Eŭropano trilingva: ĉu realisma espero?
By Claude Piron,
ancien
traducteur à l'ONU et à l'OMS, sychothérapeute,
ex-enseignant chargé de cours à l'Université
de Genève entre 1973 et 1994 (psychologie et
sciences de l'Education),
Suisse
c.piron[at]bluewin.ch
http://claudepiron.free.fr/
Become a Member of
TranslationDirectory.com at Just 4 EUR/Month
(Paid Yearly)
Advertisements:
See also other languages'
versions
En
tuta Eŭropo multaj voĉoj aŭdiĝas
favore al ĝenerala trilingveco. Oni insistas,
ke instrusistemoj celu fari ĉiun junan eŭropanon
trilingva civitano. Sed kion signifas "trilingva"?
Ĉu temas pri ĝisfunda regado de du lingvoj
krom la gepatra? Lingvisto Claude Hagège difinas
tiun nivelon jene:"Por mi, perfekte regi lingvon
estas kapabli kapti vortludojn elparolatajn tre rapide
de denaskaj parolantoj, kaj ĝin paroli sen esti
identigebla kiel fremdlingvano" (1) kaj li konkludas dirante: "La nombro de veraj dulingvuloj
(...) estas tre malvasta." Fakte ne eblas
fariĝi tianivele dulingva sen specialaj cirkonstancoj,
kiel malsamlingvaj gepatroj aŭ lernejo en alia
lingvo ol la familia. Simplaj lingvaj restadoj ne
sufiĉas. Persone mi vivis kvin jarojn en Usono,
mi multe verkas angle, mi eĉ instruis en San
Francisco State University, sed mi neniam estos rigardata
kiel anglalingvano, kaj kiam mi iras spekti usonan
muzikkomedion, multaj subtilaĵoj preterflugas
mian komprenon.
Kompleksa interplektaĵo de programoj
Lingvo
estas, laŭ la komputila senco de la vorto, kompleksa
interplektaĵo de programoj, kies funkciadon daŭre
inhibas miloj da duanivelaj aŭ trianivelaj programoj,
kiuj ĝenas la glatan disvolviĝon de la unuanivelaj.
Ni ne konscias tion, ĉar la akiro de nia gepatra
lingvo fariĝis nekonscie en aĝo, kiam nenio
ebligis al ni kompreni, kiom da laboro plenumas niaj
neŭronoj. Por sin esprimi perfekte, oni konstante
devas bloki la naturajn neŭropsikologiajn vojojn.
Ekzemple, se, en la franca, vi volas adjektive vortigi
la ideon "kiun solvi ne eblas", spontana cerba funkciado
kondukas al irrésolvable. Sed
tiu vorto ne estas ĝusta ; necesas do bari tiun
vojon kaj instali kromvojon kondukantan al insoluble
"nesolvebla". Alia ekzemplo: ĉi-matene
vi aŭdis sinjorinon Cristina del Moral plurfoje
citi la nombron de parleurs ("parolantoj")
de tiu aŭ alia lingvo. Ŝia franca lingvo
estas rimarkinda, sed pri tiu preciza punkto la natura
neŭra funkciado superfortis ŝian scion de
nia lingvo: ŝi diris parleur, formo, kiun
la cerbo atingas deirante de la verbo parler ("paroli"),
se nenio blokas la naturan vojon, de kiu oni devas
devojiĝi por esprimi la ideon en la norma franca
lingvo, en kiu tiu koncepto vortiĝas per locuteur.
Kaj kiam fremdulo lernanta la francan asimilis en
hiver ("vintre"), j'y pense ("mi
pensas pri tio") kaj biologiste ("biologo"),
li devas inhibi en printemps ("printempe"),
je lui pense ("mi pensas pri li")
kaj psychologiste ("psikologo") [la
ĝustaj formoj estas: au printemps, je pense
à lui kaj psychologue]. La nerva
fluo ne rajtas sekvi sian naturan emon, kiu igas ĝin
esprimi paralelajn konceptojn per paralelaj formoj.
Ni
nature emas ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton.
Kial ĉiuj franclingvaj infanoj diras plus
bon antaŭ ol diri meilleur ("pli
bona") ? Ĉar ili ĝeneraligas la strukturon
en plus beau, plus fort, plus petit ("pli
bela", "pli forta", "pli eta"),
ktp. Lerni lingvon signifas senigi sin je la refleksoj
de la gepatra lingvo, encerbigi al si aron da malsamaj
refleksoj, kaj poste inhibi altan proporcion el tiuj
refleksoj por povi trafi la ĝustan formon, kiu
kontraŭas la spontanan inklinon al ĝeneraligo.
