La
teksto ĉi-sube afiŝita prezentas en Esperanto
eltiraĵojn el la franclingva libro de Claude
Piron "Le défi des Langues",
kun resumo de la partoj ne reproduktitaj. La leganto
de ĉi tiu teksto tiel ricevos ideon pri la
enhavo de la libro, kiu ekzistas ĝis nun nur
en la franca (Parizo: L'Harmattan, 1994) kaj en
la portugala (Campinas SP: Pontes, 2002).
I. INTERNACIA LINGVA KOMUNIKADO :
ĈU PATOLOGIA MASTRUMO ?
Se
individuo elektas senkiale agmanieron neutile penigan,
elspezas gigantajn sumojn por akiri ion senpage
disponeblan, rifuzas apriore informiĝi pri
la efikaj rimedoj atingi sian celon kaj evitas pripensi
pri tiu stranga maniero agi, oni diras familiare,
ke mankas klapo en lia kapo. Se krome lia prefero
por senkuraĝigaj klopodoj kaj komplikaj procedoj
ricevas nur mezkvalitajn rezultojn, dum najbaro
havas elstare bonkvalitajn per simpla kaj agrabla
metodo tuj facile aplikebla, oni ne plu hezitos
paroli pri masoĥismo. Ni apenaŭ tion konscias,
sed la organizado de la internacia lingva komunikado
niasocie meritas la saman diagnozon. Ĝi estas
patologia.
Tiu
aserto povas ŝajni aroganta. Ĝi tamen
baziĝas sur analizo de la realaĵoj. La
leganto tion konstatos, se li sekvos tiun ĉi
raporton. Li ricevos ĉiujn indikojn por povi
mem kontroli la faktojn.
(...)
[Tiu patologia misorganizo de internacia komunikado
elmontras, sociskale, ĉiujn trajtojn, kiuj
karakterizas neŭrozon individuskale.
Ĝi estos pritraktata en la sekvo de la verko
sub la nomo "Babel-sindromo". La libro
prezentiĝas kiel raporto de konsultodonantoj,
fakuloj petitaj objektive esplori la mondan lingvoproblemon
kaj proponi realismajn metodojn por solvi ĝin].
II. LA PROBLEMO
[Ĉapitro
II prezentas la problemon. Ĝi komence pritraktas
ĝin laŭ kvalita vidpunkto : lingva handikapo
en komunikado inter simplaj civitanoj ; en siaj
rilatoj kun aŭtoritatoj aŭ oficialaj instancoj
; en privataj internaciaj grupoj ; en la rilato
inter ŝtatoj. Ĝi poste traktas pri kvantaj
aspektoj : kosto de tradukado kaj interpretado,
kosto de instituciaj lingvaj servoj, ktp. Ĝi
fine komparas la tre modestajn sumojn, kiuj sufiĉas
en multaj kazoj por respondi al urĝegaj bezonoj
neglektataj pro "manko de rimedoj", kun
la astronomiaj sumoj, kiujn kostas la nunaj lingvaj
sistemoj al la socio ĝenerale kaj al la grandaj
internaciaj institucioj aparte.]
III. MITOJ KAJ REALO
Kiel
ni vidis, la problemo prezentiĝas diversforme,
laŭ la komunikantoj kaj la kadro, en kiu la
komunik-bezono aperas:
• la koncernatoj ne sukcesas diri al si reciproke, kion ili volas
diri ;
• la mesaĝo transdoniĝas, sed koste de konsiderinda kvanto
da frustroj, nervoziĝoj aŭ suferoj ;
• la komunikado estas preskaŭ perfekta, sed tio kostis enorman
investon tempan kaj penan al iuj el la partneroj
(indas esplori, ĉu ekzistas sistemo kun pli
avantaĝa rilato efikeco / kosto) ;
• okazas maljusteco, ĉar iuj ricevas la mesaĝon perfekte,
kaj aliaj malbone aŭ tre malbone (ofta situacio
en internaciaj renkontiĝoj, kie la anglalingvanoj,
kelkfoje la franclingvanoj, ĝuas maljustan
privilegion kompare kun la aliaj partoprenantoj;
ofta situacio ankaŭ en la rilatoj inter loka
aŭtoritato kaj homo el eksterlando : migra
laboristo, rifuĝinto, vojaĝanto metitaj
pro la situacio mem en pozicion malsuperan;
• la ricevita mesaĝo sufiĉe diferencas de la elsendita
por egali, fakte, al trompo ;
• la transdono de la mesaĝo kostas ekscesan sumon, tiel ke la
amasiĝo de multlingvaj situacioj fine devojigas
enormajn sumojn el tio, kio estus ilia normala celo
en saĝa organizo de la mondo (alivorte, la
rilato efikeco / kosto atingas ofte proporciojn
etike netolereblajn). (...)
[Tiu
ĉapitro pritraktas diversajn mitojn , al kiuj
aliĝas la socio en kampoj kiel elektronika
tradukado aŭ lerneja lingvoinstruo.]
IV. PLI MALFACILE OL ONI DIRAS
(...)
Kiel ni vidis, nia socio tutforte rezistas al la
ideo alfronti la fakton, ke lingvoj estas terure
malfacilaj, tiel malfacilaj, ke - kun unu escepto,
pri kiu ni traktos poste - eksterlandano praktike
neniam atingas la nivelon de denaskulo. Ni ĉiuj
konas homojn kiuj vivas en Francio jam dudek jarojn
kaj kiuj, kvankam ili estas plene "enmergitaj"
en la lingva medio, (...) daŭre faras krudajn
erarojn. Tiu profunda malfacileco igas vana la strebadon
serĉe al la mirakla metodo. Kiam, sur ministra
nivelo aŭ en iu pedagogia instanco, la enketoj
pri lingvonivelo konkludas, ke la instruado fiaskis,
la koncernatoj rifuzas fronte rigardi la fakton,
ke ne eblas io alia ol malsukceso, se konsideri
la ecojn de la lingvoj. Riproĉoj iras al la
instruistoj, aŭ al la metodo. Oni sekve modifas
la instruadon, laŭ la modoj. Oni forlasas la
malnovan sisteman metodon kun parkerigo de vortlistoj
kaj iompostioma lernado de la gramatiko por ekuzi
la rektan metodon. Poste oni transiras al la aŭdvida
metodo. Poste al programita instruado. Poste al
plena enmergiĝo. Poste al sugestopedio.
Ĝenerale,
la metodoj , kiuj taŭgas por iuj lernantoj,
ne taŭgas por aliaj, tiel ke la esenca efiko
de la metodŝanĝo estas modifi la rangvicon
de la lernantoj. La unu elcento el la lernantoj,
kiu, sen lingva restado eksterlande, sukcesas esprimi
sin en la fremda lingvo ĉe la abiturienta ekzameno,
restos ĉiam unu elcento. La sola diferenco
estas, ke Paŭlo, kiu sentis sin bone nur en
sistema instruado, cedis la lokon al Karlo, por
kiu pli taŭgas la rekta metodo, ĉar pro
serio da hazardoj lia memoro alitipe strukturiĝis.
(...)
Konkludo
: La deziro simple komuniki, en tuta egaleco,
trans la lingvaj baroj, deziro perfekte prava en
tempo de senprecedence densaj internaciaj rilatoj,
ne kontentigeblas per la metodoj, kiujn la ŝtatoj
kaj la tuta socio nuntempe aplikas.
V. PROVOJ SOLVI LA PROBLEMON
Kiel
multaj mensmalsanoj, Babel-sindromon akompanas deliro.
Anstataŭ percepti la realon, la socio sekurigas
sin per imagataj pseŭdofaktoj. Laŭ ĝi,
• ne ekzistas problemo (ĝin solvas la angla) ;
• tradukado kaj interpretado estas efikaj, kio pravigas la miliardojn,
kiujn ili kostas ;
• se la ŝtatoj oferas al Babelo sumojn, kiuj povus savi vivojn,
mildigi sennombrajn suferojn, kontraŭbatali
analfabetismon, krei necesajn infrastrukturojn,
kaj, kiam utile, relanĉi la ekonomion, resume:
havi socialan efikon por la plej malfavorata parto
de la homaro aŭ de la nacio, ilia politiko
tute ne estas krima, ili povus fari nenion alian
;
• la malavantaĝo permesi al iuj uzi lingvon perfekte regatan
kaj rifuzi al aliaj la saman rajton, en la okazoj,
kiam malsamlingvanoj interŝanĝas ideojn.
estas neglektinda ;
• la fremdajn lingvojn instruatajn en okcidentaj lernejoj eblas ellerni;
• la lingvoj ne estas tiel malfacilaj; eĉ ekster lernejo eblas
atingi regnivelon, sufiĉas tiucele streĉi
siajn mensofortojn;
• lingvoinstruado mezlerneja ebligas aliri eksterlandan kulturon.
(...)
Por
ekzameni la problemon ĉe la bazo, ni konsultdonantoj
devas esplori ĉiujn rimedojn praktike uzatajn,
por kompari ilin. Ni do rigardu, kiel la socioj
elturniĝas por ebligi sufiĉan komunikadon
en mondo disigita en unuojn, kiujn la konsterna
malfacileco de preskaŭ ĉiu lingvo igas
kvazaŭhermetike baritaj unu al la alia.
[Tiu
ĉi ĉapitro traktas pri la diversaj metodoj
aplikataj por provi solvi la problemon : lingvoinstruado
; gestoj kaj desegnoj ; sistemoj de perbuŝa
komunikado : uzo de mikslingva fuŝa ĵargono;
svisa aŭ skandinava sistemo (ĉiu parolas
sian lingvon, ĉiu estas supozata kompreni ĉiujn
lingvojn); uzo de unu sola lingvo (angla ekz-e);
posta interpretado; samtempa interpretado; tradukado
kaj aliaj skribaj formoj de uzado de fremdaj lingvoj
: ŝildoj kaj avizoj, korespondado, sciencaj,
teĥnikaj kaj juraj tekstoj, uzindikoj kaj reklamado
; aŭtomata tradukado...]
VI. LINGVO, NERVARO KAJ HOMA PSIKO
Ni
vidis en la antaŭa ĉapitro (...), ke la
diversaj sistemoj, kiujn aplikas diverslingvanoj
por kompreni sin reciproke, ne estas vere kontentigaj
: ili funkcias aĉe, postulas himalaje altajn
kostojn aŭ favoras maljustecon ; fakte, la
plejparto kunigas tiujn tri ecojn.
Nu,
kiel ni vidos ekde ĉapitro 7, ne estas vere,
ke efika organizado de lingva komunikado estas kaprompilo.
Kiu kontrolas la realon, tiu povas nur konstati,
ke ĝi estas, fakte, facila. (...) Sed por atingi
ĝin, necesas unue venki enorman psikologian
reziston. La leganto malkovros en la 8-a ĉapitro,
ke socipsikologia esplorado de la opinioj pri interpopola
komunikado kaj de la emociaj reagoj al la koncepto
"lingvo" ebligas evidentigi, ĉefe
ene de la okcidenta intelektularo, seriozan malinklinon
rigardi fronte la realon kaj, se uzi la zamenhofan
esprimon, "preni la bovon per la kornoj".
Ni vidos en tiu sama ĉapitro, kiuj estas la
psikaj kaŭzoj por tio, kuŝantaj profunde
en la nekonscio, kaj per kiuj mensaj meĥanismoj
ili agas.
Ĉio
komplikiĝas per tio, ke la individua psikologia
rezistado asociiĝas kun rezistado el socia
deveno, same grandparte nekonscia, servanta kolektivajn
interesojn. La avantaĝoj, kiujn la anglalingvanoj
tiras el la nuna situacio, estas io ajn krom neglektindaj.
