Psikologiaj reagoj al Esperanto
By Claude Piron,
ancien
traducteur à l'ONU et à l'OMS, sychothérapeute,
ex-enseignant chargé de cours à l'Université
de Genève entre 1973 et 1994 (psychologie et
sciences de l'Education),
Suisse
c.piron[at]bluewin.ch
http://claudepiron.free.fr/
Get the List of 4,400+ Translation Agencies Now! No Recurring Membership Fees!
See also other languages'
versions:
1. Diferencaj reagoj
2. Defendmekanismoj
3. Subkuŝanta angoro
4. Konkludo: la funkcio
de psikologia rezisto
5. Referencoj
1. Diferencaj reagoj
Al
psikologo esploranta la reagojn al la vorto "Esperanto"
okulfrapas du faktoj:
1)
alta proporcio el la personoj invititaj esprimi
sin tiuteme abunde parolas;
2) ili rigardas evidentaj, kaj, multkaze, spontane
citas, diversajn punktojn ne konformajn al la kontrolebla
realaĵo, ekzemple: "neniu iam ajn verkis
romanon rekte en Esperanto", "Esperanto
estas lingvo, kiun neniu parolas", "ne
ekzistas infanoj, kies gepatra lingvo ĝi estas",
ktp.
Tiajn
konvinkojn bele ilustras letero de leganto Peter
Wells, el Singapuro, al Time magazine:
Esperanto has no cultural history, no indigenous
literature and no monolinguals or even first-language
speakers. (Wells, 1987)
[Esperanto havas nek kulturan historion, nek indiĝenan
literaturon, nek unulingvulojn aŭ eĉ parolantojn,
kies unua lingvo ĝi estus.]
Krome,
multaj demandatoj manifestas ĉiujn signojn
de emocia implikiĝo. Kelkaj reagas entuziasme,
ekscitiĝe. Sed la plimulto rigardas al Esperanto
de alte, kvazaŭ evidente temus pri io infaneca.
La koncernato demonstras, ke Esperanto ne estas
io serioza, kaj lia tono estas malestima, ironia
aŭ humure supereca rilate al la "naivuloj",
kiuj okupiĝas pri ĝi.
Se,
por disponi komparan, referencan reagon, la esploranto
proponas al sia kunparolanto sammaniere esprimi
sin pri la bulgara aŭ la indonezia, li ricevas
tute alian respondon. Unuminute la demandito klarigas
per perfekte neŭtrala tono ĉion, kion
li povas pri tiuj eldiri, nome, ĝenerale, ke
koncerne ilin li scias nenion.
La
kontrasto mirigas. Ĝi riveliĝas eĉ
pli rimarkinda, kiam oni testas la sciojn per precizaj
demandoj: literaturo, geografia etendiĝo, esprimpovo,
ktp. Tuj aperas, ke la intormiĝo de la demandito
rilate Esperanton estas preskaŭ plene erara,
multe pli ol la eretoj da scio, kiujn li povas tiri
el si pri la referenclingvoj. Kial li konscias sian
nekompetentecon en unu kazo, sed ne en la alia?
Verŝajne
lingvoj kiel la bulgara kaj la indonezia perceptiĝas
kiel apartenantaj al la kampo de la faktoj, dum
Esperanto estas sentata kiel propono. Antaŭ
fakto, oni klinas sin. Fronte al sugesto, oni sentas
sin devigita respondi jes aŭ ne, kaj tuj poste
defendi sian starpunkton. Sed kial Esperanto ne
sentiĝas kiel situanta sur la kampo de la faktoj?
Kaj kial la reago, tiel ofte, montriĝas tiagrade
emocia? La implikiĝo de la afekcia sfero ne
limiĝas al individuaj inter-paroloj, kiel atestas
jena citaĵo, tirita el artikolo pri la pedagogio
de la latina, artikolo cetere elmontranta plej neŭtralan
kaj informan tonon:
Gloire donc au latin, et a bas 1'esperanto,
mixture aux relents d'artifice et aux esperances degues! (G.P., 1985).
[Gloron do al la latina, kaj pereu Esperanto, fi-miksaĵo
odoraĉa je malnatureco kaj esperoj trompitaj!]
Tiu
frazo, senrilata al la cetera teksto, impresas kvazaŭ
emocia ŝpruco supreniĝus neatendite el
oni-ne-scias-kia profundaĵo. Kial?