Anglo lernanta la francan devas lerni ne diri, kiel
laŭ sia lingvo, je chante / vous chante ("mi
kantas" / "vi kantas"). Li devas integri
en si la reflekson, kiu igos lin diri vous chantez.
Sed post kiam tiu reflekso instaliĝis, li devos,
por diversaj verboj, enmeti novan reflekson inhibantan
la unuan. Antaŭ vous faisez, vous disez
("vi faras", "vi diras") li
devas starigi aviztabulon kun la mencio "vojo
malpermesita", kaj devojigon kondukantan al la
ĝustaj formoj vous faites, vous dites.
Sed tiel ne finiĝis lia laboro. Post aranĝo
de tiu kromvojo, li devas rekomenci pri prédire
("antaŭdiri"). Li ja estis direktita
al vous prédites, kio estas eraro :
oni diras vous prédisez. Kiel vi vidas,
lerni eŭropan lingvon estas plurtavole stakigi
refleksojn. Mi diras refleksojn, ĉar ne
sufiĉas kompreni kaj enmemorigi al si. Se vi
devas traserĉi ĉiujn slipojn kaj ĉiujn
dosierojn en via memoro por trovi la ĝustan formon,
vi ne parolos flue. Estas mia dilemo, se mi devas
paroli ruse. Kvankam mia praktikado de la rusa certe
ampleksas milojn da horoj, mi devas elekti inter paroli
ĝuste, sed malrapide, malglate, malflue, kun
granda nerva laciĝo, aŭ laŭ normala
ritmo, sed kun groteskaj eraroj, kiuj ridigas ĉiujn
aŭskultantojn.
Minimume 10.000 horoj
Necesas
minimume 10.000 horoj da studado kaj praktikado por
fiksi la centmilojn da necesaj refleksoj, kies nombro
estas nekunpremebla. Nu, la instruado de la unua fremda
lingvo nombras entute inter 800 kaj 1200 horoj depende
de la lando. Ni do ne miru, ke nur unu abituriento
el cent kapablas senerare esprimi sin per la unue
lernita fremda lingvo. Okcent ĝis 1200
horoj estas dekono de la bezonata tempo. Se oni volas,
ke la lernantoj scipovu du fremdajn lingvojn, necesas
dudekobligi la nunan nombron da kurshoroj.
Tiudirekte
elektis Luksemburgio, kie en la baza lernejo el 27
semajnaj lecionoj 12 estas dediĉitaj al fremdaj
lingvoj, nome al la germana kaj al la franca. Tio
estas entute 3000 horoj dum la ses bazlernejaj jaroj.
Ĉar la lingvostudado daŭras je la mezgrada
nivelo, Luksemburgio fakte havas trilingvan loĝantaron,
sed la luksemburgianoj estas malpli lertaj ol siaj
samaĝuloj pri matematiko, scienco kaj aliaj gravaj
fakoj. Krome, ke la gejunuloj ne perdas tiujn lingvojn,
kiam ili eniras la aktivan vivon, tio ŝuldiĝas
al la aparta geografia situacio de la lando, kie kontaktoj
kun franc- kaj germanlingvanoj okazas ĉiutage.
En landoj, kiel Hispanio, Finnlando aŭ Francio,
baldaŭ venus forgeso, ĉar la kondiĉitaj
refleksoj konserviĝas nur, se ili estas konstante
plifortigataj. Vi konstatos tion, se vi kelkjare ĉesas
paroli lingvon: kio kaŭzas, ke vane vi skanas
vian menson serĉe al tiu aŭ tiu vorto, kaj
ke vi faras gramatikajn erarojn, tio estas, ke dissolviĝis
la kondiĉa ligilo inter parencaj konceptoj aŭ
la inhiba reflekso kun devojigo ĝustaformen.
Ĉu trilingveco aŭ maskita favorado
de la angla?
Se
oni volas trilingvan loĝantaron, al kiu
nivelo oni strebu? Regan nivelon en tri lingvoj per
simpla lerneja instruado ne eblas atingi, kaj oni
ne sukcesos financi longdaŭrajn lingvajn restadojn
por la tuta landanaro. Eĉ la instruado de kelkaj
fakoj en la fremda lingvo ne kondukas ĝis la
dezirata nivelo. En Svislando ekzistas liceoj, kie
oni instruas kvar fakojn fremdalingve dum tri jaroj.
