Kvankam
nia socio estas obsedata pri efikeco, tamen strange
oni malmultege interesiĝas pri la rilato
inter la investo en lingvolernadon kaj lingvajn
servojn unuflanke, kaj, aliflanke, la rezulto
de la enormaj sumoj tiel investataj. En la tuta
mondo, milionoj da infanoj kaj adoleskantoj lernas
fremdan lingvon dum multaj jaroj, kun rezultoj
plejofte nekontentigaj aŭ tute mizeraj.
La
elektita internacia komunikilo havas gravajn konsekvencojn
en nia vivo. Ekzemple, estas unu el niaj rajtoj,
ke la komunikado inter aviadila piloto kaj la
kontrolturo estu aranĝita tiamaniere, ke
ĝi havigu al la vojaĝantoj la plej bonan
ŝancon pluvivi. Sed tiel tute ne estas. Tiu
komunikado okazas en la angla, pro provizora rekomendo
de la Organizo pri Internacia Civila Aviado, decido
alprenita en 1951, sed kies provizorecon oni neniam
reviziis. Rezulte, la lingvaj problemoj tiukampaj
estas listigitaj de la sama organizaĵo kiel
la tria kaŭzo de aviadaj akcidentoj.
Tamen
la angla estas unu el la plej maltaŭgaj lingvoj
por internacia komunikado. Ĝi havas malfacilan
prononcon, malprecizan gramatikon, milojn da idiomaĵoj
kaj tre vastan vortaron. Ĉe aviada interkomuniko
tio estas faktoro en multaj gravaj miskomprenoj.
La rajto komuniki inkluzivas la rajton
je komunikado necesa por garantii nian vivon,
sed ĝi neprigas ankaŭ, ekzemple, la
rajton ne esti metita, pro la lingvo, en ridindajn
aŭ malagrablajn situaciojn kaj la rajton
povi esprimi sin egale kiel la aliaj. Fakte tiu,
kiu devas paroli fremdan lingvon, suferas handikapon,
kaj la handikapo estas des pli grava, ju pli la
komuniklingvo estas nekonsekvenca, t.e. plena
je formoj, kiuj kontraŭas la spontanan funkciadon
de la cerbo. La popoloj, kaj iliaj informistoj
kaj registoj, akceptas tiujn handikapojn kun miriga
pasiveco, aŭ eĉ ne konscias pri ili.
La fakto, ke nia socio ne konscias la
gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa
digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino,
kiuj fakte estas atencoj al la rajto libere komuniki.
La
aŭtoritatoj de ĉiuj landoj, la respondeculoj
kaj altranguloj en internaciaj organizaĵoj
devas scii, ke Esperanto ekzistas kaj ke ĝi,
laŭ objektivaj komparaj studoj, estas la
komunikilo, ĉe kiu la rilato inter kostoj
kaj efikeco estas la plej favora, la sistemo psikologie
plej kontentiga kaj krome la rimedo plej libera
je malavantaĝoj el kultura vidpunkto, unuvorte,
ĝi estas la plej bona. En la tuta mondo Esperanto
estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian
diasporon, en kiu lingva handikapo ne, aŭ
apenaŭ, ekzistas. La sperto de tiu medio
similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la
rimedo taŭgas por la celo.
Kontrolinte
la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas
la plej bona rimedo por liberigi la tutmondan
socion je lingva handikapo, eblus organizi ĝian
instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo.
Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en
la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj:
certe pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan
investon per io multe malpli kosta, kio povus
reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo.
Niaj
aŭtoritatoj ne rajtas resti pasivaj kaj inertaj
fronte al la lingvaj problemoj. Ni havas la devon
fari ĉion eblan por veki konscion pri la
lingvoproblemo, pri ĝiaj multflankaj aspektoj,
kaj pri la fakto, ke ekzistas al ĝi justa
kaj racia solvo.