La nura instruado de la angla enspezigas sensaciajn
sumojn. "English language teaching is very
big business", "Instruado de la angla
estas plej profita negoco", konfesas gazetara
komunikaĵo de la Foiro de la angla (1). En la t.n. Tria Mondo, la tre eta parto de la loĝantaro,
kiu regas la anglan aŭ la francan, disponas
pro tio la potencon. Kial ĝi rezignu ĝin
favore al la granda plimulto de la loĝantaro
?
La
viktimoj de la fuŝa "tutmonda lingvoordo"
estas multaj, sed ĉio estas farata, por ke
ili ne perceptu sian situacion. Emfazindas, ke lingva
handikapo, kvankam tre disvastigita, neniam estas
nomata, ĉar la koncepto simple ne ekzistas.
Kio ne estas nomata restas nekonscia. Pro tio, la
ĝenerala perceptado de la problemo estas malofta,
kaj la socio ne sentas kompaton al lingvaj handikapuloj
: la viktimoj estas traktataj kiel kulpuloj. Se
ili spertas angoron, turmenton, suferon, maljustecon,
ridindiĝon aŭ frustriĝon, pri tio
ili kulpas mem, estis ja ilia devo lerni lingvojn.
(...)
[La
unua parto de tiu ĉi ĉapitro estas dediĉita
al la esplorado de la plej potenca tendenco de homa
cerbo provanta esprimi sin : tiu, kiun Piaget nomis
ĝeneraliga asimilado (elemento malkovrita
kiel signifa ĝeneraliĝas al la tuta esprimado).
Infanoj ĝeneraligas la plus ('pli')
en plus grand, plus fort, plus beau ('pli
granda', 'pli forta', 'pli bela'), aŭ, angle,
la -er en bigger, stronger, higher
('pli granda', 'pli forta', 'pli alta') al ĉiuj
adjektivoj kaj do diras malĝuste plus bon
anstataŭ meilleur, gooder anstataŭ
better. La samo observeblas pri verbaj finaĵoj.
Franclingvaj infanoj ĝeneraligas la finaĵon
-ez al ĉiuj verboj, eĉ kiam ĝi
estas malĝusta: vous faisez, vous
disez ('vi faras', 'vi diras') anstataŭ
la ĝustaj formoj vous faites, vous dites.
Simile, eta anglalingvano registris siamense, ke
oni formas la is-tempon per aldono de -ed: I
called, I learned, I tried ('mi vokis', 'mi lernis','
mi provis') kaj ĝeneraligas ĝin al verboj,
al kiuj la angla gramatiko rifuzas ĝin, dirante
I comed, I falled, I knowed ('mi venis',
'mi falis', 'mi sciis') anstataŭ la ĝustaj
I came, I fell, I knew. Eksterlandano, post
tridek jaroj da enmergiĝo en franclingva medio,
daŭre ĝeneraligas la kazon de en automne,
en Irlande, en Australie ('en aŭtuno', 'en
Irlando', 'en Aŭstralio') al ĉiuj vortoj
kiuj, fonetike, komenciĝas per vokalo: en-n-aut',
prononcata /ãno'/ ('supre'), anstataŭ
en haut prononcata /ã -'o/,
en Nollande, anstataŭ en Hollande
/ã-Olãd/, ktp. Esplorado de infanlingvaĵo,
de lingvaj eraroj de eksterlandanoj, de la hezitoj
en la gepatra lingvo, de la gramatikaj aŭ vortaraj
fuŝoj kaŭzataj de alkoholo, medikamentoj
aŭ forta emocio rivelas la egan forton de tiu
inklino, kiun oni devas superi por esprimi sin laŭnorme
en la plimulto el la lingvoj.
La
dua parto de la ĉapitro pritraktas homrilatajn
aspektojn de komunikado :]
Ni
konsideru ekzemple komercan traktadon inter usonano
kaj finno. Nuntempe ĝi okazas en la angla.
Tia negoca traktado kompareblas al tablotenisa ludo,
ĉe kiu unu el la ludantoj uzas la batilon kiun
li uzas ĉiutage (...), dum la alia ricevas
batilon strangan, misekvilibran, tro pezan, tro
grandan, por ke ĝi sidu bone en lia mano. En
la sporta mondo, tia malegaleco kaŭzus skandalon.
Sed verŝajne ideoj valoras multe malpli ol
pilketo, ĉar tiu malegaleco montriĝas
ĉiutage en la mondo de ekonomia aŭ politika
konkurado, kaj neniu eĉ rimarkas ĝin.
Ĉu ne estas profunde malĝojiga jena frazo
de hopi-indianino konstatanta, ke permesante karbo-ekspluatadon
en sia rezervo, ŝia tribo detruis la ekologian
harmonion de la loko: "Se, antaŭ dudek
jaroj, ni scius pli bone la anglan, ni ne subskribus
tiun kontrakton" ? (2)
Unu
el la plej bonaj manieroj ĝui sian potencon
estas devigi plimalfortulon fari ion absurdan, arbitran,
kion li faros nur, ĉar oni trudas tion al li,
kaj ĉar la fortorilato malebligas al li tion
rifuzi. Se mastro devigas sian sklavon rampi ĝis
li kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami
al la sklavo kaj al la ĉeestantoj : "Vidu
kiel potenca mi estas !" (...) Arbitraj
trudoj estas kutimaj en iuj medioj. Tiel la malnovuloj
ĝuas la plezuron pruvi al si sian superecon
super la novuloj. Tiaj turmentetoj estas praktikataj
en diversaj armeoj, en iuj labormedioj, en internulejoj.
Tion
ĉiu scias. Sed oni ĝenerale ne konscias,
ke, kiam oni parolas la lingvon de eksterlanda potenco,
oni fakte reduktiĝas al stato de sklavo, kiu
rampas por leki la piedojn de sia mastro. Ĉirkaŭ
1880, la internacia lingvo estis la franca. Kiom
da absurdaj kapricoj ni franclingvanoj trudis al
la rusoj, hungaroj, aŭstroj kaj aliaj, kiuj
devis lerni nian lingvon ! Ni konsideru nian leksikan
derivadon. La sama sufikso logie naskas tri
malsamajn formojn en psychologie > psychologue,
biologie > biologiste, théologie >
théologien. Kiurajte ni trudas al la
eksterlandanoj tiajn arbitrajn senkoheraĵojn
? Ili povas fidi nek sian logikon, nek la raciecon,
kiun ili atribuas al nia popolo, nek la naturan
fukciadon de sia menso, kiu igas ilin apliki la
cerban programon pri ĝeneraliga asimilado.
Ili devas fari sensencajn akrobataĵojn, ĉar
"tia estas la leĝo" de la
franca lingvo. Kiam, nekapablaj orienti sin en niaj
absurdaĵoj, ili diras psychologiste, théologue
aŭ biologien, ili vundas niajn orelojn.
Io grincas en ni, dolorige. Sekve, io fuŝiĝas
en la rilatado, nia kunparolanto fariĝas malsupra,
ni fariĝas superaj, kaj ĉiuj sentas sin
malbone. (...)
La
tempoj ŝanĝiĝis; delokiĝis la
altejoj de politika, ekonomia kaj kultura potenco.
Hodiaŭ, al kapricoj anglalingvaj la mondo devas
submeti sin. (...)
La
B abel-sindromo kreas en ni tiom da konfuzoj, ke
ni forgesas nian celon. Se mi esprimas min en la
angla, kiu estas mia celo kaj tiu de mia partnero
? Komuniki ; ke ni komprenu nin reciproke. Nu, por
esprimi tiel simplan ideon kiel « la infanoj
devos iri... », mi cedas al la kapricoj de arbitra
diktatoro. Se mi uzus nur la necesajn kaj sufiĉajn
erojn por ke mia mesaĝo transdoniĝu, mi
sekvus la naturan iron de mia cerba nervofluo, kiu
emas al ĝeneraliga asimilado. (...) Ĝi
kondukus min al the childs will must go (...).
Sed mi (...) devas diri the children will have
to go, ĉar la angla gramatiko dekretis,
ke "infano" havas neregulan pluralon kaj
ke mi ne havas la rajton uzi la normalan vorton
por "devi" , must, post la normala
helpverbo uzata por signi os-tempon: will.
Ne
temas, diras iuj, pri absurda obeo, nek pri elmontro
de potenco fare de la plej forta ; simple necesas
respekti tiujn esceptojn por komprenigi sin. Tiel
argumenti (...) estas akcepti sian sklavecon. (...)
Kaŝi al si veron, ege gravan por nia temo,
nome, ke ni komprenus unu la alian same bone, se
ni dirus the childs will must go.
Tiu
rimarko estas objektive vera, sed (...). Ĝi
neniel estas rekomendo, ke oni misformu la anglan.
Mi tro respektas ĉiujn homajn lingvojn por
proponi solvon, kiu difektus aspekton de la kultura
belo de la mondo. (...)
Ke
temas pri potenc-problemo, tio aperas klare en lernejo.
Kiam lernanto demandas : "Kial mi ne rajtas
uzi must post will?" , la
instruisto respondas : "Ĉar estas tiel".
La kompatindulo povas diri nenion alian. Sed la
subkuŝanta mesaĝo ne povus esti pli aŭtoritata
: "Kion oni devigas min trudi al vi, tio
havas nenion komunan kun logiko, kun viaj naturaj
emoj, nek kun la necesoj de la situacio. Tion vi
faros, ĉar tion mi postulas de vi."
Kaj
la tuta mondo genuas antaŭ la popolo, kiu superregas
en la respektiva momento : la franca en la 19-a
jarcento, morgaŭ, eble, la ĉina, hodiaŭ
la anglalingvanoj. (...)
Eble
mi precizigu, ke mi ŝatas la anglan lingvon
kaj la anglosaksan-anglokeltan kulturon (...). Sed
(...) la Babel-sindromo trafis la tutan socion.
Pro ĝi, individuoj cetere ege simpatiaj estas
kaptitaj en malsana sistemo regata de potencrilatoj,
kiun la bezono interŝanĝi ideojn aŭ
informojn neniel povas pravigi. Bedaŭrinde
pri tio konscias nur tiuj, kiuj kuraciĝis el
la Babel-sindromo. La mondo ne konas tiun kategorion
de personoj aŭ ĝi ignoras ilin. Ili tamen
ekzistas. Venis la momento rigardi, kiel la aferoj
statas ĉe ili, kaj en kio konsistas la kuracado.
(...)
En
la historio ekzistis kelkaj esceptoj al la regulo,
ke [la propono de tiuj personoj, ilia modelo] neniam
estas serioze konsiderata de la instancoj, kiuj
okupiĝas pri la monda lingvodemando. (...)
Sed ĉefe la Ĝenerala Sekretariejo de la
Ligo de Nacioj meritas la gratulojn de ĉiu
honesta esploristo, kiu interesiĝas pri tiu
kampo. En septembro 1922, ĝi prezentis rimarkinde
objektivan raporton, kiu preskaŭ ŝanĝis
la vizaĝon de la mondo. Verdire, mankis malmulte
ĝis tio, ĉar, se, tiutempe la ŝtatoj
aplikus rekomendon faritan en tiu dokumento, ili
donus la finan baton al Babelo kaj samtempe respektus,
multe pli ol la hodiaŭa socio, la kulturan
kaj lingvan diversecon de nia planedo. (...)