2. Defendmekanismoj
Ĉe
analizo, la eldiroj pri Esperanto aŭ pri la
pli vasta kampo de lingva komunikado intemacia,
kiaj oni facile ricevas ilin petante sian kunparolanton
libere esprimi sin tiuteme, aŭ kiaj ili prezentiĝas
en oficialaj kunsidoj dediĉitaj al tiu demando,
riveliĝas karakterizitaj per la agado de la
t.n. "defendmekanismoj". Oni tiel nomas
taktikojn senkonscie organizitajn por evitigi al
ni alfronti realaĵon supozeble minacan (Freud,
Anna, 1937). Jen kelkaj ekzemploj:
a)
Neado.
Esperanto estas traktata kiel neekzistanta en
kuntekstoj, kie estus logike ĝin konsideri.
Ekzemple la libro Le Langage de la enciklopedia
serio La Pléiade (Martinet, 1968),
kiu, en 1525 paĝoj, pritraktas slangojn kaj
piĝinojn same kiel tradukon kaj afazion, enhavas
neniun priskribon, eĉ unuparagrafan, pri tiu
miriga fenomeno: lingvo scipovata de nur unu persono
antaŭ jarcento, sed hodiaŭ uzata en pli
ol cent landoj. Simile, la sperto amasiĝinta
pri Esperanto kiel konferenclingvo estas konsiderinda:
en 1986 ne troviĝis unu tago, en kiu ne estis
ie en la mondo kongreso, renkontiĝo, internacia
kunveno, kies laborlingvo Esperanto estis (oni trovos
liston en la n-ro de la 20-a de marto 1986 de Heroldo
de Esperanto). Kiam UN, ekzemple, detale analizas
la problemojn renkontatajn ĉe lingva komunikado,
estus konsekvence konsideri tiun sperton, eĉ
se nur por forĵeti ĝin, post ekzameno,
pro eksplicitaj kialoj. Sed tiel ne okazas (King
kaj ceteraj, 1977; Allen k.c, 1980; Piron, 1980).
Eĉ
lingvisto konsideranta precize la tipon de komunikado
ĉiutage efektivigatan de Esperanto aliras la
demandon, kvazaŭ neniam tiu sperto estus travivita:
While economists are exercised in creating
a Eurodollar, why should we not try for a Eurolanguage too? (Lord, 1974,
p.40).
[Dum ekonomiistoj okupiĝas pri la kreado de
eŭrodolaro, kial ni ne provu ellabori ankaŭ
eŭrolingvon?]
La
unua reago de industriisto fronte al produktad-problemo
estas konsideri ĉiujn solvojn aliloke aplikitajn,
por eltrovi, antaŭ ol serĉi novan eliron,
ĉu ne ekzistus ie sistemo, kiu kontentigus
lin. Tiu farmaniero, tiel natura en la ĉiutaga
vivo, praktike neniam alpreniĝas koncerne internacian
komunikadon. Ni efektive troviĝas ĉi tie
antaŭ neado de la realo, en la psikanaliza
senco.
b)
Projekcio.
Oni nomas projekcio la fakton atribui al iu
alia psikajn elementojn, kiuj troviĝas en ni,
sed kiujn ni ne konscias. Bonan ekzemplon havigas
la frazo:
Efforts to devise universal languages which
could be adopted without prejudice and learned without
trouble — languages like Esperanto — represent a noble intent
combined with an essential ignorance of what language
is and how it works. (Laird, 1957, p. 236).
[Strebadoj por elpensi universalajn lingvojn, kiujn
eblus alpreni sen antaŭjuĝo kaj lerni
senpene — lingvojn, kiel Esperanto — prezentas per
si noblan intencon kunigitan al esenca nescio pri
tio, kio estas lingvo kaj kiel ĝi funkcias.]
Esperanto
kontentigas ĉiujn kriteriojn lingvistike akceptitajn
por difini lingvon (Martinet, 1967, p. 20). Ĉu
aŭtoro, kiu, nenion kontrolinte, nek bazante
sian opinion sur faktaj argumentoj, deiras de la
principo, ke tio ne estas vera, ne estas la nescianto,
kiun li facile vidas en la aliuloj? [Pri "how
it works", vidu la artikolon de la itala lingvisto
Alessandro Bausani (1961) "L'esperanto, una
lingua che funziona"].
Ofte
oni atribuas al Esperanto trajtojn, kiuj faras el
ĝi ian monstran mutaciulon. Jen kiel usona
lingvo-instruisto priskribas tian lingvon (mi citas
nur la tradukon, ĉar la originalon mi nun ne
disponas):
Lingvo,
kiel amo kaj animo, estas io homa kaj vivanta, kiom
ajn malfacile estas ĝin difini: ĝi estas
la natura produkto de la spirito de tuta raso, ne
de homo sola... Artefaritaj lingvoj estas forpuŝaj
kaj groteskaj, kiel homoj kun metala kruro aŭ
brako, aŭ kun ritmo-regilo enkudrita enkore.
