Ĉiu
lingvo havas sian propran spiriton, kiu faras
el ĝi unikan manifestaĵon de la homa
lingvokreemo. Tiurilate, ĉio prezentiĝas,
kvazaŭ ĉiu unuopa lingva uzantaro havus
sian generalan koncepton, plej ofte nekonscian,
pri la arto komuniki; tiu maniero aliri komunikadon
enkorpigas en kelkajn gvidliniojn aplikeblajn
al la vortigo de la penso. Ekzemple, estas interese
konstati, ke en multaj okazoj, kiam la franca
postulas klaran montron de la rilatoj, la angla
kontentiĝas per simpla elvokado. La esprimoj
malaria treatment kaj malaria therapy
konsistas el identaj aŭ samspecaj vortoj
same situantaj unu rilate la alian. Tamen, la
unua signifas "kuracado de malario"
kaj la dua "kuracado per malario" (por
trakti alian malsanon - fakte por estigi specifan
reagon febran - oni injektas la malarian paraziton
en la sangon de la malsanulo). La spirito de la
angla lingvo ebligas al ĝi simple meti unu
apud la alian du nociojn, kiuj, kunprenate, elvokas
la celatan ideon.
En
la franca, tia maniero esprimi sin aperas freneza.
En traduk-ekzerco, kiun mia edzino ofte uzas kun
siaj usonaj studentoj, troviĝas la subtitolo
short breathing exercises; ĉiufoje
ŝi miras, ke duono de la klaso rilatigas
short al breathing kaj do komprenas
- spite al la kunteksto - ke la teksto pritraktas
ekzercadon pri mallongaj spiroj, dum fakte temas
pri mallongaj ekzercoj por alkutimiĝi al
malrapida kaj profunda spirado. Tia dubsenceco
ne eblus en la franca, en kiu oni nepre devas
elekti inter brefs exercices de respiration
kaj exercices de respiration brève.
Precizigi la rilatojn estas al francparolanto
io ege necesa, tiel necesa, fakte, ke diference
de la aliaj lingvoj, la franca havigas al si konjunkcion
ekskluzive rezervitan al logika artikado: or
"nu" (en rezonado).
Kiel
ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton.
La diferencon, tiurilate, inter ĝi kaj la
angla kaj franca bone ilustras jenaj esprimoj:
| Here
is my bicycle. |
Bicycle trip |
He
wants to bicycle. |
| Jen
mia biciklo. |
Bicikla
ekskurso |
Li
volas bicikli. |
| Voici
mon vélo. |
Sortie
à vélo |
Il
veut aller à vélo. |
La
angla trifoje uzas la saman vorton, sed ĉiufoje
la gramatika funkcio malsamas. Esperanto modulas
la morfemon bicikl aldonante al ĝi
finaĵon, kiu difinas ĝian funkcion:
substantivan (o), adjektivan (a)
aŭ verban / infinitivan (i). Kontraste,
la franca devas elturniĝi uzante en ĉiu
kazo substantivon, kun aldono de prepozicio aŭ
de verbo.
Apartaĵoj de Esperanto donantaj
al ĝi propran spiriton
La
spiriton de Esperanto ĉefe kreas kvar trajtoj:
1)
La morfemoj estas absolute nevariaj kaj povas
kunmetiĝi.
2)
Iu ajn radiko povas ricevi, per difinita finaĵo,
iun ajn el kvar gramatikaj funkcioj, kiujn oni
povas simplige nomi substantiva, adjektiva, adverba
kaj verba.
3)
Ĉiu lingva strukturo estas ĝeneraligebla.
4)
La maniero rilatigi komplementon al verbo aŭ
adjektivo ofte estas tre libera.
Ne
estas facile vortigi tiujn trajtojn per la kutima
terminologio, kiu devenas de hindeŭropaj
gramatikoj kaj ne estas adaptita al fundamente
alistruktura lingvo, kiel Esperanto. Tial estos
pli klare, se mi precizigos ilin per ekzemploj:
1)
Angle oni diras to see, sed oni ne povas
diri *unseeable. Por esprimi la koncernan
ideon, oni devas uzi alian radikon, vis, kiu neniam
uziĝas verbe, kaj diri invisible.
