-
Profesoro, kion vi, kiel psikologo, opinias pri
la nuna tutmonda lingvoordo?
-
Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn
de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon,
ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia
inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la
realo fronte.
-
Kio estas masoĥisma en ĝia sinteno?
-
Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj
malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan.
Fakte, ĝi ne vere elektis, ĝi lasis la
forton de inerteco konduki ĝin al situacio,
en kiu 8 elcentoj el la homaro senmerite ricevas
ĉiujn privilegiojn de supera kasto, dum 92
elcentoj rezignacie akceptas malsuperan pozicion.
Denaskaj anglalingvanoj trovas normala, ke ĉiuj
aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi
komunikadon, dum ili mem elspezu neniom da energio
tiurilate. Tio estas tipa sinteno de supera kasto,
same kiel ilia nekonscio pri la amplekso de la tasko,
kiun ili atendas de la aliaj. Ne spertinte la neceson
lerni lingvon, la plimulto el la anglalingvanoj
ne scias, kiom da laboro tio postulas.
-
Kaj kial vi diras, ke neracie ni agas?
-
Je la nomo de raciecigo entreprenoj ne hezitas senlaborigi
centojn aŭ milojn da dungitoj, sed la lingva
sistemo nun uzata internacie estas ĉio ajn,
krom racia. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn,
antaŭ nelonge diris: "la angla estas nur
ilo, komputa programaro" (English is just
a tool, a software) (1). Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro.
Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro,
kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj,
kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu
jaro - ĉe sama nombro da lernhoroj semajne
- , elektos la unuan, se krome praktiko montras,
ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone?
Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la
anglan kun Esperanto. Mi ĵus legis anglalingvan
leteron de junulo, kiu studis la anglan dum sep
jaroj, vojaĝis en Usono, pasigis monaton en
San Francisko, do ne estas sensperta pri tiu lingvo,
sed en tiu letero li skribis I hardly worked
('mi apenaŭ laboris') volante diri 'mi streĉe
laboris', 'ho lavorato duro' kaj I will eventually
accept your suggestion ('mi finfine akceptos
vian proponon'), kredante, ke li diras 'eventuale
mi akceptos vian proponon'. Mi rilatas kun multaj
personoj el la tuta mondo, kiuj studis Esperanton
dum maksimume unu jaro, mi legas multajn tekstojn,
kiujn ili skribas, kaj neniam mi trovas similajn
grave miskomprenigajn erarojn.
-
Laŭ vi la socio malemas rigardi al la realo
fronte. Kiel?
-
Ĝi ne akceptas dediĉi iom da mensa energio,
iom da atento, al la demando: "kio estas en
la intereso de la plejmulto en la kampo de tutmonda
lingva interkompreniĝo?". Ĝi eliminas
la demandon dirante: "Ĉio funkcias bone
dank' al la angla". Sed tio ne estas vera.
La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ankaŭ
tiurilate la socio ne kuraĝas rigardi fronte
la situacion. Ĝi havas neniun kompaton por
tiuj, kiuj suferas pro la lingva malekvilibro. Tamen
ili estas multegaj: eksterlanda laboristo maljuste
traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi
sin; estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton
kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla
ne estas sufiĉa por delikataj traktadoj; turisto
angora pro io terure doloriga en la ventro, sed
ne scianta klarigi, kion li sentas, al la tajlanda
au brazila doktoro; rifuĝinto suferanta pro
terura soleco, ĉar neniu ĉirkaŭe
parolas lian dialekton... Sed anstataŭ vidi
ilin viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj: "se
ili ne kapablas komprenigi sin, estas ilia kulpo,
ili ja nur devis lerni lingvojn." Kvazaŭ
estus tiel simple en la vivkondiĉoj de la plej
multaj! Al la viktimoj de nia absurda sistemo oni
povas alkalkuli ankaŭ la milionojn kaj milionojn
da junuloj de la tuta mondo, kiuj semajnon post
semajno dum multaj jaroj streĉas sian menson
penante konkeri la anglan lingvon, kaj senkuraĝiĝe
konstatas, ke ĝi pli kaj pli montriĝas
pli forta ol ili. La menso kirliĝas, kiam oni
pensas pri tiu grandega kolektiva investo de nerva
kaj intelekta energio, kaj pri ĝiaj mizeraj
rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj,
kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel
rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur
kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro.
