See also other languages'
versions:
Nekompreno fare de la socio
Identiĝo al la lingvo internacia
Du kategorioj
Paradokso: kie estas mensa sano?
La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon
Tabuo
En
kio radikas la tabuo?
Kaŝita aŭtoritata mesaĝo
Monstro
Faktoj
estas pli obstinaj ol paroloj
Oni
povas aliri la mondan lingvoproblemon laŭ tre
diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika, financa-ekonomia,
ktp. Mi aliĝos ĝin, verŝajne pro
profesia misformiĝo, el la psikologia vidpunkto,
kies gravecon, miaopinie, ne estas ĝuste taksata.
Esperantistoj
ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton,
ne interesiĝas pri ĝi, aŭ ke nia
afero ne progresas sufiĉe rapide. Ili facile
kulpigas pri tio unu la aliajn. Miaopinie, tiuj
negativaj sentoj tute ne estas pravigeblaj, se
oni konsideras la psikologian aspekton de la situacio.
Alivorte, laŭ mi, Esperanto tute normale
progresas, eĉ kiam ĝi malprogresas dum
jardeko, kaj ankaŭ la konsciiĝo pri
la monda lingvoproblemo antaŭeniras je normala
ritmo, t.e. je la ritmo de historio.
La
disvastigita ideo, en la esperantistaro, ke la
afero ne progresas sufiĉe rapide fontas el
unu el la plej gravaj eroj de la homa psiko, nome
deziro. Ni deziras, ke Esperanto progresu, kaj
ni reagas al tiu deziro kiel eta infano: ni ne
volas vidi la amplekson de la obstakloj, kiuj
staras kiel barilo inter nia deziro kaj ĝia
plenumiĝo. Ni do sentas frustron. Kiam ni
sentas frustron, anstataŭ fronti al la fakto,
ke al ni dekomence realismo mankis, kaj sekve
ke la fuŝo kuŝas en ni, ni serĉas
kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo,
kiu ne atentas nin, aŭ la fuŝuloj en
la Esperanto-mondo, kiuj ne agas efike kaj laŭcele.
Tio estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas,
mi nur esprimas ion pri la normala funkciado de
la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas
reagi infanece. Malpacienci pri la progreso de
Esperanto, serĉi kulpulojn, estas tute normale
kaj nature. Tiel en la plimulto el la kampoj reagas
normalaj plenkreskuloj. Ni ja estas maturaj nur
pri kelkaj aspektoj de nia vivo. En multaj sferoj,
kiel la politika, la metafizika, kaj la homrilata,
ni daŭre reagas kiel etaj infanoj.
Nekompreno fare de la socio
Ankaŭ
kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas nin, mi
tuŝis psikologian aspekton de la situacio.
Kial
la mondo ne komprenas nin? Ĉar la socio ne
komprenas la lingvan situacion ĝenerale.
Kial? Pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, ĉar
lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne
estas facile kompreni ion kompleksan. Kiam io
estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la
aferon estas simpligi ĝin. Sekve, la socio
ĝenerale havas tre simpligitan bildon pri
la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman.
Alia
psikologia kaŭzo, pro kiu la socio ne komprenas
la lingvan problemon, estas timo. Tio eble mirigas
vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto,
aŭ al lingvisto, aŭ fakte al iu ajn
surstrate renkontita, ke unu el la kaŭzoj,
pro kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemon,
estas timo, li aŭ ŝi rigardos vin, kvazaŭ
vi estus freneza. Unue, ĉar por la alparolato
lingvoproblemo simple ne ekzistas. "La angla
solvas ĝin, aŭ la tradukistoj".
Kaj due, se entute estus problemo, estas klare,
ke ĝi neniel rilatas al timo. "Neniu
sentas timon pri lingvo. Kio estas tiu frenezaĵo?"
ŝi aŭ li diros al vi.
Sed
multaj timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin,
kio estas bona afero, ĉar sen tio estus neeble
vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj
kaŭzas multajn fuŝtordojn, misgvidojn
en nia maniero kompreni la realon.
Kial
lingvo elvokas timon? Refoje, pro multaj kaŭzoj.
Ekzemple, lingvo estas ligita al nia identeco.
Iun tagon en la infanaĝo ni ekkonscias, ke
nia medio parolas tiun aŭ tiun alian lingvon,
kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo.
Mi apartenas al homa grupo difinita per la lingvo,
kiun ĝi parolas. Do, en la profundo de la
psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la
svisgermanaj dialektoj estas maniero diri: jen
kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Aŭ rigardu,
kiel reagas la flandroj aŭ la katalunoj:
"se oni persekutas aŭ kritikas mian
lingvon, oni persekutas aŭ kritikas min."