La nivelo de la lernantoj en la koncerna lingvo ja
superas tiun de la tradicia instruado, sed ĝi
estas ankoraŭ malproksima de plena regado. Se
paroli nur pri eŭropaj lingvoj, la sola realisma
solvo estus trilingveco enhavanta plenan regadon de
la gepatra lingvo, kapablon elturniĝi sufiĉe
efike en la dua lingvo kaj elementojn de tria lingvo
ebligantajn, se ne vere uzi ĝin, tamen havi pri
ĝi bazan kompreneton, kio kulture praviĝas,
ĉar ju pli oni malkovras diversajn manierojn
esprimi unu penson, des pli la menso vastiĝas.
Bedaŭrinde
tiu sistemo trenas kun si gravegan malavantaĝon.
Ĝi kreus neegalecon favore al la anglalingvaj
landoj. Oni ja povas komuniki de unu lando al alia
nur, se unu el la lernitaj lingvoj estas la sama por
ĉiuj. Kiel alie trilingvulo kapabla uzi la portugalan,
la grekan kaj la danan povus serioze interparoli kun
trilingvulo finna / germana / franca? La gepatroj
do postulos, ke la plej funde studota lingvo estu
la angla. Siaflanke, la plimulto el la anglalingvaj
lernantoj ne estos forte motivitaj lerni du lingvojn;
ili ja scios, ke ili povos elturniĝi per la gepatra,
kien ajn ili iros. La ĉefa sukcesfaktoro
en lingvolernado estas motiviĝo. Ni do trafas
paradokson: oni laŭdegas trilingvecon kiel rimedon
savi diversecon kaj atingi pli bonan interkonatiĝon
de ĉiuj eŭropanoj, sed fakte oni igas ilin
rekte submetiĝi al la anglalingva mondo kun rezulta
enmergiĝo en pensmanieron, kiu neniel rilatas
al la mensaj kaj kulturaj tradicioj de kontinenta
Eŭropo.
Tio
kondukus nin, ne al ĝenerala trilingveco, ĉe
kiu ĉiuj troviĝus sur pli-malpli egala nivelo,
sed al dulingveco pli malpli efektiva kun plifortigo
de la malegaleco inter la popoloj. La popoloj ja ne
staras egalnivele fronte al la angla: la ĝermanaj
havas avantaĝon super la latinaj, kaj la latinaj
super la slavaj kaj baltaj. La angla estas esence
ĝermana lingvo, do proksima al la skandinavaj,
al la germana kaj al la nederlanda. Ĝi havas
multon komunan kun tiuj lingvoj, ne nur en la baza
vortostoko kaj gramatiko, sed en multe pli subtilaj
aspektoj. Estas, inter la lingvoj de tiu familio,
komuna spirito fremda al la latinidaj kaj slavaj.
La parolantoj de latinidaj lingvoj do estas en malfavora
situacio rilate al la ĝermanlingvanoj, sed, por
ellerni la anglan, en multe pli favora ol tiuj de
orienta Eŭropo. Unu el la malfacilaĵoj de
la angla fontas el la giganteco de ĝia vortaro,
kiu ampleksas proksimume la duoblon de la vortaro
de alia eŭropa lingvo. Sur la ĝermana bazo
ja kreskis grandega alportaĵo franca kaj latina,
kiu aldoniĝis al la antaŭaj formoj, sed
ne anstataŭis ilin. Oni ne vere regas la anglan,
se oni ne povas uzi kaj kompreni ambaŭ variantojn:
fraternal kaj brotherly, liberty
kaj freedom, vision kaj sight,
ktp. Okcidentanoj, ĉar ili laŭdifine parolas
ĉu latinidan, ĉu ĝermanan lingvon,
antaŭe konas unu el la du vortoj, sed ne hungaro
aŭ estono. Internacie komuniki per la angla estas
krei hierarkion inter la popoloj: estas maldemokratie.
