Ni petis la konatan aŭtoron kaj psikologon Claude Piron komenti
la lastatempajn problemojn inter la estraro kaj
la Centra Oficejo de UEA. Jen kion li skribis:
Mia
sperto pri neesperantistaj internaciaj organizoj
instruis al mi, ke tre ofte estas malbona laboretoso,
kiam homoj el diversaj kulturoj devas kunvivi, esti
kune la tutan tagon, kaj kune labori. Okazas multaj
miskomprenoj. Homoj ja havas malsamajn ideojn pri
tio, kio estas grava aŭ ne, deca aŭ ne,
oportuna aŭ ne, ktp, aŭ pri la maniero
sin teni unu rilate la alian, komuniki. Krome, la
fakto vivi malproksime de la naskiĝlando kaj
baza familio ofte kaŭzas frustrojn (eble nekonsciajn),
kiuj negative efikas sur la etoson.
Mi
travivis tion tre akre en UN, Novjorko, kiam mi
estis juna kaj tie laboris. Mi neniam poste renkontis
tiel malagrablan, fakte suferigan, senesperigan
labor-etoson. Estas do probable, ke parto de la
problemoj estas ligitaj al tiu diverskultureco kaj
restado for de la hejmo.
Bedaŭrinde,
mi ne vidas, kiel solvi la problemon. Necesus, ke
ĉiuj havu profundan volon rebonigi la etoson,
sincere paroli inter si pri la problemoj por ilin
analizi konsiderante ilian sentan aspekton
(sed eĉ tiurilate popoloj havas malsamajn tradiciojn,
kaj tiuj diferencoj povas havi negativan influon),
akcepti, ke aliaj povas reagi tre malsame, provi
superi la konfliktojn evitante, ke iu venku kaj
iu malvenku, ktp. Tio postulas multajn alte homajn
kvalitojn, kiujn oni ne povas postuli de mezuma
persono.
Laŭ
mia sperto, la plej grava faktoro en tia situacio
estas la personeco de la estro. Se li aŭ ŝi
estas diplomata, komprenema, firma, kapabla komuniki
kun respekto tamen ne tolerante fuŝojn, la
situacio povas reboniĝi. Sed, statistike, kiom
da homoj ekzistas kun tiuj necesaj ne tiel oftaj
kvalitoj, kiuj akceptus labori por Esperanto-institucio?
Kiom
koncernas la mesaĝon de Jukka Pietiläinen
[kiu postulas demision de la tuta estraro], mi diros
nur, ke ne eblas aprobi aŭ malaprobi sen havi
precizajn detalojn pri tio, kion signifas "ne
eblas kunlabori". Por povi eliri el la situacio,
necesas scii ekzakte, pri kio temas.
Kunlaboro
pri kiu tasko? Kiam?
Ĉu
temas pri miskomprenoj en interŝanĝoj
kun la estraro? Ĉu iu en la estraro aŭ
oficistaro rifuzas agnoski, ke li aŭ ŝi
jen kaj jen eraras kaj devas ripari? Se jes, kiu?
Pri kio?
Ĉu
iu sentis sin insultita, insultata? Ĉu iu havas
la senton, ke oni postulas de li aŭ ŝi
ion neeblan? Ĉu iu mensogis, promesis ion,
kio neniam estis plenumita, aŭ rifuzas fronte
aliri tiun aŭ alian malfacilaĵon, aŭ
malemas diri precize, kion fari, antaŭ tiu
aŭ alia problemo?
Ĉu
iu aliras la taskojn neserioze, sen sento pri respondeco?
Ĉu iu trudas tiel nerealismajn ideojn, ke la
aliaj nur povas senkuraĝiĝi, kaj tiu unua
tamen rifuzas ŝanĝi sian starpunkton?
Ĉu
instrukcioj estas foje, ofte, neklaraj? Ĉu
oni riproĉas al homoj, kion ili faris, kvankam
oni ne precize instrukciis ilin? Kiuj ekzakte estas
la kritikoj aŭ riproĉoj de la estraranoj
pri la oficistoj kaj de la oficistoj pri la estraranoj?
Tiel
longe, kiel ni havos nurĝeneralajn impresojn
kiel "ne eblas kunlabori", eblos nenion
fari. La unua tasko estus do precizigi la streĉiĝojn
per konkretaj ekzemploj. Sed tio postulus, ke oficistoj
kuraĝu precize kritiki la estraranojn, kaj
reciproke, kaj tian kuraĝon homoj povas ne
havi, (ankaŭ fojfoje pro kulturaj kaŭzoj:
mi scias nenion pri la korea kulturo - mi nun aludas
al Lee, kiun, cetere, mi persone alte estimas -
sed mi konas sufiĉe da azianoj por scii, ke
por multaj estus ege malfacile provi diri tute malkaŝe
sian opinion en tia afero).
Eble
indus ankaŭ krei ian neutralan organon, al
kiu la konfliktoj kaj plendoj estu submetataj.
Mi
esperas, ke mi ne sonas tro senkuraĝiga, sed
kion fari? La unua devo estas alfronti realisme
la situacion.
Claude
Piron
http://www.algonet.se/~kallekn/folio/piron.html