VII. SOLVO INDA JE KONSIDERO
Esplorante
la situacion, la Sekretariejo de la Ligo de Nacioj
malkovris interesan fakton: ekzistis ĉie en
la mondo limigita medio senigita je Babelo, homoj,
kiuj, en siaj eksterlandaj kontaktoj, uzis lingvon
plene respektan al la universala emo ĝeneraligi
asimilitajn lingverojn kaj do perfekte sekvantan
la manieron, laŭ kiu plej nature fluas esprimiĝo.
Facila, sed riĉa, tiu lingvo apartenis al neniu
nacio kaj pro tio eliminis la problemojn, kiujn
trudo kaj potenco riskus kaŭzi.
Verdire
estas neniu kialo sin esprimi is-tempe : tiu lingvo
plu vivas, ĝin plu uzas homoj, kiuj sentas
sin ĝenataj de lingvaj baroj kaj kiuj alte
taksas komforton en internacia dialogo.
La
dokumento de la Ligo proponis uzi ĝin. En ĝi
kuŝas rekomendo, ke la ŝtatoj
"agnosku la gravecon disvastigi la universalan
uzadon de praktika helplingvo por faciligi la internaciajn
komunikojn, devigante sin laŭgrade enkonduki
en siajn publikajn lernejojn la instruadon de Esperanto
kaj informi la Ligon de Nacioj pri la aranĝoj,
kiujn ili decidos fari tiukampe, ĉu leĝofare,
ĉu per administra dekreto". (3)
[Ĉi
tiu ĉapitro estas, esence, dediĉita al
prezentado de Esperanto, tiom el la vidpunkto de
ties lingvaj ecoj, kiom de ties disvastiĝo.]
Simile
al la ĉina, Esperanto estas lingvo konsistanta
ekskluzive el senŝanĝaj eroj, kiuj senbare
kombiniĝas. Sed male al la ĉina, (...)
la rilatoj inter la konceptoj estas en Esperanto
nete markitaj.
La
publikigitaj esploroj, en kiuj oni komparas la respektivan
facilecon de la diversaj lingvoj, pekas per troa
singardemo rilate al Esperanto. Ĉi-lasta estas
almenaŭ 20-oble, eĉ 50-oble, pli facila
ol ĉiu alia lingvo, eble escepte de la indonezia
(...).
Kial
20-oble aŭ 50-oble pli facila ? Ĉar ekde
kiam oni komencis praktiki Esperanton, oni konstante
ekzercas sin uzi ĝiajn konsistigajn erojn,
kiuj estas ĉiam ĝeneraligeblaj sen ia
limigo. [Por pli bone kompreni, pro kiuj kaŭzoj
Esperanto tiagrade pli facilas ol la aliaj lingvoj,
vd la aldonaĵon al tiu ĉi dokumento].
Paroli lingvon flue, aŭ facile skribi ĝin,
estas esence afero de refleksoj. Nu, kial estas
malfacile esprimi sin en la grandega plimulto el
la fremdaj lingvoj? Ĉar alta proporcio el la
akirendaj refleksoj kontraŭas la naturajn (ili
devas inhibi la spontanajn formojn, al kiuj kondukas
ĝeneraliga asimilado) kaj ĉar ili ne estis
sufiĉe plifortigataj por iĝi profunde
ankritaj en la cerbo. La malfortikeco de tiuj refleksoj
aperas tuj, kiam oni dum tri aŭ kvar jaroj
ĉesis praktiki la koncernan lingvon : la perdo
de lingva kompetenteco fariĝas ĝena. En
Esperanto ne estas bezonate encerbigi al si inhibajn
refleksojn : oni povas plene fidi la naturan emon
al ĝeneraliga asimilado. Krome, ĉiu minuto
da praktikado plifortigas la necesajn refleksojn
multe pli ol en iu ajn alia lingvo. La lernanto,
kiu legas paĝon kun 125 kunmetitaj vortoj laŭ
la skemo « radiko + o » kaj kiu konstatas,
dank'al la kunteksto, ke ĉiu tia vorto estas
uzata substantive, ne plu hezitos, se li volos vortigi
koncepton laŭ substantiva formo. La reflekso
estos tiel forta, ke la ĝusta esprimo estos
aŭtomata. [En la sekvanta frazo temas pri
ekzemplo donita en ĉapitro 6 de la originala
libro, sed ne reproduktita en ĉi tiu resumo].
Memoru la sinjorinon (...) kiu diris : "
... l'adoptage... ça va plus ?... l'adoption
des villages roumains" [la koncerna sinjorino,
denaske franclingva, volis diri "adopto",
sed eraris pri la vorto kaj diris adoptage anstataŭ
adoption; ŝi tuj ekkonsciis sian eraron
kaj korektis sin]. La eraro fontis el kaptilo: la
sufiksoj -age kaj -tion en la franca
havas la saman sencon kaj similan oftecon, sed ne
estas interŝanĝeblaj; ĉu oni uzu
tiun, ĉu tiun alian, tion difinis historio.
En Esperanto, ĉar al tiu koncepto respondas
la radiko adopt-, ne aperas problemo. Kun
minimumo da praktiko, la serĉata vorto venas
reflekse : adopto.
Io
facila aŭ simpla unuavide ŝajnas malpli
riĉa ol io komplika. Multaj homoj timas, ke
pro sia simpleco Esperanto povas nur esti malriĉa.
Ili faras la eraron, kiun farus ĉino imagante,
ke aboco kun nur 28 literoj ne ebligas vortigi la
profundajn pensojn, kiujn povas esprimi lingvo kun
centmiloj da ideogramoj. Fakte, kio kreas riĉecon,
tio ne esta s la komenca nombro de eroj, sed la
povo ilin kombini. Organika kemio instruas al ni,
ke ĉio vivanta konsistas el tre eta nombro
da diversaj elementoj (karbono, oksigeno, hidrogeno,
nitrogeno, kelkaj metaloj, ktp). Kian vastan aron
da diversaj materialoj kaj formoj tiuj kelkaj elementoj
povas naski! Muziko instruas al ni la samon. La
sep notoj de la gamo sufiĉas por verki simfoniojn
kun nekomparebla beleco.
Riĉeco
fontas el simpleco. Grandparte pro tio Esperanto
tiel bone taŭgas por poezia esprimado. Ni konsideru
ekzemple jenan verson de la ĉeĥa poetino
Eli Urbanová : la dolĉe lula belo
betula.
Ne
eblas klarigi, kial tiuj kvin vortoj estas multe
pli elvokaj en Esperanto ol tradukite. La verso
mem havas lulan efikon, pro sia ritmo. Por tiun
bone senti, prononcu ĝin italmaniere (...).
La poezian efikon kreas ankaŭ la aliteracioj,
kaj aparte la ripetado de la sono / l /,
kiu intensigas la impreson de lulado. Sed ĝi
fontas ankaŭ, kompreneble, el la bildo : pejzaĝo,
kie betulo lasas siajn fajnajn kaj malpezajn branĉojn
fleksiĝi kaj rerektiĝi laŭ la kapricoj
de l' vento, oni rigardas ĝin kontemple, kio
kondukas al dolĉa dormemo... (...)
Eblas
resumi la kvalitojn de Esperanto jene, laŭ
la vortoj de afiŝo vidita ĉe la Esperanto-stando
de la Ĝeneva Librofoiro, en 1989 :
Nenia escepto,
Nenia arbitraĵo,
Nenia kaprica gramatika trudo,
Do, nenia frustro.
La
eblo kunmeti mem, per simpla kombino de elementoj,
vortojn
simplajn
kompleksajn
tenerajn
frapajn
korŝirajn
aŭ amuzajn...
Lingva
kreemo, kiu disvolviĝas senlime.
Jen Esperanto :
pura lingvoplezuro...
kaj amikoj en la tuta mondo !
VIII. REZISTO : NORMALA ASPEKTO DE ĈIU
NEŬROZO
Ni
vidis ke Esperanto, kiel lingva esprimilo, posedas
multajn atutojn. Ni vidos en la 11-a ĉapitro,
ke, kiam oni komparas ĝin surterene kun la
ceteraj manieroj proponataj al diverslingvuloj por
komuniki inter si, ĝi montriĝas tre klare
supera, malgraŭ la eta investo tempa kaj pena,
kiun ĝi postulas. Ĝi distingiĝas
de la sistemoj bazitaj sur gestoj kaj miksaj galimatiaj
lingvaĉoj per tio, ke ĝi ebligas esprimi
sin vort-riĉe kaj nuance. Ĝi distingiĝas
de la sistemoj bazitaj sur uzo de perantoj (buŝaj
kaj skribaj tradukistoj, komputilaj tradukprogramoj)
per tio, ke ĝi estas senpaga kaj certigas ĉie
rektan kontakton. Kaj ĝi ege superas la uzon
de fremda lingvo, ĉu lingvo de unu el la partneroj,
ĉu tria lingvo, kiel la angla inter ne-anglalingvanoj,
ĉar ĝi sekvas pli bone ol ĉiu alia
lingvo la plej naturan cerban procezon de vortigo,
bazitan, kiel ni vidis, sur la emo ĝeneraligi
asimilitajn signojn. Ŝajnas paradokse, ke ĝi
povas esti samtempe simpla kaj riĉa. Sed tio
estas perfekte konstatebla realaĵo : la klarigo
kuŝas en la fakto, ke ne estas limigoj al la
rajto kombini erojn, kaj ke la lingvouzanto estas
libera laŭplaĉe strukturi la vortigojn.
(...)
(...)
La homoj, kiuj observis la lingvon tia, kia ĝi
prezentiĝas praktike, ripetas tion jam delonge.
Atestoj pri tio troviĝas en oficialaj dokumentoj,
ekzemple :
"En
la sekretariejo de la Ligo de Nacioj disvolviĝis
antaŭ niaj okuloj la Internacia Konferenco
de Lernejaj Aŭtoritatoj, kies debatoj okazis
en Esperanto. Ni devas konfesi, ke nin impresis,
kiom senpene kaj rapide la diverslandaj delegitoj
esprimas sin kaj inter-kompreniĝas. (...) La
diskuto okazas kun rimarkinda flueco (...) kaj oni
plenumas en tri tagoj laboron, kiu postulus dekon
da tagoj en ordinara konferenco kun pluraj oficialaj
lingvoj. (...) La elparolado de Esperanto ŝajnas
multe pli unueca kaj pli facila al la diversaj buŝoj
ol tiu de la angla aŭ franca, ekzemple. (...)
Kio plej impresas, tio estas la egaleco, kiun havigas
al tia kunveno la uzo de komuna lingvo : ĝi
metas ĉiujn sur la saman nivelon kaj ebligas
al la delegito de Pekino aŭ de Hago esprimi
sin same vigle, kiel iliaj parizaj aŭ londonaj
kolegoj. Ekzistas oratoroj, kiuj elokventas en Esperanto."
(3)
Tiu
konstato starigas gravegan demandon : se la lingvo
havas tiom da bonaj kvalitoj, kial ĝi estas
tiel malmulte konata ?
La
respondo estas kvarpunkta :
•
1) Esperanto disponas neniun politikan kaj financan subtenon ;
• 2) ĝi suferas pri misinformado, kiu vivtenas sin mem ekde la
komenco de la 20-a jarcento ;
• 3) la Babel-sindromo apartenas al la kategorio de neŭrozoj
;
• 4) Esperanto estas miraklo. (...)
[Nur
punktoj 2 kaj 4 estos pritraktitaj en ĉi tiu
resumo].