Solvo vere realisma
La
ununura ŝanco eviti plifortigon de la hegemonia
pozicio de la angla postulas konsciiĝon, ĉe
la aŭtoritatoj kaj la amaskomunikiloj, pri ĝenerale
ignorata aspekto de la lingvoproblemo. Bedaŭrinde
tiun konsciiĝon malhelpas forta rezisto. La kampo,
en kiun mi nun enkondukos vin, estas kampo, kie antaŭjuĝoj
oftegas, kaj kie nur malmultaj personoj vere ekstudis
la dosieron. Mi fidas je via mensa larĝeco kaj
invitas vin aŭskulti kiel eble plej senigite
je antaŭfiksitaj ideoj. Ĉio, kion mi diros,
baziĝas unuflanke sur mia sperto, precipe adoleska,
kaj aliflanke sur studado de la faktoj, en la kampoj
kultura, pedagogia, lingvistika, fonetika kaj neŭropsikologia.
Ĉar temas pri faktoj, ĉion, kion mi diros,
eblas kontroli, eĉ se multo aperos al vi nekredebla
(2).
Ekzistas
realisma trilingveco, libera je la malavantaĝoj,
kiujn mi ĵus menciis : la trilingveco "gepatra
lingvo - Esperanto - alia lingvo".
Esperanto
plene baziĝas sur la rajto ĝeneraligi ĉiun
lingvan trajton. El neŭropsikologia vidpunkto,
tio signifas, ke la lernanto ne bezonas encerbigi
al si la dua- kaj trianivelajn refleksojn, kiujn,
en alia lingvo, necesas instali por inhibi parton
de la unuanivelaj. Kiuj lernas alian lingvon, tiuj
havas la impreson iri sur vojo, kiun sadisto prisemis
per stumbligiloj intence aranĝitaj por faligi
ilin. Instali la refleksojn, kiuj protektas kontraŭ
falo en tiujn kaptilojn, sorbas 90 elcentojn el la
tempo necesa por akiri lingvon.
Ĉar
en Esperanto tiuj kaptiloj ne ekzistas, la tempoŝparo
ĉe ĝia lernado estas grandega. Monato kondukas
al komuniknivelo komparebla al tiu, kiu necesigas
jaron ĉe alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj
da Esperantolernado, ĉe egala semajna horaro,
la lernanto akiris komunikkapablon, kiun li posedas
en alia lingvo nur fine de la mezgrada lernejo. Tio
signifas, ke sufiĉas instrui Esperanton dum duonjaro,
ĉu fine de la baza instruado, ĉu komence
de la mezgrada, por stari sur la unua ŝtupo kondukanta
al la celo de trilingveco: la ŝtupo dulingva:
"nacia lingvo + internacia lingvo". Poste, ĉiuj
horoj nun okupataj per la lernado de la dua lingvo
disponeblos por la tria.
Interrilataj kaj pedagogiaj aspektoj
La
ŝancoj atingi bonan nivelon en tiu tria lingvo
estas des pli realaj, ĉar Esperanto prezentas
konsiderindajn avantaĝojn propedeŭtike,
t.e. kiel preparo al lingvostudado. Franco lernanta
la germanan devas elŝovi sin el kompleksa, rigida
kaj arbitra sistemo por enmergi sin en novan sistemon,
same kompleksan, rigidan kaj arbitran. Por transiri
de je vous remercie ("mi vin dankas")
al ich danke Ihnen ("mi dankas al
vi"), necesas modifi la refleksojn rilatajn al
la loko de la pronomo kaj al la rekta aŭ nerekta
eco de la objekta komplemento. Uzante la vorton "arbitra"
mi celis, ke tiu anstataŭigo de refleksoj neniel
rilatas al la bezonoj de komunikado. Se mi diros
je remercie à vous, kio estas la laŭvorta
traduko de la germana frazo, vi perfekte komprenos
min, kiom ajn fuŝa tio estas laŭ la norma
franca lingvouzo. Ni komunikis, kiom koncernas la
transdonon de mia penso. Kio diferencas de normala
komunikado, tio estas, ke mi sonas stranga, vi tuj
perceptas min alilanda, ni do ne staras samŝtupe
: la problemo kuŝas je la nivelo, ne de interkompreniĝo,
nur de homa interrilatado.
Tiu
interrilata nivelo povas gravi. Eĉ se la konceptoj
bone komunikiĝis, ĉar la aŭskultantoj
ĝuste interpretis la fuŝan frazon, la enŝoviĝo
de parazitaj kromsignifoj povas esti tre ĝena.
