Pledo por inteligenta lingva politiko
Kiel
faras homoj por kompreni sin reciproke, kiam ili
ne parolas la saman lingvon? Ĉiaj metodoj estas
aplikataj, jen bonegaj, jen dubkvalitaj, jen justaj,
jen nepravigeble favorantaj parton de la koncernatoj.
Gestoj, galimatio (t.e. provo esprimi sin per nur
kelkaj vortoj de neregata lingvo), fuŝa angla
aŭ "globiŝa", interpretista
perado, bona angla kaj Esperanto kunformas la menuon
de la ĉefaj ebloj. Praktike, la elekton difinas
la situacio kaj la lingva kompetenteco (aŭ
nekompetenteco) de la komunikantoj. Se escepti la
apartan kazon de gestoj kaj galimatio, ĉiam
devas okazi iu investo tempa aŭ mona (studo
de lingvo, dungo de interpretistoj), kaj ĉiu
sistemo diferencas de la aliaj laŭ komunik-efikeco,
same kiel laŭ ĉeesto aŭ foresto de
plezuro. Ĉi-lastan punkton ni ne neglektu.
La tempo, kiun niaj samtempuloj dediĉas al
konversacio, eĉ se nur poŝtelefona, nepre
pruvas, ke la plezuro interŝanĝi ideojn
estas esenca elemento en bona vivkvalito.
Kvin metodoj
1.
Uzo de galimatio (t.e. provo komprenigi sin
per sengramatika, fuŝe prononcata, ne regata
lingvo, el kiu oni konas apenaŭ kelkajn vortojn),
ĝenerale kun gestoj kaj vizaĝaj
esprimoj, tre oftas, kiam personoj el malsamaj
popoloj provas komuniki ion unu al la alia. Investo
estas nula krom - ofte, sed ne ĉiam - enmemorigo
de kelkaj eroj de fremda lingvo. Bedaŭrinde
tiu nul-investo alportas rezulton, kiu same
estas nula aŭ tre proksima al nulo. Ofte la
elsendita penso ne estas ricevita, kaj, en la okazoj,
kiam ĝi transiras de unu persono al alia, ĝi
neniam povas esti eĉ iomete kompleksa.
2.
Fuŝangla aŭ globiŝa.
Unu el la opcioj plej ofte uzataj estas la lingvaĵo,
kiun oni angle nomas "Broken English"
(laŭvorte: "disrompita angla"): neĝusta
angla lingvo, malbone prononcata, kun reduktita
vortostoko, postrestaĵo el lerneja instruo
pli malpli vivtenata per vojaĝoj aŭ aliaj
okazoj angle paroli. Tiun anglan, uzatan sen zorgo
esprimi sin laŭ la maniero de denaskuloj -
sufiĉas komprenigi sin - provis normigi s-ro
Nerrière, kiu volas popularigi ĝin kun
la nomo "Globish" ("globiŝa"):
lia "lingvo" estas bonega ekzemplo de
la negramatika kaj elementa angla, kiu, preskaŭ
ĉie, uziĝas en neformalaj kontaktoj inter
malsamlingvanoj. La investon eblas resumi
jene: kvar aŭ kvin jaroj da angla lingvo kun
almenaŭ tri horoj ĉiusemajne dum la lernejjaro,
do inter 500 kaj 600 horoj enklase, plus hejmaj
taskoj, kaj poste sinekzercado en la arto esprimi
sin senhonte per reduktita vortprovizo kaj ne hezitante
gesti, kiam vorto mankas. Rezulto: lingvaĵo,
kiu efektive ebligas elturni sin en la plimulto
el la situacioj, sed malfajna, sennuanca, ofte deviganta
rezigni tute normalan deziron: la 1500 vortoj, kiuj,
laŭ s-ro Nerrière, konsistigas la kernon
de la sufiĉa vortaro, ne ebligas diri, ekzemple:
"Kelnero! Tomatosalaton!" Krome, la konstanta
malprecizeco povas esti ĝena. Traduki "originaleco"
per freshness, kiel faras s-ro Nerrière
en sia retejo (http://www.jpn-globish.com/articles.php?lng=fr&pg=204), tio estas garantii, ke la ricevita mesaĝo ne akordos kun
la elsendita.