Misinformado
Inter
ĉiuj negativaj juĝoj, unu havas sendube
plej potencan efikon por bremsi la disvastiĝon
de la lingvo : la aserto, ke la provoj vivigi interpopolan
lingvon ĉiam fiaskis. Tipa estas jena ekzemplo:
"Malpli
ol dek jarojn post Schleyer, alia viziulo, la pola
doktoro Lazaro Zamenhof, inventas (...) Esperanton,
kiu havis apenaŭ pli da sukceso (...). Malgraŭ
esperantistaj komitatoj naskitaj pli malpli ĉie,
komenco de literaturo (konata de kelkaj malmultaj
inicitoj kaj, laŭdire, ne tre altnivela), kongresoj
ie kaj tie, Esperanto ne ĝuis pli brilan disvastiĝon
ol volapuko. Kiu, cent du jarojn post ĝia invento,
kapablas uzi tiun "universalan dialekton",
kiu devis faciligi inter la homoj materiajn kaj
intelektajn interŝanĝojn, kaj en kiun
ĝiaj apostoloj metis tiom da esperado ?"
(4)
Leginte
tian pecon de elokvento eldiritan de tiel altranga
persono, kiel eblus havi la ideon esplori mem pri
la reala Esperanto ? Tiaj paroladoj tuj efikas sufoke
al la natura eta ĝermo de scivolemo, tiel ke
la vera demando estas ne: "Kiel eblas, ke
Esperanto ne iĝis pli vaste akceptita, malgraŭ
sia nekontestebla taŭgeco?" , sed:
"Kiel eblas, ke tiu lingvo, kies morto estas
evidenta por preskaŭ la tuta klera publiko,
daŭ-re trankvile disvastiĝas?"
Ni vidis, ke la uzantoj de Esperanto ne estas sufiĉe
riĉaj por lanĉi la reklam-kampanjojn,
sen kiuj ne eblas diskonigi la ekziston de la lingvo.
Kiel socilingvistika fenomeno, la reala Esperanto
ne estas konebla, ĉar ne eblas malkovri ĝin
per la kutimaj inform-fontoj : lernejo, konversacioj,
libroj kaj amaskomunikiloj. En sia granda plimulto
tiuj fontoj ignoras ĝin aŭ ĝin grave
misprezentas. Sen jura personeco, lingvo ne povas
defendi sin, kiam oni ĝin kalumnias. Ĝia
disvastiĝo estas do limigita al individuaj
kontaktoj. Oni lernas Esperanton, ĉar oni vidis
kiel bone ĝi funkcias. Necesas, ke hazardo
kontaktigu kun Esperanto-uzanto interesaton, kiu
havu sufiĉe akcepteman, nefermitan menson por
rekonsideri la antaŭjuĝojn, per kiuj la
ĝenerala misinformado plenigis lian aŭ
ŝian cerbon. Necesas ankaŭ, ke li aŭ
ŝi estu psike sufiĉe stabila kaj mense
sufiĉe sendependa por ne allasi, ke la neŭroza
kontaĝo havu sian kutiman efikon. (...)
La miraklo
Kiam
oni aŭdas pri miraklo, la plej normala reago
estas skeptiki. Kompreneble, se oni estus honesta,
aŭ sufiĉe interesata, oni rigardus mem,
oni kontrolus. Sed ĝenerale homo ne estas tiel
honesta, kaj la afero ne interesas sufiĉe por
valori la ĝenon. Fronte al io eksterordinara,
oni glitas facile de aperta sinteno ("mi
scias nenion pri tio") al fermita ("je
tio mi ne kredas").
Esperanto
estas plurrilate mirakla fenomeno. Je la plej baza
nivelo ni citu la naskiĝon en kelkaj jardekoj
de plenvalora lingvo kun vere interesa literaturo,
sed sen popolo nek teritorio (5). Plenviva lingvo, kiu ebligas esprimi ĉion deziratan, estas
tiel kompleksa afero, io tiel delikata, ke malfacilas
kredi, ke io simila naskiĝis sub niaj okuloj.
Tamen, tiu fenomeno okazis. Antaŭ iom pli ol
jarcento, la lingvo nomata Esperanto ne ekzistis
; hodiaŭ ĝi estas uzata de kelkaj milionoj
da homoj, kiuj formas ian diasporon. Ili estas malmultaj
en iu preciza punkto de la terglobo, sed ekzistas
kelke da ili ĉie, eĉ en Mongolio, eĉ
en Albanio, eĉ en rifuĝejo tanzania. (6)
(...)
Ĉiu vivanta lingvo fontas el kolektiva, anonima
kaj grandparte nekonscia procezo. Esperanto ne estas
escepto. La projekto publikigita en Varsovio en
1887 de junulo, Ludwik Lejzer Zamenhof, ne estas
la lingvo, ĝi estas nur la elirpunkto, la semo,
la ĝermo. Tiu fariĝis vivanta realo nur
pro tio, ke ĝi trovis grundon, kiu kontribuis
al ĝi el siaj riĉaĵoj kaj ebligis
al ĝi kreski. La miraklo konsistas en tio,
ke tiu grundo ekzistis kaj akceptis la ĝermon.
Dek kvin jarojn post la apero de la broŝureto,
la proponitan lingvon jam uzis ege diversaj homoj,
kiel atestas la listo de la Esperanto-uzantoj registritaj
en 1902 (7). Jam la nomoj indikas, ke la lingvo dissemiĝis inter plej
malproksimaj popoloj : Aĥmet Utjamiŝev
estas turkmeno el distrikto Syr-Daria, Asayiro Oka
vivas en Tokio, Einar Asmundsson en Nesi (Islando),
Stanislav Mossakowski en Numeo (Nov-Kaledonio),
J.M.C. Ganouna en Tuniso, E. Gosta en Bonaero, M.
Ravelojaona en Tananarivo... La lokoj cititaj en
tiu dokumento montras, ke la unua reto de anoj kovris
jam la tutan mondon : Santa Fé (Argentino),
Rejkjaviko, Urga (Mongolio), Filadelfio, Tiencin,
Helsinko, Aleksandrio, Meksikurbo, Odeso, Bombajo...
Neniu komprenas, kiel la nova lingvo tiel rapide
disvastiĝis. Sed tio ne estas la sola miraklo.
Plej nekredeble estas, ke tiuj homoj, komencinte
komuniki, viziti unu la alian, organizi kunvenojn,
kongresojn, renkontiĝojn, senkonscie transformis
la projekton en vivan, parolan lingvon. En la jaroj
1920-aj ekzistis jam dunaciaj paroj, kies familia
lingvo estis Esperanto, tiel ke ĝi iĝis
ankaŭ la gepatra lingvo de la infanoj. (...)
IX. KELKAJ EKZEMPLOJ DE RACIECIGOJ (8)
[La
libro ĉi-ĉapitre pritraktas kelkajn tipajn
argumentojn kontraŭ Esperanto]
(...)
La zamenhofa lingvo estas objekto de tiom da kritikoj,
ke citi ĉiujn estus tasko senfina. Sed kiaj
ajn ili estas, rimarkindas, ke ili ĉiam prezentas
la samajn ecojn :
•
ili neniam baziĝas sur la reala Esperanto, t.e. sur la lingvo
kiel uzata en la praktiko (ekzemple sur observado
de kunsido, esplorado de serio da magazinoj, analizo
de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj)
;
• ili neniam apogas sin sur studado de la disponebla dokumentaro (esplorlaboroj
publikigitaj pri la reala Esperanto) ;
• ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas
reveni, se oni ekskludas Esperanton ;
• ili estas formulitaj per tia tono, ke la esplorado de la demando
troviĝas dekomence ekskludita (alivorte, la
ekskludado ne estas logika konkludo de analizo,
sed rezulto de "aŭtoritata juĝo"
; ĝi estas komparebla al la eliminado de studento
fare de ĵurio, kiu nek legis liajn aŭ
ŝiajn laborojn, nek rigardis la notojn, kiujn
ŝi aŭ li ricevis en la diversaj ekzamenoj).
X. TUTE NORMALAJ HOMOJ
Esprimo de sentoj
(...)
Ofte, tuj kiam iu proponas Esperanton, oni rebatas,
ke tiu lingvo ne kapablas respondi al la emociaj
bezonoj, ĉar ĝi estas tro juna. Kiel esprimi
siajn timon, koleron, amon, ĵaluzon, miron,
emociojn en lingvo ne multjarcenta?
Tiu
opinio pretervidas, kio fakte inhibas la esprimon
de sentoj. La eraro estas signifa : ĝi montras,
kiagrade ni estas, sub la verniso de civilizacio,
primitivuloj submetitaj al la tribaj tradicioj,
al la potenco de la praavoj. Ni kredas, ke formoj
truditaj de jarcentoj da uzado faciligas esprimadon,
dum ili komplikas ĝin. Ni fidas pli niajn antaŭulojn
ol nin mem, la literaturistojn, kiuj forĝis
la lingvon, sed ankaŭ igis ĝin malpli
libera, ol la kriojn, kiuj spontane ŝprucas
el nia plejpr ofundo.
Ĉiu
personeco rezultas el interagado inter gena heredaĵo
kaj influoj sociaj. La konvinko, ke nur multjarcenta
lingvo ebligas taŭge esprimi emociajn reagojn,
atestas pri stranga malekvilibro inter la du faktoroj
: ĝi trotaksas socion, ĝi subtaksas naturon.
Tie sendube kuŝas unu el la kaŭzoj de
la malfido al Esperanto. La ideo, ke la obeon al
ekstera aŭtoritato, kaj do al niaj antaŭuloj,
eblas ekvilibrigi per fido al la individua saĝo,
al la propra logiko, al la ennaskitaj meĥanismoj
de nia nervosiste mo, situas por multaj homoj trans
la limoj de elteneblo.
Sed,
fidele al niaj principoj, ni transiru de teoriaj
konsideroj al observado de faktoj. La leganto memoras
sendube pri tiu usonano vivanta en Francio [2-a
ĉapitro de la libro, ne reproduktita en ĉi
tiu resumo], kiu, agresate en tenisejo de klare
malprava sinjorino, cedis al ŝi malgraŭ
sia konscio pri pravo, nur pro tio, ke li ne sukcesis
taŭge esprimi sin france. En la angla li povus
esprimi sian koleron kaj sian indignon per vortoj,
kiuj fermus la buŝon al la kunparolantino.
Kio blokis la esprimadon de lia emocia reago ? La
sennombraj malkoheraĵoj, ĉirkaŭvojoj
kaj arbitraj trudoj, per kiuj plenas la franca lingvo.
La heredaĵo de niaj praavoj. (...)
Nenio
tia en Esperanto. La gramatika kaj leksika kohereco,
kaj do la foresto de sakstratoj, kiuj blokas la
naturan iron de vortigado, ebligas al emocioj kaj
sentoj esprimi sin kun centoble pli da facilo ol
en ĉia alia lingvo. La nerva fluo atingas rekte
sian celon. Ĝeneraliga asimilado certigas sekurecon
en la esprimado. (...)
La
maniero, laŭ kiu Esperanto strukturiĝis,
faciligas la esprimon de nuancoj. Mi memoras, ke
dum babilado kun hungarino mi demandis : "Tiu
knabo, ĉu vi dirus, ke vi amas lin ?"
- "Nu..., mi ametas lin", ŝi
respondis. Ne eblas tion traduki francen. Per enŝovo
de la monemo -et- inter la radiko -am-
kaj la finaĵo -as, kiu faras el
la koncepto verbon prezencan, ŝi enkondukis
la nuancon, kiun oni enmetas en la franca, kiam
oni diras chantonner `kanteti' anstataŭ
chanter `kanti', pleuviner `pluveti'
anstataŭ pleuvoir `pluvi', aŭ chambrette
`ĉambreto' anstataŭ chambre. La
verbo aimer `ami' en la franca ne akceptas
tiajn moduladojn.
