

0

i) graveco de lingva handikapo

5

6

0

1

j) komprenproblemoj dum legado

3

4

0

1

k) trudoj kaj malagrablaĵoj

8

3

8

0

l) onta pliigo de malavantaĝoj

5

0

10

0

         

Sumo de la malavantaĝoj

76

39

65

5

La ciferoj ĉi-supre prezentitaj estas pritaksoj, kiujn la plimulto el la legantoj sendube juĝos apenaŭ fidindaj, ĉar sen bazo sufiĉe objektiva. Tial estas interese rimarki, ke, se oni anstataŭigas ilin per duuma notacio (1 = la malavantaĝo ĉeestas; 0 = la malavantaĝo forestas), la plej avantaĝa formulo restas la kvara, kvankam tiu kalkulmaniero ege malfavoras ĝin. Efektive, se nur ses monatoj da Esperantolernado donas komunikan kapablon, kiu necesigas ses jarojn por alia lingvo, doni la saman poenton, 1, al ĉiuj reĝimoj, kiuj trudas lingvolernadon, estas falsi la realon. Sed tiu kalkulmaniero almenaŭ nuligas la pravan kritikon pri subjektiveco en la pritaksado. Tiu observo restas valida, eĉ se oni forprenas la investadon de la ŝtato (kriterion b) de la kolumno "ĉiulingva" por transigi ĝin en la kolumnon "interlingva" (tion povus pravigi la fakto, ke, se ĉi-lasta sistemo estus alprenita, la ŝtatoj povus senti sin devigitaj organizi lernejan instruadon de Esperanto).

Jen kiel kompariĝas la kvar sistemoj ĉe duuma notacio:

Kriterio

Sistemo kelklingva

Sistemo ununacilingva

Sistemo ĉiulingva

Sistemo interlingva

a) daŭro de antaŭa lernado (individuoj))

1

1

0

1

b) antaŭa investo de la ŝtatoj

1

1

0

1

c) antaŭa investo de la organizo

1

0

1

0

d) neegaleco aŭ diskrimino

1

1

0

0

e) kosto de interpretado

1

0

1

0

f) kosto por dokumentoj

1

0

1

0

g) tempo por pretigo de dokumentoj

1

0

1

0

h) perdo aŭ misformo de informoj

1

1

1

0

i) graveco de lingva handikapo

1

1

0

1

j) komprenproblemoj ĉe legado

1

1

0

1

k) trudoj kaj malagrablaĵoj

1

1

1

0

l) onta pliigo de malavantaĝoj

1

0

1

0

         

Sumo de la malavantaĝoj

12

7

7

4

Konkludo

Kiu observas, kiel funkcias la kvar sistemoj nuntempe uzataj de malsamlingvanoj por kompreni sin reciproke, tiu konstatas, ke la formulo, kiu prezentas la maksimumon da avantaĝoj kaj la minimumon da malavantaĝoj, kiom por la individuaj partoprenantoj, tiom ankaŭ por la ŝtatoj kaj por la institucioj, estas la interlingva, almenaŭ en sia konkretiĝo kiel "Esperanto". Alivorte ĝi estas, kun la sistemo ununacilingva la formulo, ĉe kiu la rilato efikeco/kosto estas la plej favora. Sed ĝi elmontras kompare al ĉi-lasta, du gravajn superecojn: unuflanke ĝi evitas ĉian diskriminon kaj neegalecon, kaj aliflanke ĝi kondukas al la dezirata nivelo de lingva kompetenteco en nete (proksimume dekoble) pli mallonga tempo.

Tamen, tiu sistemo devas alfronti gravan malavantaĝon ĝis nun ne menciitan: krom en kelkaj privataj aŭ neregistaraj organizoj ĝia enkonduko ne povus apogi sin sur io jam ekzistanta. En si mem tio ne estus vere malfacila pro la lingvaj kvalitoj de la komunikilo kaj ĝia rimarkinda adapto al la spontana funkciado de la homa cerbo. Sed la problemo de la elekto de la plej bona komuniksistemo situas en kunteksto, kie tuta aro da fortoj politikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj favoras inertecon kaj konservadon de privilegioj, kaj malfavoras radikalan ŝanĝon kondukantan al solvo pli demokratia kaj kun pli bona rilato kvalito/prezo. La personoj kapablaj atingi veran regan nivelon en la angla estas ege malmultaj kompare al la tuto de la tera loĝantaro, tamen la tendenco de la lastaj jaroj iris al la alpreno de la sistemo ununacilingva, bazita sur la ekskluziva uzo de tiu lingvo. Ĝi kreis lingvan eliton neniel pretan foroferi la multajn avantaĝojn, kiujn ĝi tiras el sia aliĝo al la malvasta rondo de la homoj kapablaj partopreni en la internacia vivo.