Multaj
homoj havas forĵetan sintenon al Esperanto,
ĉar ili sentas ĝin lingvo sen difinita
gento, do lingvo sen homa identeco, do aŭ
ne lingvo, aŭ lingvo, kiu estas pli aĵa
ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj,
tio, kio roboto estas, rilate al veraj homoj.
Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri
kiu oni diras, ke ĝi havas ambicion al universaleco,
prempaŝos sur ĉiu alia lingvo, sur ĉiu
popolo, sur ĉio individua kaj vivanta, detruante
ĉion pasante. Tio eble ŝajnas al vi
fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo
nomata klinika interparolo, en kiu oni esploras,
kiuj ideoj aŭ bildoj asociiĝas unu al
la alia, se oni petas personon diri, kio pasas
tra la menso deirante de unu difinita vorto, ĉi-kaze
"Esperanto", rivelas la ekziston de
tiu nekonscia timo ĉe multegaj personoj.
Identiĝo al la lingvo internacia
Unu
el la problemoj de la esperantistoj devenas de
tio, ke Esperanto havas trajton, kiu distingas
ĝin de ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj, nome,
ke ĝi favoras identiĝon al ĝi.
Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano
sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne
sentas sin anglalingvano. Kontraste, svedo kiu
rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano
sentas sin esperantisto kaj sentas, ke ankaŭ
la du aliaj estas esperantistoj, kaj ke la tri
apartenas al iu speciala kultursfero. Eĉ
se oni ege bone regas la anglan, neanglalingvano
ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon.
Kun Esperanto okazas la malo. Kial?
Kiel
kutime en la kampo, kiun ni hodiaŭ vizitas,
la rolantaj faktoroj estas pluraj kaj kompleksaj,
sed eble la plej grava estas, ke Esperanto integriĝas
en la homa psiko je nivelo pli profunda ol ĉiu
ajn alia fremda lingvo. Ne tuj, ne ĉe komencanto,
sed ĉe tiu, kiun Janton nomas "matura
esperantisto", homo kun sufiĉa sperto
pri la lingvo por senti sin hejme en ĝi.
Kial ĝi situas pli profunde en la psiko?
ĉar ĝi, pli ol iu ajn alia homa lingvo,
sekvas la naturan movon de la cerbo ĉe homo,
kiu volas esprimi sin.
Nia
plej baza tendenco, kiam ni lernas lingvon, estas
ĝeneraligi la lingvajn trajtojn, kiujn ni
lernis. Tial ĉiuj franclingvaj infanoj diras
"des cheval", "ĉevaloj",
anstataŭ "des chevaŭ", aŭ
"vous faisez", "vi faras",
anstataŭ "vous faites". Tial ĉiuj
anglalingvaj infanoj esprimas la koncepton "piedoj"
per "foots" antaŭ ol akiri la ĝustan
formon "feet", aŭ la koncepton
"li venis" per "he comed"
antaŭ ol akiri la ĝustan formon "he
came". En Esperanto tiaj eraroj ne eblas,
do oni rapide sentas sin sekura en la uzo de la
lingvo. Krome en e o oni estas multe pli libera
ol en aliaj lingvoj. Tio validas pri la maniero
rilatigi la vortojn unu al la alia. En la angla
vi devas diri, laŭvorte: "li helpas
min", en la franca "li min helpas",
en la germana "li helpas al mi". En
la tri lingvoj ekzistas unu deviga strukturo,
nur unu. En Esperanto vi povas libere elekti iun
ajn el la tri. Same estas pri la elekto de la
funkcio de vortoj en frazo. Vi ofte povas elekti
iun ajn el la adjektiva, adverba, verba kaj substantiva
funkcioj, ekzemple diri: "mi venis trajne,
mi venis per trajno, mi trajnis". Ne estas
devigo tiurilate. Malmultaj lingvoj disponas la
rimedojn, kiuj ebligas tian liberecon, kaj se
ili havas ĝin, tre ofte oni ne rajtas ilin
uzi. Krome, la Esperanto-medio estas tre tolerema
pri gramatikaj kaj vortaraj fuŝoj, en mezuro
neniam renkontata alilingve. Forgeso de akuzativo
aŭ fuŝa uzo de ĝi estas, praktike,
rigardata normala, probable ĉar tio preskaŭ
neniam ĝenas la interkompreniĝon. Nur
kelkaj pedantoj faras el tiaj eraroj dramon, sed
ili situas ekster la normala medio Esperantista.