Krome, la prefiksoj un- kaj in-
estas veraj prefiksoj, neniam memstare uzataj;
se oni volas uzi tiun koncepton apartvorte, oni
devas diri not, don't aŭ ion
similan. En Esperanto, el morfemo vid oni
mem formas la vorton nevidebla, en kiu
la morfemoj retroviĝas neŝanĝite;
fakte, tiu vorto estas nur alia aranĝo de
la tri morfemoj uzataj en la frazo ne eblas
vidi.
2)
Por reliefigi la eblecon uzi radikojn kvarfunkcie
en Esperanto, mi kontrastigos ĝin kun la
franca jene: al la ok esperantaj vortoj, paralelaj
inter si, kiujn mi tuj citos, ne eblas trovi pli
ol kvin ĝustajn ekvivalentojn en la franca:
| muziko |
"musique" |
|
kanto |
"chant" |
| muzika |
"musical" |
|
kanta |
(mankas
france) |
| muzike |
"musicalement" |
|
kante |
(mankas
france) |
| muziki |
(mankas
france) |
|
kanti |
"chanter" |
Okulfrapas,
ke, kvankam la du konceptoj estas tre proksimaj
unu al la alia, la eblecoj uzi ilin en tiu aŭ
alia gramatika funkcio estas relative limigita
en la franca kompare kun Esperanto.
3)
Pri ĝeneraligo de la strukturoj, mi jene
ekzempligu: Kiu lernis, en Esperanto, la interrilatajn
formojn vidi / mi vidas / mi ne vidas, tiu scias,
ke li povas paralele diri, sen risko erari, esti
/ mi estas / mi ne estas. Tio ne eblas ekzemple
en la angla. El to see / I see / I do not see
oni ne povas dedukti to be / I am / I am not.
Simile, en Esperanto, laŭ la strukturo de
samlandano oni povas formi samreligiano,
samlingvano, sampartiano ktp. En la angla,
kontraste, la fakto koni la vorton (aŭ la
strukturon) fellow-citizen ne helpas formi
coreligionist, aŭ inverse, kaj la
du aliaj ekzemploj, se mi ne eraras, ne havas
paralelaĵojn en la angla.
4)
Pri la libereco en la maniero rilatigi la komplementojn,
mi simple diru, ke en Esperanto estas same guste
diri mi dankas vin, mi vin dankas, mi dankas
al vi aŭ mi al vi dankas.
Por
verkisto, tiuj karakterizoj de la lingvo estas
vere plej ŝatinda beno, ĉar ili konsiderinde
plivastigas la eblecojn varii la vortigon. Kiel
ekzemplon ni prenu plej malpoezian frazon: mi
iros al la hotelo per taksio. Oni povas sin
esprimi, kiel mi ĵus faris, uzante substantivojn
kaj prepoziciojn. Sed oni povas vortigi la ideon
pli kompakte, farante verbon el taksi kaj
aldonante al hotel finaĵon, kiu indikas
direkton: mi taksios hotelen. Oni ankaŭ
povas decidi, ke la koncepton "al hotelo"
oni verbigos, kaj ke oni signos la veturilon per
e, marko de maniero, rimedo aŭ alia
cirkonstanco: mi alhotelos taksie. La fakto,
ke e-formo ofte preciziĝas per almeto
de prepozicia morfemo, aldonas plian eblon: mi
pertaksie alhotelos. Kiu ŝatas uzi lingvon
estetike aŭ arte, tiun ravas materialo tiel
facile modlebla sen risko ion ajn perdigi el la
komprenebleco. Ni tion konsideru pli detale.
La muzika aspekto de esprimado
Por
poeto, sed ankaŭ por prozulo, la vortmuziko
ege gravas. Distingeblas en ĝi du elementoj:
la sonoj kaj la ritmo.
a)
La sonoj
La
libereco, kiu grandparte karakterizas Esperanton
kaj kiu eble aparte ĉarmas franclingvanon,
kies lingvo estas plej senlibereca, aplikiĝas
iagrade al la sonoj. Verkisto elektas la finaĵon
laŭ la etoso, kiun 11 deziras ilustri. Se
mi diras piedirado al la urbo en la mezo de
l'somero, la ripetado de la o je la samaj
punktoj de regula ritmo elvokas monotonan marŝadon,
lacigan, sub suno broge varma. Sed se la promenado
gaje kaj senpeze disvolviĝas, eblas facile
diri, ekzemple, somermeza marŝo urben.
