Enkonduko
La
uzantoj de la jida kiuj parolas Esperanton, ofte
sentas, ke inter la du lingvoj ekzistas vera simileco,
kvankam tro subtila por esti facile demonstrebla.
Ĉu tiu impreso havas bazon en la realo? La
demando sin prezentas, kaj la celo de ĉi tiu
artikolo estas aldoni al la temo kelkajn elementojn
kiuj permesos eble progresi survoje al objektiva
respondo.
Esperanto
konsiderinde evoluis ekde sia apero sur la publika
sceno en 1887: glitoj de senco, enkonduko de neologismoj,
evoluoj de latentaj tendencoj, interkulturaj adaptiĝoj
estis kaŭzitaj de la praktika uzado de la lingvo
en ege diversaj kuntekstoj. Eble iu influo de la
jida okazis en tiu aŭ alia faceto de tiu evoluo,
sed la konsideroj formulataj ĉi tie limiĝos
al Esperanto, tia kia ĝi estis konceptita de
Zamenhof kaj uzata de li en la unuaj vivojaroj de
la lingvo.
Unua
rimarko sin trudas: Zamenhof ne sisteme kunmetis
sian lingvon. Li ofte agis empirie. Li tradukadis
aŭ redaktadis tekstojn, kaj samtempe kaj laŭe
verkis la lingvon, fidante pli sian intuicion kaj
estetikan senton ol rezonadon. La vortprovizo abunde
atestas pri tio. Se E-o estus, kiel oni fojfoje
diras, striktasence planlingvo, ordigaj principoj
estus sisteme aplikitaj al pruntvortoj, kaj la vortaro
prezentus koherecon, kiu klare mankas al ĝi.
Tiel,
apud voĉo oni trovas paco
(komparu kun la kohereco de la itala, de la
hispana kaj de la franca: voce, pace;
voz, paz; voix, paix);
apud nacio: leciono kaj
kondiĉo; apud ŝpari
kaj ŝteli: anstataŭ
(kaj ne *anŝtataŭ). Stelo
kaj studi kunekzistas kun esperi;
esprimi kun ekskludi.
Same Zamenhof elektas jen la skriban formon (boato,
soifo, birdo), jen la sonan (1) (ŝanĝi, vualo, rajti). La pristudo
de la gramatika evoluo atestas pri la sama procezo.
La bela simetrio de la nunaj verbaj finaĵoj
estas rezulto, ne deirpunkto. Oni ne trovas ĝin
en la unuaj projektoj (Waringhien, 1959, 22-37).
Ĉu
Zamenhof konscie pruntis el la jida? Ni havas neniun
rimedon scii tion, ĉar ni posedas neniun dokumenton
kie li diras ke li tion faris. La respondo al ĉi
tiu demando ne multe gravas, verdire, ĉar
estas klare pli verŝajne, ke se la jida influis,
tio okazis nekonscie. Elekto rezultas kutime el
la konverĝo de pluraj faktoroj, unuj
konsciaj, aliaj nekonsciaj. Kredi ke unu faktoro
pli gravas ĉar ĝi estas konscia estus
granda eraro. Oni scias depost Freud ke la konscia
aserto estas ofte nenio alia ol simpla raciigo.
Se
tiel statas la aferoj, estas sendube sensence demandi
sin, ekzemple, ĉu fajro devenas el la
angla fire, la germana Feuer, aŭ
la jida fajr. Estas probable ke la vorto
prezentis sin al Zamenhof kiel evidenta, sekve de
la konverĝo de tiuj tri influoj, plifortigitaj
per la komenca f de respondaj vortoj ankaŭ
en la lingvoj latinidaj. Alivorte, estas racie supozi,
ke kiuj ajn liaj konsciaj elektoj, la lingvoj al
li plej konataj agis sur lian laboradon kiel subtavolo.
La subtavolo
La
plej influa subtavoleca lingvo estas kutime tiu
parolata kun la samklasanoj kaj samludanoj laŭlonge
de la lernejaj jaroj. Ties influo estas kutime pli
forta ol tiu de la familio, de la instruantoj aŭ
de la oficiala lingvo de la regiono, kiel ja scias
ĉiuj gepatroj transloĝiĝintaj en
novan lingvozonon kun infanoj en lerneja aĝo.
Ni
scias per Holzhaus (1970, 19) ke Zamenhof vizitadis
la judan elementan lernejon (ĥejder).
Estas probable ke la lingvo kiun li plej multe parolis
kun siaj samlernejanoj estis la jida, kiu ŝajne
estis, se fidi Holzhaus (samloke), la instrua lingvo.
Aliflanke, kvankam lia patro postulis, ke
oni parolu hejme la rusan, tiu ĉi regulo aplikiĝis
nur al la kerna familio. Estas neverŝajne,
ke la pli vasta familio estis tiom asimiliĝema
kiom la patro de la juna Lejzer. La jida troviĝis,
plej verŝajne, en la familia medio larĝasence.
En la rilatoj inter la judaj enloĝantoj de
Bjalistoko kaj, pli poste, de Varsovio, tiu estis
sendube la plej uzata lingvo.
En
la Real'naja Gimnazija de Bjalistoko kaj en la Dua
Gimnazio de Varsovio, Zamenhof spertis instruadon
donatan en la rusa. Sed ĉu tio signifas
ke li uzis tiun ĉi lingvon kun siaj samlernejanoj?
Oni povas supozi, ke li pleje parolis la rusan en
Bjalistoko kaj la polan en Varsovio.
Estu
kiel ajn, eblas aserti sen granda risko de eraro,
ke la du lingvoj, kiuj kune formis la plej influan
subtavolon en lia menso, estis la jida kaj la rusa,
kun la pola probable sufiĉe proksime sekvanta.
La gemana estis lingvo kiun li bone scipovis, sed
ne tiel bone kiel la jidan. Du faktoj atestas pri
tio: unuflanke, li verkis poemojn en la jida, sed
ne en la germana. Neniu publikigas poemojn en lingvo
kiun li ne posedas vere bone, se oni ekskluzivas
kazojn de snobismo aŭ de naiva narcisismo;
kaj nenio en la vivo de Zamenhof permesas hipotezi
tiajn trajtojn de karaktero. Krome, snobo aŭ
narcisisto ne verkus en senprestiĝa lingvo,
kia estis la jida en la tempo de Zamenhof. Eblas
konkludi, ke li sentis sin pli komforte en tiu lingvo
ol en la germana. Aliflanke, en 1915, li petis Marie
Hankel traduki por li "en bonan germanan" artikolon
tre gravan por li (Holzhaus, 1970, 39); li ne bezonus
aliulon, se li sentus ke li sufiĉe mastras
la lingvon.