3.
Angla. Temas ĉi tie pri la klerula angla,
kia oni parolas kaj skribas ĝin en la altaj
sferoj ekonomiaj, politikaj kaj sciencaj. Investo:
inter 4000 (nivelo de la universitata magistreco
pri angla lingvo) kaj 8000 horoj da studado kaj
praktikado. Rezulto: bonega komunikilo, ebliganta
fajne trakti pri plej kompleksaj demandoj, ĉiukampe.
Sed
en la rubriko "malavantaĝoj" notendas
granda maljusteco. La anglalingvanoj (4,8 elcentoj
el la monda loĝantaro) akiras la komunikilon
sen eĉ plej eta peno, simple vivante kun sia
familio, dum al la 95,2 ceteraj elcentoj estas trudita
giganta elspezo de mensa energio. Por atingi la
altan nivelon ĉi tie konsideratan, necesas
ja 200 semajnoj plentempe, alivorte kvar jaroj da
laboro senferia. Por personoj ekster la hindeŭropa
lingvaro, la investo ofte estas pli granda. "Mi
povus akiri kvin doktoriĝojn per la jaroj,
kiujn mi devis dediĉi al la studo de la angla,"
skribis korea sciencisto Kim Hiongun responde al
enketo de BBC (Brita radio). En la kolumno "Rezultoj",
oni ankaŭ emfazu, ke la plimulto el tiuj, kiuj
partoprenas en traktado, en interagado, troviĝas
malsuperaj al denaskaj anglalingvanoj. Simila neegaleco
de ŝancoj vekus egan indignon en la kampo sporta.
Sed verŝajne ideoj malpli valoras ol pilko,
se konsideri, ke ĝi estigas neniun kontraŭstaron
en la kampo de parolaj interŝanĝoj. Eĉ
inter la privilegiuloj, kiuj atingis bonegan nivelon,
abundas tiuj, kiuj plu sentas la neegalecon, ĉefe
se ili kelktempe ne havis okazon praktiki la lingvon
de Ŝekspiro kaj de Wall Street Journal.
4.
Interpretado. Ĉi tiu sistemo estas rezervita
al institucioj, asocioj kaj aliaj grupoj sufiĉe
riĉaj por pagi al si la servojn de profesiuloj:
interpretisto kostas 200 eŭrojn por unu duontago
(januaro 2005); endas kalkuli tri interpretistojn
por ĉiu lingvo, ĉar neniu povas plenumi
la interpretistan laboron dum kvar sinsekvaj horoj.
La plimulto el la personoj, kiuj bezonas superi
la lingvobarilon en normalaj situacioj, ne povas
uzi tiun metodon, se escepti la apartan kazon de
organizitaj grupvojaĝoj. Koncerne la investan
flankon, necesas substreki, ke malofte el la
monujo de la profitantoj la mono estas prenata.
Interpretado ja ofte uziĝas je interŝtata
nivelo, tiel ke la investantoj - kvankam tion ili
ne klare konscias - fakte estas la impostpagantoj,
kiujn ŝtatoj tenas en plena nescio pri la mankoj
de la sistemo kaj pri la alternativoj, kiujn eblus
uzi. Koncerne la rezultojn, interpretadon
ĉiam akompanas iugrada informperdo kaj, ĝenerale,
mistradukoj, aparte se temas pri temo teĥnika.
Ofte ankaŭ okazas maljusteco, ĉar iuj
rajtas esprimi sin propralingve, dum aliaj ne.
5.