Multaj
enciklopedioj kaj prilingvaj verkoj asertas, ke
"en Esperanto substantivoj finigas per -o,
adjektivoj per -a, verboj infinitivaj per
-i...". Tio estas erara. La finaĵoj
indikas ne kategorion, sed funkcion, kio ebligas
al verkisto plej agrable elekti la sonon, kiu
plaĉas al li. Kio france diriĝas nur
sans flammes, Esperante povas esti sen
flamo, sen flami, senflame aŭ senflama.
Tiuj variaĵoj ne limigas al la vokaloj. Se
pro tiu aŭ alia kialo mi deziras esprimi
la ideon "bruli" evitante la br-sonon
de bruli, mi povas diri flami aŭ
fajri. La larĝigo de la gamo de sinonimoj
pro la manko de fiksa gramatika kategorio rimarkinde
multobligas la eblojn fonetike variigi la esprimon.
Ekzistas
en Esperanto pluralo per j, kiu, se mi
ne eraras, radikas en la hindeŭropa pralingvo,
kaj iu n-formo, kiun Zamenhof nomis akuzativo,
kvankam temas pri io multrilate tre malsama ol
deklinacia kazo. Tiu n prezentas por la
verkisto multajn avantagojn, eĉ se nur ĉar
ĝi liberigas la vortordon: Ne riskas okazi
miskompreno inter li amis sian fraton, tiun
banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.
Sed
persone mi ne tre ŝatas la jn-finaĵon
de la t.n. "plurala akuzativo", kompreneble,
tio estas nur subjektiva gusto, kiun multaj ne
kunhavas, multe mankas ĝis tio, sed ĉar
ĝi estas mia, mi devas diri, ke mi tre kontentas
verki en lingvo ebliganta al mi konsideri tiun
mian subjektivan malŝaton. Mi ne estas devigata
diri multajn temojn li instruis al mi,
mi rajtas uzi la vortojn pri multaj temoj li
instruis min. Mi eĉ povas eviti la j
dank-al la morfemo ar, kiu esprimas kunaĵon:
eblas diri vastan temaron (aŭ ampleksan
temaron) li instruis al mi. La ad-morfemo,
kiu emfazas daŭron aŭ ripetadon, ofte
prezentas similan eblon. Oni povas, anstataŭ
li ne eltenas viajn oftajn kritikojn, skribi:
li ne eltenas vian oftan kritikadon. Estas
agrable povi elekti la sonojn laŭplaĉe
kombinante la diversajn eblojn de la lingvo: anstataŭ
li rigardis la bruajn, malpurajn, batalemajn
bubojn, mi preferas diri li rigardis al
la brua, malpura, batalema bubaro. Krome,
la fakto povi transiri de kategorio al alia ne
longigante la vorton (komparu la esperantajn sistemo,
sistema, sisteme al la francaj système,
systématique, systématiquement)
ofte ebligas solvi tiajn subjektivajn problemojn.
Anstataŭ li amuzis la multajn studentojn
kaj sportulojn, kiuj svarmis tie, mi skribos
ekzemple li amuzis la tiean svarmon studentan
kaj sportulan.
b)
La ritmo
En
Esperanto, la ritmo ĉefe devenas de la akcento,
kiu neŝanĝeble trafas la antaŭlastan
silabon de la vorto. Ĉar la vortordo dependas
de la stilo aŭ de iu afekcia movo, kaj ne
de devigo gramatika, la ebloj enkonduki variojn
ĉi-supre menciitajn allasas vastan liberecon
el la vidpunkto de ritmo. Eblas diri, laŭ
trokea ritmo, mi taksie alhotelos (-v/-v/-v/-v),
laŭ amfibraĥa mi iros taksie hotelen
(v-v/v-v/v-v) aŭ laŭ jamba hotelen
mi taksios (v-/v-/v-/v).
Foje
min portempe obsedis ritmo tipa, se mi ne eraras,
pri la jugoslaviaj kaj greka kulturoj: -vvv/-vvv/-v//-vvv/-vvv/-v.