Cetere,
kvankam ekzistis germanlingva komunumo (nejuda)
en la provinco Grodno kaj en Bjalistoko mem, estas
dubinde, ĉu Zamenhof multe rilatis kun ĝi.
Probable estas, ke lia scipovo de la germana estis
pli ekstera, pli teoria, ol lia scipovo de la jida,
kiu fontis el la ĉiutaga vivo kaj estis sekve
multe pli profunde enradikiĝinta en lia psiko.
Alia
argumento: Ni havas neniun signon de korligiteco
al la germana, aŭ, cetere, al la pola. Kontraste,
Zamenhof plurfoje diris ke li tre amas la rusan
kaj la unua artikolo pri la jida kiun li publikigis
en la numero de majo 1909 de Lebn un visnŝaft
('Vivo kaj Scienco') komenciĝas per la
frazo: "Ĥ'lib hejs dem azoj genantn
ĵargon" (`Mi arde amas la tiel nomatan
ĵargonon'). En la numero de marto 1910,
li diris - mi citas la laŭvortan tradukon faritan
en la anglan de Gold (1980, 305-306) - "thirty years
ago, when I worked with the Yiddish language with
hot love". (2)
Malkiel
multaj asimilitoj, li konsideris la jidan "lingvo
kiel ĉiuj aliaj" (Homo Sum, 1901, citita de
Holzhaus, 1970, 19). Li ĉiam amis sian judan
identecon, kiom ajn dolora ĝi estis, kaj ĉiam
sentis solidarecon kun la juda popolo, t.e., en
orienta Eŭropo, jidparolanta komunumo.
La germana certe ne ĝuis tiel intiman ligon
al lia koro. La sama rimarko aplikeblas al la
pola.
Finfine,
influo estas ĉiam pli granda, kiam estas identiĝo,
kaj eblas pensi, ke Zamenhof identigis Esperanton
kun la jida, en la senco ke ĉi-lasta prezentis
modelon de efika internacia lingvo, precipe por
la malaltaj sociaj klasoj. La juna aŭtoro povis
esti frapita de la fakto, ke jidlingvano el Rusio
aŭ el Ukrainio havas komunan lingvon (malgraŭ
iaj diferencoj de elparolo, gramatiko, vortprovizo,
ktp) kun la judoj enloĝantaj en estonaj, hungaraj,
rumanaj aŭ aliaj lingvozonoj, kies loka lingvo
ne estis al li kompreneblaj kaj kies nejudaj enloĝantoj
de modesta socia tavolo havis neniun internacian
rimedon lingve komuniki inter si. Li ankaŭ
sciis, ke lingvo povas aspekti multelementa, heterogena,
kaj tamen admirinde konformi al la postuloj de la
ĉiutaga vivo, al intelekta diskuto, al esprimplena
komunikado de emocioj kaj sentoj, kaj al agado literatura.
Estas
do verŝajne ke, ege ofte, kiam Zamenhof volis
fiksi la formon de vorto aŭ la manieron esprimi
kompleksan sinsekvon de konceptoj, la unua solvo
kiu sin prezentis al li (kvankam ne ĉiam li
tion plene konsciis) estis la jida kaj rusa formoj,
sed estas ne malpli certe, ke li ne permesis al
si uzi formojn ĉe kiuj la jida origino estis
perceptebla. Li estis sufiĉe realisma por scii,
ke estos malfacile pravigi rektajn pruntojn el la
jida en lingvo destinita por ĉiuj popoloj.
La nejuda intelektularo neniam aprobus tiamanieran
procedon. Ĉi-rilate, endas memori, ke la grava
loko kiun Zamenhof atribuis al la latinidaj radikoj
igis sendube la lingvon akceptebla por intelektulara
elito, kiu, ĝenerale, estis lerninta la latinan
kaj scipovis la francan. Eĉ se la lingvo precipe
celis la popolojn mem, ne nur la eliton, estis grave
doni al ĝi aspekton kiu havu ŝancon plaĉi
al la intelektularo. La facileco kun kiu
francaj vortoj asimiliĝas en la germanan kaj
rusan kaj la ampleksa enesto de la franca en la
angla vortprovizo estis du pliaj argumentoj.
La
influo de la jida estis do nekonscia en la plimulto
el la kazoj. Se ĝi foje estis konscia, ĝi
devis ĉiuokaze esti kaŝita. "Oficiale",
la lingvoj el kiuj Zamenhof plej multe pruntis estis
la franca, la latina, la germana kaj la angla.
Ekzemplo: la traktado de kelkaj konsonantaj
grupoj
Estas
probable ke se oni demandus Zamenhof kio estis la
origino de la verbo fajfi, li citus la germanan
pfeifen kaj ne la jidan fajfn. Gold
(1980, 315-316) atribuas al la germana signifan
rolon, kaj koncedas al la jida nur rolon de plifortigo.
Mi
ne samopinias. Nenio malhelpis al Zamenhof adapti
formojn kiel *pfajfi ou *ŝtopfi.
Ĉu oni diros ke la grupo pf estas tro
specife germana por internacia lingvo? Sed se ĉi
tia konsidero haltigus lin, kial do li tiom ofte
uzis germanajn vortojn? Tago estas malpli
internacia ol *dago, kaj vortoj kiel laŭbo,
ŝuldi, ŝvebi havas nenion
universalan, kio ilin rekomendu.
Se
la grupo pf estus ĝena pro troa germaneco,
li elĵetus la grupojn ŝm, ŝp,
ŝt, ktp, kiujn oni ne trovas en iu ajn
alia ĝermana lingvo ol la germana kaj jida.
Estas
rimarkinde, ke en ĉiuj esperantaj vortoj kiuj
rilatas al la germana kaj enhavas lipdentan afrikaton
(pf), la vorto en E-o sekvas la modelon de
la jida: fajfi (jide fajfn, germane
pfeifen), fuŝi (jide fushern,
germane pfuschen), sed ŝtopi (jide
shtopn, germane stopfen). La ekzemplo
citita de Gold (1980, 316), kontraŭa al tiu
ĉi tezo, kramfo, ne apartenas al la
vortprovizo de Zamenhof, ĝi enkondukiĝis
pli poste. Ĝin klarigas la neceso eviti homonimecon
kun la zamenhofa vorto krampo.