En
konversacio kun juna, iomete paranoja norvegino
mi notis kvar interesajn modulaĵojn de la radiko
rigard-. Mi citas ilin ĉi tie en la
formo kiun ŝi uzis, is-forme : ŝi
rigardetis; li rigardadis; li rigardegis;
li rigardaĉis. Tiu lasta termino estas
aparte malfacile tradukebla, ĉar ĉiuj
francaj tradukoj estas tro precizaj : povas temi
pri malĉasta rigardo, sardona, amara, sarkasma
rigardo, perturba, ĝena rigardo, oni scias
nur, ke estas speco de rigardo, kiu elvokas ion
malnoblan aŭ malplaĉan por la rigardato.
Fakte, la diferenco inter li rigardis kaj
li rigardaĉis estas la sama, kiel, france,
inter il rit `li ridis' kaj il ricana
`li ridaĉis'. (...)
Lingvo kaj identeco
En
nia plej funda intimo kuŝas nia sento pri identeco.
Efektive, la demando "Kiu mi estas ? Kio mi
estas ?" situas centre de nia psiko. Ĝi
do subkuŝe ĉeestas en ĉia debato
pri lingvoj, eĉ se pri tio oni ne konscias.
Tuj
kiam oni parolas pri lingvoj, oni parolas pri si,
pri si infano, pri si bezonanta altvalorigan identecon.
Infano spertas malsamecon kiel danĝeran. Malsami
signifas riski esti ŝovita flanken, kaj elĵetiĝo
el la grupo estas plej angoriga. (...) Malkovri,
ke oni parolas la araban inter francoj, la jidan
inter rusoj, la flandran en franclingva Bruselo,
tio povas terure timigi. Des pli, ĉar la elĵeto
konkretiĝas ofte per insulto (...). Kial oni
tiom facile allasas sin al insultado ? Ĉar
oni spertas la saman angoron. Kriaĉi : "Kamelido,
reiru dezerten!" , "Vi fetoras, italaĉo
!" aŭ "For la fi-judojn !",
tio estas sekurigi sin. Per tio oni volas pruvi
al si, ke oni apartenas al la plej multnombra grupo,
al la grupo de la "normaluloj", ne al
la "stranga", "malsama", kaj
do elĵetota. Per tio oni povas diri al si :
"Uf ! Mi ne riskas, ke ili forĵetu min!"
Sed
kion povas fari tiuj, kiuj apartenas al malplimulto?
Prezentiĝas nur du ebloj. Aŭ ili sentas
sin malsuperaj kaj trenas kun si tutvive sian vunditan
identecon kiel katenon, kiu ĝenas iliajn movojn
kaj falsas multajn el iliaj reagoj. Aŭ ili
firmigas sin kontraŭ tiu malsupereco emfazante
la valorojn de sia kulturo. Ili tiel fortigas sian
identeco-senton, prenante sur sin la riskon senti
sin persekutataj ("Ili abomenas min, ĉar
mi estas supera").
(...)
Kaj tamen ! Estas plej normale samtempe havi plurajn
etnajn aŭ lingvajn identecojn. Oni povas sin
senti alzacano kaj franco kaj bone farti ambaŭrole.
(...) Kiel tio rilatas al nia temo ? Simple ĉar
ankaŭ la praktikado de Esperanto naskas identecon.
Esperanto tiurilate diferencas de la aliaj lernitaj
lingvoj :
"Kvankam ĝi ne estas la gepatra lingvo,
ĝi tamen ankaŭ ne estas lingvo fremda.
Matura uzanto de Esperanto neniam sentas ĝin
lingvo fremda al si". (9)
Efektive,
svedo aŭ indoneziano, kiu regas, krom sia lingvo,
la anglan, sentas sin simple svedo aŭ indoneziano.
Li ne sentas sin samtempe anglalingvano. Male, kiu
praktikas Esperanton, tiu baldaŭ malkovras,
ke li havas senton de kroma aparteno : esperantlingvan
identecon. Li sentas sin membro de vasta komunumo
mondampleksa, respektanta ĉiujn kulturojn kaj
aldonanta al ili siajn proprajn kulturajn valorojn.
Sed tiu identeco plej facile integras sin inter
la aliaj. Kolmarano, kiu praktikas la zamenhofan
lingvon, sentas sin samtempe alzacano, franco kaj
esperantano sen ajna kontraŭdiro inter tiuj
diversaj anecoj. La foresto de streĉiĝo
radikas verŝajne en tio, ke ili situas sur
diversaj niveloj : loka, nacia, tutmonda.
(...)
[La resto de tiu ĉapitro estas ĉefe dediĉita
al prezentado de tipaj uzantoj de Esperanto, kiuj
klarigas, kiel ili malkovris la lingvon kaj kion
ĝi alportis al ili. Temas pri usonano (27-jara),
japanino (30-jara), polo (17-jara), franco (45-jara),
germano (70-jara), ĉinino (30-jara) kaj italo
(33-jara).]
Diverseco de Esperantujo
(...)
Multaj ĵurnalistoj, lingvistoj, politikistoj,
intelektuloj imagas, ke ekzistas esperantista "movado"
: homoj unuiĝintaj kun unu sama celo kaj agantaj
por realigi ĝin. La realo estas tute alia.
Temas fakte, ne pri movado, sed pri malkohera, tutmonde
sed diaspore disigita "individuaro",
animata de tre malsamaj kaj ofte kontraŭdiraj
sentoj kaj celoj. Iuj volas konservi Esperanton
por si (10), konsciaj pri la avantaĝoj, kiujn havigas al ili interpopola
komunikilo supera al la rivalaj sistemoj; aliaj
faras ĉion por kiel eble plej disvastigi ĝin.
Iuj volas okcidentigi la lingvon ; aliaj, male,
strebas al kiel eble plej neokcidenta formo de la
lingvo. Multaj uzantoj de Esperanto vidas en ĝi
precipe komfortan ilon praktikan, oportunan en eksterlandaj
rilatoj ; sed same multaj vidas en ĝi rimedon
por realigi politikan kaj socian idealon. Por ankoraŭ
alia kategorio temas ĉefe pri kampo de kultura
agado, tre serioze konsiderata de iuj, uzata de
aliaj kiel simpla ŝatokupo, kiun ili, nur kiel
tian, ege ĝuas.
XI. PILOT-PROJEKTO
(...)
Ofte antaŭ ol grandskale lanĉi novan agadon
aŭ metodon, oni testas ĝin malgrandskale.
Tian teston oni nomas pilotprojekto. Oni elprovas
la novan sistemon en limigita teritorio, en reduktita
parto de loĝantaro, en maniero kiu ebligas
vidi la avantaĝojn kaj maloportunaĵojn
sen elmeti al riskoj grandan nombron da homoj.
Oni
povas rigardi Esperanton pilotprojekto funkcianta
jam pli ol unu jarcenton. Ĝi povas servi kiel
referenco, ĉar ĝi estas uzata en ĉiuj
situacioj, kie la aliaj komuniksistemoj (...) uziĝas,
de gesta komunikado ĝis uzo de nur la angla,
tra mallerta fuŝesprimo fremdlingva, samtempa
interpretado kaj tradukado komputile helpata. (...)
. En ĉiuj ĉi situacioj, kia ajn la uzata
kriterio, ĝi montriĝas nete pli kontentiga.
Tiu
aserto facile povas veki skeptikecon. Tial estas
saĝe kontroli mem. Kiu serĉas pruvojn,
tiu malkovras ion konsternan : jam cent jarojn Esperanto
estas la temo de sennombraj dokumentoj, kiuj klarigas,
kial ĝi ne indas esti konsiderata. Sed eĉ
ne unu el ili baziĝas sur observado de faktoj.
(...)
La
aŭtoritatoj de ĉiu lando, la respondeculoj
de ĉiu internacia institucio meritus, ke oni
diru al ili: « Esperanto ekzistas. Sed vi organizas
la socion tiamaniere, ke ĝi estas praktike
nekonata. Bonvolu preni sur vin viajn respondecojn.
Por komuniki de popolo al popolo, vi elektis la
anglan, samtempan interpretadon, dulingvismon, esploradon
pri tradukmaŝinoj kaj ĉiajn aliajn metodojn,
kiujn vi aplikas uzante la monrimedojn de la socio.
Ni rajtas ricevi klarigojn pri via farmaniero. Diru
do al ni, bazante vin sur komparoj faritaj en la
praktiko, per kio tiuj metodoj superas Esperanton.
Pravigu al ni vian rifuzon de Esperanto apogante
vian starpunkton sur statistikoj kaj kvalitaj konsideroj,
kiujn refuti ne eblos. » (...)
Objektiveco
signifas unue faktojn kvante esprimitajn. La konsiderendaj
nombroj estas tre diversaj : tempo mezume necesa
por ellerni la lingvojn en la nuna sistemo, tempo
investita en la trejnadon de interpretistoj kaj
tradukistoj, tempo bezonata por traduki, kontrollegi,
tajpi kaj enpaĝigi ĉiujn tekstojn, kiuj
aperas diverslingve.
Ekzistas
"lingvaj efikecoj". La diversaj lingvoj
komparendas por respondi al la demando, ĉe
kiu el ili difinita penado de la lernanto konkretiĝas
per plej granda esprim-efikeco. Ni vidis en la 4-a
ĉapitro ekzemplon [ne reproduktitan en ĉi
tiu resumo], ĉe kiu ses ĉinaj morfemoj
sufiĉas por ekzakte traduki 20 anglajn formojn
kaj 31 francajn. Certe ne eblus kalkuli por ĉiu
lingvo la komunikan potencialon de difinita nombro
da memorendaj elementoj, sed eblas starigi rilaton
inter komunik-kapablo kaj lernotempo. Dum eksperimento
farita de kroata institucio, la Medjunarodni
Centar za Usluge u Kulturi, oni konstatis, ke
la lernantoj de la germana devis lerni tiun lingvon
dum tri jaroj (570 horojn da kurso) por sukcesi
fari germane paroladon kun la sama kvanto da informoj,
kiel la lernintoj de Esperanto post kurso de 24
horoj.
En
la kalkulon devas eniĝi kostoj : kostoj de
ĉiuj necesaj lingvaj trejnadoj, kostoj de dungo
de la lingva personaro, salajroj kaj monkompensoj
por tradukistoj laborantaj hejme aŭ en oficejoj
de traduk-agentejoj, kosto de la bibliotekoj kaj
de komputa materialo uzata de tiuj personoj, elspezoj
de elektro atribuebla al la multeco de uzataj lingvoj
(komputiloj, cirkvitoj inter mikrofonoj kaj aŭskultiloj
en la kunsidsalonoj), vojaĝ- kaj restad-kostoj
por la miloj da skrib- kaj buŝ-tradukistoj,
kiuj translokiĝadas de loko al loko, de kontinento
al kontinento por ebligi interkomprenon en la sennombraj
internaciaj kunvenoj, kiuj uzas tiujn multekostajn
sistemojn. Kosto de tradukado en la gazetaraj agentejoj.
Kosto de tradukado de miloj da romanoj, sciencaj
kaj teknikaj verkoj, de bildostrioj, de spiritaj
aŭ literaturaj verkoj en dekoj kaj dekoj da
lingvoj, dum, se ĉiuj lerneje akirus Esperanton
(unu studjaron !), kiel rekomendis la Ĝenerala
Sekretariejo de la Ligo de Nacioj, la plimulto el
tiuj verkoj tradukiĝus nur al Esperanto, kio
ege altigus la eldonkvantojn, reduktus la kostojn
kaj igus la literaturajn produktaĵojn alireblaj
al la tuta parto de la homaro, kiu vizitadis lernejon.