D-ro Zamenhof, kiel d-ro Frankenstein, kreis monstron
faritan el vivaj pecoj kaj eroj, kaj, kiel Mary
Shelley provis diri al ni, nenio bona povas el ĝi
rezulti. (Arbaiza, 1975, p. 183).
Aŭ,
sen pravigo, oni deklaras Esperanton
oriente vers la suppression graduelle des
traditions (Accontini, 1984, p. 5).
[orientita al la laŭgrada forigo de la tradicioj].
En
tiaj juĝoj agas nekonsciaj timoj aŭ fantaziaĵoj,
kiuj estas projekciataj sur la lingvon: anstataŭ
studi ĝin kiel realaĵon lingvan, literaturan,
socian aŭ psikologian, oni rilatas al ĝi
kiel al ia sonĝa rolulo animita de malicaj
intencoj, sen percepti, kiom delira tia sinteno
estas, laŭ la psikiatria signifo de la vorto.
c)
Raciecigo.
Neraciaj starpunktoj defendiĝas per abundo
da konvinkaj argumentoj. Alivorte, samkiel en la
klasika paranoja parolmaniero, la intelekta ide-prezentado
estas plej rigore logika. Nur la manko de reala
bazo perfidas ĝian imagan esencon.
Ekzemple,
oni atribuas al Esperanto hindeŭropan, fleksian
analizan karakteron, kiun oni klarigas per la fakto,
ke, laŭdire, Zamenhof scipovis nur hindeŭropajn
lingvojn. Sed neniu el tiuj asertoj estas kontrolita.
Fakte,
- Gravan rangon, en la trajtoj de Esperanto, okupas ĝia multkultura
subtavolo, en kiu la aziaj kaj hungaraj kontribuoj
rolis ne malmulte (la literatura esperantlingva
aktiveco, inter la du mondmilitoj, grandparte
disvolviĝis en hungara medio, la t.n. budapeŝta
skolo; la hungara ne estas hindeŭropa).
- Zamenhof bone sciis nehindeŭropan lingvon: la hebrean, kaj lia kreaĵo
estas per tiu stampita; ekzemple, la signifokampo
[semantika kampo] de la morfemo ig havas
ekzaktan ekvivalenton, inter la lingvoj, kiujn
li scipovis, nur en la hebrea hif'il (Piron,
1984, p. 26).
- Esperanto procedas aglutine, ne fleksie. La eldiroj en ĝi povas esti
same sintezaj kiel analizaj - oni povas diri same
bone mi biciklos urben kiel mi iros
al la urbo per biciklo; teksta esplorado rivelas,
ke sintezaj formoj estas tre oftaj - kaj se estas
vere, ke, fonetike kaj vorttrezore, ĝi estas
hindeŭropa, ĝi tia tute certe ne estas
strukture: neniu hindeŭropa lingvo konsistas
kiel ĝi el rigore neŝanĝeblaj morfemoj.
d)
Izolado.
Izolado oni nomas la fakton disigi ion disde
ĝia kunteksto kaj juĝi senreference. Kiam
aŭtoro diras, pri lingvoj:
Il arrive aussi qu'il en naisse, mais jamais
du néant: 1'esperanto est un echec (Malherbe, 1983, p. 368).
[Ankaŭ okazas, ke lingvoj naskiĝas, sed
neniam el neniaĵo: Esperanto fiaskis].
li
izolas la internacian lingvon disde ties kunteksto,
historia same kiel lingva. Fakte, Esperanto situas
en longa serio da provoj kaj pripensoj etendiĝantaj
sur pluraj jarcentoj. En la zamenhofa laboro, ĝi
havas malrapidan genezon, kiu multrilate similas
lingvoevoluon, kiel embria genezo elvokas specian;
tiu laŭgrada estiĝo studindas (Waringhien,
1959, p. 19-49). Aliflanke, la morfemoj, kiuj konsistigas
ĝin, radikas en aliaj lingvoj; ili ne estas
elementoj "tiritaj el neniaĵo".