Alia
ekzemplo estas interesa, tiu de okluzivoj antaŭataj
de sibla konsonanto. Kial ekzistas en E-o studi
sed ŝtalo? Ne eblas trovi
klarigon por tiaj kazoj en la latinidaj lingvoj
aŭ en la angla. Se ĝi estus valida, oni
havus *spari, ne ŝpari, pro la
angla spare kaj *stofo, ne ŝtofo
pro la itala stoffa (kaj la franca étoffe,
ĉar komenca franca é ofte respondas
al esperanta s). La demando meritas pli detalan
ekzamenon.
Mi
provis tion fari studante la zamenhofan aron da
radikoj komenciĝantaj per sp, st, ŝp,
ŝt, kaj havantaj ekvivalenton en la jida,
germana, rusa kaj pola. Tiu ĉi grupo konsistas
el 56 radikoj. El tiuj, 53 (96%) havas respondan
radikon en la jida (3), 50 (89%) en la germana, 33 (59%) en la rusa kaj 27 (49%) en la
pola.
En
tiu ĉi grupo, la respondaj proporcioj de esperantaj
radikoj havantaj forman similecon kun la responda
vorto en la alia lingvo, precipe ĉe komenca
sibla konsonanto, prezentiĝas jene:
jida 37/56, t.e. 66%
rusa 25/56, t.e. 45%
pola 20/56, t.e. 36%
germana 12/56, t.e. 21%.
La
simileco kun la jida nete aperas. Sed eble oni argumentos,
ke pro la aplikita kriterio, la korpuso estis tendenca
favore al la jida. Efektive, se, anstataŭ
kalkuli, por la kvar lingvoj, la elcentaĵon
rilate al la 56 radikoj de la korpuso, oni konsideras
nur vortojn analogajn en Esperanto kaj en la koncerna
lingvo, tiam la rusa kaj la pola superas la jidan:
rusa 25/33, t.e. 76%
pola 20/27, t.e. 74%
jida 37/53, t.e. 70%
germana 12/50, t.e. 24%.
Oni
notu tamen, ke la breĉo inter la jida kaj la
germana restas granda.
Statistiki
estas ĉiam delikate kaj malgraŭ
la ĉi-supre prezentita argumento, eble estas
erare, en kazo kiel tiu ĉi, rezoni sen
konsideri la influon de aliaj lingvoj uzataj de
Zamenhof, kiel la franca kaj la latina. La elcentaĵo
de similecoj inter la jida kaj Esperanto ne estas
pro tio malpli rimarkinda kompare kun la germana.
Ĉu eblas diri, tute simple, ke la jida kaj
la zamenhofa Esperanto traktas siajn pruntojn sammaniere?
Sed kiel klarigi tiun ĉi similecon alie ol
per ekzistado de kaŝita jida modelo sub la
elektoj de Zamenhof?
La komplekseco de la problemo: skriba
kaj sona formoj
Du
tendencoj de Zamenhof ege komplikas la problemon
de la etimologio de Esperanto. Unuflanke, li ofte
elektis formon kompromisan, t.e. formon facile rekoneblan
por parolantoj de malsamaj lingvoj. Ĉu li sciis,
ke strato laŭas ekzakte la nederlandan
straat? Estas dubinde. Li probable elektis
tiun formon ĉar ĝi estis mezvojo inter
la angla street kaj la germana Strasse.
Najtingalo estas pli probable kompromiso
inter la angla nightingale (>*najtingelo,
*najtingejlo) kaj la germana Nacht-igall
(>*naĥtigalo), ol inter la skriba
kaj sona formoj de la angla vorto. La formo strebi
(ne *ŝtrebi) estas klarigebla sendube
per la rusa stremit'sja, eble ankaŭ
per la angla strive. Kaj ŝtono
ne povas esti io alia ol unuigo de la angla stone,
la germana Stein kaj la jida ŝtejn.
Aliflanke,
Zamenhof treege provis eviti homonimojn: li preferis
ŝpini al *spini (angla spin)
ĉar la radiko spin jam ekzistis kun
la senco de `vertebra kolumno', por kiu estis multobla
konverĝo: latina spina; rusa spina;
angla - skriba formo - spine; franca épine
dorsale (adjektivo spinal).
Al
tiuj du trajtoj de la zamenhofa laboro estas tente
aldoni ŝajnan indiferenton koncerne la elekton
inter skriba kaj sona formoj. Ĉi tiun impreson,
kiu igas onin konsideri la influojn de la skriba
formo kaj de la elparolo proksimume egale probablaj,
la analizo de la faktoj malvalidigas. La impreso
fontas sendube el la fakto, ke formoj kiel soifo,
foiro, aŭ boato estas tiel okulfrapaj,
ke ili okupas neproporcian lokon en la memoro de
tiu kiu meditas pri tiuj demandoj. Fakte, ili estas
esceptaj.
Tion
konfirmas analizo de la vortprovizo, kondiĉe
ke oni akceptu kelkajn regulojn sufiĉe konstantajn,
kiel la fakto ke al latina c antaŭ e
aŭ i respondas kutime Esperanta
c (probable pro la elparolo de la latina
fare de Zamenhof) kaj ke al la franca ch
respondas kutime esperanta ĉ, dum la
sona formo donus ŝ. Sendube temas pri
ĝeneraligo de la sistemo kompromise alprenita
por la multaj vortoj komunaj al la angla kaj la
franca. Aspektus pli ĝuste atribui la ĉ
de ĉarma, ĉefo, ĉeko,
ĉokolado, ktp., al la angla elparolo,
ol al la influo de la franca skriba formo, kiu ĉiuokaze
serioze kripliĝas pro la perdo de la h.
Akceptinte
tiujn ĉi regulojn, oni rimarkas, ke la prefero
por la skriba formo estas tre malofta. En sondo
kiun mi faris pri hazarda specimeno de 500 radikoj
el la Fundamento, pri kiuj la demando sin prezentis
(t.e. ekskluzivante vortojn kiel eĉ,
edzo, ĉio, havantaj malklaran
etimologion; pri edzo vidu Golden, 1982),
488 formoj (97,6%) estis klarigeblaj per la sona
formo, kaj nur 12 (2,4%) per la skriba. Tiu ĉi
cifero estas des pli rimarkinda, ĉar mi donis
la maksimumajn ŝancojn al la skriba formo,
rifuzante inkluzivi kelkajn kazojn de asimiliĝo;
ekzemple, mi inkluzivis blov (< angla
blow) inter la skribajn formojn, kvankam
Zamenhof probable aplikis al blov la sistemon
aplikitan al brov, kie al la
angla w (brow) respondas rusa v
(brov'). La zamenhofa emo preferi la sonan
formon estas grava por nia temo, ĉar estas
tente atribui la etimologion de la esperanta formo
al la germana pli ol al la jida elvokante la skriban
formon.