Kompreneble, iuj verkoj aparte gravaj el literatura
aŭ filozofia vidpunkto plu tradukiĝus
diverslingven. Tio havus nekontesteblan kulturan
intereson. Sed tute ne havas sencon traduki verkojn
sen daŭra valoro, kiel spionromanojn aŭ
teknikajn manlibrojn, kiuj post dudek jaroj ĉesas
validi.
Ankaŭ
kvalitaj elementoj indas konsideron. Ekzistas ja
kostoj, kiujn kalkuli ne eblas, kaj tiuj povus esti
la plej gravaj : hom aj kostoj, kiel sufero, frustro,
maljusteco, aŭ, en alia kampo, nerva elĉerpiĝo.
Ankaŭ
kontentiĝo estas kvalita faktoro ne neglektinda.
Ĝi ja estas aspekto de vivkvalito. Por dek
diverslandanoj, kiuj devas intertraktadi aŭ
diskuti pri iu demando, kiu estas la situacio, kiu
havigas plej grandan plezuron : ĉu samtempa
interpretado, uzo de nura angla, ĝenerala uzo
de la angla kun flustra interpretado por unu el
la partoprenantoj, Esperanto ? Tia demando devas
ricevi respondon bazitan sur observado de kunsidoj
uzantaj respektive tiujn diversajn sistemojn kaj
sur enketo farita ĉe personoj, kiuj familiariĝis
kun la diversaj metodoj proprasperte. Komforto,
agrableco, spontaneco, sento de justeco, egaleco
de la ŝancoj povi esprimi sin, facileco de
vortigo, ĉiuj ĉi aspektoj havas esencan
gravecon por homa komunikado, vere inda je la kvalifiko
"homa" .
[Por
komparo, kiu aplikas ĉiujn ĉi kriteriojn
al la diversaj metodoj, vidu Lingva komunikado
- Kompara esploro farita surterene :
En Esperanto : http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/esploro.htm ;
en la angla : http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/communication.htm ;
en la franca : http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/etudesurterrain.htm ;
en la itala : http://claudepiron.free.fr/articlesenitalien/studio.htm ;
en la nederlanda : http://claudepiron.free.fr/articlesenneerlandais/taalkundige.htm.
XII. KELKAJ RACIAJ PROPONOJ
(...)
Post la necesaj kontroloj, se ili konfirmos la konkludon,
al kiu kondukis nin nia konsultodona laboro - nome
, ke Esperanto estas senkonteste la plej bona maniero
internacie komuniki iam ajn eksperimentita sur nia
planedo - indus reveni al la propono farita sur
paĝo 44 de la raporto de la Ligo de Nacioj:
organizi la lernejan instruadon de la lingvo.
Ĉu
la infanoj ĉe tio perdus ion ? Ne, pro tre
simpla, sed ĝenerale nekonata kialo : Esperanto
estas la plej efika rimedo prepari lernanton al
la studo de fremdaj lingvoj. Sed antaŭ ol pli
detale analizi tiun trajton, ni vidu, kial Esperanto
malmulte ŝanĝus la nunan instruadon.
Simile
al la lingvo plej parolata en la mondo, la ĉina,
Esperanto prezentiĝas kiel kodo. Oni povus
preskaŭ diri , ke ĝi estas lingvo sen
gramatiko, ke ĝi komplete reduktiĝas al
leksiko. Ĝi konsistas el ĉiam nevariantaj
morfemoj. La kontrasto kun la okcidentaj lingvoj
estas tre granda. (...)
Oni
faris pedagogian eksperimenton kun 11-jaraj infanoj
ambaŭflanke de la landlimo inter Slovenio kaj
Aŭstrio. La lernantoj de du ĉelimaj lokoj,
geografie proksimaj sed kulture malproksimaj, Deutschlandsberg
en Aŭstrio kaj Radlje ob Dravi en Slovenio,
sekvis kunordigitan kurson de Esperanto gvidatan
ĉe la slovena flanko de s-ro Zlatko Tiŝljar,
de la Kulturinstituto de Maribor (Slovenio), kaj
de s-ro Siegfried Robia ĉe la aŭstra flanko.
"La eksperimento montris, ke post 24 horoj
da instruado la infanoj de la du malsamaj kulturoj
povis konversacii pri la temoj de la ĉiutaga
vivo." (11)
Verdire,
la efikeco de la Esperanta struktursistemo estas
tiel mirinda, ke eblas jam esprimi multegon per
kelkaj centoj da vorteroj. La magazino por junuloj
Kontakto publikigas ĉiunumere tekstojn
markitajn per signo, kiu precizigas la nivelon de
malfacileco. Nivelo 1 estas tiu de artikoloj aŭ
noveloj, kiuj uzas ne pli ol 520 morfemojn, kies
listo estas regule publikigata. Mi diras "morfemoj"
kaj ne "vortoj", ĉar inter tiuj 520
eroj troviĝas as, o, a kaj em [vorteroj
cititaj en ekzemplo antaŭe donita samĉapitre,
sed ne reproduktita en tiu ĉi resumo].
Kiu ajn legas tiujn verkaĵojn de la 1-a nivelo,
mire admiras la diversecon de la temoj, la stilon,
la esprimriĉon de la tekstoj. Oni vere povas
esprimi tre diversajn ideojn kaj sentojn per tiuj
520 vorteroj, kiuj kunformas la bazon de Esperanto.
Ni
iom kalkulu. Lernjaro kun 38 kvintagaj semajnoj
egalas al 190 tagoj. Por ke la lernantoj akiru tiun
bazon, sufiĉas instrui al ili jen tri, jen
du morfemojn en ĉiu lernotago. Infanojn kaj
adoleskantojn ĝenerale karakterizas plej rigora
logiko kaj memoro enviinda. Kiom da peno ili bezonas
por lerni du aŭ tri novajn "vortojn"
en ĉiu lernotago? Sufiĉas du minutoj por
ke la instruisto skribu ilin sur la tabulo kaj klarigu
iliajn signifojn. Ok pliajn minutojn por formi kelkajn
frazojn per la ĵus lernitaj elementoj, familiariĝi
kun la strukturoj, kaj flegi la lingvajn erojn antaŭe
akiritajn, jen kio estas bezonata. En dek minutoj
tage dum 38 semajnoj ni povas ŝanĝi la
vizaĝon de la mondo por la naskotaj generacioj
! Fakte, tiun kurseton eblus integri en la instruadon
de la gepatra lingvo, kiel lingva referenco, kiel
ni tuj vidos. (Tiu leksika bazo certe estas ankoraŭ
tre malvasta, sed sperto pruvas, ke post kiam ĝi
estis akirita, la asimilado de la novaj vortoj sekvas
la modelon de la neĝbulo, kiu mem ampleksiĝas
glitante antaŭen. Tial la lernejo povas liveri
nur la bazon, fidante, ke la vivo riĉigos ĝin.)
Surbaze
de tio, ni revenu al la lernprepara funkcio de Esperanto.
Kion tio signifas praktike? Ke lerni Esperanton
dum unu jaro antaŭ ol ekstudi alian lingvon
gajnigas almenaŭ unu jaron por la akiro de
ĉi-lasta. Sufiĉaj eksperimentoj plenumiĝis
tiurilate, en Britio, Finnlando, Germanio kaj aliaj
landoj, por ke duboj jam ne eblu. La lernantoj,
kiuj dum unu jaro studas Esperanton, kaj poste la
anglan dum kvin jaroj, estas same bonaj aŭ
pli bonaj en la angla ol tiuj, kiuj studis la anglan
dum ses jaroj. Mi diras "anglan", sed
mi povus meti "germanan", "latinan"
aŭ "rusan". La raporto de la laborgrupo
starigita de la finna Ministrejo pri Nacia Edukado
por esplori la pedagogian valoron de Esperanto tion
klare konfirmas :
"La
rezultoj de pedagogiaj eksperimentoj montras, interalie,
ke Esperanto-kurso organizita laŭ lernprepara
perspektivo konsiderinde plibonigas la sukceson
de la lernantoj ĉe posta lernado de fremdaj
lingvoj." (12)
Mi
persone estas vivanta ekzemplo de tiu realeco. Esperanto
estis mia unua fremda lingvo. Ĝi igis min ŝati
lingvojn, ĝi estis por mi kvazaŭ kurso
de konkreta ĝenerala lingvistiko, ĝi malkondiĉis
min el la arbitraj kutimoj de mia gepatra lingvo
sen devigo tuj rekondiĉi min laŭ la arbitraj
kutimoj de fremda popolo, unuvorte: mi ĝuis
pro ĝi, kompare kun miaj samklasanoj, lingvoasimilan
avantaĝon, kiun mi neniam perdis.
Esperanto
instigas lerni fremdajn lingvojn, ĉar ĝi
stimulas kontaktojn kun la ekstera mondo. Kial mi
faris diplomon pri la ĉina ? Ĉar, kiel
dekkvinjarulo, mi korespondis en Esperanto kun ĉina
adoleskanto, kiu inicis min en sian kulturon kaj
donis al mi la emon lerni lian lingvon. Iutage mi
renkontis en Primoŝten junan parizan masoniston,
kiu parolis la kroatan. Surprizite mi demandis lin,
ĉu li estas jugoslavdevena. "Ne, tute
ne" , li respondis, "mi estas 100-elcenta
franco. Mi lernis Esperanton, kaj mi venis ĉi
tien, kiam la zagrebaj studentoj organizis ĉi
tiun esperantistan tendaron. La lando plaĉis
al mi, la homoj plaĉis al mi, mi revenis plurajn
jarojn sinsekve. Foje mi sentis min tiel proksima
al tiu popolo, ke mi bezonis lerni ĝian lingvon."
(...)
La
sennombraj kritikantoj de Esperanto, kiuj riproĉas,
ke ĝi delogas la junulojn for de la kulturaj
avantaĝoj propraj al fremdaj lingvoj, esploru
la realon, antaŭ ol eldiri asertojn per tono,
kiu fermas la pordon al ĉia rebato. Fakte,
lingvoregado estas pli larĝa kaj pli profunda
ĉe specimeno de personoj, kiuj, pro la hazardoj
de la vivo, infanaĝe lernis Esperanton, ol
en hazarde kunmetita specimeno de la ĝenerala
publiko. Malkovri Esperanton signifas malfermi sin
al la tuta mondo, kio ofte konkretiĝas per
emo lerni tiun aŭ tiun alian lingvon.
(...)
Ĉiu pedagogo, vidante, kiel la Zamenhofa lingvo
estas strukturita, komprenos, kial ĝi faciligas
la lernadon de aliaj lingvoj. Esperanto admirinde
pretigas la terenon. Ĝi kompareblas al gimnastiko
antaŭ la ski-sezono, al gamoj antaŭ koncerto.
Ĝi preparas, fortigas, igas fleksebla.
Jen
ekzemplo. Ekzistas kvar ĝis ses manieroj traduki,
en la plej multajn lingvojn, la franclingvan frazon
"vous l'aimez plus que moi", se
oni konsideras nur la gramatikan aspekton (la signifa
aspekto, kiu devigas distingi inter 'ami' kaj 'ŝati',
postulus duobligi la nombron da ebloj). La Esperanto-instruisto
devas igi la klason kompreni, ke tiu frazo povas
havi ses signifojn:
1) vi amas lin pli ol min ;
2) vi amas lin pli ol mi ;
3) vi amas ŝin pli ol min ;
4) vi amas ŝin pli ol mi ;
5) vi amas ĝin pli ol min ;
6) vi amas ĝin pli ol mi.