(Atentu! Ne miskomprenu ĉi tiun rimarkon
pri lingvaj eraroj kiel rekomendon! Mi situas
sur tereno pure observa.) Alivorte, ne estas rilato
inter perfekta uzo de la lingvo kaj la sento de
identiĝo al ĝi. Oni povas senti
sin esperantisto eĉ se oni ĉiufoje preterlasas
akuzativon.
Ĉio
ĉi, kaj ankaŭ la eblo krei vortojn laŭvole,
kion oni ne rajtas fari en multaj lingvoj, kreas
etoson de libereco, kiu lokas la lingvon en pli
profunda tavolo de la psiko, pli proksime al ties
kerno, al ties instinkta bazo. Estas pli facile
esti spontana en Esperanto ol en la franca, ekzemple,
ĉar oni devas observi malpli da arbitraj
malpermesoj. En ĝi do oni sentas sin pli
facile si mem. Pro tiaj trajtoj Esperanto fiksiĝas
pli profunde en la psiko ol la aliaj fremdaj lingvoj,
kaj pro tio oni multe pli emas identiĝi al
ĝi. Sed la homoj, kiuj ne apartenas al la
Esperanto-mondo, tion ne povas kompreni. Ili ne
komprenas tiun identiĝon. Tial la sinteno
de multaj esperantistoj aperas al ili freneza
aŭ almenaŭ tre stranga. Pro tiu sento
de identeco kun la lingvo, esperantisto facile
sentas sin atakata, kiam oni kritikas la lingvon,
aŭ eĉ la ideon mem de internacia lingvo.
Ataki la lingvon estas ataki lin mem, kaj la natura
reago estas kontraŭataki, kelkfoje tre akre.
Sed tion la neesperantisto ne komprenas. Li do
vidas en la normala reago de esperantisto ion
tro intensan, tro fortan, pruvon de ia fanatikeco,
kiu estas la sola ebla klarigo de reago tiel neproporcia.
Du kategorioj
Miaopinie,
Esperantistoj psikologie apartenas al du kategorioj.
Unuflanke, estas homoj, kiuj nebone adaptiĝis
al la kolektiva vivo, kiuj sentas sin iom ekster
la fluoj de la modo, de la socio, de la regantaj
ideoj kaj manieroj agi. Homoj, kiuj kutimiĝis
al la fakto esti malsamaj ol la plimulto aŭ
kiuj sentas sin forĵetitaj aŭ forĵetataj
de la plimulto. Ne estas facile preni sur sin
la fundan solecon de la homa vivo. Tial homoj,
kiuj sentas sin malsamaj ol la plimulto, emas
kuniĝi, krei kun similuloj komunumon, en
kiu ili sentos sin bone. Ili tiam kunvenas kaj
rediras unu al la aliaj, kiom pravaj lli estas,
kaj kiom malprava la ekstera mondo. Tio estas
tute normala kaj homa. Esperanto prezentis al
multaj personoj ne bone adaptitaj al la socio
lokon por trovi similulojn same nebone adaptitajn,
ĉe kiuj eblis trovi la konsolon kaj plifortigojn
necesajn por igi la vivon pli elportebla. Tio
estis aparte vera en la periodo, post kiam la
unuaj esperoj pri tuja alpreno de Esperanto montriĝis
vanaj, kaj antaŭ ol la argumentaro favora
al Esperanto iĝis sufiĉe forta kaj fakta,
alivorte inter la unua mondmilito kaj la jaroj
sepdekaj / okdekaj. Granda parto de la Esperantistaro,
tiuperiode, konsistis el neŭrozuloj, t.e.
homoj kun psikaj problemoj pli multaj aŭ
pli gravaj ol oni trovas ĉe iu ordinara.
Al
tiuj neŭrozuloj, al tiuj homoj, kiujn psikaj
problemoj kripligis, ni havas grandegan ŝuldon,
ĉar sen ili la lingvo simple formortus. Estas
naive kaj maljuste rigardi ilin de alte, kiel
emas fari kelkaj advokatoj de la Raŭma Manifesto.