En
la artikolo jam menciita, Gold (1980, 316) diras:
"Kiuj estas la originoj de la esperantaj hejmo
kaj hejti? La jida havas hejm and
hejcn (...). La germana havas Heim kaj
heizen, kun /aj/. Esperanto havas la diftongon
/aj/ kaj oni tial atendus ke, se el la germana,
tiuj vortoj estu *hajmo kaj *hajti.
Estas malfacile kredi, ke Zamenhof pruntus tiujn
vortojn el la jida kaj ni devas tial ligi ilin iel
kun la germana (...). La respondo estas ke Zamenhof
pruntis la skriban formon, ne la sonan." (4)
Mi
dubas ĉu tiel estas. Zamenhof havis neniun
kialon elekti ej en tiu ĉi kazo kaj
ne en la aliaj. Kial fajli kaj fajfi,
sed hejmo? Estas malprobable ke la konformeco
kun la jidaj fajln, fajfn, hejm estas nur
hazarda, se konsideri, kio diriĝis ĉi-supre
pri la supera influo de la jida, kompare al la germana,
en la subkonsciaj elektoj de Zamenhof.
Alia
argumento favoras la tezon de jida etimologio. La
ideo `ĉe si, en la hejmo' esprimiĝas en
Esperanto per hejme. Se la influo de la germana
superus, oni havus *dome (laŭ la germana
zu Hause, la rusa doma, la pola w
domu) dum la jida formo estas in der hejm.
La emociaj elvokaĵoj de la vorto povis cetere
ludi ne malgravan rolon, kaj same la plifortigo
per la angla at home.
Alia
ekzemplo: la vorto ŝati, `rigardi kiel
valoran' (en la lingvaĵo de Zamenhof; nuntempe
`ami', 'plezure uzi' en la senco de la angla `to
like') aspektas al mi pruntita el la jida ŝacn,
ne tiom el la germana schätzen.
La tezo de Gold (1980) laŭ kiu Zamenhof deiris
de la skriba formo forprenante el ĝi la "umlaŭton"
(supersignon) ne estas konvinka. Se tiu agmaniero
estus akceptebla por li, oni trovus pliajn ekzemplojn
samspecajn: pökeln donus *pokeli
aŭ *pokli anstataŭ pekli,
kaj sägen *sagi anstataŭ segi.
Rilate al la jida ŝacn > esperanto
ŝati, oni rimarkos la strangan transiron
de /c/ al /t/ kiun oni egale trovas en la jida ŝvicn
> esperanto ŝviti, en la jida
hejcn > esperanto hejti; eble temas
pri la etendiĝo al ŝati, per asimiliĝo,
de kompromiso kun la anglaj formoj sweat kaj
heat.
Ĉu
oni argumentos, ke ne havas sencon tiamaniere rezoni,
se, kiel ni vidis en la enkonduko, Zamenhof ne aplikis
sistemajn principojn al la elekto de la radikoj?
Sed "nekonscia" - kaj precipe "empiria" aŭ
"intuicia" - ne signifas "hazarda", nek "senkiala".
Influo de subtavolo ĉiam kunportas kun si iun
regulecon. Se neniam, aŭ preskaŭ neniam,
Zamenhof forigas la umlaŭton en siaj pruntoj
el la germana, tio estas ĉar faktoro, verŝajne
nekonscia, igis lin preferi alian solvon. Same,
pro tio ke estas tre granda reguleco en la fakto
ke al latina c antaŭ e aŭ
i ĉiam respondas esperanta c, (cervo,
necesa, acero...), eblas vidi en voĉo
prunto, ne el la latina, sed el la itala.
Estas
konata psikologia fakto, ke serio da elektoj farataj
hazarde, t.e., sen ajna plano aŭ metodo, povas
elmontri regulecon kiu ŝuldiĝas al nekonsciaj
strukturoj. Fakte, la sola kazo en kiu zamenhofa
formo ne estas klarigebla alie ol per prunto el
la germana kun forigo de la umlaŭto estas fraŭlino
(<Fräulein). Kiam temas pri la diftongoj
äu kaj eu, Zamenhof ĉiam respektas la
skriban formon: Eŭropo, leŭtenanto
(komparu kun la rusa kaj jida lejtenant).
Sendube li taksis la skriban formon pli internacia.
Miaopinie, li pravis. Multaj negermanoj konas la
vorton Fräulein, sed ne scias kiel oni
prononcas ĝin (tiel certe estas ĉe la
plimulto el la ne svisaj franclingvanoj).
Iuj
sendube vidos en ŝuti ekzemplon de prunto
el la germana (schütten) kun anstataŭigo
de ü per u. Fakte, oni povas
demandi sin, ĉu ne temas pri specifa kazo de
miriga inklino Zamenhofa uzi u en radiko
kie oni atendus i (la responda vorto estas
ŝitn en la jida). Kial ŝpruci,
dum la germana diras spritzen kaj
la jida ŝpricn? La itala spruzzare
ne havigas konvinkan klarigon por vorto tiel
malofta. Kial dungi (germana dingen,
jida dingen)? Certe, la pasea participo
estas gedungen en la nordorienta jida, sed
Zamenhof havis neniun kialon preferi la vokalon
de la participo al tiu de la infinitivo; se tiel
klariĝus la u de dungi, temus
pri tute escepta kazo. Bindi, ŝpini,
ŝteli, trinki kaj multaj aliaj
verboj havus malsaman formon se la prunto estus
farita el la participo. La formo gliti klariĝas
sendube pli per la jida gliĉn, kaj la
franca glisser, ol per la participo geglitten
de la germana verbo gleiten. Kial flugi
(germana fliegen, jida flien)? Estas
ne tre probable ke la etimo de tiu lasta vorto estas
la substantivo Flug. Unuflanke, multaj indikoj
montras ke Zamenhof vidis en la verbo la ĉefan
formon de kiu devenas ĉiuj aliaj, precipe kiam
temas pri ago, konforme al ideo tre disvastiĝinta
ĉe la tiamaj filologoj kaj al la strukturo
de la hebrea (tiel li traktas armi kiel la
patrinan formon, dum la vorto armilo estas
derivaĵo). Aliflanke, se li sentus la substantivon
kiel la etimon, tiun li indikus en la fundamenta
vortaro. Kaj la germana versio de la Universala
Vortaro havas flugi / fliegen, kaj ne flugo
/ Flug.