En
Esperanto, la sistemo estas simpla kaj regula :
la subjekton de amo, la amanton, signas pronomo
finiĝanta per - i, la objekton de amo,
la personon, beston aŭ aĵon amatan, pronomo
finiĝanta per -in. Krome, en Esperanto
ne ekzistas genro. (...) Gramatika genro forestas
ankaŭ en la angla, sed en ĉi-lasta la
lernantoj havas pli komplikan taskon, ĉar ili
devas lerni neregulajn variaĵojn, ekzemple
I → me, she → her.
Esperanto ne nur igas la gramatikan precizecon travidebla,
ĝi krome atingas tiun rezulton ne trudante
al la memoro pli ol tion, kio necesas por esti klara.
Ĝi baziĝas sur la principo de "neceso
kaj sufiĉo". (...)
(...)
Esperanto integras la poluson "rigoro"
kaj la poluson "libero". La rilato inter
rigoro kaj libero estas ofte miskomprenata. Multaj
homoj kredas, ke tiuj du terminoj ekskludas sin
reciproke. Fakte, se ambaŭ staras sialoke,
rigoro ebligas liberon. Kiel homoj sukcesis marŝi
sur Luno ? Kiel ili konkeris tian liberecon
el la altirforto de la tera gravito ? Per rigora
studado de severe rigoraj leĝoj : leĝoj
fizikaj, ĥemiaj, matematikaj, astronomiaj...
Ekkoninte tiujn leĝojn kaj ilian absolutan
necedemon, ili povis tute sekure uzi unu por spiti
alian. "Rigorega", "necedema"
povas signifi "terura" en tiu senco, ke
ne eblas vagi for el la fiksita vojo, sed, per tiu
sama fakto, tio signifas ankaŭ "absolute
fidinda". Se la astronomiaj leĝoj estus
fantaziaj, neniu, antaŭ kelkaj jardekoj, povus
promeni sur nia satelito.
Ĉiu
frazo de Esperanto estas modelo de bona kunordigado
inter rigoro kaj libero. Ĉar la senco de ĝiaj
elementoj estas rigora, ne toleras iun ajn escepton,
oni estas libera esprimi sian penson laŭplaĉe.
Se, por diri, ke domo, en la franca, "brûle",
mi povas diri ne nur brulas, sed ankaŭ
flamas aŭ fajras (...), tio fontas
el la cent-elcenta fidindeco de la senco de -as:
libereco rezultas el tiu absoluta rigoro. Kiam mi
aldonas -as al radiko, mi uzas la koncepton
en la formo de verbo prezenca. Feliĉe la lingvo
funkcias kun malmultaj tiaj rigoraj devigoj, ĉar
ties valoro estas ĝenerala. La rigoro estas
severega, sed ĝi ekzistas nur en la dozo necesa
por ebligi grandegan liberon, en plena sekureco,
kaj do por stimuli kreemon en la maniero esprimi
sin.
Ĉar
rigoro dependas de la maldekstra cerba duonsfero
(ĉe dekstramanulo) kaj kreemo de la dekstra,
lerni Esperanton estas ekze rci sin al bona homa
funkciado - al kunordiga uzo de ambaŭ cerbaj
duonsferoj - kun ege pli vastaj efikoj ol oni emus
unuavide kredi. Tio veras ĉefe ĉe infanoj.
Por plenkreskuloj, ĉio dependas de ilia psika
fleksebleco : por iuj, tia kurso estos vera terapio,
trejnado pri la arto liberigi sin je neracia superegoo
; por aliaj, la senkondiĉiĝo disde la
gepatra lingvo povas spertiĝi kiel ege malagrabla.
(...)
Intencdeklaro
(...)
La farendaĵojn estus bone ne limigi al la kampo
instrua. Fareblas multaj aliaj aferoj por plene
korekti la lingvan malordon de la nuna mondo. Ekzemple
entrepreni klopodadon kun la celo, ke la kompetentaj
instancoj de Eŭropa Unio aŭ de UN ellaboru
deklaron, ke, post fiksota tempo (ĉu dek jaroj,
ĉu dek kvin, ĉu dudek) la dokumentaro
por la kunsidoj respondantaj al difinitaj kriterioj
disdoniĝos nur en Esperanto, kaj ke oni interpretos
la paroladojn nur tiulingven. Alivorte, en Eŭropa
Parlamento ĉiu delegito rajtus esprimi sin
sialingve, kiel hodiaŭ, sed liaj vortoj estus
tradukataj nur en Esperanton. Oni povus ankaŭ
plani transiran etapon kun angla/esperanta dulingvismo.
Tiu
simpla sistemo estus jam enorma gajno de efikeco
(tio forigus la sistemon de t.n. relajsa interpretado,
laŭ kiu paroladon eldiratan portugale oni grekigas,
ne tuj el la originalo, sed el ĝia franca interpretado)
kaj tio ne kaŭzus grandajn problemojn al la
delegitaroj : tiuniveluloj ne havus multan penon
akiri kapablon kompreni la Zamenhofan lingvon. Estas
senfine pli facile kompreni ol esprimi sin, en ĉiu
ajn lingvo, kaj Esperanto ne estas escepto. Krome,
verŝajne ĉiuj delegitaroj strebus por
havi en sia sino unu aŭ du anojn kun bona aktiva
regado de Esperanto.
Oni
povas esti certa, ke post tia decido la rigardo
al Esperanto ŝanĝiĝus en la tuta
socio. Eldonistoj, institucioj kiuj organizas lingvajn
kursojn, multlingvaj sekretarioj, juristoj specialiĝintaj
pri internacia juro, ĉiaspecaj homoj eklernus
la lingvon aŭ partoprenus ĝian disvastigon
simple por plibonigi siajn ŝancojn karierajn
aŭ mongajnajn. Oni certe vidus magazinojn aŭ
gazetojn prezenti en ĉiu numero Esperanto-lecionon,
ofte humure. Radioj kaj televidoj verŝajne
farus same. Tiuj simplaj faktoj rapide altigus la
nombron de la homoj regantaj Esperanton, pro ties
facileco. Esperanto ekfurorus, kiel furoris siatempe
ekuzo de komputiloj.
(...)
Alivorte, iom post iom, la nunan lingvan fuŝfunkciadon
anstataŭus ekonomie efika, psikologie kontentiga
sistemo, kiu malpli minacus la kulturan diversecon
de la mondo ol la nuna disvastigo de la anglosaksaj
valoroj kaj maniero pensi.
Ĉu utopio ?
Ĉu
tro optimisma tiu scenaro ? Ĉu utopia ? "Tio
havas neniun ŝancon, vi misprenas viajn dezirojn
por realo", oni verŝajne diros al mi.
(...) Eble homo estas multe pli masoĥisma ol
mi imagas. Eble la ideo fari facile, malmultekoste,
ion efikan laŭ agrabla procedo havas neniun
ŝancon kompare kun sistemo trudanta gigantan
penadon kondukantan nur al lama solvo, terure multekosta
kaj senefika, kiu ĉien dissendas frustrojn
kaj maljustaĵojn.
La
homoj, kiuj klasas Esperanton inter la utopiojn,
parolas kvazaŭ ili konus la venontan evoluon.
Ili alprenas pozicion de profeto. Tion ili rajtas
fari. Sed ĉu ili antaŭvidis la naftokrizon
de la jaroj 1970-aj? (...) Ĉu ili antaŭdivenis
la elekton de pola papo ? (...) Ĉu ili diris,
komence de 1989, ke la Berlina muro disfalos, ke
orienta Eŭropo forlasos komunismon, ke Sovetio
transiros al merkat-ekonomio kaj ĉesos ekzisti
kiel politika unuo? Ĉu ili konsideris, en marto-aprilo
1990, la venontan Golf-militon aŭ, en julio
1991, la internan militon en Bosnio ? Ĉu ili
anoncis la falon de la novjorkaj turoj en 2001 kaj
la transiron de Usono al reĝimo, en kiu homoj
kaptitaj, se deklaritaj teroristoj, povas esti malliberigitaj
sen rajto scii, pro kio, sen rajto konsulti advokaton
kaj informi sian familion? Se ili ne antaŭvidis
tiujn eventojn, ili prefere pripensu pli serioze
antaŭ ol prognozi, kio morgaŭ eblos kaj
kio ne.
En
sociaj fenomenoj ekzistas kritika maso, kiu movas
la decidan pezon de unu tendenco al alia. Esperanto
elmontras ĉiujn signojn, ke ĝi evoluas
direkte al tiu kritika maso. Ĝia progresado
sur ĉiuj frontoj estas tia, ke ja probablas
ĝia proksimiĝo al la sojlo, ĉe kiu
ĉio ŝanĝiĝos (...)
La
tasko de konsultdonanto (...) estas nur kolekti
faktojn, montri logikajn enĉeniĝojn, kontroli
ties verecon per surterena eksperimentado kaj montri,
per kio iu opcio diferencas de iu alia. Li povas
ankaŭ difini la plej verŝajnan scenaron.
Konsultdonanto
(...) en la dektria jarcento esploranta la du rivalajn
sistemojn, kiuj estis (...) la romaj ciferoj kaj
la hindaj/arabaj, certe rekomendus alpreni ĉi-lastajn.
Provu do obligi XC per XLIV aŭ eĉ (...)
sumigi IX + XI + MCMXL + D + VIII. Vi ege penus
(...). Fakte, nur matematikistoj kapablis fari tiujn
operaciojn. La hindaj/arabaj ciferoj, ĉar ili
havas multe pli grandan koheron kaj disponas la
ciferon "nulo", estas pli demokratiaj
: ili igas la bazajn operaciojn fareblaj por infanoj,
etaj metiistoj, nekleraj komercistoj. Tamen necesis
pluraj jarcentoj post ilia apero en Eŭropo,
por ke ili anstataŭu la romajn ciferojn. Ili
vekis intensan kontraŭstaron kaj ilin eĉ
malpermesis kelkaj regnoj. Tamen, kiom ajn forta
la rezistado de potenculoj kaj tradiciemuloj, ili
venkis. Mi kredas, ke tiutempa konsultdonanto povus
tion antaŭvidi. Se sistemo estas nete supera
al alia, ĝi fine venkos. Estas multaj komunaj
punktoj inter Esperanto kaj la hindaj/arabaj ciferoj
unuflanke, internacia uzo de la angla kaj romaj
ciferoj aliflanke. Kvankam konsciaj pri nia nescio
de la onta evoluo, ni do povas bazi nin sur tiu
precedenco por konkludi, ke ne estas stulte antaŭvidi,
ke iam venos tago, kiam internacia komunikado okazos
en Esperanto.
Sed
por tio necesas decidoj, kaj ne estas la tasko de
konsultdonanto alpreni ilin. La pilko estas en la
kampo de tiuj, kiuj havas la potencon. Kaj de la
publiko kiu, en demokratiaj landoj, rajtas eldiri,
kion ĝi preferas. Pro tio mi invitas la legantojn,
kiuj simpatias kun la opinioj ĉi tie esprimitaj,
diskonigi tiun ĉi libron. Ĉu ne indas
postuli, ke niaj aŭtoritatoj almenaŭ ĉi-foje,
en la lingva kampo, decidu surbaze de serioza enprofundiĝo
en la diversajn aspektojn de la temo?