-
Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?
-
Iurilate jes, sed tio ne estas kialo por rifuzi
serĉi solvon vere optimuman. Tamen la angla
prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero
a. Nur en anglalingvaj landoj oni ne prononcas
ĝin simple kaj konstante /a/, sed jen /éj/
(case), jen io inter /a/ kaj /è/ (bad),
jen io kiel /a/ (father), jen io kiel /ò/
(hall). Kaj estas simile pri ĉiuj aspektoj
de la lingvo. Konsideru ekzemple la vortprovizon.
La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth
kaj dentist en la angla kompare kun la samsencaj
esprimoj en aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj
derivas de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne
bezonas serĉi la vorton en vortaro. Post kiam
vi lernis, ke la profesiulon vi markas per la sufikso
- isto, vi mem formas dentisto
el dento, kiel vi formas programisto (programmatore)
el programi ('programmare'), seruristo
('magnano') el seruro ('serratura), kaj
parolisto ('annunciatore') el paroli
('parlare').
-
Sed ĉu vere temas simple pri malinklino fronti
al la vero?
-
Jes. Se vi volas koni la veron, vi komparas. Por
koni la efikecon de nova medikamento, oni komparas
ĝin en la praktiko al konataj medikamentoj
kaj al placebo. Estas tre facile kompari la komunikan
kaj sin-espriman nivelon de homoj, kiuj lernis la
anglan unuflanke, kaj kiuj lernis Esperanton aliflanke.
Sed oni devigas milionojn da homoj studi la anglan
eĉ ne demandinte sin, ĉu ĝi estas
bona komunikilo je tutmonda skalo. Oni evitas kompari
ĝin en la praktiko kun Esperanto. Multaj politikistoj,
intelektuloj kaj aliaj gravuloj esprimas sian malestimon
pri Esperanto, sed neniu el ili bazas siajn komentojn
sur efektiva rigardo al la lingvo. Ĉu vi rajtas
juĝi restoracion, en kiu vi neniam manĝis?
Aŭton, kiun vi neniam kondukis? Sed negativaj
komentoj pri Esperanto neniam baziĝas sur konatiĝo
kun la lingvo, kia ĝi estas fakte uzata (ekzemple
sur observo de kunsido en tutmonda kongreso, sur
studado de serio da magazinoj, sur lingva analizo
de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj),
kaj ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj,
al kiuj oni devas reveni, se oni forĵetas Esperanton
(uzo de la angla, de samtempa interpretado, komunikado
per gestoj, ktp).
-
Mi notas indignon en via tono...
-
Kompreneble mi indignas. Tiu maniero procedi estas
tute kontraŭa al la principoj de objektiveco
normale aplikataj en juro, en scienco, en demokratio
! Se juĝantaro kondamnas akuziton sen kolekti
informojn kaj studi ilin, ĉu tio estas normala?
Pro tiu timo fronti al la vero, la socio ne proponas
taŭgan solvon al la problemoj, kiujn kaŭzas
la lingva diverseco. Ĝi donas al eta frakcio
de la monda loĝantaro konsiderindan avantaĝon,
je kiu ĝi absurde senigas sin: tiu avantaĝo
iras ne nur al anglalingvaj popoloj, sed ankaŭ
al la sociaj tavoloj sufiĉe riĉaj por
ke la gefiloj iru universitate studi en Usono, Britio
aŭ Aŭstralio.
-
Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima
rilate lingvojn?
-
Certe plia afero, kiun nia socio rifuzas rigardi
fronte estas la malfacileco de la lingvoj. Se vi
kolektas reklamojn pri lingvolernado, vi konstante
retrovas la saman mesaĝon: "Lernu la anglan
en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj",
"La franca sen peno". Tiu mesaĝo
estas trompa. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj
da lernado, nur unu junulo el cent kapablas senerare
uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas
unu el mil. Sed neniu ministro pri publika instruado
kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj
estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en kursoj;
ke lingvoj estas kompareblaj al komputaj programaroj
kun milionoj da programoj kaj subprogramoj, kiuj
kontraŭdiras unu la alian. La junulo, kiu kredis,
ke hardly signifas 'duro', 'duramente', ne
sciis, ke la normala programo "por formi adverbon
aldonu - ly al la adjektivo" devas en
tiu aparta kazo voki subprogramon: "tio ne
validas pri hard; hardly signifas 'apenaŭ'."