Estus
tente atribui la u de ĉu al tiu
stranga favoro por la sono u. Efektive, ĝi
prezentas per si, sendube, kompromison inter la
pola czy kaj la nordorienta jida cu
(responda al la normjida ci); ni memoru ĉi-rilate,
ke la jida de Bjalistoko apartenas al la nordorienta
jida. La influo de la pola povis esti signifa: la
vortordo de demando komenciĝanta per ĉu
sekvas la polan modelon, ne la jidan.
Kelkaj interesaj kazoj de semantika aŭ
struktura laŭeco inter la jida kaj Esperanto
La
ekzemplo de ĉu bone ilustras la kompleksecon
de la problemo. Estus efektive troa simpligo konsideri
nur la formon de la vorto, kvazaŭ pli profundaj
elementoj, strukturaj aŭ semantikaj, ludus
neniun rolon. Zamenhof sciis ke en la plimulto el
la eŭropaj lingvoj inversii la subjekton estas
la plej ofta maniero ŝanĝi asertan frazon
en demandan. Kial li ne uzis tiun sistemon? Apud
la signifa influo de la jida kaj de la pola, plifortigon
strukturan povis havigi la franca est-ce que
kaj eĉ eble la angla do, kiu povis kontribui
al la elekto de la vokalo. Kvankam temas, gramatike,
pri tute alia afero, anglalingva strukturo kiel
do you know? havas fakte formon paralelan
al czy ty znasz?, al est-ce que tu sais?
kaj do al ĉu vi scias? Ĉe tia
konverĝo de motivoj, estas bedaŭrinde
neeble scii la proporcion de la respektivaj influaj
faktoroj.
Inter
la eblaj kazoj de semantika influo endas klasi la
vorteton do, pruntita el la franca donc,
kun, sendube, plifortigo per la nordorienta jida
to. En la plimulto el la kazoj ĝi ludas
la rolon de la jida ĵe. Oni diras en
Esperanto donu do al mi, sekvante la jidan
vortordon gib ĵe mir kaj ne tiun de
la franca donne-moi donc. Tiu influo estas
dividita kun tiu de la pola że, kaj
de la rusa zhe. Sed la semantika kampo de
la rusa zhe estas pli larĝa ol tiu de
la jida ĵe, ĉar ĝi enhavas
la sencon de `sama'.
Trian
ekzemplon liveras al ni la prepozicio laŭ,
kies ofteco en Esperanto estas sendube pli proksima
al tiu de la jida lojt ol de la germana laut,
kiu estas la "oficiala" etimo. Oni uzas laŭ
en multaj kazoj en kiuj, germane, oni preferus gemäss
aŭ nach.
La
vorto venonta havas sian lokon en tiu ĉi
serio. La uzo de la verbo `veni' klariĝas nek
per la rusa buduščij, nek per la
germana nächst. La aliaj lingvoj el
kiuj Zamenhof ĉerpadis plej ofte sian lingvan
materialon utiligas alian koncepton: la angla diras
next, la franca prochain kaj la latina
proximus aŭ futurus. La jida
kumendik (<kumen 'veni') - kun,
eble, plifortigo per la hebrea ba -influis
pli rekte, ĉe konfirmo fare de la pola przyszly
(< przyjść 'veni').
La
ideo uzi sufikson por indiki erojn de materialo
venas sendube de konverĝo inter la jida, la
rusa kaj la pola. La paraleleco estas okulfrapa
inter la jida ŝnejele, zemdl, ŝteybl,
ktp., la rusa snezhinka, pesčinka, pylinka
kaj la esperantaj neĝero, sablero
kaj polvero, eĉ se ĉi-okaze
la esperantaj formoj ne uzas diminutivon.
Kazo
kie estas malfacile nei la elstaran influon de la
jida estas tiu de la diferencigo kiun faras Esperanto
inter la adjektivoj landa kaj nacia.
Tiuj du vortoj respondas respektive al la jidaj
landiŝ kaj nacjonal. Fakte tiu
diferencigo ne troviĝas en la aliaj lingvoj
el kiuj Zamenhof kutimis ĉerpi. La rusa diras
narodnyj aŭ nacional'nyj, sed
la rusa ne havas adjektivon kiu devenas rekte de
la rusa `lando' (strana). En la pola estas
nur narodowy. La germana ne havas adjektivon
devenan el Land; oni uzas en la germana tiun
morfemon kiel unuan elementon de kunmetita vorto,
ĉu sub la formo Land- en la senco de
`kampara', ĉu sub la formo Landes- en
la senco de la esperanta landa, de la jida
landiŝ, sed ne eblas asimili tiujn strukturojn
al adjektivoj. La angla kaj la franca havas nur
national. Kiam la angla uzas la vorton country
en adjektiva pozicio, ĝi havas la sencon de
`kampara'. La vorto arci, en la moderna hebrea,
havas paralelan formon kaj identan sencon al la
esperanta landa. Ankaŭ ĝi prezentas
per si, plej verŝajne, pruntan tradukon el
la jida landish.
Iuj
argumentos, ke la vorto landa ne rilatas
al la jida, sed simple rezultas el la interna vortfara
sistemo de la lingvo, estante nur apliko de la ĝenerala
regulo kiu ebligas al Esperanto krei vortojn en
ajna gramatika kategorio el iu ajn radiko simple
almetante la vokalon kiu esprimas la funkcion (-a
por la adjektiva funkcio; la sama argumento povus
esti elvokita pri la tezo laŭ kiu arci
respegulas jidan vortfaradon). Tia aliro, konvika
unuarigarde, ne konsideras tamen la ege fortan influon
de la diversaj subtavoloj agantaj sur Esperanto.
Tiun
gravecon de la subtavolo atestas, ekzemple, la fakto
ke oni uzas preskaŭ ĉiam internacia
tie, kie la interna vortfarado kaj vera adekvateco
vorto/koncepto postulus interlanda, interŝtata
aŭ intergenta. La okcidenta substavolo,
fortiganta tiun de Zamenhof, igis la plejparton
el la esperantistoj alpreni (nekonscie) formon proksiman
al tiu, kiun ili uzas en la ĉiutaga vivo ekster
Esperantujo, sen starigi la demandon ĉu vere
temas pri nacio kaj ne pri lando aŭ ŝtato.
UNO, ekzemple, estas ĉiam nomata internacia;
oni devus diri interŝtata, ĉar
nur la ŝtatoj voĉdonas, decidas, organizas,
ne la nacioj. La fakto ke oni diras internacia
organizo, sed landa asocio (kaj ne nacia,
kiu estus konforma al la uzo de la plimulto el la
eŭropaj lingvoj, aŭ landasocio,
kiu sekvus la germanan modelon) pruvas, ke subtavolece
influis la jida, la sola lingvo en kiu troveblas
formoj paralelaj al la esperantaj: internacjonal
en la unua kazo, landiŝ en la dua.