Poemo formiĝis en mi, ordigante la versojn
tiuritme kun surpriza facileco:
Kiam mi trastumblis la dezerton
kiam mi vagadis tute sola
kiam min brulvundis la soifo
murda
kiam sub la suno mi ne povis
spiri kaj la sablo min sufokis
kaj la tuta kosmo sin prezentis
surda
(...)
Mi
ne diras, ke tiu peco havas ian literaturan valoron;
mi diras nur, ke mi miris, verkante ĝin,
pri la flueco de la esprimo: vortoj instaliĝis
ĝustaloke por poemigi laŭ rigora ritmoskemo
la sentojn ligitajn al la memoraĵo prikantota.
Mi konstatis, ke tiu fleksebleco de la lingvo
igas Esperanton esprimilo speciale bone adaptita
al la genro "kantoj".
Ankaŭ
en prozo la ritmo gravas, almenaŭ laŭ
mia gusto. La gramatika libereco de Esperanto
tiurilate alportas al verkisto plej bonvenan helpon.
Por fini paroladon, ekzemple, vi elektos ili
helpos vin, se la ritmo kiel -v/-vv tiukaze
vin kontentigas. Sed se tentas vin la ideo konkludi
per la -vv/-v ritmo tiom ŝatata de latinaj
poetoj, la gramatika libereco tion permesas: ili
vin helpos. Se ankaŭ tio ne plene taŭgas,
ĉar vi deziras pli forte akcenti la pronomon
vi, ne estas problemo; vi rajtas diri:
ili helpos al vi (-v/-v/v-).
Fakte,
kompreneble, tiuj elektoj okazas instinkte. Kiam,
relegante ion verkitan, oni metas tiun formon
anstataŭ tiu ĉi, oni tion faras simple
kun la penso "sonas pli bele ĉi tiel",
sen vere starigi al si demandon pri la kialo.
Tamen, tiu eblo ludi samtempe per la ritmo kaj
la sonoj estas ege ŝatinda. Se oni trovas,
ke la esprimo ilia maniero pensi, kuiri kaj
paroli ne estas belsona pro la ripetita ĉeesto
de i-sono fine de ĉiu "flu-halto",
agrablas scii, ke oni ne devos rompi al si la
kapon por solvi la problemon. Nenio estas pli
simpla ol transformi la frazon al, ekzemple, ilia
pens-, kuir- kaj parolmaniero aŭ al
ilia maniero pensi, kuiri kaj esprimi sin parole.
Elvoka povo
Dank-al
la fakto, ke tiom da varioj enkondukeblas, oni
povas, per mirige simplaj rimedoj, zorge elekti
tion, kion oni deziras elvoki. Por traduki la
francan frazon "il chante bien", mi
elektos jen li kantas bone, jen li kantas
bele depende de tio, ĉu la vorto "bien"
elvokas en mi pli la ĝustecon de la kanto
aŭ pli ĝian belecon. En la franca, traduki
per tri vortoj la frazon li kantas bele
kun la sama precizeco simple ne eblas. Aŭ
la senco konfuziĝas kun tiu de bone,
aŭ necesas longeta ĉirkaŭfrazo.
Aŭ
ni konsideru alian ekzemplon. Parolante pri iu,
kiu hazarde retroviĝas alilande kun persono
el la sama vilaĝo, mi diros eksterlande
renkonti iun, kiu parolas la saman dialekton,
se mi deziras vortigi la aferon neŭtrale,
objektive, preskaŭ kiel en administra dokumento.
Sed se mi volas sentigi, kiom plezurigas aŭdi,
malproksime de la hejmo, la unikajn parolsonojn
de la devenloko, mi prefere diros fremdlande
trafi samdialektulon. Tiuj tri vortoj plene
esprimas la ideon, sed la morfemo fremd elvokas
ion klare pli emocian ol la simpla lok-morfemo
ekster - ĝi elvokas ion nefamiliaran,
nehejman - kaj samdialektulo (eblus uzi
aliajn vortojn, kiel ekzemple samparolulo,
samprononculo, samakcentulo laŭ la dezirata
nuanco) vibrigas ĉiajn harmonojn ligitajn
kun la senfina serio de la sam-vortoj,
kiuj emas elvoki ian solidarecon, ian kunapartenon,
tute ne inkluzivitan en la unua esprimo.