ALDONAĴO
Noto
al la tradukontoj. La sekva teksto enhavas multajn
lingvajn ekzemplojn. Se vi tradukos ĝin, ne
hezitu ŝanĝi la ekzemplojn, kiam alia
ol la ĉi-sube prezentita ŝajnas al vi
preferinda, pli trafa por la personoj, kiuj legos
vian tradukon. Kaj adaptu la frazojn al la legantoj
de via lando. Ekzemple la dua alineo komenciĝas
per "Eksterlandano, kiu france diras "vous
musiquez bellement" 'vi muzikas bele',
aperas ridinda". Se vi tradukas hispanen,
traduku kvazaŭ la frazo tekstus "Eksterlandano,
kiu diras "Vd musica hermosamente"
aperas ridinda"; se germanen, kvazaŭ
estus "Eksterlandano, kiu diras "Sie
musikieren schön" aperas ridinda"
(kompreneble, tion faru nur, se la koncernaj
frazoj sonas strangaj aŭ amuzaj en la respektivaj
lingvoj, pri tio mi ne estas certa). Ne havas
sencon lasi la ekzemplojn en la franca, se la leganto
ne komprenas la francan. Se vi hezitas, ĉu
meti aŭ ne tradukon en alia lingvo, uzu la
anglan, en kiu ekzemplo havas plej multe da ŝancoj
esti komprenata.
Pro
kio Esperanto akireblas pli rapide ol aliaj fremdaj
lingvoj ?
Kial
Esperanto-parolantoj sentas sin liberaj, naturaj
en sin-esprimado? Ĉar praktike ili devas kontraŭmeti
neniun kondiĉitan reflekson al la ennaskitaj.
Ili uzas la lingvon kreeme, dank'al eta nombro da
absolute rigoraj gvidmarkoj.
Eksterlandano,
kiu france diras "vous musiquez bellement"
'vi muzikas bele', aperas ridinda [tiu vortigo sonas
strange al francaj oreloj], kio, preterpase dirite,
falsas la interhoman rilaton, sed li nur aplikas
rigore la strukturojn de la franca lingvo, kiujn
li asimilis. En Esperanto, li havas la rajton diri
"vi muzikas bele". La libereco
verbigi la koncepton 'muziko' radikas en la rigoro
de la finaĵo -as, kiu indikas ĉiam,
kaj ekskluzive, prezencan verbon. La finaĵo
-e havas la saman rigoron, ĝi ĉiam
esprimas manieron, rimedon aŭ cirkonstancon.
En Esperanto, ĉiu lingva strukturo estas senlime
ĝeneraligebla.
Naciaj
lingvoj akiriĝas adicie, Esperanto obliĝe.
La diferenco estas la sama, kiel inter aritmetika
progresio kaj geometria. En la franca, la vortoj
santé 'sano', guérir
'(re)sanigi', curatif, '(re)saniga', ktp.
estas lernendaj aparte, same kiel en la angla health,
cure, therapeutic: la procezo estas adicia.
En Esperanto, ĉiu nova ero obligas la antaŭe
akiritajn. Ni konsideru la morfemojn san,
kaj jun, plus kvin vorterojn aparte multobligajn
: -a (adjektiva funkcio) , -o (substantiva
funkcio), -i (infinitiva funkcio), re-
(reveno) kaj -ig- ('fari tia aŭ tia',
`fari, ke iu faru...', vortero kiu signas la efikon
de kaŭzo). Ilia kombino ebligas formi sana
'bien portant', sano 'santé',
resanigi 'guérir' (= `igi ree sana'
'rendre de nouveau bien portant'), resanigo 'guérison',
resaniga 'curatif', juna 'jeune',
juno 'jeunesse', rejunigi 'rajeunir',
rejunigo 'rajeunissement', ktp. Unu plia
morfemo, ebl, kiu esprimas la eblecon, konsiderinde
kreskigos vian vortprovizon. Apud ebla 'possible',
kaj eblo 'possibilité', vi formos
resanigebla aŭ sanigebla 'curable',
kaj rejunigebla 'susceptible d'être
rajeuni', same kiel ebligi 'permettre' en
la senco 'igi ebla' 'rendre possible'. La diferenco
inter Esperanto kaj la franca estas, ke en ĉi-lasta
oni devas lerni tiujn vortojn aparte, aŭ serĉi
ilin en vortaro, dum en la zamenhofa lingvo oni
formas ilin mem.
Ĉar
la sama sistemo aplikiĝas al la tuta lingvo,
la memorenda vortprovizo estas rimarkinde reduktita.
Aplikante la kvin menciitajn elementojn al la radiko
vid, la lernanto formas mem vidi `voir',
vido `vue', `vision', vida `visuel',
vidigi `faire voir', `montrer', vidigo
'action de montrer', vidiga `qui fait
voir', `illustratif', revidi `revoir', revido
` "revoyure" ', videbla `visible', videblo
`visibilité', videbligi `rendre
visible', videbligo `action de rendre visible',
revidebliga `qui a pour effet que... redevient
visible' , ktp. Tiel, se la unuaj kvin elementoj
jam estas akiritaj, sufiĉas lerni unu radikon,
vid, por povi traduki naŭ francajn vortojn
kaj kunmeti mem kvar kromajn, kiuj francigeblas
nur per ĉirkaŭparoloj.
Du
kontraŭaj sintenoj, ambaŭ pravaj sianivele,
prezentiĝas ĉe lingvolernado. Ĉe
nacia lingvo oni devas submetiĝi al kutimoj
nepre obeendaj; vagadi ekster la kutimaj vojoj estas
malpermesite: en la franca, il m'aide 'li
min helpas' estas allasita, il aide moi '
li helpas min' aŭ il aide à moi 'li
helpas al mi' estas ekskluditaj, rigardataj kiel
ne apartenantaj al la lingvo. En la angla aŭ
germana, la parolanto aŭ skribanto ne pli rajtas
elekti, sed li devas submeti sin al aliaj trudoj:
he helps me 'li helpas min', er hilft
mir 'li helpas al mi'. Tiuj trudoj kompareblas
kun la uzoj kaj formoj de ĝentileco, kiujn
necesas respekti, se oni volas ne ŝoki, kaj
kiuj donas al ĉiu kulturo sian unikan saporon.
Sed kio havas sencon kadre de difinita kulturo,
tio iĝas sensenca ĉe transiro al nivelo
interkultura. La vortordo de la nederlanda aŭ
germana frazo, kiu kontribuas doni al tiuj lingvoj
ilian apartan etoson, fariĝas handikapo en
interpopola komunikado : ĝi malhelpas al eksterlandano
esprimi sin same facile kiel denaskulo. Celante
faciligi maksimume homan dialogon, Esperanto ne
povis trudi la kutimojn de iu popolo ; ĝi do
alprenis sintenon malan al submetiĝo : liberan
elekton. Interhoma interŝanĝo atingas
sian plej perfektan nivelon nur, se la nerva energio,
aŭ la atento, koncentriĝas sur la enhavo
de la mesaĝo, ne sur formaj detaloj. En la
ĵus menciita ekzemplo, por ke la mesaĝo
transdoniĝu, necesas kaj sufiĉas, ke la
subjekto estu distingita disde la objekto kaj ke
la koncepto de helpo esprimiĝu en formo de
verbo prezenca. Se ili respektas tiujn punktojn,
la uzantoj de Esperanto estas liberaj : li min
helpas, li helpas min, li helpas al mi estas
same ĝustaj kaj oftaj. La elekto dependas de
la momenta humoro aŭ de la celata stil-efekto
(ritmo ekzemple). Same, por esprimi la ideon "li
iros trame", Esperantlingvano havas larĝan
elekton sen ekvivalento alilingve : li iros en
tramo; li iros per tramo; li trame iros; li iros
pertrame; li tramos, ktp.
Dank'al
la obliga efiko, kune kun la absoluta kohero de
gramatikaj strukturoj kaj kun la foresto de formaj
trudoj, la meza lernanto atingas en unu jaro komunikan
kapablon superan al tiu, kiun havigas al li, kun
same multaj horoj semajne, ok jaroj da angla lingvo.
____________
1.
English Language Fair, Newsletter, n° 3,
Londres, Barbican Centre, 22-24-an de oktobro 1984.
2.
Citita de Jean-Claude Buffle, "Indiens américains:
les guerres de 1991", L'Hebdo, 7-a de
marto 1991, p. 31.
3.
Ligo de Nacioj, L'espéranto comme langue
auxiliaire internationale. Rapport du Secrétariat
général, adopté par la Troisième
Assemblée (Ĝenevo : SDN, 1922), p. 44.
4.
Jacques Ruffié, profesoro ĉe la Collège
de France, membro de la franca Medicina Akademio,
"La responsabilité des scientifiques"
[La respondeco de la sciencistoj] en Bernard Cassen,
Quelles langues pour la science ? [Kiujn
lingvojn por scienco ?] (Parizo : La Découverte,
1990), p. 213.
5.
Richard E. Wood, "A voluntary non-ethnic, non-territorial
speech community" en William Francis Mackey kaj
Jacob Ornstein, red., Sociolinguistic Studies
in Language Contact (Hago, Parizo kaj Novjorko
: Mouton, 1979), pp. 433-450.
6.
Maendeleo Esperanto-Klubo, Kigwa-Tabora.
7.
Tiu listo legeblas en: Adolf Holzhaus, Doktoro
kaj Lingvo Esperanto (Helsinko: Fondumo Esperanto,
1969), pp. 244-264.
8.
"Raciecigo" estas psikologia fakvorto,
kiu signas nekonscian procedon, per kiu oni provas
doni klarigon logike koheran aŭ morale akcepteblan
al sinteno, ago, ideo, sento, starpunkto ktp, kies
realajn motivojn oni ne konscias. Alivorte, la persono
iluzias al si, ke la decido aŭ opinio estas
racia, dum fakte ĝi baziĝas sur neraciaj
gusto, inklino aŭ sento. Plej ofte, la reala
kaŭzo de la baza sinteno rilate Esperanton
ne estas la argumentoj, kiujn la persono listigas
parolante pri ĝi, sed iu dekomenca sento, jen
favora, jen malfavora, kies originon la persono
fakte ne konscias. Kompreneble, tio ne signifas,
ke la argumentoj estas malpravaj, nur ke ili prezentiĝis
post kiam la persono jam difinis sian starpunkton
rilate al la lingvo. Kaj, same kompreneble, tiu
povas evolui.
9.
Pierre Janton, "La résistance psychologique
aux langues construites, en particulier à
l'espéranto" [Psikologia rezistado al konstruitaj
lingvoj, aparte al Esperanto] , Journée
d'étude sur l'espéranto (Parizo
: Universitato de Parizo-8, Instituto de aplikata
lingvistiko kaj lingvodidaktiko, 1983), p. 70.
10.
Vd la ĉefartikolon de Hans Bakker en la numero
de majo 1993 de la revuo Esperanto.
11.
"24 Stunden Esperanto für 11jährige Schüler
aus der Steiermark und Slowenien", Westösterreichische
Rundschau, 27-a de marto 1993, p. 16.
12.
Opetusministeriön Työryhmien Muistioita,
Opetusministeri ön Esperantotyöryhmän
Muistio, Helsinko : Ministrejo pri edukado,
1984, p. 28. Vd ankaŭ Helmar Frank, "Die
Wesensmerkmale des Paderborner Modell für den
Sprachorientierungsunterricht" en T. Carlevaro
et G. Lobin, red., Einführung in die Interlinguistik
(Alsbach: Leuchtturm-Verlag, 1979).
Tradukita de Vilhelmo Lutermano