See also other languages'
versions:
Kebekianoj
nomas "à-plat-ventrisme" ("rampemo")
la inklinon ĉiam cedi al la angla lingvo. Ĉu
la decido de pluraj alemanaj (germansvisaj) kantonaj
registaroj instrui la anglan kiel unuan fremdlingvon
estas kazo de tia forĵeto de digno? Ni unue
notu, ke la fascino, kiun kaŭzas la angla lingvo,
kreas tunelan vidmanieron. Hipnotigite per la malproksima
lumeco, oni ĉesas vidi la tutan ĉirkaŭaĵon.
Tiel la prezidanto de Nissan, sekve al la interkonsento
kun Renault, devigas sian personaron studi la anglan
"por ke la laboruloj de ambaŭ firmaoj
disponu komunan lingvon" (Jomiuri shimbun,
2002.04.17). "La francoj ja scipovas la anglan
same malbone kiel la japanoj," li klarigis.
"Tamen, la angla estas nur kvazaŭ komputila
programaro." Fascinite de la angla, li blindas
: kion valoras programaro, kiun oni ankoraŭ
ne regas post ses jaroj?
La
fakton, ke la angla nun superregas, oni rigardas
io definitiva. Kvazaŭ "estas fakto"
signifus "estas bone". Se tiu sinteno
regus la historion, sklaveco plu daŭrus, kaj
ne estus virino en la Federacia Konsilantaro (t.e.la
tutsvisa registaro). Estas pli demokratie starigi
la demandon: "Kio konformas al ĉies intereso
en la kampo de lingva komunikado?"
Nu,
komparante la diversajn rimedojn aplikatajn por
superi la lingvajn barojn, oni malkovras "programaron"
pli efikan ol la angla: Eon, kaj tia ĝi montriĝas,
kiu ajn la kriterio: egaleco, flueco, precizeco,
fonetika facileco, mallongeco de la lernado, ktp
(Claude Piron, "Communication linguistique - Etude comparative
faite sur le terrain", Language Problems and Language Planning,
printempo 2002, vol. 26, n-ro 1, paĝoj 24-50
aŭ www.esperanto-sat.info, alklaki "Dokumentoj"n, angla versio: www.geocities.com/c_piron). Efektive, mi parolis pli bone Eon post
ses monatoj ol la anglan post ses jaroj plenaj je
sensencaĵoj, de la kvar malsamaj sonoj de "-ough"
en "tough", "though", "through"
kaj "cough" ĝis trompaj derivoj kiel
"hard" > "hardly" (mi
ĵus korektis la tekston de junulo, kiu volante
diri "mi pene, streĉe laboris" skribis
"I hardly worked", kio signifas "mi
apenaŭ laboris"). Miaj kontaktoj ĉie
en la mondo konfirmas, ke Eo estas pli bone adaptita
ol la angla al internacia komunikado. Certe, jes
ja, abundas tiuj, kiuj ĝin moke forĵetas,
sed ili neniam observis kunsidon en Eo, vidis infanojn
uzi ĝin ludante, foliumis tiulingvan magazinon,
nek pridemandis personojn, kiuj praktikas kaj la
Ŝekspiran lingvon kaj la Zamenhofan. Tiuj uloj
verŝajne misfamigas restoraciojn, kien ili
neniam eniris, kaj veturilojn, kiujn ili neniam
stiris.
Esperanto
estas miskonata (ĝenerala informado: http://www.esperanto.net). Kiu scias, ke ĝi estas, post la angla,
la lingvo plej uzata sur Interreto? (sincera mi
estis skribante tion, ĉar mi vidis statistikon,
kiu tion montris antaŭ deko da jaroj, sed ŝajnas,
ke la situacio ŝanĝiĝis, kaj ke nun
la japana, la korea, kaj ankaŭ aliaj lingvoj,
antaŭas ĝin, simple ĉar pli da homoj
el ĉiaj landoj povas konektiĝi al Interreto
kaj komunikas inter si nacilingve). Ke ĝi estas
la lingvo de konsiderinda produktado literatura?
Ke Pekina kaj Varsovia radioj elsendas en ĝi
plurfoje ĉiutage, kaj Vatikana radio plurfoje
ĉiusemajne (Radioprogramoj en Eo http://osiek.org/aera/)? Ke ĝi estas unu el la lingvoj de Internacia
Akademio de Sciencoj (http://www.ais-sanmarino.org/)? Ke sep Nobelpremiitoj estis/as esperantistoj?
Ke ĉiutage, ie en la mondo, ĝi estas la
lingvo de staĝo, kultura renkontiĝo, kongreso
(http://www.eventoj.hu/kalendar.htm)? Ke troviĝas Eo-uzantoj en la plimulto el la urboj en
la plimulto el la landoj, eĉ en Soweto, eĉ
en Lomé, eĉ en Ulan-Bator? Ke ĝi
stimulas la intereson al aliaj kulturoj kaj faciligas
la akiron de aliaj lingvoj? Ke multaj junuloj uzas
la reton de senpaga loĝigo organizita de Eo-asocioj (www.esperanto.nu/ps aŭ
http://www.tejo.org/ps/) ? Klare, ekzistas vastaj kampoj de la socia
vivo, kiujn la informiloj tute pretervidas.
Ĉu
havas sencon, ke franc- kaj germanlingvaj svisoj
interkomunikas en fuŝa angla post ses studjaroj,
penante prononci sonojn, kiuj ekzistas nek en la
franca nek en la germana ("th", ktp),
dum ili povus agrable dialogi en Eo post kelkaj
monatoj? Se, ĉie, oni diskonigus la realon,
nome, ke el ĉiuj rimedoj uzataj pro formoki
Babelon Eo estas tiu, kiu donas la plej bonajn rezultojn
por la plej eta investo tempa, cerbostreĉa
kaj mona (Claude Piron, "Le défi des langues"
(Parizo: L'Harmattan, 2-a eld. 1998), ĉapitro 11), la
lingva diverseco fariĝus tio, kio ĝi fundfunde
estas: riĉo, ne malhelpilo.
Homo
masoĥismas. Eble, por retrovi nian sanan prudenton,
ni bezonos, ke advokato lanĉu usonecan kolektivan
plendon kontraŭ la ŝtatoj nome de ĉiuj,
al kiuj ili trudis ŝviti super la angla, dum
ekzistis rimedo pli demokratia, pli efika rilate
al ĝia kosto, psikologie kaj kulture pli kontentiga,
pri kiu ili neglektis informi sian civitanaron.
En
tempo, kiam oni oferas tiom da dungoj al t.n. raciecigo,
la miliardoj, kiujn sorbas la instruo de la angla,
kaj la miloj da horoj, kiujn milionoj da junuloj
ĉie en la mondo dediĉas al ĝi kun
priplorindaj rezultoj, estas nekontestebla malobeo
al la admono racie agi. Se diri nenion pri la katastrofa
kultura influo, kiun ĉie havas la disvastigo
de la "broken English".
____________
(*) La vorto “a-plat-ventrisme”, kiun vi ne trovos
en francaj vortaroj, estas slanga elpensaĵo
de kanadaj franclingvanoj; ĝi estas tre malfacile
tradukebla: "rampismo aŭ rampemo"
aŭ "adorkliniĝemo" estus eblaj
tradukoj. La plej laŭvorta esperantigo estus
"ventrokuŝemo", t.e. "emo kuŝi
surventre antaŭ iu potenculo")