En la historiaj cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis,
tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis, por ke
la lingvo disvolviĝu. Normaluloj ne povis
interesiĝi pri Esperanto, uzi ĝin kaj
do vivteni ĝin. Se Esperanto ne estus konstante
uzata, se neniu verkus en ĝi, se ĝi
ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj
eĉ konsistantaj ĉefe el stranguloj,
ĝi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan
potencialon, ĝi ne povus riĉiĝi,
ĝi ne povus iom post iom konduki al pli profunda
analizo de la monda lingvoproblemo. Mi estas certa,
ke post kelkaj jarcentoj, historiistoj konsideros,
ke tiuj homoj faris grandegan servon al la homaro,
vivtenante la lingvon kaj progresigante ĝin,
eĉ se iliaj motivoj parte kuŝis en iu
psika patologio.
Apud
la neŭrozuloj, la stranguloj, pri kiuj mi
ĵus parolis Esperanto allogis homojn kun
aparte forta personeco. Homo, kiu estas psike
tute sana, povas aliĝi al grupo tute eksternorma
nur, se li aŭ ŝi havas tiel fortan personecon,
ke li aŭ ŝi povas fronti al la amasoj
kaj bazi sian starpunkton sur bazoj klaraj, seriozaj,
elprovitaj, tiel ke li kapablas senti sin prava,
tamen sen orgojlo. Feliĉe, da tiaj homoj
troviĝis sufiĉe multe en la Esperanto-mondo
ek de la komenco. Unu el ili, ekzemple, estis
Edmond Privat. Ankaŭ al ili ni havas grandan
ŝuldon, ĉar ili multe helpis progresigi
la aferon, kaj iom post iom montri, en diversaj
medioj, ke Esperantistoj ne estas nur stranguloj
fanatikaj.
Kaj,
klare, la du kategorioj havas intersekcion, t.e.
homoj kun neŭrozaj trajtoj pli multaj aŭ
severaj ol ĉe la averaĝa homo, sed ankaŭ
kun pli forta personeco (ofte fortigita ĝuste
per la konstanta devo ekzerci sin vivi en medio,
al kiu oni ne sentas sin konforma aŭ plene
adaptita).
Paradokso: kie estas mensa sano?
Ni
do staras antaŭ paradokso: la Esperanto-mondo
longe konsistis grandparte el homoj kun psika
patologio, sed kiuj havis mense tute sanan pozicion
pri lingva komunikado, dum la ĝenerala socio
konsistas el homoj eble relative pli normalaj
psike, sed kun tute neŭroza, patologia, mi
eĉ dirus freneza, sinteno rilate al ĝi.
Kio
ebligas fari tiel drastan aserton? Nu, la fakto,
ke la socio prezentas ĉiujn simptomojn de
psikopatologio en sia rilato al lingva komunikado.
Kiam sentiĝas bezono, kion faras normalulo?
Li agas por kontentigi la bezonon per la plej
efikaj, agrablaj kaj rapidaj rimedoj. Imagu iun,
kiu malsatas. Li havas en sia poŝo monujon
plenan je monbiletoj. Li troviĝas en kvartalo
kun multaj manĝaĵvendejoj kaj restoracioj.
Se li estas normala, li iros en unu el tiuj, por
servigi al si manĝon aŭ por aĉeti
ion manĝeblan, kiu liberigos lin je la malsato.
Kion vi opinios pri homo, kiu, anstataŭ tion
fari, iras al la stacidomo, aĉetas bileton
por trajnvojaĝo ĝis loko 300 kilometrojn
for, kaj tie marŝas longe en la kamparo ĝis
li atingas etan restoracion, kiu proponas nur
malplaĉan manĝon? Kion vi opinios pri
tia homo, kiu, pro sia stranga aliro al la problemo,
malsatis dum horoj kaj fine ricevas ion ne tre
kontentigan, kaj ĉio kostis centoble pli
ol necesis? ĉiu diagnozos tiun konduton kiel
neŭrozan, patologian. Kial agi tiel komplike,
sen profito por iu ajn, dum eblis solvi la malsatproblemon
facile kaj rekte? En la kampo de lingva komunikado,
Esperantistoj agas kiel la unua, la cetera mondo
kiel la dua.
La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon
Sed
eble vi tamen havas dubon pri tio, ĉu la
koncerna konduto vere estas patologia, kaj vi
bezonas konfirmon pri la diagnozo. Nu, ni scias,
ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas
rezisto. La persono, kiu havas tiajn patologiajn
trajtojn, faras ĉion ajn eblan por ne konscii,
ke li aŭ ŝi ne agas sane, ke ŝi
aŭ li povus agi tute alimaniere, multe pli
agrable kaj efike. Kelkfoje la koncernato tamen
agnoskas, ke tia konduto estas nenormala, sed
diras: "Jes, mi scias, ke tiel agi estas
strange, nenormale, eĉ patologie, sed alimaniere
mi ne povas fari". Tiun rifuzon akcepti,
ke la konduto estas nenormala, aŭ la neeblon
ĝin ŝanĝi, oni nomas rezisto.