Aliflanke,
la fakto konstante rilati kun eksterlandanoj fajnigas
en la Esperanto-parolanto la senton pri tio, kion
eblus nomi universala metaforo. Se oni esprimas
la ideon "malrapide progresi" per la
elvoka vorto limaki, kiu estas nur la verba
formo de limako, oni scias, ke Esperanto-uzantoj
koreaj, ĉinaj, japanaj aŭ latinamerikaj
komprenos la signifon. Kontroleblas, ke tio validas
ankaŭ pri tia esprimo, kia ideo trazigzagis
lian menson.
La
interrilatoj inter popoloj universaligas metaforojn,
kiuj, sen tio, ne estus unuavide kompreneblaj.
Kiam ĉino diras hong xiaobing, "ruĝa
gardisto", li donas al la vorto hong
"ruĝa", signifon radikantan en
okcidento. Reciproke, kiam ni diras perdi la
vizaĝon, ni uzas ekstremorientan esprimon.
Kontaktoj inter Esperanto-parolantoj el plej diversaj
landoj simile riĉigis la lingvon per bildaj
esprimoj, kiel elturni sin el sakstrato.
Fine,
iuj elementoj en la lingvo naskas tre elvokajn
vortojn, kvankam estas malfacile kompreni, kiel.
Ekzemplon havigas pri tio la morfemo um,
kiu ebligas formi vortojn, kies elvokata etoso
havas ekvivalenton, miascie, en neniu alia lingvo.
Butikumi elvokas malstreĉan iradon
en komerca kvartalo, kiun traduki francen estas
preskaŭ neeble. Kiam, post laborkunsido,
oni proponas al la kolegoj: Ĉu ni iru
kafumi?, temas pri io tute alia ol simple
trinki kafon; kafumi elvokas etoson pli
familiaran, pli senstreĉan, pli varm-amikecan.
Kaj la frazo mi venas al kongresoj nur por
amikumi, kiun konato mia foje spontane uzis,
defias ĉiujn de mi sciatajn lingvojn rilate
al tute gusta tradukado.
Afikse uzeblaj morfemoj: beno por la
verkisto
Tiu
um ekzempligas la mallongajn morfemojn,
kiuj multobligas la eblojn esprimi sin, plej beninde
por la verkisto. Tre plaĉas tiurilate la
morfemo em, kiu signas la inklinon, la
tendencon fari tion aŭ tion ĉi: mi
sentas emon kisi vin. Tiu morfemo ofte ebligas
esti samtempe konciza kaj bele esprima, kiam oni
priskribas karakter- kaj konduttrajton: kisema,
kantema, legema estas trafaj vortoj, tuj kompreneblaj
por ano de la Esperanto-komunumo, sed kiujn simple
francigi starigas malfacilan problemon.
Konstante
mirigas min, kiel komplike aŭ pene estas
traduki miajn Esperanto-verkaĵojn en mian
gepatran lingvon. Tio eble ŝuldigas al la
fakto, ke ĝi estas la franca, aparte rigida
kaj gramatike strikta lingvo, sed eble ankaŭ
al la fleksebleco de Esperanto. Frazo kiel la
herbo verdis, bluis la lago, la juna japano rigardis
ŝin foteme havas laŭ mia - konsentite,
tute subjektiva - gusto elvokplenan simplecon,
kiun mi neniam sukcesis trovi en mia gepatra lingvo.
Dum la franca havas verdoyer, blui
starigas al ĝi traduk- kaj eble eĉ koncept-problemon.
Ke lago, maro ĉielo povas blui, tio
ne normale prezentigas al la menso de franc-parolanto.
En
la antaŭe citita frazo, eblus, anstataŭ
foteme, diri fotemule, tiel enkondukante
specialan nuancon. Mi menciis pli supre la vorton
samdialektulo: oni retrovas en ĝi
tiun morfemon ul, kiu indikas la personon,
kiu... Fotemulo do estas persono (ul),
kiu inklinas (em) foti (fot). Fotemule
sekve signifas "kiel homo ŝatanta foti".