Esperanto
ne pli naskiĝis el neniaĵo ol, ekzemple,
la haitia kreola. Lingvo aperas, kiam ĝi respondas
al bezono. En la Kariba Insularo, ekzistis ĉe
sklavoj divers-etnaj kun lingvoj reciproke nekompreneblaj
bezono interkomuniki; el tiu bezono naskiĝis
bunt-origina lingvo grandparte bazita sur la lingvaĵo
de la blankuloj aĉetintaj ilin, sed strukture
tute alispeca. Simile, en la jaroj 1880-1910, parto
de la mondloĝantaro sopiris al eksteraj kontaktoj
kaj soifis je vastiĝo de 1' kultura horizonto,
sed trovis lingvo-lernadon neebla en siaj vivcirkonstancoj.
Tiuj personoj kaptis la projekton de Zamenhof, kaj
uzante ĝin, transformis ĝin en lingvon
vivplenan. Nek la kreola nek Esperanto naskiĝis
el neniaĵo; ilin naskis sama soci-psikologia
forto: la emo dialogi.
Ni
nun konsideru jenan tekston:
Allez prendre un oiseau, un cygne de notre
lac par exemple, déplumez-le complètement,
arrachez-lui les yeux, substituez à son
bec plat celui du vautour ou de 1'aigle, greffez
sur les moignons de ses pattes les échasses
d'une cigogne, mettez dans ses orbites la prunelle
du hibou (...); ensuite, inscrivez sur vos bannières,
répandez et criez ces mots: "Ceci
est l'oiseau universel", et vous vous
ferez une petite idée de la sensation de
glacement qu'a produit sur nous cette terrifiante
boucherie, cette vivisection nauséabonde,
qu'on n'a cessé de nous prôner sous
le nom d'espéranto ou langue universelle.
(Cingria, pp.1-2).
[Ekkaptu birdon, cignon nialagan, ekzemple,
komplete senplumigu ĝin, forŝiru de
ĝi la okulojn, anstataŭ ĝia plata
beko metu vulturan aŭ aglan, greftu al ĝiaj
piedostumpoj cikoniajn irilojn, ŝovu en la
orbitojn la pupilon de otuso (...); nun surskribu
sur viaj standardoj, disvastigu kaj kriu frazon
jene: "Jen estas la universala birdo",
kaj vi ricevos etan ideon pri la frostiĝa
sento, kiun estigis en ni tiu terura buĉado,
tiu vivosekcado plej naŭza, kiun oni ne ĉesis
advokati al ni kun la nomo Esperanto aŭ lingvo
universala.]
Se
oni preterlasas la bildan (kaj birdan!) aspekton
de tiu citaĵo kaj la vortojn, kiuj evidentigas
la amplekson de la emocia reago ("terura buĉado",
"vivosekcado plej naŭza"), kritikoj
restas du:
a)
Esperanto rezultas el homa interveno en ion vivantan;
b) ĝi estas heterogena lingvo.
La
konkludo de la citita aŭtoro estus racia nur
trikondiĉe:
- se lingvo estus viva estaĵo, simile al besto;
- se homa interveno en ion vivantan estus ĉiufoje aĉ-efika;
- se heterogena lingvo ne taŭgus por interkomuniki.
Hipnotigata
de sia premsonĝa vidaĵo, la aŭtoro
izolas sian bildon de la ĉi-supraj konsideroj.
Li ne vidas, ke asimili lingvon al io vivanta, estas
nur metaforo, kiun oni ne tro streĉu. La koncerna
birdo terure suferus, sed kiam la nederlandan ortografion
oni reformis en la 40-aj jaroj, la lingvo ne kriis,
nek necesis anestezo.
Due,
homo ofte intervenas en vivaĵojn kun plej bonaj
rezultoj. Malsato estus multe pli drama en Hindio,
se oni ne estus sukcesinta, dank' al tute konscia
interveno de homo en naturon, produkti novajn grenspecojn.
Kaj nek hundoj, nek rozoj, nek pano ekzistus, se
homo ne estus vole aplikinta siajn talentojn al
estaĵoj vivantaj.
Trie,
se heterogeneco estus kondamna, la angla ne povus
utili kontentige. Lingva analizo ja rivelas ĝin
pli heterogena ol Esperanto:
When we come to a language like English,
we find ourselves dealing with several languages rolled into one. (Lord,
1974, p.73).
[Kiam ni alvenas al lingvo kiel la angla, ni troviĝas
antaŭ pluraj lingvoj kunrulitaj al unu.]
Esperanto
estas pli homogena, ĉar la leĝoj, kiuj
regas la asimiladon de la elementoj ĉerpitaj
el ekstere, estas pli rigoraj. Kio difinas la heterogenecon
de io kunmetita, tio estas, ne la diversa origino
de la eroj, sed ia misharmonio plus la manko de
asimilanta nukleo (kiel scias ĉiu, kiu provis
fari... majonezon).