Nu,
estas interese vidi, ke la maniero, laŭ kiu
lingva komunikado estas organizita en nia mondo
havas ĉiujn karakterizojn de patologia konduto.
Esperanto ekzistas. ĝi ebligas komuniki multe
malpli multekoste ol samtempa interpretado, multe
pli juste ol la angla, multe pli komforte ol iu
ajn alia lingvo, kaj tio eblas post multe pli
eta investo en tempon, monon kaj energion fare
de la komunikontoj kaj fare de la ŝtato.
Alivorte, ĝi estas la rekta vojo por kontentigi
la bezonon. Sed anstataŭ uzi ĝin, la
socio elektas tre komplikan kaj multekostan vojon.
ĝi devigas milionojn da infanoj studi dum
jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn tiel malfacilajn,
ke nur unu el cent, meznombre, en Eŭropo,
unu el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon
fine de la studoj. Post kiam estis investitaj
tiom da penoj, da nerva energio, da tempo kaj
da mono en tiun lingvoinstruadon, montriĝas,
ke oni ne solvis la problemon de malegaleco, kaj
ke oni tiel fuŝe atakis la lingvobarilojn,
ke necesas investi ree milionojn kaj milionojn
da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn da
lingvoj kaj por prizorgi la samtempan interpretadon,
sen kiu la komunikontoj ne povus interkompreniĝi.
Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian tempon,
sian monon, sian penon en tiel fuŝa, tiel
neefika maniero, kiam eblas tion eviti. Jam per
tio la socio montras sin patologia.
Sed
kio konfirmas, ke temas pri aŭtenta psikopatologio,
tio estas la fakto, ke, se vi atentigas pri la
afero la ĵurnalistojn, la decidantojn, la
gravulojn, la respondeculojn pri la organizado
de la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke
la sistemo estas freneza, kaj ke ekzistas mense
sana maniero komuniki, multe pli facile
atingebla, tiam vi estigas reziston. La homoj
rifuzas konsideri vian atentigon, ili rifuzas
esplori la aferon, ili forbalaas la atestojn kaj
la pruvojn, antaŭ ol konatiĝi
kun ili. Tiu vorto "antaŭ" estas
grava, ĉar ĝi estas la pruvo, ke la
diagnozo estas ĝusta, ĝi atestas pri
la rezisto. La respondeculoj de la socio preferas
ne scii, ke ekzistas alia maniero komuniki interpopole,
ol tiu, kiun ili trudas al la miliardoj da teranoj.
Ili timas alfronti la veron. Kaj ĉar ili
ne volas vidi, ke ili timas, kio estas plia pruvo
pri la neŭroza, patologia karaktero de ilia
konduto, ili uzas ĉiajn pretekstojn por ne
malfermi la dosieron. La gravuloj do rifuzas ion
ne sciante, ke ili rifuzas; ili timas nesciante,
ke ili timas; ili kaŭzas embarason, maljustecon,
frustron, kaj nenecesajn penadon, elspezadon,
impostojn, komplikaĵojn ĉiaspecajn,
kaj konsiderindan kvanton da suferoj (mi aludas
i.a. al rifuĝintoj, por kiuj la manko de
lingva komunikado ofte estas kaŭzo de tre
konkretaj suferoj), ili kaŭzas ĉion
ĉi ne sciante, ke ili tion kaŭzas. Temas
pri vere serioza, severa psikopatologio socia.
Sed tre malmultaj personoj tion rimarkas kaj komprenas.
Tabuo
Fakte,
tabuo tuŝas la tutan kampon de interpopola
kaj interŝtata lingva komunikado. Se vi studas
la dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe,
vi konstatas, ke multe pli ol 99 elcentoj prezentiĝas,
kvazaŭ Esperanto ne ekzistus, kvazaŭ
la homaro havus neniun sperton pri alia maniero
internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado,
interpretado aŭ la uzo de prestiĝa nacia
lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Oni
ree tion vidis antaŭ nelonge en Bruselo,
en la Eŭropa Parlamento, dum kunsido de la
t.n. Institucia komisiono, kiu pritraktis la demandon
pri (ne)komunikado en Eŭropa Unio. Kio pruvas,
ke temas pri io tabua, estas la rifuzo kompari.