Esperanto. Investo: 60 ĝis 150
horoj da lernado, laŭ la aĝo kaj la individua
talento, por povi senprobleme konversacii. Temas
ĉefe pri enmensigo de la arto kombini, kiel
bloketojn de "Lego"-ludo, la erojn, kiuj
konsisitigas la materialo de la lingvo (same kiel
la ĉina, Esperanto konsistas el eroj absolute
nevariaj, kiuj kombiniĝas sen limigo). La rega
nivelo, kiun oni povas atingi en la angla post 8000
horoj, estas akirita, en Esperanto, post daŭro,
kiu situas ĝenerale inter 500 kaj 1000 horoj
laŭ la cirkonstancoj kaj la individua kapablo
(fojfoje 300 horoj sufiĉas). Tiuj nombroj,
ŝajne altaj kompare kun la 60 ĝis 150
horoj ĵus cititaj, klariĝas per tio, ke,
kiel en ĉiu lingvo, necesas daŭro, por
ke la cerbo prilaboru la lernitaĵojn kaj familiariĝu
kun la lingvaj tradicioj. Rezulto: efektiva
regado de lingvo fleksebla, libera, esprimriĉa,
ofte humura, en kiu eblas precize kaj nuance esprimi
sin en teĥnikaj, juraj kaj aliaj fakaj kampoj,
same kiel en la senta-emocia sfero.
Kion rivelas observado de grupoj
Por
kompletigi la rubrikon "rezultoj", ni
vidu iom pli detale, kio okazas, kiam internacia
grupo diskutas pri iu temo laŭ la diversaj
sistemoj.
1.
Fuŝparolado de lingvo, el kiu oni konas
nur kelkajn vortojn, kaj gesta komunikado,
neniam estas praktikataj en grupoj. Nenio do direblas
pri ili ĉi tie.
2.
Kun la globiŝa, aŭ almenaŭ
la fuŝ-angla, kiu plej ofte servas nuntempe
por peri komunikadon inter malsamlingvanoj, oni
vidas partoprenantojn streĉitaj pro la bezono
komprenigi sin sen plena certeco, ke iliaj vortoj
estos efektive komprenataj de la kunparolantoj.
Regas ia malprecizeco, nebuleco, kaj la partoprenantoj
ofte devas streĉi la orelojn aŭ ripetigi,
por ĝuste kompreni, kio estas dirata, pro la
malfacila fonetiko de la angla lingvo por la plimulto
el la popoloj de la mondo ("Kion diris tiu
koreo, ĉu bad manners, "aĉaj
manieroj", aŭ bed manners "ĉe-lita
konduto"?). Krome, la mankoj en la vortostoko
devigas fari gestojn fojfoje ne facile kompreneblajn.
Sed estas vere, ke, ĝenerale, la komunikado
efike funkcias. Sen fajneco, ofte sennuance, jes
ja, tamen la homoj proksimume komprenas unu la alian.
Tiu lingvaĵo baziĝas sur la ideo, ke precizajn
detalojn oni malhavu. Ĝi estas akceptita manke
de io pli bona, kaj tion ĉiuj sentas. Ili rezignis
vere homan komunikadon, ĉar ili kredas ĝin
neebla aŭ imagas, ke ĝi postulus tro gravajn
oferojn.
3.
Se la grupo uzas klerulan anglan lingvon,
la diskuto ĝenerale glate fluas, sed al observanto
impresas, kvazaŭ la partoprenantoj teatrus.
Ili ne estas si mem. Ili simias [tradukantoj
atentu: la vorto estas simias, ne similas]
anglalingvajn intelektulojn. Kelkaj pavas per
sia nobela angla, dum aliaj hontas pri sia prononco
aŭ sia malfacileco trovi la ĝustan vorton.
Denaskaj anglalingvnoj ne ĉiam sukcesas kaŝi
la dentogrincan reagon, kiun kaŭzas la aĉa
lingvajo de tiu aŭ de tiu alia. Fojfoje parolanto
nevole igas sin ridinda per fuŝuzo de la lingvo,
kiu efikas plej amuze. Tio okazis al dana ministrino
s-ino Helle Degn, kiam, dezirante pardonpeti pri
sia nesufiĉa kono de la diskutota temo, ŝi
diris al la komitato, kiun ŝi prezidis: "I'm
at the beginning of my period". Kredante,
ke ŝi diras: "Mi estas je la komenco de
mia ministreco", ŝi fakte diris: "Estas
la komenco de mia menstruo". Kiel vidate, pli
ol dek mil horoj da studado kaj praktikado de la
angla ne ŝirmas kontraŭ tia politike ege
ĝena eraro.