Foje, dana ministrino, S-ino Helle Degn, devis prezidi
internacian kunsidon tuj post kiam ŝi alprenis
siajn funkciojn. Sin esprimante en la angla, ŝi
celis diri: "Pardonu, mi ne bone konas la dosieron.
Mian ministran postenon mi nur ĵus okupis", sed
ŝi diris "I'm at the beginning of my
period" (3), kio signifas "komenciĝis mia menstruo". Ĉiuj komprenis,
sed kia bato al ŝia prestiĝo!
Kiuj
parolas fremdlingve, ofte ŝajnas malpli inteligentaj
ol ili estas. Kiam mi diras al vi je remercie à
vous, vi komprenas min, sed vi ne vidas min, kia
mi vere estas, mi estas misprezentita. Unu el la avantaĝoj
de Esperanto estas, ke ĝi evitas tiajn problemojn
dank'al sia granda leksika kaj sintaksa libereco.
En Esperanto oni rajtas diri laŭ la franca strukturo
je vous remercie, "mi vin dankas", laŭ
la angla strukturo I thank you, "mi dankas
vin", kaj laŭ la germana strukturo Ich danke
Ihnen, "mi dankas al vi". Ĉar tiuj tri strukturoj
estas same oftaj, neniu el ili sentiĝas stranga.
Jen alia ekzemplo, ĉi-foje pri vortouzo. France
mi rajtas diri vous chantez merveilleusement ("vi
kantas mirinde"), sed mi ne rajtas apliki la
saman strukturon vous ---ez ---ment ("vi
---as ---e") al la konceptoj `musique'
("muzik-") kaj `beau' ("bel-"):
vous musiquez bellement estas perfekte komprenebla,
sed neĝusta. En Esperanto, same kiel vi rajtas
diri "vi kantas mirinde", vi rajtas diri "vi muzikas
bele" aŭ "vi bele muzikas". Alidire, la lernantoj
de Esperanto lernas esprimi siajn pensojn laŭ
multe pli variaj formoj ol en iu ajn alia lingvo,
kaj ili faras tion sen la pedagogie malfavora sperto
erari. Tiel plilarĝiĝas prilingva kompreno
kaj esprima kreemo sen sento pri malsukceso. Estas
ege agrable kaj kuraĝige. Pri tio mi povas atesti.
Esperanto estis mia unua fremda lingvo kaj mian guston
por lingvoj mi dankas al ĝi.
Alia
psikologia avantaĝo de Esperanto estas, ke ĝi
ne devigas alpreni alian identecon. Lerni la prononcadon
de la angla estas lerni simii la anglosaksojn. Multaj
gejunuloj, kiuj fizike disponas ĉion necesan
por dece prononci ties lingvon, ne sukcesas pro psikologia
blokiĝo. Por imiti la anglan prononcadon, oni
devas rezigni la kutiman manieron loki la langon,
la lipojn, la palatvelon, ktp. Ofte tio sentiĝas
perdo de identeco. En Esperanto ĉiu havas fremdan
manieron elparoli kaj vastaj varioj en prononcado
estas rigardataj tute normalaj. Sperto pruvas, ke,
kontraste kun la angla, ili ne ĝenas komprenon,
pro fonetikaj kialoj, kiujn klarigi ĉi tie estus
tro temporabe. Alivorte Esperanto, lernite antaŭ
ol la ekstudo de alia lingvo, efikas kiel gamoj antaŭ
koncerto, kiel gimnastiko antaŭ ol skii ; ĝi
estas rimedo serioze preni la artikadon inter du sistemoj
rigidaj kaj arbitraj. Eksperimentoj montris, ke ĝi
estas efika rimedo. Klaso lerninta Esperanton dum
unu jaro, sekvata de kvin jaroj da germana lingvo,
atingas la saman nivelon en la germana kiel klaso
lerninta la germanan dum ses jaroj (4). Ĝi perdis nenion.