Ĉi-rilate
eblas rimarki, ke la maniero laŭ kiu la jida
kaj Esperanto same povas distingi inter la konceptoj,
kiujn esprimas la rusaj vortoj russkij kaj
rossijskij, frapas per sia pareleleco, eĉ
se la vortoj estas relative malfruaj en ambaŭ
lingvoj: la jida diras rusiŝ kaj ruslendiŝ,
Esperanto rusa kaj ruslanda (aŭ
rusia). Kompreneble, la du lingvoj nur aplikis
la rusan modelon, sed precize, la sento de proksimeco
menciita en la enkonduko rezultas el tiu speco de
paraleleco. Estas fakto, ke neniu alia lingvo posedas
tian distingon.
Kiel
lastan ekzemplon de probabla influo de la jida eblas
mencii la vorton respondi en la senco de
'konformi', 'akordi', 'laŭi'', kiun Esperanto
dividas kun la jida entfern. En ambaŭ
kazoj, la unua senco de la vorto estas `respondi
al demando'. Tiu uzo povas esti atribuita nek al
la rusa, kiu diras en tiu senco sootvetstvovat'
(ne otvečat'), nek al la germana,
kiu same ne uzas antworten, sed ent-sprechen.
En la franca, eblas teorie atribui al la vorto répondre
tiun signifon, sed tia uzo estas malofta, la
vorto kiu venas spontane en la menson de la francparolantoj
estas ĉiam correspondre. Tion plej bone
pruvas la fakto, ke la plimulto el la franclingvanoj
kiuj parolas Esperanton diras, por esprimi tiun
sencon, korespondi, dum laŭ la uzo de
Zamenhof kaj la vortaroj, tiu termino devus limiĝi
je skriba korespondado.
Influo sur la formon de la Esperantaj
vortoj
Ekzistas
sendube eĉ ne ununura kazo de Esperanta vorto
kiu povus esti konsiderata kiel rekte kaj unike
devenanta el jida etimo. La sola kazo pri kiu kredis
multaj esperantistoj estis la radiko edz,
en kiu oni volis vidi, nerekte deveninte de la ina
formo edzin, prunton el la ecn de
rebecn, sed la artikolo de Bernard Golden
en la dua volumo de la Jewish Language Review
(Golden, 1982) montras, kiom dubindas la argumentado
favora al tiu tezo.
Se
konsideri, ne la sinsekvon de la fonemoj, sed la
specon de formado, oni trovos tri kazojn kie la
influo de la jida estas nekontestebla: antaŭtuko,
lernolibro kaj superjaro.
Kiel
montris Gold (1980, 327), antaŭtuko
povas deveni nur el la jida farteĥ.
Se la etimo estus la rusa fartuk aŭ
la pola fartuszek / fartuch, formoj pruntitaj
el la jida, kiel atestas la elemento far,
sentita kiel silabo sensignifa kaj ne kiel prefikso,
oni havus *fartuko.
Pri
lernolibro atentigis Verloren van Themaat
(citita de Gold, 1982, 8). Tiu formo ne estas klarigebla
per la germana Lehrbuch, kiu donus instrulibro
(vorto ĝusta, sed malmulte uzata); male, ĝi
respondas ekzakte al la jida lernbuĥ.
Gold preferas al jida rusan etimologion. Mi malsamopinias.
La rusa esprimo estas učebnaja kniga kaj
ĝi ne povus doni en Esperanto ion alian ol
instrua libro aŭ lerna libro,
formoj cetere prefekte ĝustaj, sed neuzataj.
Superjaro,
finfine, reproduktas tiel ekzakte la popolan etimologion
de la jida iberjor, ke ne eblas dubi pri
rekta ligo. Neniu alia lingvo esprimas tiamaniere
la koncernan koncepton.
Rilate
al vortoj kies esperanta formo sekvas plej proksime
la jidan vorton kun la sama senco, ili ĉiam
kundividas tiun etimologion kun alia lingvo. Se
preni kiel ekzemplon kazon de ŝajna ĉerpo
el la germana, estas interese konstati ke apud Posten
> posteno, Faden > fadeno, Gulden
> guldeno, oni trovas Schinken > ŝinko,
kaj ne *ŝinkeno. Sed la interpreto per
la jida ŝinke estas nesufiĉa,
ankaŭ la pola szynka devas esti
konsiderata ĉi tie.
La
esperanta verbo liveri devenas probable el
la jida (eble tra la jida liverant > Esperanto
liveranto). La franca livrer, aganta
sole, donus en Esperanto *livri, la
angla deliver *deliveri aŭ, pli probable,
*delivri kaj la germana liefern *lifri
aŭ *liferi. Ĉu kompromiso,
ĉu influo de la jida? Ambaŭ, sed en proporcio
kiu restos ĉiam necertigebla. Eblas akcepti
la ideon, ke kiam Zamenhof devis esprimi tiun koncepton,
la jida vorto venis al li tuj en la menson, kaj
ĝi ankaŭ aspektis al li kiel bonega solvo
kompromisa inter kelkaj gravaj lingvoj.
La
vorto meblo prezentas similan kazon. Oni
trovas en ĝi samtempe la jidan mebl,
la rusan mebel', la pola mebel, kun
plifortigo per la germana Möbel. Tiu
ĉi ekzemplo konfirmas la hipotezon ke la skriba
formo de la germana, eventuale kun forigo de la
supersigno, neniam superas la aliajn faktorojn.
En la kontraŭa hipotezo, oni havus *moblo,
formo kiun samtempe plifortigus la klasika transskribo
de la franca /œ/ per o (cœur >
kor, honneur > honor) kaj la latina
etimo, kiun Zamenhof ofte prenis en konsideron (sankta
estas malpli internacia kaj malpli facile prononcebla
ol *santa).
Influo de la jida sur la sintakson kaj
la parolturnojn de Esperanto
Pluraj
trajtoj diferencigas ĉi-rilate Esperanton disde
la lingvoj de okcidenta Eŭropo. Ekzemple, en
la kondiĉaj propozicioj komenciĝantaj
per se, oni uzas la kondiĉan formon
de la verbo same en la suba propozicio kiel en la
ĉefa: se mi konus lin, mi lin demandus,
oni uzas en nerekta parolo la tempon kiun oni uzus
en rekta (li diris, ke li komprenas); la
vortordo estas tre libera (lin mi tre amas),
ktp. Ĉiuj ĉi trajtoj troviĝas en
la jida, sed ankaŭ en la rusa kaj pola. La
artikolo de Gold (1980), plurfoje citita, pritraktas
tiun demandon (kie li atribuas al la jida, sendube
erare, nur rolon de plifortigo) kaj ŝajnas
pli saĝe referenci al ĝi ol plipezigi
ĉi tiun artikolon kopiante ion jam publikigitan
aliloke.