Plej
rimarkeblas en tia grupo, kiom diversaj estas la
lingvaj kompetentoj. Oni vidas ian eliton, kiu esprimas
sin perfekte (ne nur denaskuloj, aliaj atingis en
la angla, kvankam ĝi ne estas ilia gepatra
lingvo, impresan nivelon, kaj la grupo ilin admiras,
kun admiro pli malpli miksita kun envio), sed oni
vidas ankaŭ personojn, kiuj impresas, kvazaŭ
oni akceptis ilin nur, ĉar dece ne eblis fermi
al ili la pordon. Observeblas ankaŭ personoj,
kiuj montriĝas ridindaj, ĉar ili disradias
fierecon pri sia bonega angla lingvo, dum fakte
ilia nivelo tre distancas de tio, pri kio efektive
eblus brustoŝveli. Se la diskuto fariĝas
tre vigla, se aperas konflikto, se vidpunkto estas
atakata kun forto, la neanglalingvano, al kiu tre
gravas esprimi sian opinion, aŭ kiun oni ĵus
akre kritikis, balbutas, kiel li neniam farus en
la gepatra lingvo. Plej senteblas la neegaleco tiamomente.
4.
Kun samtempa interpretado, la diskuto neniam
sentiĝas natura. Estas malplaĉe aŭdi
alian voĉon ol tiun de la parolanto, kaj multajn
personojn incitas la devo konstante surhavi aŭskultilon.
Miskomprenoj kaj proksimumaĵoj ne maloftas.
Multaj parolantoj prononcas tiel fremde, ke la interpretistoj
ne komprenas ilin, kio kreas "truojn"
en la ĝenerala diskuto. Tio plej oftas, se
la parolanto esprimas sin en la angla, kies prononco
ŝajnas esti intence farita por spiti la prononckutimojn
de la plimulto el la popoloj. Kun sekva interpretado,
la fakto devi atendi, ĝis la interpetisto finis
traduki, malhelpas fluecon en la diskuto. Ne eblas
respondi paf-al-pafe, aŭ eldiri ŝercon
esperante, ke ĉiuj samsekunde ridos. Ĉiuj
trovas la sistemon ne vere kontentiga kaj akceptas
ĝin nur, ĉar ili estas konvinkitaj, ke
ne eblas procedi alimaniere.
En
multaj internaciaj kongresoj eblas observi alian
malavantaĝon. La parolantoj, kiuj igas kunsidon
vigla kaj viva, estas tiuj, kiuj perfekte regas
sian temon kaj esprimas sin improvize, sen notoj,
nur jen kaj jen ĵetante rigardon al sia dir-skizo.
Kreiĝas inter tiuj kaj la aŭskultantaro
rekta komunikado, precipe okula. Tiuj, kiuj legas
sian tekston, estas ege pli malfacile sekveblaj,
kaj pli enuigaj. Nu, ofte, kiam kongreso alprenas
la interpret-sistemon, la organizantoj admonas la
prelegontojn ne improvize vagi ekster la teksto,
kiun oni instrukciis al ili antaŭsendi por
ke la interpretistoj povu prepari sian tradukon.
Rezulte, viglan interesan prezenton anstataŭas
legata teksto, nepre pli teda, kelkfoje eĉ
dormiga. Krome, en tiaj kongresoj, diskut- kaj laborgrupoj
estas dividitaj laŭlingve, ĉar la interpretistoj
ne laboras tiunivele. Tiel perdiĝas la tuta
profito el interfekundiĝo de ideoj, kiu estas
unu el la avantaĝoj de interkultureco.
5.