Tiu
ul-morfemo havigas al rakontanto dankindajn
servojn multigante la eblojn variigi la manierojn
paroli pri rolulo: pipulo, "la viro,
kiu konstante havas pipon ĉelipe", blujakulo,
"la homo kun la blua jako", belfrazulo,
"tiu, kiu parolas per aparte belaj frazoj"
estas vortoj, kiuj faciligas viglan rakontadon.
Alia
atuto de Esperanto, pri kies ekzisto verkisto
nur povas ĝoji, estas ĝia participserio.
Al la verbaj finaĵoj -as (prezenco),
-is (preterito) kaj -os (futuro)
ja respondas serio da participoj aktivaj (-ant-,
-int-, -ont-) kaj pasivaj (-at-, -it-,
-ot-), kiuj dank-al la vokalaj funkci-indikaj
finaĵoj, favoras koncizan, ofte plej viglan
esprimadon: rigardante, li balbutis; la sekvato;
la bubo, batote, forkuris; skribota noto; ridinte;
se la minacinto revenos...
Morfem-kunmetoj helpe al konceptado
La
eblo senlime kombini morfemojn ofte helpas uzi
koncizan vortigon por koncepto, kiu, alilingve,
ŝajnus tro kompleksa. La numero de julio
1984 de Espero Katolika enhavas la vorton
diregna, "rilata al la regno de Dio".
En tiu teksto, la ĵus citita vorto mem estas
la deirpunkto de vasta reto de derivaĵoj,
kiel diregnulo, "iu, kiu agas favore,
aŭ direkte, al la Dia Regno"; kundiregnulo,
"persono, kiu partoprenas kun aliaj al la
agado favora al Dia Regno"; diregneco,
"la fakto esti dlregna", la fakto aparteni
al tio, kio laboras por la Regno de Dio".
Tiaj ekzemploj verŝajne sufiĉos por
doni al vi ideeton pri la riĉeco naskata
de senlima kombinpovo, kiu ebligas enkonduki novajn
konceptojn sen trudi la memorigon de nova radiko.
La vorto diregna eble uziĝis unuafoje
en 1984, sed ĝi jam apartenis al la lingvo
en 1887.
Tiu
kombinpovo multobligas la sinonimojn. Apud traduki
vi disponas, se plaĉas al vi varieco, vorton
kiel translingvigi, aŭ, se vi preferas
esti samtempe mallonga kaj preciza, vortojn kiel
francigi aŭ elĉinigi.
La koncepto, kiun esprimas la unusola franca vorto
"condisciple", povas en Esperanto vortiĝi
kiel samklasano, samlernejano, kunlernanto,
studkunulo, kaj multaj aliaj, ĉiu kun
sia nuanco.
La psikolingvistikaj bazoj de la Esperanta
fleksebleco
Esperanto
riveliĝas al la uzanto arta esprimilo samtempe
fleksebla, riĉa kaj simpla, per kiu la tuta
gamo de homaj sentoj, emocioj, perceptoj aŭ
pensoj povas senobstakle fraziĝi. Se oni
esploras, kial, montriĝas, ke Esperanto situas,
en nia menso, je pli profunda nivelo ol la plimulto
el la aliaj lingvoj, t.e. en tavolo pli proksima
al tiuj, kie pensado spontane transmetiĝas
al vortoj.
Kiam
mi parolas al franco, mi konscie tradukas al quatre-vingt-dix,
"naŭdek", la belg- kaj svisfrancan
nonante, kiu spontane prezentiĝas
al mi kiel unua vortigo de la koncepto; tion mi
faras por faciligi la komunikadon inter ni. Simile,
dum mi estis infano, mi konscie anstataŭigis
les chevals per les chevaux, si
j'aurais per si j'avais ktp. La ĝustajn
formojn trudis al mi samtempe eksteraj kaj intemaj
fortoj: gepatra kaj lerneja korektado unuflanke,
kaj, aliflanke, mia propra deziro esti asimilita
en medio, kio devigis al imitado kiel eble plej
perfekta de mia homa ĉirkaŭaĵo.
Analoge, kiam mi lernis fremdlingvojn, mi ofte
devis konscie subpremi la unuan vortigon, kiun
mia menso trafis, ĉar mi sammomente memoris,
ke "ne tiel oni diras".