3. Subkuŝanta angoro
La
funkcio de la defendmekanismoj estas protekti la
egoon kontraŭ angoro. Ilia apero, tuj kiam
Esperanto estas menciata, signifas, ke profunde
en la psiko tiu lingvo sentiĝas kiel angoriga.
a)
Timo pri ŝanĝo en la situacio.
Kelkrilate, la psikologia rezisto kontraŭ Esperanto
kompareblas kun la kontraŭstaro, kiun renkontis
la ideoj de Kristoforo Kolombo kaj de Galileo: stabila,
bone ordigita mondo troviĝis renversita pro
tiuj novaj teorioj, kiuj perdigis al la homaro ties
plurjarmilan, fortikan fundamenton. Simile, Esperanto
aperas kiel ĝenanta en mondo, kie al ĉiu
popolo respondas lingvo, kaj kie la komunikilo estas
transdonita de la prapatroj kiel bloko, kiun neniu
unuopulo rajtas atenci. Ĝi demonstras, ke lingvo
ne estas necese donaco el la pasintaj jarcentoj,
sed povas rezulti el simpla konvencio. Uzante kiel
kriterion pri korekteco, ne konformecon al aŭtoritato,
sed efikecon en komunikado, ĝi transformas
la manieron interrilati: kie estis vertikala akso,
jen tien ĝi metas akson horizontalan. Ĝi
tiel atakas multajn profundajn aferojn, al kiuj
oni ĝenerale ne inklinas ĵeti lumon. Ekzemple,
kio fariĝas, ĉe ĝi, el la lingvohierarkio?
La gaela [irlanda], la nederlanda, la franca kaj
la angla ne situas samnivele en la mensoj, nek en
multaj instituciaj tekstoj. Se, por komuniki inter
si, malsamlingvuloj alprenos Esperanton, tiu hierarkio
perdos sian fundamenton.
b)
Lingvo kiel sankta valoro kaj identec-simbolo.
Lingvo ne estas nur socia, ekstera fenomeno. Ĝi
estas teksita en nia personeco. "Mi suĉis
la katalunan kun la lakto patrina", diris persono
pridemandita kadre de la esploro, sur kiu ĉi
tiu analizo baziĝas.
Niaj
konceptoj havas emocian etoson, kiun lingvistiko
preteratentas, sed kiu gravegas por la konduto.
La senta nukleo de la koncepto "lingvo"
situas en la rilatado kun la patrino, pro kio, verŝajne,
multaj gepatraj lingvoj nomas "patrina"
la familian lingvon. Inter la bebo, kiu povas nur
plorĝemi por esprimi sian suferon, ofte ricevante
neadaptitajn aŭ senhelpulajn reagojn, kaj etulo
trijara, kiu per vortoj klarigas, kio ĵus okazis,
grandega ŝanĝo fariĝis, kiun la infano
sentas mirakla.
Ni
estis tro junaj, kiam ni lernis paroli, por konscii,
ke disvolviĝas nur plej banala lernprocezo.
Ni vidis en tio kvazaŭ magian donacon, ludilon
diecan. Antaŭe, ni ne kapablis klarigi ion
ajn, kaj jen, nekompreninte kial, ni retrovas nin
havantaj talismanon, kiu plenumas ĉiajn miraklojn
kaj riĉigas ĝis senprecedenca grado tion,
sen kio vivi ne eblus: interhoman rilatadon.
La
bezono senti sin komprenata estas unu el la plej
bazaj bezonoj de infano. Nu, sen lingvo, kio restus
el ĝi? La sinteno de la gepatroj, kaj post
ĝi la longa influo de lernejo, kiu prezentas
lingvon kiel neatencindan normon kaj kiel la ŝlosilon
de ĉiuj literaturaj belaĵoj, nur fortigas
tiun sentonukleon. En tia kunteksto, aserti, ke
lingvo "fabrikita" de kvazaŭ-samtempulo
— oni ĝenerale konfuzas Esperanton kun la projekto
de Zamenhof — povas funkcii same bone kiel la gepatra
lingvo, tio estas insulti ĉi-lastan, tio estas
forrabi de ĝi ĝian statuson de magia talismano,
kiun ĝi ĉiam konservis en nia psika profundo,
eĉ se sur konscia nivelo ni konceptas ĝin
pli racie. Tio estas netolerebla sakrilegio. Verŝajne
por eviti tian malsanktigon iuj Esperanto-parolantoj,
laŭ psikologia movo finfine plej komprenebla,
diras, ke la zamenhofa laboro ne estas klarigebla
per si mem kaj devas esti atribuita al inspiro de
altaj spiritaj sferoj, superhomaj.