Sed krei ĉiufoje tiajn subprogramojn estas
terura tasko por la cerbo, ĉar se ili ne estas
instalitaj en la menso kiel refleksoj, oni ne parolas
flue.
-
Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn
lerneje?
-
Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla
solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi
estas lernebla, kiel komunikilo, en lernejaj kondiĉoj.
Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj
lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide
disponi agrablan metodon interkompreniĝi kun
alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn,
ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn,
kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde,
ke en la mondo nun 90 elcentoj el la studentoj en
duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn
al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn
aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso.
Estas des pli absurde, ĉar, post tiu peno,
la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece
komuniki je tutmonda skalo.
-
Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel
vi?
-
Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia
parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas
neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso
al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili
tre pli bone protektas sian identecon per lingvo,
kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto, ol
per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile,
nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn,
multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la europkontinentaj
au aziaj tradiciaj pensmanieroj. Krome, sed priparoli
ĉi tion longigus nian interparolon netolereble,
agas politikaj faktoroj. Kiel montris Robert Phillipson
en Linguistic Imperialism (Oxford University
Press, 5-a eldono: 2000) aŭ Charles Durand
en La Mise en place des monopoles du savoir
(Parizo: L'Harmattan, 2001) ekzistas tuta precize
planita politiko de la anglalingvaj landoj por akceptigi
la anglan kiel duan lingvon por ĉiuj kaj rikolti
el tio multajn politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn.
La tuta potenco de la plej riĉa lando en la
mondo subtenas tiun politikon, kaj profitas el ĝi:
ĝi akceptas multajn centojn da miloj da studentoj
el la tuta mondo, kiuj iras studi tie por akiri
la lingvon, kaj ĝi sendas milojn da instruistoj,
kiuj lernigas la anglan al miloj da lernantoj kaj
subtile transdonas la pensmanieron ligitan al ĝi.
En la Bangkok Post de antaŭ kelka tempo
Sirikul Bunnag skribis: "Tajlando kaj Azio
havas bonegajn universitatojn. Sed la monrimedoj
kaj plej bonaj studentoj estas konstante forsuĉataj
fare de la anglalingvaj landoj. Lastjare 547.867
junuloj el Tajlando studis en la sola Usono".
-
Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?
-
Eble la situacio en Eŭropa Unio, kun la aliĝo
de novaj membroj kaj do de novaj lingvoj, devigos
al de-baza studado de la tuta problemo. Sed eble
plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn
demandojn. Mi ne scias. Mi esperas. Ĝenerale
la plej bona sistemo finfine venkas, eĉ se
ĝi devas superi multajn obstaklojn. La arabaj
ciferoj bezonis kvar jarcentojn pro venki la romajn,
kiuj estis multe pli komplikaj kaj malpli demokratiaj
(infanoj kaj kamparanoj ne povis fari elementajn
operaciojn; tion kapablis fari nur matematikistoj).
La metra sistemo estis elpensita de monaĥo
ĉirkaŭ 1660 kaj ankoraŭ nun ne estas
akceptita ĉie (kaj Usono ankoraŭ uzas
sian nekoheran, komplikan, arkaikan mezursistemon
!) Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj.
Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas
ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo
estas "psikologie multekosta ago", kiel
diris Janet. Krome, la funda masoĥismo de la
homaro , kune kun la emo de tiuj, kiuj havas aŭ
kredas havi superecon, ĉion fari por ne perdi
tiun avantaĝon, plu agas por ke oni rifuzu
ekrigardon al alternativoj, kiuj faciligus la vivon
de milionoj, kaj metus pli da justeco en la mondon.
Tamen mi esperas, ke estas sufiĉe da homoj
kun intelekta honesteco por konscii, ke la ideo,
ke nenio estas farinda, povus esti malprava kaj
do indas esti kontrolata, kaj ankaŭ ke forĵeti
Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri
ĝi estas tro absurde por akceptebli. En alia
kampo, oni nomus tion diskriminado kaj severe kondamnus
la respondeculojn. Sed nia socio ankoraŭ ne
estas sufiĉe matura por tion percepti.
____________
1. Yomiuri
Shimbun, angla eldono, 2002.04.17
Intervjuo al Claude Piron
Intervjuis Giorgio Bronzetti
www.disvastigo.it