En
scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de
io, oni ĉiam komparas al referenco. Antaŭ
ol decidi pri nova medikamento, oni komparas ĝian
efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni
decidis fari tiun aŭ alian grandan laboron,
ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras?
Oni lanĉas ofert-alvokon. Oni proponas al
la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni
komparas la diversajn ofertojn por akcepti
la plej racian rilate al ĝiaj kostoj kaj
al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri.
Tio estas la normala proceduro. Fakte ekzistas
tuta scienca metodo pri la arto decidi elektante
la plej bonan manieron atingi difinitan celon.
Tiun sciencan metodon oni nomas "operacia
esplorado" ("operations research",
"recherche opérationnelle").
Ĝi naskiĝis dum la dua mondmilito kiel
maniero elekti la plej bonan vojon por transporti
varojn aŭ homojn plej rapide kaj kun malplej
da risko. Nu, se oni aplikas la regulojn de operacia
esplorado al la lingvoproblemo, oni konstatas,
ke, el ĉiuj rimedoj nuntempe observeblaj
en la praktiko, la optimuma, por atingi la celon
estas Esperanto. Sed por tion trovi, necesas kompari
la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi
objektive, en la praktiko, (surterene, kiel oni
nun diras), kiel Esperanto prezentiĝas kompare
al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata,
al la uzo de la angla, al tradukado de dokumentoj
kaj interpretado de paroladoj, ĉu samtempa,
ĉu posta, al uzo de la latina, ktp. Nur tia
komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej bona
sistemo.
Sed
kvankam miloj kaj miloj da paĝoj troviĝas
en dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN,
jen en Eŭropa Unio, jen en lingvikaj fakoj
de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras
la problemon surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton
estas malpli nombraj ol la fingroj de unu homo.
ĉar komparo de la diversaj eblaj solvoj al
problemo estas io tiel ofta alikampe, ĝia
foresto en la kampo de internacia lingva komunikado
pruvas, ke agas tabuo.
En kio radikas la tabuo?
Kial
tiu patologia aliro al la lingvoproblemo? Denove
la kaŭzoj estas multaj. Estas politikaj kaŭzoj.
La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj
povu senbare komuniki de popolo al popolo malplaĉas
al multaj ŝtatoj. Estas sociaj kaŭzoj.
Tiu sama eblo malplaĉas al la privilegiitaj
sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias sufiĉe
bone la anglan aŭ alian gravan lingvon, havas
multajn avantaĝojn super homoj, kiuj scipovas
nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras
perdi tiujn avantaĝojn. Tio estas aparte
videbla en la t.n. Tria Mondo.
Sed
mi opinias, ke la ĉefaj kaŭzoj de la
tabuo estas psikaj. La kerno de la problemo kuŝas
en la emocia pezo, ŝargo, etoso de la koncepto
"lingvo", en ĝia povo vibrigi tre
profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per
konceptoj aŭ vortoj. Kaj la vortoj aŭ
konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili
havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne ĉiuj,
sed multaj. Se mi diras "milito" aŭ
"mono" aŭ "patrino" aŭ
"sekso" aŭ "atomenergio",
io vibras profunde en vi, kvankam vi tion ĝenerale
ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj
fronte al granda parto de niaj konceptoj, ĉefe
al tiuj, kiuj estas iel ligitaj al niaj deziroj,
bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco,
ktp.
Inter
tiuj konceptoj kun forta emocia etoso troviĝas
la koncepto "lingvo". Kial? Ĉar
la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi
sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el
la plej bazaj deziroj de ĉiu homo. Kiam mi
havas ian turmentan zorgon, aŭ suferon, se
mi povas paroli pri ĝi al iu, kiu aŭskultos
min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata,
okazos ia kundivido de la zorgo aŭ de la
sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi
fartos pli bone kun ĝi. Kiam bebo suferas
kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago
de la apuda plenkreskulo mistrafas, aŭ tute
ne venas reago, krom, survizaĝe, esprimo
de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon,
kaj povas diri: "Doloras al mi en la orelo",
la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas
vera komunikado, kiu ŝanĝas la vivon.
Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save
disvolviĝas kun la patrino, la emocia etoso
de la koncepto "lingvo" inkluzivas la
sentojn pri ŝi. Pro tio la plimulto el la
lingvoj diras "patrina lingvo", kiam
fakte temas pri la gepatra aŭ la media lingvo.
Fakte,
akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas
laŭ la normalaj vojoj de ĉia lernado.
Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en
la asimilado de la kapablo regi aŭtomobilon.
Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro
la aĝo. Kiam ni lernas uzi aŭtomobilon,
ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias multegon
pri la arto lerni, ĉar ni vizitadis lernejon
multjare kaj lernis multon pri lernado. Sed kiam
ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne
scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel
miraklan. Antaŭe ni ne povis klare komuniki.
Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu ŝanĝas
la tutan vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj
ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke ni lernas,
ke disvolviĝas tute banala lernprocezo, la
lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela,
io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio.
Io, pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo
de nia animo, lingvo estas donaco de la dioj,
donaco supernatura. Neniu homo rajtas ŝanĝi
ĝin. Neniu rajtas libervole kaj racie enmiksi
sin en ion lingvan.
Vidu,
kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono
ŝanĝi la ortografion. Rigardu atente
la argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia
intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la emocioj,
kiujn ĉiam vibrigas la koncepto "lingvo".
Kaŝita aŭtoritata mesaĝo
Tiu
kerna sento pri lingvo kiel io mita, donita de
la dioj, kaj do sankta kaj netuŝebla estas
la plej kerna ero de la emocia aŭro de la
koncepto "lingvo". Al tiu kerno aldoniĝas
la fakto, ke la koncepto "lingvo" elvokas
la plej unuajn rilatojn en la familio, ĉefe
tiujn kun la patrino. Sed super tiuj du tavoloj
alvenas tria: la rilato kun aŭtoritato. En
la transdono de lingvo al infanoj, estas kaŝita
mesaĝo, kiujn oni praktike neniam eksplicitas.
Kaj tiu mesaĝo estas terure diktatora.
Fakte
ĝi diktas la respektivan situacion de infano
kaj plenkreskulo en la socio. Kiam infano parolas
neĝuste, oni korektas ĝin, almenaŭ
ek de kiam ĝi vizitadas lernejon. Se oni
ne korektas ĝin, oni ridas aŭ mokas,
aŭ ridetas signife. Kia ajn la reago, ĝi
sentigas al la etulo, ke, kiam ĝi uzas tian
formon, diferencan de la gramatike aŭ vortare
ĝusta, ĝi troviĝas ekster la normo.
Se eta franclingvano diras "plus bon",
oni diras al li: "Ne tiel oni diras, oni
diras "meilleur"". Eble ankaŭ
en la germana oni ne rajtas diri "mehr gut"
aŭ "guter" aŭ "gueter"
kaj verŝajne infanoj uzas tiajn formojn.
Tiam oni ilin korektas per frazo kiel: "Ne
tiel. Oni diras "besser"".
Kion
tio signifas por la profundo de la psiko? Tio
transdonas kaŝitan mesaĝon, jene: "Ne
fidu vian spontanan, naturan tendencon, kiu igas
vin ĝeneraligi lingvan trajton, kiun vi rimarkis.
Ne fidu vian logikon. Ne fidu la racion. Ne fidu
viajn refleksojn, vian instinkton. Ne fidu vin
mem. Obeu nin, eĉ se nia sistemo estas absolute
neracia, malsaĝa."
Por
la infanoj ja la lingvo estas esence komunikilo.
La unua ŝtupo en ilia pensado do estas: "Se
oni komprenas min, estas en ordo. Lingvo ja estas
farita por ke ni interkompreniĝu". Sed
la reagoj de la medio pli kaj pli sendas la mesaĝon:
"Lingvo ne estas io elpensita por interkompreniĝi.
Lingvo estas kampo, en kiu oni lernas konformigi
sin al la arbitraj, neklarigeblaj postuloj de
la grandularo." En lingvo estas tabuoj, kiujn
neniu povas pravigi. Se infano, kiu volas esprimi
la ideon "li venis" diras "er kommte",
"il a venu", "he comed", oni
atentigas ĝin, ke ĝi devus diri "er
kam, il est venu, he came". Se tiam ĝi
demandas: kial? Ne eblas doni al li racian respondon.
Oni povas nur diri: ĉar estas tiel. Kaj tio
subkomprenigas, ke la lingvo estas io regata de
nekompreneblaj leĝoj, neniam klarigataj,
kiuj radikas en la pratempo. Respekto al la praavoj
aŭ al la dioj, kiuj donis la lingvon, estas
pli grava ol logiko, ol racio, ol tendencoj spontanaj,
instinktaj, do ol individua homa naturo.
Esperanto
fuŝas ĉion ĉi. ĝi naskiĝis
antaŭ ne tre longe. Tio estas sakrilegio.