Fakte,
kiam oni esploras la psikologiajn reagojn, kiujn
elvokas la vorto "Esperanto", oni povas
nur miri pri la nombro da personoj, kiuj ne elportas
la ideon, ke tiu lingvo povas esti, kelkrilate,
supera al ilia gepatra lingvo. Tiu reago devenas
de emo identigi lingvon al persono: mia lingvo estas
mia popolo, mia lingvo estas mi; se mia lingvo estas
malsupera, mia popolo estas malsupera, kaj mi estas
malsupera. Deklarante Esperanton apriore senvalora,
kaj eldirante tiun juĝon kiel ion evidentan,
oni saviĝas. Oni uzis artifikon plejplej homan,
perfekte kompreneblan, sed ne allaseblan el scienca
vidpunkto.
c)
Diversaj timoj.
Esplori la reagojn al Esperanto per la metodo
de klinika interparolo evidentigas ĉiaspecajn
subkuŝantajn timojn, kiujn ne eblus pritrakti
detale. Mi simple citu sep:
I. Timo riski.
Ĉar
neniu oficiala instanco, neniu prestiĝa institucio
aljuĝas al Esperanto valoron, deklari sin favora
al ĝi signifas alpreni starpunkton distancan
de tiu, kiu aperas kvazaŭ oficiala. Estas malpli
riske ripetadi tion, kion ĉiuj diras kaj kio
ŝajnas kongrui kun la sinteno de la altranguloj
aŭ de la intelekta elito.
II. Timo pri rekta kontakto.
Estas
io sekuriga en la fakto interkompreniĝi pere
de tradukado aŭ de lingvo tro malperfekte regata
por ebligi interŝanĝi ideojn rekte, detale
kaj nuance. Renkonti, ĉe kondiĉoj de perfekta
komunika glateco, pensmanierojn radike malsamajn
ol la niaj povas esti ŝoka, danĝere konfuziga
sperto. Estas prave tion timi, ĉar Esperanto
situas niamense sur nivelo pli proksima al tiu de
spontana vortigo ol la ceteraj lingvoj. Juna japano,
kiu ĉirkaŭvojaĝis la mondon renkontante
ĉiuetape lokajn esperantoparolantojn, rakontis,
kiom ŝokis lin tiuj rektaj dialogoj kun personoj,
kiuj, nur ĉar ili estas si mem, kaj tion esprimas,
ŝanĝas la tutan perspektivon de la mondkoncepto
(Kiotaro Deguti, 1973).
III. Timo pri infaneca retroiro.
"Simpla"
konfuziĝas kun "tro simpla" aŭ
kun "infaneca", kio naskas la ideon, ke
Esperanto ne povas utili por esprimi vere plenkreskulan
pensadon ĉe alta abstrakt-nivelo. Oni tiel
izolas la faktoron "simpleco" disde ĝia
komplemento — kiu tute modifas la situacion — nome
la senlima kombinpovo. Ekzemple, la a-finaĵo,
kiu markas adjektivon Esperante, estas pli simpla
ol la multaj francaj sufiksoj, kiuj samrolas, sed
ĝi ofte ebligas ĝuste esprimi sin, ĉar
ĝi aliĝas al iu ajn morfemo, dum multaj
francaj substantivoj ne havas sian adjektivon, kiel
insécurité (angle insecure,
Esperante nesekura), fait (angle factual,
Esperante fakta), Etats-Unis (hispane
estadounidense, Esperante usona, kiun
Esperanto distingas disde amerika kaj nordamerika),
aŭ pays (apud nacia, "de
la nacio", Esperanto havas landa, "de
la lando"), kaj tiel plu.
IV. Timo pri travidebleco.
Oni
imagas, ke Esperanto metos en penson netolereblan
klarecon:
L'élément affectif si important
dans le langage trouve difficilement sa place dans
cette langue claire où tout est explicite,
cette langue "plus precise que la pensée".
(Bumey, 1966, p. 94).
[La
afekcia aspekto, tiel grava en lingvo, malfacile
trovas lokon en tiu klara lingvo, en kiu ĉio
estas eksplicita, tiu lingvo "pli preciza ol
pensado".]
Fakte,
eblas same malprecizi en Esperanto kiel en iu ajn
alia lingvo, eĉ se, ofte, estas pli facile
sin pli klare esprimi en la lingvo de Zamenhof.