Konkludo
Ŝajnas
al mi ke eblas jese respondi la demandon starigitan
komence de tiu ĉi artikolo: Ĉu ekzistas
reala bazo al la subjektiva impreso, ke Esperanto
proksimas al la jida? Fakte, tiu proksimeco eble
ĉefe troviĝas en kampoj plej subtilaj:
vortordo, sintakso, sentvortoj kaj sinten-esprimoj:
nu (jida nu); do (jida to,
ĵe), kompreneble (jida farŝtejt
ziĥ), ve (jida oj vej), hejme
(jida in der heym), ofteco de diftongoj
kiaj aj, ej, oj ktp. Sed ĝi egale aperas
en iu nombro da kazoj klarigeblaj per la analizo
de lingvistika materialo, kiel ĉi-supre evidentiĝis.
Ĉu
Esperanto estas pli proksima al la jida ol al la
aliaj lingvoj? Kiom ajn grava ĝia agado en
la menso de la juna Zamenhof laboranta super sia
lingvo, mi tion ne kredas. Unu el la mirakloj de
Esperanto estas ĝuste ke tre multaj homoj sentas
sin `hejme' en ĝi. Franco rekonas en ĝi
enorman parton de vortprovizo, same kiel italo kiu,
plie en ĝi retrovas fonologion, slavlingvano
retrovas sintakson kaj stilon, germanlingvano sistemon
de vortfarado, turko kompleksajn vortojn faritajn
per algluo de sufiksoj (rusigonte, estraraniĝis),
ĉino plenan nevariecon de morfemoj kapablaj
senlime kunmetiĝi (Piron, 1981), kaj jidlingvano
subtilan etoson kreitan de la ĉeesto, sub latina
maskovesto, de sintezo el slava sintakso kaj germanecaj
radikoj.
La
komplekseco de la etimologio estas nur unu faktoro
inter aliaj kiuj klarigas tiun plurdirektan proksimecon
de Esperanto. Tial, sole la termino "plurkaŭzeco"
- la estigo de unu fakto per la konverĝa agado
de pluraj faktoroj - respegulas la realon en kontentiga
maniero.
Ekzemple,
estus grava eraro pensi ke la sufikso ig
devenas el la germana ig kaj precipe el paro
kiel rein > reinigen, kiu liverus la modelon
de pura > purigi (kun plifortigo de formoj
kiel entschuldigen, entmutigen, kiuj donas
en Esperanto senkulpigi, senkuraĝigi),
sen konsideri la fakton, ke Zamenhof lernis la latinan,
kaj atenta pri ĉio, kio rilatis al lingvoj,
tute certe rimarkis derivadojn el la tipo fumus
> fumigare, mitis > mitigare, purus > pur(i)gare.
Sed akcepti nur tiujn du fontojn, la germanan kaj
la latinan, estus nesufiĉe. Unuflanke, ni ne
forgesu, ke Zamenhof konceptis sian lingvon kiel
kodon (Silfer, 1983, 4-8; Waringhien, 1959, 105-107),
kio trudis limigojn al la formoj de l'sufiksoj:
preskaŭ ĉiuj konsistas nur el vokalo plus
konsonanto, sed pro tio ili ne suferas limigojn
en la uzado. Krome, Zamenhof scipovis la hebrean.
Ĉu ne en la hebrea "hif'il" (kaŭzativo)
necesas serĉi la fonton de la elekto de sama
formo por la derivadoj el la adjektivoj (granda
> grandigi; hebrea gadol > higdil)
kaj el la verboj (ridi > ridigi; hebrea
caxaq > hicxiq)? Neniu hindeŭropa
lingvo prezentas tiun trajton, kiun havas la ŝemidaj
lingvoj, kaj kiu pliriĉigas la esprimkapablon
sen superŝarĝi la memoron.
Sed
se la hebrea "hif'il" inspiris Zamenhof, tio povis
esti nur nekonscia. Akceptinte la ideon de intergenta
lingvo, kaj ne nur interjuda, li certe malaprobis
ĉian tro klaran prunton el la hebrea kaj el
la jida (5), kaj se tiuj lingvoj kontribuis al lia laboro, estis en kaŝa
maniero, pro la simpla fakto de ilia ĉeesto
(certe masiva en la kazo de la jida) en la menso
de la juna aŭtoro.
Inter
la faktoroj kiuj konverĝis por konduki Zamenhof
al iu difinita elekto, endas do citi almenaŭ
kvar:
1)
la principo de la kodo (morfemoj nevariaj kaj diferencigitaj,
laŭvole kombineblaj; klara indiko pri la funkcio
de vorto en la frazo);
2)
la nekonsciaj influoj (la jida, tre ofte; la rusa
kaj la pola, en multaj kazoj, precipe koncerne la
sintakson, la semantikan valoron de la vortoj (plena
kovras la semantikan kampon de la rusa polnyj,
ne tiun de la franca plein aŭ de la
latina plenus: plena vortaro ne povas tradukiĝi
france alie ol per 'dictionnaire complet', dum en
la rusa oni diras polnyj slovar') kaj la
parolturnojn (elpaŝi kun propono estas
laŭvorta traduko el la vystupit' s predlozheniem);
3)
la konsciaj pruntoj el konataj lingvoj (precipe
el okcidentaj vivantaj lingvoj kaj el la latina,
fojfoje el la malnovgreka: kaj, pri,
pluralo per -j);
4)
la ideoj kiujn Zamenhof ĉerpis el lingvoj kiujn
li ne konis.
Ĉi-lasta
punkto necesigas klarigon. La plimulto el la aŭtoroj,
kiuj pritraktas la etimologion de Esperanto, opinias
ke endas limigi la esploron je la lingvoj kiujn
Zamenhof sufiĉe profunde scipovis (6). Sed homo, kia li estis, scivolema pri ĉio rilata al lingva
komunikado, tre probable konsultis en bibliotekoj
vortarojn kaj gramatikojn de fremdaj lingvoj, kaj
priskribojn de lingvoj en enciklopedioj kaj aliaj
verkoj. Nenio malhelpis, ke li efektivigu tiajn
esplorojn, ekzemple, kiam li estis studento en Moskvo.