Ĉar tiel statas la aferoj, oni prave povus aldoni du kriteriojn al la tabelo ĉi-supre prezentita. Temus pri du malavantaĝoj vortigeblaj kiel, unuflanke, "organizado de la instruado de Esperanto en la mondo" kaj, aliflanke, "neceso venki la inertecan forton". Estas interese konstati, ke se por tiuj du kriterioj, ni taksus tiujn malavantaĝojn maksimumaj en la sistemo interlingva (10 poentoj) kaj nulaj por la tri aliaj (0 poento), la sumo de la malavantaĝoj transirus de 5 al 25 por la sistemo interlingva (Esperanto), sed restus je nivelo sufiĉe malalta rilate al tiu, kie situas la tri aliaj opcioj (sistemo kelklingva 76, ununacilingva 39, ĉiulingva 65). La relativa situo de la diversaj sistemoj restas neŝanĝita, se oni aplikas duuman notacion. Malgraŭ la aldono de 2 poentoj al la nombro markanta la malavantaĝojn, la opcio interlingva restas la plej interesa.

Ĉu ne indus konservi enmense ĉi tiujn rezultojn dum ĉia debato celanta elekti lingvan reĝimon por komuniki internaciskale?

____________
1. Se translingvigo okazas skribe, oni uzas la vorton traduki ; se ĝi okazas parole, oni uzas la vorton interpreti. La kaŭzo, pro kiu oni uzas malsamajn terminojn, kuŝas en la diferenco de ekzakteco. Traduko (skriba) nepre devas senmanke speguli la sencon de la originala teksto, inkluzive de ĉiuj nuancoj ; ĉe interpreto (parola) oni konsideras normala pli malpli neperfektan kaj mankhavan komunikon de la diraĵoj.
2. Ĝenevo, 1-a de novembro 1995 (Radio Suisse Romande, La Première, 07:51).
3. Jyllands Posten, 14-a de januaro 1994; Sprog og erhverv, 1, 1994.
4. Claude Piron,
Le défi des langues - Du gâchis au bon sens (Parizo: L'Harmattan, 1994), pp. 76-79.
5. C. E. King, A. S. Bryntsev et F. D. Sohm, Incidence de l'emploi de nouvelles langues dans les organismes des Nations Unies, (Ĝenevo: Corps commun d'inspection, Palais des Nations, 1977, dokumento A/32/237), par. 93.
6. Ligo de Nacioj, L'espéranto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secrétariat général, adopté par la Troisième Assemblée (Ĝenevo: SDN, 1922), p. 22. La Ligo de Nacioj uzis du lingvojn, la anglan kaj la francan.
7. Evaluation of the Translation Process in the United Nations System (Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palais des Nations, 1980, dokumento JIU/REP/80/7), tabelo 9. La vortoj "angla sekcio" referencas al la traduk-unuo komisiita pretigi la anglan version de originaloj verkitaj en ĉiuj aliaj lingvoj.
8. Roman Rollnick, "Word mountains are costing us a fortune", The Eŭropean, 20a-22a de decembro 1991, p. 6.
9. "Un texte mal traité", Nord-Éclair, 30-a de aprilo 1992.
10. Evaluation of the Translation Process ...[antaŭe citita dokumento (noto 7), sama tabelo]. Temas pri la vortoj de la originalo.
11. Roman Rollnick, "Word mountains are costing us a fortune", The European, 20a-22a de decembro 1991, p. 6.
12. Evaluation of the Translation Process... .[antaŭe citita dokumento (noto 7), sama tabelo].
13. C. E. King, A. S. Bryntsev, F. D.Sohm, Report on the implications of additional languages in the United Nations system, Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palais des Nations, 1977, par. 89.
14. samloke, par. 94.
15. Citita de Jean de la Guérivière, "Babel à Bruxelles", Le Monde, 12-a de januaro 1995, p. 15.
16. Eŭropa Parlamento, Rapport sur le droit à l'utilisation de sa propre langue, 22-a de marto1994, A3-0162/94, DOC.FR/RR/249/249436. MLT PE 207.826/déf., p. 10.
17. Jean de la Guérivière, "Babel à Bruxelles", Le Monde, 12-a de januaro 1995, p. 15.
18. Pierre Janton, "La résistance psychologique aux langues construites, en particulier à l'espéranto", Journée d'étude sur l'espéranto (Parizo: Université de Paris VIII, Institut de linguistique appliquée et de didactique des langues, 1983), p.70.
19. Ne elĉerpa listo de la kunvenoj , kiuj disvolviĝas en Esperanto, estas trovebla ĉe: http://www.eventoj.hu/kalendar.htm.

 










Submit your article!

Read more articles - free!

Read sense of life articles!

E-mail this article to your colleague!

Need more translation jobs? Click here!

Translation agencies are welcome to register here - Free!

Freelance translators are welcome to register here - Free!









Free Newsletter

Subscribe to our free newsletter to receive news from us:

 
Menu
Recommend This Article
Read More Articles
Search Article Index
Read Sense of Life Articles
Submit Your Article
Obtain Translation Jobs
Visit Language Job Board
Post Your Translation Job!
Register Translation Agency
Submit Your Resume
Find Freelance Translators
Buy Database of Translators
Buy Database of Agencies
Obtain Blacklisted Agencies
Advertise Here
Use Free Translators
Use Free Dictionaries
Use Free Glossaries
Use Free Software
Vote in Polls for Translators
Read Testimonials
Read More Testimonials
Read Even More Testimonials
Read Yet More Testimonials
And More Testimonials!
Admire God's Creations

christianity portal
translation jobs


 

 
Copyright © 2003-2024 by TranslationDirectory.com
Legal Disclaimer
Site Map