V. Timo pri malplivaloro rilata al facileco.
Pli
komplika solvo al problemo sentiĝas kiel pli
valora ol facila solvo. Elekti la malfacilan kontentigas
ian emon suprenmeti sin, kiu havigas sekurigan kaj
komfortigan senton pri la propra graveco.
VI. Timo pri heterogeneco.
Tiu
estas aparta formo de stato klasike konata per la
nomo "diseriĝa angoro". Ĉar
homo facile identigas sin al lingvo, Esperanto favoras
projekcion sur ĝin de emocioj rilataj al la
tuto de onia personeco. Nu, tiu sentiĝas, je
nekonscia nivelo, kiel facile rompebla konstruaĵo
farita el disaj, sinkontraŭdiraj eroj, ĉiam
preta disfali. Kiel simbolo de io ne sufiĉe
fortika ĉar kunmetita el tro malsamaj elementoj,
Esperanto timigas.
VII. Timo pri malalt-niveligo kaj detruo.
Esperanto
perceptiĝas kiel ŝosea rulpremilo, kiu
pasante premados ĉion morta, platigante ĉiujn
kulturajn diferencojn. Oni tiel projekcias sur la
zamenhofan lingvon psikajn erojn apartenantajn ĉu
al tio, kion Freud nomis mort-instinktoj (Freud,
1920), ĉu al la nekonscia afekcia nukleo, kiun
Charles Baudouin nomis "aŭtomato"
(Baudouin, 1950, pp. 225-229).
4. Konkludo: la funkcio de psikologia rezisto
La
kialo de la emociaj reagoj notitaj komence de ĉi
tiu studaĵo nun fariĝas pli klara: la
koncemato timas. Lin teruras la ideo, ke oni forŝiros
aŭ difektos sanktan trezoron radiantan funde
de lia psiko per fea beleco, kiun nenio rajtas superi:
la gepatran lingvon, simbolon de lia identeco. Simile
al enĉambriĝinta birdeto, kiu, panik-trafita,
ne ĉesas koliziadi al la fenestro, ne rimarkante
pordon apude malfermitan, li ne havas la necesan
serenecon por trankvile rigardi, kio, finfine, estas
tiu Esperanto, kiu ŝajnas malsanktigi la koncepton
mem pri lingvo. Li estas kaptita en infera [neelirebla]
cirklo: por ĉesi timi, necesus rigardi alfronte
la realon, sed por kuraĝi alfronti ĝin,
necesus ne plu timi.
Tia
maniero reagi, nelogika, sed tipa pri la homa psikologio,
ne ekzistus sen la interveno de politikaj kaj sociaj
faktoroj, kiujn la amaskomunikiloj grandigas kaj
disvastigas, sed kiujn ĉi tie analizi estus
neeble (mi ilin pritraktis aliloke, vd Piron, 1986,
pp. 22-28 kaj 34-36). Ili ja supozigas subsojlan
[sub-liman, subkonscian] influon kompareblan al
tiu de reklamado kaj de politika propagando, bazitan
sur nevola misinformado, kiu sin reproduktas mem,
aŭtomate, jam unu jarcenton. Aliel ne eblus
kompreni, ke infanoj kaj adoleskantoj preskaŭ
neniam prezentas la apriore negativan reagon facile
troveblan ĉe plenkreskuloj, dum ĉiuj psikologiaj
elementoj funkciigantaj la defendmekanismojn ĉe
ĉi-lastaj enestas ankaŭ en ili.
Manipulate
de siaj nekonsciaj timoj, la dudekajarcentulo ne
vidas, ke, antaŭ ol juĝi Esperanton, necesus
studi aron da faktoj. Oni povas bedaŭri tion.
Sed, laŭ historia perspektivo, montriĝas,
ke tiuj reagoj havis pozitivan efikon. Tuja ĝenerala
akceptado de la lingva embrio kunmetita de Zamenhof
submetus ĝin al disstreĉiĝoj, el
kiu ĝi ne eliĝus vivanta. Tiustadie, ĝi
estis tro delikata, tro nekompleta. Gi bezonis sufiĉe
longan vivperiodon en limigita, sed multkultura
medio, por ke la necesaj alĝustiĝoj efektiviĝu,
ke la signifkampoj [semantikaj kampoj] difiniĝu,
ke korektiĝu la mankoj plej nature, per uzado.
Aliflanke,
lingvaj rilatoj ĉiam estis rilatoj de potenculo
al malfortulo. La ideo anstataŭigi ilin per
egalecaj rilatoj, havigantaj al la plej malgrava
lingveto la saman statuson kiel al la lingvo de
ekonomiaj kaj kulturaj gigantoj, estis tro ŝoka,
por ke la homaro povu senvunde adapti sin rapide
al ĝi. Transformoj en la ĝenerala pensmaniero
postulas malrapidan asimiladon.