Tiuj
formoj, facile esploreblaj ĉe infanoj kaj
eksterlandanoj, konsistigas la unuan ŝtupon
de pensfrazigo. Estas interese konstati, ke multaj
anglalingvanoj lernantaj la francan diras si
j'aurais, "se mi havus", kiel ĉiuj
franclingvaj infanoj, dum laŭvorta traduko
el la angla if I had kondukus al la ĝusta
formo si j'avais. Kial? Ĉar la simpla
fakto elpensi tian diron vibrigas en la menso
la tutaĵon de la koncepta kampo "hipotezo",
kio aktivigas la emon "kondicionaligi".
En tiu, kiu volas esprimi sin ĝuste, okazas
konflikto inter natura reflekso kaj reflekso kondiĉita,
t.e. inter psikolingvistika procezo enplektita
en niaj nervaj konektaĵoj kaj la fortoj,
kiuj, rezulte de edukiĝo, mobilizas sin por
ĝin inhibi.
Esperanto
malhavas tiujn komplikaĵojn. La verkisto,
kiu skribas bele muskola ulo uzas vortigon,
kiu rekte aperas liamense, je la unua nivelo.
France, li devas transiri al dua nivelo, ĉar
*bellement ne ekzistas. Lia mensa komputilo,
sekvante la normalan programadon, post sakstrato
*bellement atingas joliment, sed
ankaŭ tiu movo tuj blokiĝas: la elvokaĵoj
pri io eta kaj delikata, kiujn venigas la vorto
joli, ja ne akordas kun la ideo de potenco,
de fizika forto, kiun li deziras esprimi. Li devos
do serĉi pli komplikan vortigon, ekzemple
un type doté d'une belle musculature.
Tio
ne estas specife franca fenomeno. Mi lernis la
germanan dum eble dekoble pli da tempo ol mi bezonis
por akiri Esperanton, sed la reguloj pri vortordo,
la pluraloj, la kazoj, precipe ĉe adjektivoj,
kaj multaj aliaj detaloj faras, ke mi tute ne
povas esti spontana tiulingve. Inter la unua nivelo,
kie mia penso formiĝas kaj kie mi situas
en Esperanto, kaj tiu de gramatika ĝusteco
en la germana, troviĝas tiom da bariloj,
da malpermesoj aŭ da nesekura grundo, ke
mi ne sukcesas atingi ĝin. En Esperanto,
mi sentas min libera kiel infano ankoraŭ
ne lernejdeva, por kiu uzi lingvon estas luda
agado, kiu kreas ludante, kaj kiu ne zorgas pri
tio, ĉu la vortoj, kiujn li naskas, konformas
aŭ ne al iu normo senrilata al la bezonoj
de komunikado.
Konkludo
Esperanto
prezentas multajn avantaĝojn al tiu, kiu
aliras ĝin verkiste. Certe, ĝia baza
vortprovizo estas multe pli limigita ol tiu de
la angla aŭ de la franca. Sed tiun malplion
vaste kompensas du faktoroj: unue, la senlima
kombinpovo ebligas vortigi la konceptojn produktante
spontane elpensitajn diraĵojn ofte elvok-riĉajn,
kaj due, la ĝenerala etoso de libereco ofte
ebligas esprimi per plej simplaj rimedoj nuancojn
alilingve neformuleblajn.
Kiom
koncernas la afekciajn kontentigojn, kiujn la
legantaro havigas al Esperanto-verkisto ne estas
ĉi tie la loko por ilin mencii. Mi tamen
diru, ke ege plezurigas la konstato, ke oni estas
komprenata je nivelo tiel vaste interkultura.
Eĉ se la eldonnombro de verko estas modesta,
la fakto ricevi leterojn de legantoj el Mongolio
aŭ Argentino, el Islando aŭ Irano, kreas
gojon eble infanecan, sed ne pro tio malpli ĝuindan.
Tiu ĝojo grave rolas en la dankosento, kiun
Esperanto-verklsto ne ĉesas percepti en si
rilate al la tiel fleksebla esprimilo, kiun la
socilingva historio de la homaro donacis al li.
Vieno: Pro Esperanto, 1992
(Serio La Dua Jarcento)
ISBN 3-85182-002-9