La sistemo, kiu vere disradias al observanto etoson
de normaleco kaj natureco, estas Esperanto. Ĉi
tie impresas, kvazaŭ ĉiu parolus la gepatran
lingvon. Kvankam la prononcmaniero povas tre diversi,
la eldiroj ĝenerale estas klare kompreneblaj.
La flueco de la parolantoj estas rimarkinda. Ili
malmulte stumblas pro ne-tuj-trovo de vorto, ili
ne faras komplikajn ĉirkaŭparolojn por
esprimi aferojn simplajn, iliaj gestoj estas la
samaj, kiel se ili parolas propralingve, ili multe
ridas, se ili furiozas, indignas aŭ estas atakataj,
ili esprimas sin multe pli verve ol se la grupo
komunikas angle aŭ fuŝangle. Sed, ĉefe,
aperas neniu malegaleco. Tiun fakton jam emfazis
raporto de la Ligo de Nacioj: "Kio plej
impresas, tio estas la egaleca etoso, kiun kreas
en tia kunsido la uzo de komuna lingvo, pro kiu
ĉiuj troviĝas samnivele, kaj kiu ebligas
al la delegito el Pekino aŭ Hago esprimi sin
same forte, kiel liaj kolegoj parizaj aŭ londonaj."
[Ligo de Nacioj, «L'espéranto comme langue
auxiliaire internationale. Rapport du Secrétariat
général, adopté par la Troisième
Assemblée (Ĝenevo: LDN, 1922), p. 22].
Ĉu tabuo?
Estas
strange, ke nek amaskomunikiloj, nek elitoj, nek
registaroj tiras la konkludojn, kiuj aperas evidentaj,
el tia komparo inter la diversaj manieroj ataki
la babelan turon. Estas tiel facile observi ilin!
Kion kaŝas tiu tabuo? Ĉu malbonfaremon?
Ĉu timon perdi privilegiojn, kiujn, simile
al tiuj de hindaj kastoj, pravigas neniu racia motivo?
Aŭ ĉu simple mallaboremo, inerteco? Estas
vere, ke por simple havi la ideon observi, kiel
komunikado fakte disvolviĝas, necesas unue
pridubi ĉiaspecajn trompajn mesaĝojn tiel
ofte ripetatajn, ke ili transformiĝis al evidentoj
niamense, kiel "la angla venkis, ĝia supereco
estas definitiva, nenio plu fareblas."
Necesas
ankaŭ dummomente dekroĉi sin de sia rutino
por pripensi, kaj lasi, ke nin penetru kompatemo,
samsenteco kun suferantoj. La viktimoj de nejustecoj
ligitaj al la manko de demokratia rimedo lingve
komuniki - kaj ankaŭ tion oni zorge evitas
mencii - ja estas ege pli multaj ol oni ĝenerale
imagas. Kiom da frustroj, da suferoj, da nejustecoj,
da mispaŝoj kun dramaj sekvoj, ĉar ne
eblis superi lingvan barilon! La viktimoj de tiaj
situacioj ne perceptas sin viktimoj kaj ne konscias,
ke la sistemo estas maljusta. Ankaŭ ili sorbis
la mesaĝon: "Vi devis nur lerni la anglan.
Vi devis nur studi fremdajn lingvojn. Se vi ne sukcesis
klarigi vian aferon, kulpas nur vi." Ili do
pasivas, senpotence, kaj la aliaj faras kun ili
laŭplaĉe, dum ilin tenas enkore kulposento
tute malprava. Idealaj predoj por homoj ekspluatemaj
aŭ ŝatantaj la ĝuon, kiun havigas
la sento misuzi sian povon.
Kvankam
la ideo, ke al la angla ne ekzistas alternativo,
au ke tiu, kiu ne sukcesas komprenigi sin, estas
la sola respondeculo pri sia situacio, profunde
enradikiĝis en la mensoj, ĝi havas nenion
komunan kun realeco. Ĝi devus ne havi lokon
en demokratia socio. Kiom da jaroj plu ni devos
atendi, ĝis la ĉi tie klarigitaj faktoj,
nekontestitaj, nekontesteblaj, finfine estos serioze
konsiderataj?