El
jarcento da defioj, da politikaj kaj intelektaj
atakoj, Esperanto elmergiĝas rimarkinde forta,
fleksebla, fajnigita. Ĝin karakterizas forte
stampita personeco, same vigla kiel la franca en
la tempo de Rabelais. Tiun fakton la plimulto el
la homoj ankoraŭ neas, sed ĉiam apriore.
Se aŭtoro baziĝas sur la studo de
dokumentoj aŭ la observado de Esperanto praktike
uzata, li agnoskas ties grandan viglecon. Se la
socia kaj psikologia rezisto kontraŭ Esperanto
longtempe ege fortis, ĝi aperas nun pli kaj
pli spirmanka [malvigliĝanta, malfortiĝanta,
perdanta sian triumfan superecon]. Ĉu ne simple,
ĉar ĝi ĉesis plenumi sian funkcion?
REFERENCOJ
Accontini,
Domenico (1984) "Les interventions" en
Contri, Manlio "Eliminer la Tour de Babel",
Bulletin européen, 1984, 7.
Allen, Mark E.; Sibahi, Zakaria; kaj Sohm, Earl
D. (1980) Evaluation of the Translation Process
in the United Nations System (Ĝenevo: Joint
Inspection Unit, Palaco de Nacioj: dokumento JIU/REP/80/7).
Arbaiza, M.D. (1975) Foreign Language Annals,
1975, 8.
Baudouin, Charles (1950) De l'instinct a 1'esprit
(Parizo: Desclée de Brouwer).
Bausani, Alessandro (1981) "L'esperanto, una
lingua che funziona", Affari sociali internazionali,
1981, 1, represita en L'esperanto (Pizo:
Edistudio, 1982), pp. 32-36.
Burney, Pierre (1966) Les langues internationales
(2-a eld., Parizo: Presses universitaires de
France).
Cingria, C.-A. A propos de la langue espéranto
dite langue universelle (Ĝenevo: Voile
latine), ne-datita broŝuro, klasita ĉe
n-ro ESP-366 en la Centro por dokumentado kaj studado
pri la lingvo interaacia, Urba Biblioteko, La Chaux-de-Fonds,
Svislando).
Freud, Anna (1937) The Ego and the Mechanisms
of Defense (Londono: Hogarth).
Freud, Sigmund (1920) Jenseits des Lustprinzips
(volumo n-ro 18 de la Kompleta Verkaro, Londono:
Hogarth). G.P. (1985) "Cicéron est mort,
vive Donaldus Anas" Vingt-Quatre Heures,
25-a de marto 1985.
King, C.E.; Bryntsev, A.S.; kaj Sohm, E.D. (1977)
The implications of additional languages in the
United Nations System (Novjorko: UN, dokumento
A/32/237).
Kiotaro Deguti (1973) My travels in Esperanto-land
(Kameoka: Oomoto).
Laird, Charlton (1957) The Miracle of Language
(Novjorko: Fawcett).
Lord, Robert (1974) Comparative Linguistics (Londono:
English Universities Press). Malherbe, Michel (1983)
Les langages de l'humanité (Parizo:
Seghers).
Martinet, André (1967) Eléments
de linguistique générale (Parizo:
Armand Colin).
Martinet, André, red. (1968) Le Langage
(Parizo: Gallimard).
Piron, Claude (1980) "Problèmes de communication
linguistique aux Nations Unies et dans les institutions
apparentées", Language Problems and
Language Planning, 1980, 4, 3 (fall),
pp. 224-237.
Piron, Claude (1984) "Contribution
a l'étude des apports du yiddish a 1'espéranto", Jewish Language Review, 1984, 4, pp. 15-29.
Piron, Claude (1986) "Espéranto:
l'image et la réalité", Cours et etudes de linguistique contrastive et appliquee,
n-ro 66 (Parizo: Universite de Paris VHI-Vincennes).
Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La
Laguna: Regulo-Perez).
Wells, Peter (1987) en "Letters — Aspiring
to Esperanto", Time, 24-a de aŭgusto
1987, p. 3.
Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26E (1988)
Read
more articles - Free!
E-mail
this article to your colleague!
Need
more translation jobs? Click here!
Translation
agencies are welcome to register here - Free!
Freelance
translators are welcome to register here - Free!
Subscribe
to TranslationDirectory.com newsletter - Free!
Take
part in TranslationDirectory.com poll - your voice
counts!
|