La demando pri la etimologio de Esperanto estas
do tute ne simpla. Estus kompreneble tro facile
bazi sin sur hipotezaj kaj nekontroleblaj faktoj
por klarigi frapajn similecojn, sed ne estas malpli
certe, ke multaj faktoj restas neklarigitaj se oni
limigas sin al tio kio estas aŭtentigita en
la vivo de Zamenhof. La asimila kapablo de tiu homo
estis tiel granda, lia motivado tiel forta, lia
kapablo sintezi tiel disvolvita, ke li ne povis
ne konsideri ĉiujn materialojn kiuj pasis sub
lia mano.
Ĉu
li povis inventi, per nura logiko, sistemon de nombrado
perfekte paralela al la ĉina (ĉina shi
'10', san '3' > shisan '13', sanshi
'30', sanshi san '33', Esperanto dek,
tri > dektri, tridek, tridek
tri). Tio eblas. Sed kiu povus aserti, ke li
ne legis priskribon pri la ĉina lingvo en la
universitata biblioteko de Moskvo aŭ en biblioteko
varsovia, kaj ke de tie venis la ideo? Aŭ,
se preni alian ekzemplon, vortoj kiel voĉo
aŭ ĉielo estas klarigeblaj
nur per referenco al la itala. La klarigo per la
latina povus eventuale akceptiĝi en la kazo
de voĉo, sed ne de ĉielo,
kaj plie, la latina c antaŭ e kaj
i donas ordinare c en Eperanto, konforme
al la tiama elparolo en orienta Eŭropo, kio
kaŭzis la formojn cent, paco,
facila, ktp. Troveblas aliaj spuroj de la itala,
kiel ardezo, dolĉa, ankaŭ,
la sufikso eco, aŭ vorto kiel apogi
kies g klarigeblas nur per la skriba
formo de appoggiare.
Efektive,
Zamenhof uzis plej diversajn materialojn. Eble li
legis en revuo artikolon pri la nombrado en la ĉina,
aŭ en libro pri la latinidaj lingvoj, detalojn
pri la abundo de ingenraj substantivoj finiĝantaj
per -o en la provenca (la provencaj vortoj
la fenes-tro, la roso, la danso estas elparolataj
preskaŭ ekzakte, inkluzive de la akcento, kiel
la esperantaj respondaj vortoj la fenestro,
la rozo, la danco). Alia ekzemplo:
en pluraj karibaj kreolaj lingvoj oni diras li
samsence kiel en Esperanto. Ĉu li kaj
pli estas iaj kompromisaj formoj, aŭ
pruntoj el la kreola sekve de legado de artikolo
pri tia lingvo? Ni probable neniam havos certecon
pri tiuj punktoj, sed tiujn eblecojn estas saĝe
memori.
Tial,
kiom ajn konvinka povas esti argumentado pri la
influo de la jida sur Esperanton, ĝi rezultos
nur en iu grado de probableco koncerne faktoron
inter aliaj en konverĝa aro, en kiu la reala
dozo de la diversaj elementoj restos ĉiam nedifinebla,
krom kelkaj kazoj aparte klaraj kiel superjaro,
dikfingro, ktp. Cetere, se ni povus pridemandi
Zamenhof, ni ne akirus pli certan respondon: la
cerba agado estas grandparte nekonscia, kaj la ellaborado
de la "lingvo internacia de doktoro Esperanto" ne
estis escepto.
____________
1. Tra
la originala teksto estas uzataj la terminoj schriftbild
kaj lautbild, kiuj aperas tie ĉi respektive
kiel skriba formo kaj sona formo,
aprobe de la aŭtoro. [La tradukinto]
2. "Antaŭ
tridek jaroj, kiam mi laboris kun la jida lingvo
kun varma amo".
3. Tiuj
estas ŝpalie, ŝpat, ŝpinak / ŝpinat,
ŝpindl, ŝpinen, ŝpion, ŝpricn,
ŝporn, ŝprot, ŝtab, ŝtang, onŝtaplen,
ŝtal, ŝtat, ŝtempl, ŝteyn, ŝtof,
ŝtol, ŝtopn, ŝtopsl, spermacetn,
specjel, specifirn, spiralik, spiritualizm, sporadish,
spritne, stadie, stamin, statik, stacje / stancj,
statue, statur, status, step, stil, stimulirn, stoish,
stole, strikt, strof, struktur, studjum, student,
stuko, stur.
4. La
anglalingva citaĵo kiun la aŭtoro aperigas
tekstas: "What are the origins of Esperanto hejmo
and hejti? Yiddish has heym and heytsn (...). German
has Heim and heizen, with /aj/. Esperanto has a
diphthong /aj/ and one would therefore expect that,
if from German, these words would be pronounced
*hajmo and *hajti. It is hard to believe that Zamenhof
would borrow these words from Yiddish and we must
therefore link them in some way with German (...).
The answer is that Zamenhof borrowed the schriftbild
rather than the lautbild."
5. Liaj
unuaj projektoj inkluzivis rektajn pruntojn el la
hebrea. Origine Zamenhof deziris prilabori lingvon
destinita al la judoj, kiel li diris en intervjuo
aperinta en 1907 en la londona Jewish Chronicle.
6. "Ne
estas science proponi kiel etimon vorton el lingvo
kiun Zamenhof ne scipovis" (Gaston Waringhien, citita
per Albault (1961), p. 87).
BIBLIOGRAFIO
Albault,
André (1961) "Etimologio, pra-Esperanto
kaj Mistrala lingvo", Esperantologio,
2, 2.
Gold,
David L. (1980) "Towards a Study of Possible
Yiddish and Hebrew Influence on Esperanto"
in Szerdahélyi, Istvan (réd.) Miscellaneous
Interlinguistics (Budapest: Tankönyvkiadó),
300-367.
Gold,
David L. (1982) "Plie pri judaj aspektoj de
esperanto" Planlingvistiko 1, somero,
7-14.
Golden,
Bernard (1982) "The Supposed Yiddish Origin
of the Esperanto Morpheme edz", Jewish
Language Review 2, 21-33.
Holzhaus,
Adolf (1970) Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinki:
Fondumo Esperanto).
Piron,
Claude (1981) "Esperanto: European or Asiatic
Language?", Esperanto Documents No 22
A (Rotter-dam: Universala Esperanto Asocio).
Silfer,
Giorgio (1983) "Hipotezoj pri kriptaj aspektoj
de esperanto" Planlingvistiko 2, aŭtuno,
4-10.
Waringhien,
Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna:
J. Régulo).
Elfrancigis: Doron Modan
http://me.in-berlin.de/%7Emaxnet/esperanto/piron/jida.doc