Lingvo ne rajtas esti juna. Lingvo estas io sankta
transdonita de la praavoj aŭ de la dioj,
ne io, kio povas estiĝi nuntempe. Kaj oni
diras, ke tiu lingvo ne havas esceptojn, tio estas
krimo! Se oni povas sekvi sian naturon, sian logikon
por esprimi sin, kio restos el la aŭtoritato
de la prauloj? Tial Esperanto kaŭzas terurajn
timojn en la profundo de la psiko. ĝi riskas
perdigi al nia gepatra lingvo ĝian mitan,
sanktan, fean karakteron. ĝi reletivigas
ĝin, dum viglas emocia bezono, ke la gepatra
lingvo estu io absoluta. Necesas ĉiarimede
haltigi ĝian disvastigon. Kaj necesas ĉiarimede
agi, por ke oni ne esploru pri ĝi. Oni eble
vidus, ke lingvo ne estas tio, kion ni kredas,
kaj tiel oni subfosus la bazon de la sociaj rilatoj.
La afero estas tro emocia, por ke oni akceptu
trankvile, objektive, science studi ĝin.
Kaj trankvile, objektive studi la reagojn al ĝi.
Monstro
Krome,
Esperanto aperas kiel monstro, ĉar oni diras,
ke ĝin kreis unu viro. Alivorte, ĝi
havas patron, sed ne patrinon. ĝi estas la
monstra produktaĵo de iu soleca perversulo.
Al tiu ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj
en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj libroj
aŭ Esperantistaj informiloj, laŭ kiuj
"Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887".
Fakte, Esperanto ne kreiĝis en 1887. En 1887
aperis semo de lingvo, kiu dum multaj jaroj antaŭe
kreskis kaj transformiĝis en la menso de
Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo,
kiu estas komparebla al la procezo per kiu laŭgrade
kreiĝas semo en planto, la projekto publikiĝis,
tio signifas, la semo estis ĵetita. Sed tiu
semo povis iĝi io vivanta nur, se grundo
akceptis ĝin. Kaj tiu grundo estas la patrino
de Esperanto, tio estas la komunumo de tiuj unuaj
vastkoraj idealistoj, kiuj akceptis la semon,
kaj provizis ĝin per la medio, en kiu ĝi
povis kreski, transformiĝi kaj fariĝi
io sufiĉe vivkapabla por vivteni sin sendepende
de iu ajn individuo.
Esperanto,
kia ni uzas ĝin nun, ne estas la verko de
Zamenhof, ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis
surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento
da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. ĝi
estas lingvo, kiu disvolviĝis tute nature,
per uzado, per verkado, per alterno de proponoj
kaj kontraŭproponoj, plej ofte nekonsciaj.
ĝi ne estas monstro, kiun estigis iu homo
sola, ĝi havas patron, jes ja, mirindan patron,
patron, kiu sukcesis meti en ĝin nekredeble
taŭgan vivpotencialon, sed ĝi havas
ankaŭ patrinon, kiu flegis ĝin ame,
kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis
al ĝi vivon.
Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj
Vi
vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto,
kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe pli
kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko
de la plej multaj individuoj troviĝas terura
rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro
tiu rezisto, preskaŭ neniu en la politika,
socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori
la aferon. Kaj tamen ĝi progresos. Similaj
kazoj de rezisto al io pli bona, pli oportuna,
pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa
ekzemplo estas la rezisto en Eŭropo, kontraŭ
la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj
ciferoj: ankaŭ ilin la intelekta elito (kaj
ne nur ĝi) sentis sakrilegio kontraŭ
la romiaj ciferoj ĝis tiam uzataj. Mi estas
konvinkita, ke Esperanto estos ĝenerale akceptita
iam. La patologio ne eterne estos pli forta ol
la kuracaj fortoj, ankaŭ kiuj agas en la
socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli
kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto
fare de lingvistoj, ekzemple, kaj de multaj aliaj
personoj. Estas ankaŭ la postuloj de la realo.
Kiel diris Lincoln oni povas kaŝi la veron
al parto de la publiko dum parto de la tempo.
Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko
dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas
ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente
komuniki, estas objektive la plej bona, per tre
granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj
estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros
kaj estos akra, jes ja, certe, eĉ se nur
ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas
tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj homoj
simple ne aŭdas, kion vi diras pri Esperanto:
ilia menso ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas
sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu estos
forta. Sed, kredu min, ĝi ne povos superi.
La faktoj venkos. Vero venkos. Esperanto venkos.