Se
la aŭtoritatoj, la anoj de la eŭropa parlamento
kaj de la naciaj parlamentoj, la politikaj partioj,
la elitoj universitata, ekonomia kaj kultura vere
volus, ke la eŭropanoj flegu sian lingvan diversecon,
konservu sian identecon kun tolerema bonveniga akcepto
de identecoj aliulaj, plivastigu siajn kulturajn horizontojn
kaj interkomuniku, sendepende de la lando, same facile
kiel propralingve, ili agnoskus, ke trilingveco "gepatra
lingvo - Esperanto - alia lingvo" prezentiĝas
kiel la sola realisma solvo. Al tiu konkludo oni venas,
kiam oni observas de proksime, kiamaniere komunikado
disvolviĝas en la realo. Mi insistas pri tiu
devo observi la realon, ĉar en ministrejoj, en
eŭropaj instancoj kaj en la amaskomunikiloj,
oni konstante parolas pri lingvoj kvazaŭ lingva
handikapo ne estus ofte serioza problemo en la ĉiutaga
vivo, kvazaŭ lingvoj ne estus terure malfacilaj,
kvazaŭ, por ke la problemo ĉesu ekzisti,
sufiĉus tion dekreti (anstataŭ studi, esplori
kaj provi praktike) kaj kvazaŭ Esperanto estus
nur ideo, projekto, kaj ne lingva realaĵo facile
observebla.
La
sistemo, kiun mi proponas do estas la ununura realisma
substance, teknike. Bedaŭrinde, mi timas, ke
ĝi ankoraŭ ne estas realisma el vidpunktoj
socia, politika kaj psikologia. Unuflanke, la sociaj
fortoj puŝantaj al la monopolo de la angla estas
terure fortaj. Ili rilatas al politika potenco, socia
situacio, ekonomiaj interesoj, sed ankaŭ al faktoroj
tiel influaj, kiel modo kaj snobeco. Aliflanke sentiĝas
obstina rezisto kontraŭ malfermo de la dosiero
"Esperanto". Ĉi-lasta estas kampo, kie altranguloj,
sed ankaŭ ofte ĵurnalistoj kaj lingvistoj,
juĝas sen studi faktojn, kvazaŭ ili antaŭe
jam scius ĉion sciindan, kvazaŭ oni povus
fari al si ideon pri la naturo kaj funkciado de Esperanto
kaj de la kulturo ligita al ĝi (5), sen studi objektivajn dokumentojn kaj sen observi, kiel la lingvo
prezentiĝas tie, kie ĝi estas uzata.
Tamen
ne temas pri io bagatela, konsidere al la valoro de
lingva diverseco aŭ al la graveco de interpopola
egaleco kaj do de demokratio . Multaj konscias pri
la graveco de la vetaĵo. Sed kiuj penas serioze
informiĝi pri la diversaj ebloj, studante kiel
la aferoj okazas en la realo, kaj farante la komparojn,
sen kiuj ne eblas ricevi objektivan bildon, tiuj estas,
ho ve!, ege malmultaj.
Feliĉe,
kiel diris Lincoln, eblas kaŝi la veron al ĉiuj
dum parto de la tempo, aŭ al kelkaj dum la tuta
tempo, sed ne eblas kaŝi la veron al ĉiuj
tuttempe. Povas do okazi konsciiĝo neatendite,
kaj post ĝi evoluo povas esti tre rapida. Kiu
scias, ĉu proklamante la jaron 2001 "Eŭropa
jaro de la lingvoj" Eŭropa Konsilio ne faris
la iniciaton, kiu necesis por finfine stimuli konsciencan
esploron de la vero kaj, sekve, de solvoj radikantaj
pli en originala, krea pensado ol en rutina mensa
enŝlositeco?
____________
1.
Claude Hagège, "Une langue disparaît
tous les quinze jours", L'Express - Dossier,
3/11/00.
2.
Claude Piron, "Le défi des
langues - Du gâchis au bon sens", Parizo : L'Harmattan, 2-a eld. 2001. Vidu ankaŭ "Linguistic Communication
- A Comparative Field Study" (angle), "Lingva komunikado
- Kompara esploro farita surterene" (esperante), "Communication linguistique:
Étude comparative faite sur le terrain" (france), "Comunicazione linguistica:
studio comparativo sul campo" (itale), "Internationale Communicatie
: Vergelijkende studie te velde uitgevoerd" (nederlande).
3. Jyllands Posten, 14an de januaro 1994 ; Sprog og erhverv, 1,
1994.
4. Claude Piron, "L'esperanto dal punto
di vista psicopedagogico"
5. Claude Piron, "L'espéranto
- L'image et la réalité", Parizo : Universitato de Parizo-8, 1987, pp. 12-15 kaj Claude
Piron, "Culture et espéranto", SAT-Amikaro, n° 393, marton 1984.
Traduko el la franca de Leo De Cooman,
reviziita de la aŭtoro
|